Créer un site internet

L I B R O _ U N U A _ 21a Aventuro.

Pri la alveno de Renardo ?e Damo Hersento dum la foresto de Isengrino, kaj kiel la milito komencis inter la du baronoj.

 

Post kelka tempo, Renardo trovi?is anta? amaso da interplektitaj bran?oj kiuj formis he?on kaj ka?is la enirejon de subtera?o. Li transpasis la he?on, malkovris la aperturon kaj, a? pro movado de scivolemo, a? kun la espero trovi en ?i ion por preni, li malsupreniris kaj sen malfacila?o rekonis la lo?ejon de sia bo-onklo Isengrino. La mastro estis foririnta, damo Hersento, anta?nelonge liberigita de aku?o, mamnutris kaj lekis siajn lupidojn. ?ar ?i demetis sian kufon, la suno trafis ?in sur la viza?o kiam Renardo malfermis la pordon; tio faris ?in rigardi kiu venis viziti ?in. Por Renardo, la timo de malbona akcepto decidis lin resti senmove malanta? la pordo; sed Hersento tuj rekonis lin per lia rufa felo. "Ha ! ?i diras ridante, estas do tiel, grandsinjoro Renardo, kiel vi venas spioni la homojn ?" La alia silentas kaj ne faras geston; sendube li kalkulis kun la mallumon de la ?ambro por erarigi la damon. Hersento duafoje alvokas lin per lia nomo kaj e? signas al li per la eta fingro por alproksimi?i. "Mi havus multajn ripro?ojn por diri al vi, grandsinjoro Renardo; sed mi vidas ke vi volas nenion fari por esti agrabla al mi. Vere neniam oni traktis sian bo-onklinon tiel malbone kiel vi faras". ?i tiuj paroloj diritaj la? karesa tono havigis fidon al Renardo. "Sinjorino, li diras, mi atestigas Dion, ne estas memvole ke mi kredis devi eviti viziti vin dum viaj aku?oj; tute kontra?e, sed Isengrino, vi scias tion, instigas min al disputo kaj sen?ese spionas min tra la tuta lando; kial li tiel sentas abomenon al mi, mi ne scias tion, neniam donante al li la plej malgrandan okazon. ?u li ne asertas ke mi amas vin kaj ke mi ser?as anstata?i lin ?i tie ? Ne estas unu el viaj najbaroj, kiuj ne a?dis lin rakonti ke vi havas amon al mi, kaj ke li ven?os pro tio iun tagon a? alian. Kaj tamen vi scias ?u mi iam diris al vi unu solan vorton kiu ne ta?gis. Por kio povus utili petegi amon al granda damo kiu ne mankus ridi pri tio malfavore al ni ?"

?i tiuj paroloj, Hersento a?skultas ilin kun kolero miksita de ?agreno. "Vere, oni parolas pri mi ?e niaj najbaroj ! La kampulo diras : Tiu alvokas sian honton, kiu pensas ven?i ?in. Mi povas la?te diri tion; ?is nun mi ne havis malbonan penson, sed ?ar Isengrino akuzas min, mi volas pravigi lin; kaj de hodia?, Renardo, mi volas ke vi estu mia amiko. ?iam kalkulu kun mia bona akcepto, mi sincere promesas esti tute al vi". Renardo, ?armita de tiaj bonaj paroloj, ne faris ilin ripeti al si. Li alproksimi?is al damo Hersento, ?irka?premis, kaj la novaj geamantoj faris inter?an?on de plej teneraj promesoj. Sed la longaj amdiroj ne pla?is al grandsinjoro Renardo; li balda? parolis pri disi?o kaj pri neceso anta?pensi la revenon de Isengrino. Anta? ol eliri el la domo, li zorgas alpa?i al la lupidoj kaj malpurigi ilin per sia feka?o. ?iujn proviantojn kiujn li renkontas, li ekprenas ilin, poste duafoje revenas al la lupidoj kiujn li batas kvaza? li volis silentigi ilin, sed reale por pli bone devigi ilin paroli. Li traktas ilin kiel trovitulojn, sen timi la honton kiu devis efiki sur Hersenton. La damo, ekde kiam li foriris, prenas la lupidojn, vi?as iliajn larmojn, flatas ilin kaj karesas ilin. "Miaj infanoj, ?i diras al ili, almena? vi ne diros al la patro ke Renardo venis kaj ke li malbone traktis vin. - Kiel ! ili respondas, ne plendi pri la malbona rufulo kiun vi akceptis kaj kiu malhonoras nian karan patron ? Dio gardu nin ! Necesas ke justeco sekvu". Renardo, ?e la pordo, a?dis ion pri la kverelo, sed li ne maltrankvili?is kaj reiris al la vojo.

Tamen Isengrino revenas al la lo?ejo. Li faris bonan ?asadon, li enirante demetas multajn man?a?ojn; poste li iras al siaj infanoj por kisi ilin. La lupidoj konkure plendas pri la insultoj kaj vundoj kiujn ili ricevis : "Renardo, la malbona rufulo, malpurigis, batis, malkaresis nin; li diris ke ni estis trovitaj kaj forlasitaj infanoj; li e? aldonis kontra? vi insultojn kiujn ni ne komprenis".

Imagu nun la surprizon kaj furiozon de Isengrino ! Li kria?as, kriegas, ne plu regas sin. "Ha ! li diras, ?u estas mi kiun oni devis tiel trakti ! Malbona kaj malhonora edzino, ?u estis por doni azilon al mia malamiko ke mi ?iam bone nutris vin, ri?e zorgis pri vi ? ?u estis por vidi min preferi stinkan rufulon tiel kiel Renardo ? Per la okuloj de Dio ! Vi ne troigos alte tiun ofendegon; mi malpermesas al vi mian ku?ejon; mi forpelas vin de hodia? el la domo, krom se vi faru ?ion kion mi diros".

Ne estis la momento por respondi per la sama tono; Hersento komprenis tion. "Vi koleras, Isengrino, ?i diras, kaj kolero estas miskonsilo; mi petas la provon de la ?uro kaj la ju?o. Bruligu min a? pendigu min se mi ne eliras pravigita anta? viaj okuloj kaj anta? ?iuj. Cetere, ordonu, mi plenumos ?ion kio pla?os al vi ordoni".

?i tiuj vortoj havis la povon restarigi iom da kvieto en la koro de Isengrino. Li rigardis siajn infanojn, faris pa?on al Hersento kaj fine kisis ?in, post kiam ?i ripetis la promeson redoni al Renardo ?iun eblan malbonon, kaj ?iufoje kiam la okazo montri?us.

Last edited: 20/05/2019

  • No ratings yet - be the first to rate this.

Add a comment