L I B R O _ U N U A _ 25a Aventuro.
Kiel Renardo i?inta pilgrimanto renkontas
grandsinjoron Froberton, la grilon, tiu kiu diris siajn horpre?ojn,
kaj kiel li ne sukcesis decidi lin doni al li sian libron.
Do jen li en ?ajno de pilgrimanto, iranta tra montoj kaj valoj proksime de la arbarego, kutima restadejo de Isengrino. Iun matenon, li haltas anta? vila?o, eniras en la ?irka?baritejon de la pastro, kaj tie trovas abundon da fre?aj kaj peklitaj karnoj. "Mi pravis, li diras al si, veni ?i tie, sed ni nin gardu; ofte estas malbonaj stre?aj kaptiloj". Zorgeme traser?ante ?ien kaj atente a?skultante, li a?das kelkan bruon kaj tuj tremas esti denuncinta. Estis Froberto, la grilo, kiu gaje disvolvis sian kutiman kanton ?e la aperturo de la forno. Ekvidante Renardon, li silentis. "Ha ! vere, diras Renardo kiam li rekonis lin kaj post esti anta?enirinta siajn piedojn, estas nur la klerikoj por bone kanti. Da?rigu vian psalmaron, grandsinjoro Froberto, mi anka? volas fari de ?i mian profiton. - Per Dio ! Respondas Froberto, vi apena? havas la mienon de pentema pilgrimulo, kaj mi sufi?e scivolas vidi kie estas tubero en la afero". Li tiam trotetas per rapidaj pa?oj al Renardo kiu tuj ?etas al li la manikon de sia pelerino. Li kredis teni lin kaj balda? pasigi lin tra sia glutejo; sed li mistrafis la okazon, kaj Froberto ?ance ektrovis eliron tra la kovra?o : "Ha ! Renardo ! Mi rekonis vin, li diras, vi ne ?an?is vian naturon ?an?ante la vestojn. Ili estas pilgrimuloj de la diablo, tiuj kiuj elatendas la homojn sur la vojo; sed feli?e Dio venis helpe al mi. - Grandsinjoro Froberto, respondis Renardo, ?u vi ne iom tro trinkis ? Mi elatendi vin ! ?u vi ne vidas ke mi volis nur vian libron ? Se mi sukcesis ekkapti ?in, mi certe scii?us pri belaj kantikoj. Mi tre bezonis kanti tion, ?ar mi malbonfartas : la pilgrimadoj el?erpis min, mi ne plu havas longan tempon por vivi, kaj mi ne kura?as pensi sen timego pri ?iuj pekoj kiujn mi faris. E? se mi havus konfesprenanton ! ?u pla?us al vi, grandsinjoro Froberto, servi kiel tiu por mi ? ?ar vi scias tion, mi ne devas esperi renkonti ?i tie la pastron kiun mi venis viziti; li partoprenas, oni diris al mi, en la sinodo".
"Paciencu ! respondis Froberto, la pastro ne povas longe malfrui reveni". En la sama momento, oni a?das la bojadojn de pluraj laniarioj akompanataj de ?asoservistoj, de arbalestistoj kaj de ?asistoj. Renardo tuj ekkuras; sed li estas ekvidata, la ?asservistoj malligas siajn hundojn. La vulpo ! La vulpo ! Ili krias konkure. "Hola ! Taboso, Rigoso, Klaramboso; he ! Tribuleto ! He ! Plezuro !" Sed Renardo, siaflanke, ne endormi?is; pro timo esti ?irka?ita, li revenas, ka?ri?as sur la supro de la forno, restas tie ka?ita ?is kiam la hundaro estu malproksimi?inta, ?iam kredante sin proksimigi al li. Nu tiu hundaro samtempe vekis Isengrinon, kies spurojn ?i rekonis. Oni lin persekutas, oni lin atingas, oni lin grandapetite demordas. Li kura?e sin defendas; pli ol unu hundo estas knoka?titaj kun la intestoj ?iritaj. De supre de sia forno, Renardo faris sin arbitracian ju?iston. "Ha ! Bo-onklo, li kriis, jen la profito de la lardo kiun vi rifuzis dividi. Vi estus malpli peza kaj pli vigla se vi estintus malpli glutema". Sed tiuj vortoj, anstata? malkura?igi Isengrinon, duobligas sian viglecon. Li strangulas la unuan hundon per iu dentobato; la aliaj, pli malpli demorditaj, sangokovritaj, fine rezignas la partion.
Isengrino pene revenas al sia lo?ejo, sed lia plej granda doloro estas la ?agreno ne esti liberigita de Renardo, kaj ne esti strangulinta lin kiam la okazo prezenti?is.
Li estas ne ankora? libera, kaj la ?ieliro ne forflugos sen viktimigi lin de la novaj malica?oj de sia bo-nevo.
Last edited: 20/05/2019
Add a comment