Créer un site internet

L I B R O _ U N U A _ 04a Aventuro.

Kiel Tiselino la korvo kaptis froma?on al la maljunulino,

kaj kiel Renardo deprenis ?in de Tiselino.

En flora ebena?o kiun limigis du montoj kaj kiun klara akvo irigaciis, Renardo iam ekvidis de la kontra?a bordo solan fagon plantita malproksime de ajna irebla vojo, ?e la komenco de la deklivo. Li transiris la rojon, atingis la arbon, faris ?irka? la trunko siajn kutimajn pasadojn, poste ?uplene sin rulas sur la fre?a herbo, anhelante por bone malvarmi?i. ?io en tiu loko ?armis lin; ?io, mi eraris, ?ar li sentis unuan pikilon de malsato, kaj nenio donis al li la esperon kvietigi ?in. Dum li hezitis pri tio kion li devis fari, grandsinjoro Tiselino, la korvo, eliris el la najbara arbaro, ?vebis super la herbejo kaj estis deflugonta en ?irka?baritejo kiu ?ajnis promesi al li bonan fortunon.

Tie trovi?is milo da froma?oj kiujn oni dismetis por sekigi ilin en plena suno. La gardantino estis reirinta por momento en la lo?ejo, kaj Tiselino, kaptante la okazon, haltis sur iun el la plej belaj kaj denove reflugis ?e la momento kiam la maljunulino reaperis. "Ha ! bela sinjoro mia, estas por vi ke seki?is miaj froma?oj ! Dirante tion, la maljunulino ?etis ?tonojn kaj ?tonetojn. "Silentu, silentu, maljunulino, respondis Tiselino, kiam oni demandos kiu prenis ?in, vi diros : estas mi, estas mi ! ?ar malbona gardado nutras la lupon".

Tiselino malproksimi?as kaj alvenas surflugi sur la fagon kiu kovris grandsinjoron Renardon per sia fre?a ombro. Kunigitaj de la sama arbo, ilia situacio tute ne estis sama. Tiselino frandis tion kion li plej bone ?atis; Renardo, simile frandema pri froma?o kaj pri tiu kiu posedis ?in, rigardis ilin sen espero atingi ilin. La froma?o duone sekigita donis facilan eniron al la bekpikadoj : Tiselino eltiris el ?i la plej flavan kaj la plej molan; poste li atakas la kruston el kiu peceto eskapas al li kaj iras fali ?e la piedo de la arbo. Renardo levas la kapon kaj salutas Tiselinon kiun li vidas fiere instali?inta, kun la froma?o staranta inter la kruroj. "Jes, mi ne eraras; jes, estas grandsinjoro Tiselino. Bona Dio protektu vin, kunulon, vin kaj la animon de via patro, la fama kantisto ! Neniu anta?e, oni diras, kantis pli bone ol li en Francio. Vi mem, se mi memoras tion, vi anka? faris muzikon; ?u mi son?is ke vi longe lernis ludi la orgenon ? Vere, ?ar mi havas la plezuron renkonti vin, vi ja konsentos, ?u ne, diri al mi mallongan ritornelon ?"

?i tiuj paroloj estis tre mildaj al Tiselino, ?ar li havis pretendon esti la plej agrabla muzikisto de la mondo. Li do tuj malfermas la bu?on kaj a?digas longda?ran krion. "?u ja estas tio, grandsinjoro Renardo ? - Jes, diras la alia, tio ne estas malbona, sed se vi volus, vi altigus e? pli la?te. - Do, a?skultu min". Li tiam plengor?e strebas pli forte. "Via vo?o estas bela, diras Renardo, sed ?i estus ankora? pli bela se vi ne man?us tiom da nuksoj. Da?rigu, tamen, mi petegas". La alia, kiu absolute volas gajni la kantopremion, tiom sin forgesas ke, por pli bone da?rigi la sonon, li iom post iom malfermas la ungojn kaj la fingrojn kiuj retenis la froma?on kaj lasas ?in fali ?uste ?e la piedoj de Renardo. La glutemulo tiam tremetas pro plezuro; sed li sin detenas, esperante kunigi kun la froma?o, la malmodestan kantiston. "Ha ! Dio, li diras, afektante peni por stari?i, kiom da malbonoj Disinjoro sendis al mi en ?i tiu mondo ! Jen mi ne kapablas ?an?i lokon, tiom mi suferas de la genuo; kaj ?i tiu froma?o kiu ?us falis, venigas al mi fetoran kaj neelteneblan odoron. Nenio pli dan?era ol tiu odoro por la vundoj de la kruroj; la kuracistoj ja diris tion al mi, rekomendante al mi neniam gustumi tion. Malsupreni?u, mi petegas vin, kara Tiselino mia, venu forigi de mi tiun abomena?on. Mi ne petus al vi ?i tiun malgrandan servon, se mi alitage ne rompis al mi la kruron en damnita kaptilo metita je kelkaj pa?oj de ?i tie. Mi estas kondamnita resti en ?i tiu loko ?is kiam bona plastro venos komenci mian resani?on".

Kiel malfidi pri tiaj paroloj akompanataj de ?iaspecaj doloraj grimacoj, Tiselino cetere estis en la plej bonaj inklinoj por tiu kiu fine ?us rekonis la agrablecon de sia vo?o. Li do malsupreniris de la arbo; sed tuj tu?ante la grundon, la apudeco de Renardo pripensigis lin. Li anta?eniris pa?on post pa?o, kun la okulo atentema, kaj trenante sin sur la vostobazon. "Dio mia !, diris Renardo, rapidu do, anta?eniru; kion vi povas timi de mi, kompatinda kriplulo ?" Tiselino pli proksimi?is, sed Renardo, tro senpacienca, pafi?as kaj maltrafas lin, gardante kiel pruvo nur tri a? kvar plumojn. "Ha ! perfida Renardo ! tiam diras Tiselino, mi devis bone scii ke vi trompus min ! Mi perdas kvar el miaj plej belaj plumtuboj; sed tio estas ?io kion vi havos, malbona kaj fetora ?telisto, Dio malbenu vin !"

Renardo, iom konfuzita, volis pravigi sin. Estis podagra atako kiu kontra?vole saltigis lin. Tiselino ne a?skultis lin : "Gardu la froma?on, mi forlasas ?in al vi; pri mia ha?to vi ne havos ?in. Nun ploru kaj ?emu la? via pla?o, mi ne venos al via savo. - Nu, foriru malbona?gura kria?ulo, diras Renardo, reprenante sian naturon; tio konsolos min pri esti ne povanta ?losi al vi la bekon. Per Dio ! li poste da?rigis, vere jen bonega froma?o; mi neniam man?is pli bonan; ?i estas ?uste la rimedo kiu necesis al mi por la doloro de la kruroj". Kaj, la man?on finitan, li facilmove revojiris al la arbaroj.

Last edited: 20/05/2019

  • No ratings yet - be the first to rate this.

Add a comment