L I B R O _ U N U A _ 13a Aventuro.

Kiel Renardo faris ven?on al Primoto,

kaj kiel li batigis lin de la fi?vendistoj.

 

Ni lasu Primoto tie por reveni al Renardo kiu strebas sin konsoli pro la perdo de la anseridon, kaj vane klopodas por trovi alia?on por meti en la bu?on. Sed post esti sufi?e kurinta, li komprenis ke la arbaro ne prezentis al li grandan ?ancon de predado, li reiris la? la pado kiun direktis al la vojo de la foiro, kaj revenante ?e la randoj de la ?oseo, li decidis atendi tie kelkan aventuron. Li ne gvatis de longtempe kiam li a?dis veni pezan ?aron. Estis fi?komercistoj kiuj alportis al la foiro provianton da tinkoj kaj da haringoj. Renardo, tute sen timi?i pro ilia alproksimi?o, etendi?as en la malseka tero, ku?i?as tra la vojo, kun la vosto rigida, la pelta?o tute blankigita de fango. Li lokas sin kun la kruroj supren, la dentoj premitaj, la malsupra lipo enigita, la lango el?ovita kaj la okuloj fermitaj. La komercistoj preterpasante ne malsukcesas ekvidi lin. "Ho ! Rigardu, diras la unua, per mia fido ?i estas vulpo. Bona okazo por pagi per sia ha?to la pagoparton de la nokto ! ?i vere estas bela, oni farus el ?i bonan garna?on de surtuto; mi ne donus ?in por kvar pundoj. - Sed, diras la alia, ?i valoras tion, kaj e? pli multe, necesas nur rigardi la gor?on. Vidu kiel ?i estas blanka ! Nu, ni metu lin en la veturilon, kaj tuj kiam ni estos alvenantaj, ni forprenos de li tiun mantelon kiu devas gardi lin tro varma.

Tio dirita, oni levprenas lin, ?etas lin sur la ?aron, etendas lin super granda korbo, kovras lin per la ?irmtola?o, poste oni revojas. Tiu korbo enhavis almena? milon da fre?ajn haringojn. Renardo, kiun la komercistoj apena? pririgardis, komencas gustumi dekduon el ili; poste la malsato ?esas kaj la sati?o alvenas. Estas la momento por pensi eskapi; kaj ?ar, vorante, li ne forgesis la perfidecon de Primoto, li ekvidas oportunon kiu balda? donos al li bonegan ven?rimedon. Li kaptas inter siaj dentoj unu el la plej belaj haringoj, kunigas la piedojn, faras salton kaj jen li sur la herbejo. Sed anta? ol malproksimi?i, li ne sukcesas deteni sin iom moki la komercistojn : "Bonan voja?on, la kampuloj ! Mi ne plu bezonas vin kaj mi admonas vin ne kalkuli kun mia ha?to por via pagoparto. Viaj haringoj estas tre bonaj; mi ne beda?ras la prezon. Al vi la cetero, krom ?i tiu kiun mi kunportas por la venonta malsato. Dio gardu vin, kampuloj !"

Tio dirita, Renardo ekkuras, kaj la fi?vendistoj rigardas unuj la aliajn, konfuzitaj kaj miregitaj. Ili huadas lin, minacadas lin; vanaj penoj, li ne e? iomete rapidigas sian irmanieron. Li iras trote, pa?e, amble; trans montetoj, bosketoj, ebena?oj kaj valoj, ?is kiam li fine reiris al la loko kie li forlasis Primoton.

Primoto ankora? estis tie; kaj necesas siahonore diri tion, ke li ne povis, revidante Renardon, sin deteni ver?i du larmojn pro pento. Li e? stari?as, iras kelkajn pa?ojn renkonte al li, kaj kiam li trovi?as videbla de li, li salutas lin kun pentema mieno. Pri Renardo, li ?ajnigas ne vidi lin. "Bela kamarado, diras Primoto, mi petegas, ne ripro?u min. Mi pekis, mi konfesas tion; sed mi proponas al vi kontentigon : kiun vi volas ? - Primoto, respondis Renardo, almena? vi ja povus deteni vin de mokadon : se vi sole man?is la pecon kiun ni gajnis kune, tio estas glutema trajto kiu devas sufi?i al vi, sen tio ke vi bezonas preteksti malbonajn beda?rojn. La okazoj por korekti?i ne mankos, se vi ser?as ilin. - Ha ! Renardo, mi diras la veron; jes, mi sentas profundan beda?ron pro esti dama?inta vin : scii?u ke mi tute ne profitis ?in. Mi pretigis por man?i nian anseridon, kiam subite jen Muflarto kiu sturmis al mi kaj forkaptis ?in, sen lasi al mi tempon por reteni ?in. La kampulo prave diris tion : inter la bu?o kaj la kulero estas ofte embarasego. Mi provis kortu?i la vulturon, vanaj penoj; li respondis al mi kiel mi faris al vi, kara kamarado mia, ke mi difektis mian francan, kaj ke mi man?us nur liajn resta?ojn. ?u mi do ne havas bonan kialon por pentofari, pro ne partigi kun vi la anseridon ! Sed, amiko Renardo, ?iuj ne estas tiel sa?aj, tiel honestaj kiel vi : la frenezulo devas fari freneza?ojn, feli?a, se li havas, kiel mi, penton kaj decidon agi pli bone alian fojon. Ni restu bonaj amikoj, fidu min, kaj ni ne parolu pri tio kio estas pasinta".

"Nu, konsentite ! diras Renardo, mi forgesas ?ion ?ar vi deziras tion; sed mi volus ke via fido estu devontigita : promesu teni lojalecon al mi, kaj mi same devontigos min al vi". Amba? tiam etendis la manojn en signo de interkonsento. Sed sole Primoto decidis teni la donitan parolon.

Tamen, Primoto ne ?esis fasti, kaj ekvidante la haringon kiun Renardo alportis : "Kion vi tenas tie, kamarado, li diras, inter viaj piedoj ? - ?i estas haringo, simpla haringo : mi ?us man?is de ili tiom kiom mi volis, en ?aro kiu iris al la foiro. - Ha ! kamarado, da?rigis Primoto, vi scias ke de hiera? matene mi nenion man?is; ?u vi bonvolus doni al mi ?i tiun fi?on ?

"Volontege, diras Renardo, jen ?i". Primoto rapidege forman?is ?in. "Ha ! la bona haringo, kial ?i ne estas pli bone akompanata ! Beda?rinde ! li ne sukcesis tute sole kontentigi malsaton kiel mian. Sed, amiko Renardo, mi petegas, kiel vi sukcesis gajni tiujn kiujn vi man?is ? - Jen la tuta historio, respondas la alia. Kiam mi vidis alveni la ?aron, mi ku?i?is la? mia tuta longeco sur la vojo, mienante morton. La komercistoj kredis ke sufi?is ?eti min sur iliaj korboj por fari?i mastroj de mia ha?to. Tiam mi man?is, poste, el?ari?ante, mi kunprenis haringon viaintence; ?ar vi vidas, Primoto, malgra? via malbona konduto, mi ankora? amis vin. Sed nun mi pensas pri tio : dependus nur de vi por havi la saman fortunon; sed necesus postkuri la ?aron anta? ol ?i alvenu al la foiro. Vi scias kiel mi faris, vi nur devos rekomenci. - Per sankta Le? ! diras Primoto, vi estas bonega konsilanto; mi postkuras la komercistojn; atendu min ?i tie, mi revenos tuj kiam mi bone satigos la gor?on per iliaj fi?oj".

Primoto tuj ekkuras; li atingas la ?aron kiam ?i alproksimi?is al la ?irka?a?o kie staris la foiro. Li preterpasas ?in, ne perdas tempon, sin ku?as sur la vojo kaj ?ajnigas esti morta kiel Renardo instruis lin. La komercistoj ekvidinte lin : "Ha ! ili kriis, la lupo ! la lupo ! ni iru al li; oni opinius ke li estas morta. ?u li volus ludi al ni la saman ruza?on kiel la malbenita Vulpo ? Ni tuj vidos".

?iuj homoj de la ?aro alvenas per la sama pa?ado ?irka? Primoto kiu atentigas ne movi dum ili turnas kaj returnas lin. "Li estas morta ! diras unu. - Ne. - Vere jes, per la kapo de Dio ! - Mi diras al vi ke li trompe imitas. - Nu, ?i tiu bastono akordigos nin". Oni trabastonas, Primoto suferas ?ion. Unu el la ?aristoj havis grandegan levstangon : li faligas ?in sur la lumboj de la kompatinda lupo kiu sufokas siajn ?emadojn, eltenas la doloron kaj ne montras signon de vivo. Tamen la kampulo rimarkas suspiron : tuj li elprenas lar?an tran?ilegon per kiu li estis batonta lin, sed Primoto ?ustatempe ju?as ne atendi lin; li faras salton, faligas unu el siaj malamikoj, kaj forfu?as persekutata de la huadoj de ?iuj. Jen li tre kolera, tre dra?ita, tre trabatita, li pene atingas la rifu?ejon kie atendis lin lia kara kamarado. "Ha ! Renardo, vi perfidis min".

"Kiel, siro Primoto, ?u vi ne bone man?is haringojn ? - Vere temas pri regalo; la fi?vendistoj atakis min, batis min, dra?is min, ne multe mankis por ke ili svenbatis min. Kian momenton kaj kian timon, kiam post esti havinta la ripojn rompitajn per levstango, mi vidis brili la tran?ilegon kies oni estis ludonta sur mia kolo ! Estis tiam kiam mi ?esis esti mortinta kaj ke mi kolektis ?iujn miajn fortojn por eskapi al tiuj malbenitaj kampuloj.

"Ha ! La kampuloj ! tiam reparolis Renardo bremsante deziregon ridi, nu jen ili ! veraj demonoj kies e? ne necesas paroli, tiom oni havus malbonojn por diri. La kampulo ne havas amikojn, li kompatas neniun. Sed, siro kamarado, ?u vi ne estas vundita ? ?iaokaze, ni bone danku Dion esti savinta vian vivon. Ripozu, kaj poste ni iros vidi ?u ni povos aliloken trovi por man?i; ?ar vi tre malsatas, ?u ne ? - beda?rinde ! jes, respondas Primoto kiu ne vidis Renardon kiu grimacis al li per la tuta longo de sia lango, mi ne scias pro kio mi plej suferas, pro la malsato a? pro la batadojn kiujn mi ricevis".

La amba? amikoj tiam sin ku?as sur la fre?a herbo; Primoto grumblante kontra? la kampuloj, Renardo ?oje prenante la tempon, kun sia kapo envolvita en siaj kruroj. Estas tiel ke li allasas sin al la dormo de la justulo, kiun ne ?enas ajnan beda?ron kaj kies ?iuj deziroj estas plenumitaj.

Last edited: 20/05/2019

  • No ratings yet - be the first to rate this.

Add a comment