L I B R O _ D U A _ 32a Aventuro.
Kiel monsinjoro Kamelo, la legato, faris pri la protesto de Isengrino sciplenan paroladon kiu ne estis komprenita de ?iuj.
Kaj pri la sekreta konsilio de la baronoj, en kiuj a?di?is Bri?maro, Bruno, Belacento, Pleto la damao kaj Kuintra? la simio.
Tiun tagon, inter la konsilianoj de la re?o, trovi?is monsinjoro Kamelo kies la kortego alte estimis la sa?econ. Li naski?is proksime de Konstantinopolo, kaj la Apostolo, kiu tenere amis lin, sendis lin de Lombardio al la re?o Nobla estiel legato. Li estis le?isto kun granda a?toritato. "Majstro, diras al li la re?o, ?u vi havas rememoron pri tiaj protestoj esprimitaj kaj akceptitaj en via lando ? Ni ja ?atus havi pri ?i tiu punkto vian opinion". La Kamelo tuj ekparolis :
"Quare Messire me audité ; nos trobames en decret, à la Rebriche de matremoine violate, primo se doit essaminar, et se ne se puo este purgar, le dois grevar tu ensi que te place, perché grant meffait ha fatto. Hec e la moie sentenza ; et sel vuol tornar en amendance, je dis que si puo prender molto de la pecune, ovvero lapidar ou ardre lo corpo de l'aversari de la Renarde ; et si vo di, buon Rege, que nus ne deit vituperar la lei, et que l’en deit toute jorno ben et dreitament judicar, si com fece Julius Cesar l’empéreres. Et ensi fais, bon signor, ce que juger dois, quar non es bone rege, se ne vuol far de droit tort. Vide bon favela, et tene toi par la tue baronie, car altrement cure n’aras de roialta, et tu ne pas estar bon rege : Favellar come ti plaira, che plus n’en sa ne n’en vuol dire" (1).
?i tiu parolado estis diversemaniere akceptita de la baronoj. Iuj murmuris pri tio, aliaj ridis pri tio. Siro Nobla gardanta sole sian tutan seriozecon : "A?skultu min ?iujn, baronojn kaj altrangulojn, mi donas al vi por ju?i aferon de amdelikto. Vi devos unue decidi ?u, por deklari kondamnon, oni povas akcepti la ateston de la persono kiu partoprenis en la kulpo". ?i tiujn vortojn a?ditajn, ?iuj stari?as kaj la plej sa?aj iras, elirante el la re?a pavilono, esti?i en konsilio. Bri?maro la cervo komprenanta la gravecon de la kazo, konsentis gvidi la diskuton. ?e lia dekstro sin lokis Bruno la urso, konata pro sia malamo kontra? Renardo, ?e lia maldekstro, Belacento la apro. Belacento ne estis partia, li volis nur a?skulti rajtecon kaj justecon. Jen do ili kuni?intaj, sidantaj kaj pretaj por komenci la esploradon de la afero.
Bri?maro, preninte la opinion de Belacento, petis por paroli : "Sinjoroj, vi a?skultis la proteston de Isengrino kontra? Renardo. La kutimo de nia kortumo, kiam oni venas postuli al ?i la punon de eraro, estas neprigi pruvon de triulo; fakte, tiu hodia? mem povus eligi proteston kies estus viktimo la plej senkulpa besto. Ni venu al la atesto de sinjorino Hersento : ?i estas virino edzinigita de Isengrino, ?i lo?as kun li, ?i estas tute submeti?inta al li; ?i ne povas paroli a? silenti, iri a? veni sen la bontrovo de sia barono; ?ia atesto ne povas do esti sufi?a, necesas peti al la akuzanto pli liberajn kaj pli senprofitemajn aliojn".
"Per Dio ! Sinjoroj, tiam diras Bruno la urso, mi ne kapablas, kiel ju?isto, aprobi la parolojn kiujn vi ?us a?dis. Ne temas ?i tie pri senfamulo, ordinarulo : Monsinjoro konestablo rajtas sen ajna dubo esti kredita la? lia parolo. Ho ! se la plendanto estis malbona knabo, minestra rabisto a? voj?telisto, la subteno de lia edzino ne estus niaopinie grandpeza; sed tia estas la a?toritato de la nomo de Isengrino ke li devus esti kredata, e? se li ne havus alian atestanton de sia parolo ol si mem".
"Monsinjoro Bruno, diras siavice Belacento, sendube pravas; ne estas iu ?i tie kiu estus preta ?ion kredi pri tio kion asertas monsinjoro Isengrino. Sed nun, la vera malfacila?o estos decidi kiu estas la plej kredebla inter tiu kiu asertas a? tiu kiu neas. Se vi diras ke la plej bona barono estas monsinjoro konestablo, Renardo respondos ke, e? sen okupi la saman oficon, li estas nek malpli lojala nek malpli fidinda. Ne necesas ?i tie konsideri la meriton a? la dignecon de la persono; alie, vidu tion kio okazus : ?iu povus eligi proteston, proponante sian edzinon kiel atestantulinon. Oni dirus : Iu ?uldas al mi cent soldojn, mia edzino atestas tion, do la ?uldo estas reala; kaj tre honestaj uloj povus tiel esti kondamnitaj. Ne, neniam mi aprobos tian manieron procedi. Siro Bruno, ke li permesu al mi diri tion, ne estas ?i tie en la vero, kaj mi opinias kiel grandsinjoro Bri?maro; ne eblis paroli per pli sa?a, pli sagaca kaj pli vera maniero".
Nun Pleto la damao petis por paroli. "La protesto ankora? koncernas alian aferon : Isengrino akuzas Renardon esti forpreninta siajn proviantojn, esti malpuriginta siajn lupidojn, esti batinta ilin, dista?zinta, nominta ilin bastardoj. Nu tiaj ekscesoj postulas pezan admonon, se ni ne volas ke ili sen?ese renovi?u".
"Vi prave diras, reparolis Bruno, kaj mi diras pli : honton kaj malhonoron al tiu kiu defendos Renardon ! Kiel ! Oni povus malglori iun sa?ulon kaj ekposedi lian poseda?on kiel rajtan alproprigon, kiel trovitan ri?a?on a? perditan trezoron ! Mi plendus la re?on se li tiel forlasus la kazon de siaj baronoj; sed, finfine, mi ne estus alie surprizata. ?ar 'por tia peco, tia kulero', kaj 'la kato ?iam bone scias kiajn barbojn ?i lekas'. Mi pri tio diras nenion pli; se ne ke monsinjoro la re?o, malgra? lian gracon, ne faris al si multe da honoro ridante dum la protesto de Isengrino, kaj decidi?ante al senvalora kaj malestiminda flatulo kiel Renardo. Lasu min, sinjoroj, pri tio, rakonti al vi kiel mi mem iam estis trompita de tiu rimarkinda fripono. La rakonto ne estos longa.
"Renardo faris la malkovron de grandan vila?on nove konstruitan : li estis ?e la rando de la arbaro rekoninta la domon de kampulo, abunde provizata de brutoj kaj proviantoj : estas ?i ke li elektis kiel celon de siaj noktaj butikumadoj. ?iutage li revenis al Mopertui kun unu el tiuj kompatindaj bestoj, post esti surloke man?inta alian. Tio da?ris tutan monaton. Fine, la kampulo reprezalie aran?is siajn hundojn, ka?is en la vojoj kaj en ?iu el la aleoj de la arbaro, ?iajn kaptilojn, ma?kaptilojn, enfalujojn, alloga?ojn, retojn kaj baskulkaptilojn; tiel bone ke Renardo, blokita de tre proksime, ne plu kura?is eliri el la ?irmejo kaj ekvojiri al la farmejo".
"Sed tiam li memoris ke mia alta staturo kaj mia impona aspekto rekonigis min ?ie, dum sia staturo malalta kaj maldika ebligis lin eskapi. Li pensis ke se oni surprizus nin kune, oni taksus min pli grave, dum li evitus la ser?adon kaj la persekuton de la kampulo kaj de siaj hundoj. Kaj ?ar li scias ke mielo estas la afero kiun mi plej ?atas en la mondo, li venis al mi, estos unu jaro je la Sankta Johano. - Ha ! Siro Bruno, li diris al mi, mi konas belan poton da mielo ! - Kie ?i estas, kie ?i estas ? mi demandis. - He ! ?e Konstanto Delanuksoj. - ?u mi povos meti la kapon en ?i ? - Jes vere, venu nur kun mi".
"Kaj ekde la sekva nokto, ni estis palpantaj la terenon, por alveni al la Farmobieno. Ni anta?eniris pa?on post pa?o, metante piedon nur post esti atente rigardintaj ?u neniu sekvis la saman spuron. Ni trovas la pordeton malfermitan, ni eni?as tra la malgranda eniro, kaj por nenion riski, ni restas kelkan tempon sen movado en la brasikoj. Estis interkonsentita ke unue ni irus al la poto, ni rompus ?in, ni man?us la mielon kaj ni revenus. Sed Renardo, pasante anta? la kokejo, ne sukcesis sin deteni grimpi tien kaj ekigi la alarmon inter la kokinoj. Ili elligas akutajn kriojn; la vila?o emocii?as, la kampuloj alkuras de ?iuj flankoj, oni rekonas Renardon kaj ?iu huadas, plej bone kuras al li. Vi komprenas ke en tiu momento, mi spertis kelkan timeton : mi plengalope fu?is; sed ?ar Renardo sciis multe pli bone la ?irka?vojojn kaj la rifu?ejojn, tiuj kiujn li arigis, rekonante min tuj forlasis lin por fermi al mi la trairejon. Mi tiam vidis lin, la perfidulo, forfu?i : - He kio ! Renardo, mi diris al li, ?u vi povas ja lasi min sola en embaraso ? - Vere, bela siro Bruno, li respondis, ?iu faras sian plejbonon; mi forkuras, 'la bezono trotigas maljunulinoj'. Ek ! laboru por elturni vin sendama?e; kial vi ne havas rapidan kur?evalon kaj pikan spronojn ? Estas via kulpo se la kampuloj fine metos vin en sia peklujon. ?u vi a?das ilian bruegon ? Se via felo estas tro varmiga, kalkulu kun ili, ili mal?ar?os vin de tio. Pri mi, mi iras al kuirejo, pretigi honore al vi la kaponinon kiun mi forportas; sed mi forgesis, grandsinjoro Bruno, kun kia sa?co vi volas ?in ? Tio dirita, la perfidulo el?teli?as kaj lasas min en la ur?eco. ?u oni iam vidis, diru al mi, pli abomenindan mokemulon ?"
"Tamen la bruo fari?as timiga, la kampuloj ?irka?as min, la hundoj ?irka?baras min, mi sentas la denton de iuj kaj la sagon de aliaj. Mi komprenas la dan?eron kaj decidi?as netimi ?in. Mi revenas al la laniarioj, mordas ilin, ?iras ilin, faligas ilin unun sur la alia. Neniam ?asistoj pli bone renkontis reziston. Kvankam trapikitaj de cent dornoplenaj sagoj, la hundoj ne kura?is tu?i min, kaj mi devigis la kampulojn lasi min mastri la batalkampon. Sed estis nur dum momento; dum neniu el ili plu a?dacis atendi min, mi trafis unu al kiu mi aperigis la tremetantajn interna?ojn. Mi plugis lin per miaj piedoj kaj per miaj dentoj, li eligis lastan suferegan krion, kiam beda?rinde, alia alvenante de malanta?e, pafsendis sur la nukon baton de klabo kiu ?ancelis kaj faligis min. Hundoj kaj kampuloj ?iuj denove revenis : mi sentas la ?irka?premadon de la dentoj, la ferpinton de la lancoj, la pluvon da ?tonoj kaj da sagegoj. La laniarioj falis, sen?ese revenis. Fine mia sanga korpo estis nur vundo, mi decidi?is reveni al la arbaroj. Oni ne kura?is persekuti min; mi malrapide direktis min al la unua densejo, kaj de tie mi balda? retrovi?is meze de miaj proprieta?oj".
"Tia estas la bela servo kiun Renardo faris al mi. Mi ne pretendas elvoki proteston, mi nur volis montri per ekzemplo, kia estis lia maniero procedi. Hodia? grandsinjoro Isengrino metas plendon kontra? li; la alian tagon estis Tiselino kiun li inside elsu?is, kaj kiun li volis meti en sekuran lokon. Tiberto la kato respondecigas lin pri la vosto kiun li perdis, kaj sinjorino Paruo, lia propra babilulino, rakontos al vi kiel li volis forman?i ?in, proponante al ?i kiel alia Judaso, la pacan kison. Necesas fine puni tiom da malbonfaroj; estas la senpunecon kiu sola sukcesis doni al li tiom da a?daco".
Al tiu longa parolado, Belacento petas permeson respondi per malmultaj vortoj : "Malgra? via graco, monsinjoro Bruno, ni ne povas subite fini la kazon kiun ni devas taksi. La protesto de Isengrino ne jam publiki?is; kaj certe ja necesus grandan sa?econ por ju?i, la? rajto kaj prudento, kazon en kiu ni a?dintus nur la akuzanton. Ni a?skultis la plendon, ni devas a?skulti la defendon. Kiu nin ur?igas ? ?u Romo estis farita en unu tago ? Kaj mi ne parolas por la bono de Renardo a? por tiu de Isengrino; sed ?u ni ?iuj ne devas deziri anta?eviti publikan interbati?on anta? la kortumo ? Necesas pridemandi ?iujn amba? kaj a?di ilin : kiam Renardo ?eestos kaj ke la kazo estos diskutita, ni klare vidos kian punon decas postuli de la kulpa partio".
"Jes, diris Kuintra?, la simio, kaj la diablo kaptu tiujn ur?emajn homojn kiuj volas ju?i sen atendi la kialo. - Por vi, Kuintra?, rebatis Bruno, vi mirigos nenuin, se vi partiani?as kun Renardo; vi havas la saman specon de agmaniero. Renardo jam sin tiris el plurajn embarasojn, li eliros el tiu ?i, se e? malmulte ni rilatas al vi. - Nu, mastro, respondis la simio farante unu el siaj plej belaj pa?toj, almena? diru al ni kiel vi pravigus tiom hastan ju?on. - Per sankta Ri?ero ! diris Bruno, ne ekzistas kortumo en la mondo kie mi ne estu preta deklari ke la tuta malbono devenas de Renardo kaj ke Isengrino pravas akuzi lin. ?u ni bezonas pruvojn kiam edzino kaj la edzo konsentas por postuli justecon ? Decus do komenci per certi?i pri la personeco de la kulpulo, alkonduki lin kun manoj kaj piedoj ligitaj, ?eti lin en malliberejon a? karceron, vergi lin kaj kripligi lin por malhelpi lin iam insulti aliajn noblajn matronojn. Estas tiel ke ?ie ofendego estas punita; kaj la sankcio de krimo estas severa, e? kiam temas pri virino komuna, forlasita. ?u ni ne montros nin pli indulgemaj kiam la viktimo estas virta kaj nobla edzino kiu neniam sin konsolos pro la insulto kiun ?i suferis ? ?ar fine, ne prezenti?os al ies penso ke Isengrino metis ?i tiun proteston, se la ofendo ne estis tiel klara kiel la tago; kaj kia ne estus lia honto, se nun ni rifuzis justecon al li ?
"Vere ! respondis Kuintra? rikanante, estas stranga ke, pro speco de puntilio, oni klopodas por evidentigi anta? la okuloj de ?iuj sian propran honton. He, Dio mia ! se Renardo faris tion kion oni ripro?as al li, al ?iu pekanto kompaton, kaj nia devo estas akomodi la partiojn. Kredu min, cetere, la lupo ne estas tiel granda kiel oni pensas, kaj Renardo malmulte timas lin; li scias ke pluveto ofte malvigligis grandan venton. Li venos, pri tio mi estas konvinkita. Pri monsinjoro Bruno, parolante tiel longe, li vere perdis bonan okazon silenti".
Grandsinjoro Bri?maro estis el tro granda sa?eco por da?rigi ?i tiujn kruelajn ?ercojn. Klare resumante do la debaton : "Sinjoroj, li diris, ni devas pripensi nur fiksi tagon por akordigi la partiojn. Renardo proponis ?uri, ni ordonu al li plenumi tiun promeson. Tiel same, kiel Belacento sa?e rimarkis tion, oni ne povas pledi okaze de murdo a? de morta ofendego, ?is kiam la fakto ne estas eksterduba. Kaj ?is tiam ni devas provi kvietigi la kverelon. Sed necesas anticipi surprizon kaj miskomprenon. Tuj la ?uro plenumita, povus okazi ke la re?o forestus el la lando; tiam anta? kiu starus la tribunalo ? ?ajnas al mi ke Ronjauso, la hundo de Froberto de La Fontano, povus esti nomumita kiel ju?povo. Li estas honesta persono, el ekzempla pieco; la elekto estus aprobita de ?iuj". ?i tiu propono estis akceptita de ?enerala apla?do, la kunsido estis deklarita finita, kaj la konsilantoj revenis al la re?o por raporti pri tio kio oni tie decidis.
(1) Suka franca-itala slango, punktita de latina… (kaj do kiun mi ne sukcesi traduki).
Temas fakte pri atako ka?zita al la respekto ?uldita al la geedzeco, kaj tie estas punkto kie la Sankta Eklezio estas aparte interesi?anta kaj kompetenta. La legato bonvole akceptas : "Quare, mesire, me audite...
Kaj de lia amuza ?argona?o, aperas ke estas oportune atente ekzameni la aferon kaj, se Renardo kulpas, li devas esti traktata kun alta severeco. Ne pli da elturni?o por Nobla kiu evidente sentas inklinon por la vulpo.
Last edited: 20/05/2019
Add a comment