L I B R O _ D U A _ 35a Aventuro.

Pri la parlamento de Isengrino kun ?iuj liaj parencoj kaj amikoj,

kaj pri la alveno de la du baronoj kaj iliaj aliancanoj, en la ?eesto de sankta. Ronjauso.

 

Isengrino multe aprobis la penson de Ronjauso. Tute ?oja pro la vizito, li adia?as sian helpanton, reiras al la arbarego kaj ekser?as siajn amikojn. Li ne sendas al ili mesa?on, sed mem iras al ilia hejmo, en arbaroj, en ebena?oj, en montaroj. Balda? alvenis al sia sinjordomo Bri?maro, la seneskalo, kun fiera kapo, memfida pa?ado; grandsinjoro Bruno, la urso; Belacento, la apro; Musarto, la ?amo; la leopardo, la tigro, la pantero; la sor?isto Kuintra? anta?nelonge alveninta el Hispanio, kiu sen malmulte zorgi pri iu a? alia el la pledantoj, iris tamen scivole loki sin ?e la flanko de Isengrino. "Sinjoroj, diris tiu ?i al ili, mi kunvenigis vin ?iujn esperante trovi bonan helpon en vi". ?iuj tiam, fremdaj a? familiaraj, parencoj a? amikoj, devontigas sin ne disi?i anta? ol atingi por li kompletan kontenti?on. Tiaj do estis la subtenoj de Isengrino. Renardo, siaflanke, povis kalkuli kun tiom da defendantoj de sia kverelo. Lia standardisto estis Foino, la putoro; Tiberto, la kato, sekvis de proksime, li ne ?atis Renardon sed li estis katenita de la devoj de parenceco; Grimberto, posedanto de la skoldo, ne povis anka? kiel rekta kuzo rifuzi sian subtenon. Ruseluto, la sciuro, alvenis trotante, poste Gento, la marmoto, Kurta, la talpo, grandsinjoro Fava, la rato, grandsinjoro Kovardo, la leporo, la lutro, la mustelo, Kojpo la kastoro, la erinaco, la ermeno; la formiko, fiere kaj unu el la unuaj, venis certigi la helpon de siaj brakoj al Renardo; grandsinjoro Buba?o , la kuniklo, li pardonpetis ?ar veni en tia kunveno donis al li tro da maltrankviloj, kaj oni konsideris lian motivojn de sindeteno.

Renardo rapidis konduki ?i tiun noblan kompanion en la ?irka?a?oj de la vila?o kie la pledado devis okazi. Isengrino kaj ?iuj siaj amikoj anta?is ilin. Komence estis kelkaj malfacila?oj; sed oni fine konsentis ke Isengrino okupus la valon kaj Renardo la montaron. Inter la du partioj, en la fosa?o, grandsinjoro Ronjauso, kun la kolo ?rumpita kaj la lango el?ovita, movis nek piedojn nek kapon. Je kelka distanco kaj ka?intaj per fruktarbejo stari?is ?iuj amikoj kiujn oni scias; ili povis esti cento, nur ?ashundinoj, nur laniarioj, ?iuj vigligitaj de la samaj sentoj kontra? la malamiko Isengrino.

Last edited: 20/05/2019

  • No ratings yet - be the first to rate this.

Add a comment