L I B R O _ D U A _ 36a Aventuro.
Kiel grandsinjoro Renardo havis skrupulojn de konscienco
kaj ne volis ?uri sur la dento de sankta Ronjauso.
Bri?maro, elektita de komuna konsento kiel la Parolanto de ?i tiu unua kunveno, starigante sin sur siaj piedoj : "Renardo, li diras, vi devas iri renkonte al tio kion Isengrino asertas kontra? vi; alproksimi?u kaj faru senhezite la promesitan ?uron. Ni bone scias ke oni povus rilati al via simpla aserto sen devigi vin atestigi la sanktajn resta?ojn. Tamen, almena? konvenus ke vi ?uru, sur la dento de sankta Ronjauso, la grumblulo, ke vi neniam trompis Isengrinon, ke vi ne insultis vian bo-onklinon, kaj ke oni ne rajtas pridubi vian honestecon kaj via lojalecon".
Renardo starigas sin surpiede, faldas la voston de sia mantelo, pozas kaj fiere sin pretigas por ?uri tion kion oni petas al li. Sed, koncerne ruzojn kaj insidojn, Renardo ne havis majstron. Li do ekkonsciis ke la pa?oj estis observataj; li divenis, ke Ronjauso estis ankora? en la mondo, pere de la batado de liaj flankoj kaj de lia reakirado de spiro. La movo kiun li tiam faris malanta?en, ne eskapis al la okulo de Bri?maro : "He ! Kio estas, Renardo ? li diris al li, ?u vi hezitus ? Temas nur meti vian dekstran manon sur la denton de Sankta Ronjauso. - Siro, respondas Renardo, mi scias ke prave malprave mi devas plenumi la decidon, tamen mi kredas vidi ion kion vi ne suspektas kaj kies mi devas informi vin. - Ne, ne, respondas Bri?maro, mi ne akceptas vian ekskuzon, necesas ?uri a? submeti?i al la kondamnoj kiujn ni verdiktos kontra? vi".
Bon?ance grandsinjoro Grimberto, la melo, anka? malkovris la perfido, sed ne volante sin riski kontra? la malamo de tiom da potenculoj, li ekpensis lertan elturni?on. "Sinjoro, li diris, la sa?eco volas almena? ke Renardo ne devu sin defendi kontra? la premateco, kaj ke oni ne lasas sufoki baronon el lia rango per homamaso kiu surfalas sur lia dorso. Malproksimigu la ?eestantojn por lasi al la nobla akuzato la sen?enecon por alpa?i al sanktejo. - Efektive, diras Bri?maro, kaj mi ne pensis tion; jes vi pravas, grandsinjoro Grimberto; mi tuj liberigos la vojon". Samtempe, li donas la ordonon por forigi la homamason anta?e, malanta?e kaj amba?flanke. Renardo kaptas la favoran momenton; li returne iras, kaj anstata? halti ?e la sanktejo, li ek?etas sin plenrapide en la trairejon kiun oni ?us malfermis al li; li transiras la monton kie siaj tutaj familianoj ari?is, malaperas en gor?o kaj trapasas malnovan fervojon, dum krias, blekas kaj jelpas la amikoj de Isengrino kaj dum la hundoj aran?itaj de Ronjauso pafi?as kiel tiom da plumizitaj sagoj la? liaj spuroj.
Last edited: 20/05/2019
Add a comment