L I B R O _ U N U A _ 03a Aventuro.

Kiel Bertono la Urbestro estis trompita de Renardo,

kaj kiel Renardo estis trompita de Nigreto.

Petro, kiu venis en la mondon en Sankta Klodovaldo, cedante al la deziro de siaj amikoj, longe zorgis por enversigi plurajn ?ojajn lerta?ojn de Renardo, tiu malvirta etulo kies tiom multe da bonaj animoj rajtis plendi. Se oni bonvolas iom silenti, oni povos trovi ?i tie okazon por pli ol unu bona instruado.

Estis dum la monato de majo, momento kiam kreskas la floro sur la kratago, kiam la arbaroj, la herbejoj reverdi?as, kiam la birdoj diras, nokte kaj tage, novajn kantojn. Renardo sola ne estis en ?iuj siaj ?ojoj, e? en sia kastelo de Mopertui : li estis ?e la fino de siaj vivrimedoj; jam lia familio, ne plu havante ion por meti en la bu?on, eligis plendindajn blekojn, kaj lia kara Hermelina, anta?nelonge resanigita, estis ?efe el?erpita pro manko. Li do rezignaciis forlasi ?i tiun rifu?ejon; foriris, ?urante per la sanktaj relikvoj, ne reveni sen alporti en la lo?ejon abundajn proviantojn.

Li eniras en la arbaron, lasante maldekstre la ireblan vojon; ?ar la vojoj ne estis faritaj por lia uzo. Post mil kaj mil ?irka?iroj, li fine malsupreniras en la herbejon. "Ha ! Sankta Maria ! li tiam diras, kie iam trovi pli agrablajn lokojn ! Estas la tera paradizo a? apena? necesus : akvoj, floroj, arbaroj, montetoj kaj herbejoj. Feli?a tiu kiu povus vivi ?i tie dum sia tuta vivo, kun ?asado ?iam abunda kaj facila ! Sed la plej verdaj kampoj, la plej odoraj floroj ne malhelpas ?i tiun proverbon esti vera : la bezono trotigas maljunulinojn".

Renardo, eligante longan ?emadon, revojiris. Malsato kiu pelas la lupon el la arbaro, donis al li forton por pa?i. Li malsupreniras, li supreniras, li spionas ?iuflanken, ?u hazarde kelka birdo, kelka kuniklo, ne venus atingebla de li. Iu pado kondukis al la apuda farmejo; Renardo sekvas ?in, decidita plenrespondece viziti la lokojn. Jen li anta? la barilo : sed la?irante la kurbi?ojn de he?oj kaj de sambukoj, li diras pre?on por ke Dio gardu lin kontra? misrenkonto, kaj sendu al li kion re?ojigi sian edzinon kaj sian tutan familion.

Anta? ol da?rigi, estas bone diri al vi ke la farmejo estis al la plej bonhava kampulo kiun oni povis trovi de ?i tie ?is Trojo (mi parolas pri Trojo la malgranda, tiu kie neniam re?is la re?o Priamo). La domo kuntu?i?anta kun la ?irka?baritejo estis abunde provizita per ?io kio eblis deziri en la kamparo : bovoj kaj bovinoj, ?afinoj kaj ?afoj; kokinoj, kaponoj, ovoj, froma?o kaj lakto. Feli?a Renardo, se li kapablas trovi la rimedon por eniri ?in !

Sed tio estis malfacila?o. La domo, la korto, kaj la ?ardenoj, ?io estis fermita per longaj, pintaj, solidaj palisoj, mem ?irmitaj de fosa?o plenigita de akvo. Mi ne bezonas aldoni ke la ?ardenoj estis ombrataj de arbojn plenplenajn de la plej belaj fruktoj; ne estis tio kiu vekis la atenton de Renardo.

La kampulo havis la nomon de Bertodo a? Berton la Urbestro; viro ne tre subtila, tre avara, kaj ?efe dezirema pliigi sian hereda?on. Plivole ol man?i unu el siaj kokinoj, li lasus distran?i siajn vangharojn, kaj neniam iu el liaj multnombraj kaponoj estis en dan?ero eniri en lian marmiton. Sed li ?iusemajne sendis kelkajn el ili sur la merkato. Koncerne Renardon, li havis tute malsamajn ideojn pri la bona uzo de la kaponoj kaj de la kokinoj; kaj se li eniras en la farmejon, oni povas esti certa ke li volos ju?i per si mem pri la pli malpli delikata gusto de tiuj belaj pensionanoj.

Feli?e por li, Bertono tiun tagon estis sola en la domo. Lia edzino ?us foriris por vendi sian fadenon en la urbo, kaj la knaboj disi?is en la kampoj, ?iu al sia laboro. Renardo, atingante ?e la piedo de la he?oj la? mallar?a pado kiu malkunigis du tritikejojn, anta? ?io ekvidis en plena suno multnombrajn kaponojn kaj tute meze, Nigreton, palpebrumante maldiligente, dum apud li, kokinoj kaj kokidetoj plej bone skrapis la pajlon amasigitan malanta? dorna tufarbusto. Kia veka sprono pri la malsato kiu turmentis lin ! Sed ?i tie, la lerteco kaj la inventkapablo malmulte utilis : li iras, reiras, ?irka?iras kaj re?irka?iras la he?ojn, nenie la plej malgranda bre?o. Fine, tamen, li rimarkas palison malpli firme tenita kaj kiel putrita pro kadukeco, proksime de sulko kiu servis por la elfluo de la akvoj ?velataj de la fulmotondraj pluvoj. Li elanas, transiras la rojon, sin ?ovas en la he?on, haltas, kaj jam liaj barbharoj tremetas pro plezuro fare de penso de la bongusta karno de dika kapono kiun li ekvidas. Senmova, plati?inta sub dorna tigo, li elatendas la momenton, li a?skultas. Tamen Nigreto, plen?oje pro konfido, brusto?velas en la ?ardeno, alvokas siajn kokinojn, flatas ilin a? admonas ilin, kaj proksimi?ante al la loko kie Renardo sin ka?as, li komencas grati tie. Subite Renardo aperas kaj ek?eti?as; li kredas kapti lin, sed li malsukcesas sian aferon. Nigreto vigle pafi?as flanken, flugas, saltas kaj kuras, eligante kriojn de malespero. Bertono a?das lin; li eliras el la lo?ejo, ser?as de kie venas la tumulto, kaj rapide rekonas la vulpon postkurantan sian virkokon. "Ha ! Estas vi, majstro ?telisto ! Vi balda? estos traktita de mi".

Li tiam eniras en la domon, por preni ne tran?an armilon (li scias ke kampulo ne rajtas uzi tion kontra? sova?a besto), sed fuma?itan reton, plektitan, mi kredas de la diablo, tiom la ma?a?o estis lerte prilaborita. Estas tiel kiel li intencas kapti la malbonfarulon. Renardo vidas la dan?eron kaj ka?ri?as sub dika brasikokapo. Bertono, kiu nek ?asis nek ?telis dum sia vivo, kontenti?as transverse etendi la retojn sur la platbandon, kriegante kiel eble plej la?te li povas, por pli bone timigi Renardon : "Ha ! ?telisto! Ha ! Glutemulo ! Ni fine tenas lin !" Kaj dirante tion, li frapis per bastono sur la brasikojn, tiel bone ke Renardo, tiel pelita, decidi?as salti per granda eksalto; sed kien ? meze de la reton. Lia pozicio fari?as pli kaj pli malbona : la reto ?irka?premas lin, envolvas lin; li estas kaptita ?e la piedoj, ?e la ventro, ?e la kolo. Ju pli li baraktas, des pli li volvi?as kaj impliki?as. La kampulo ?uas pro lia turmenton : "Ha ! Renardo, via ju?ado estas alveninta, jen vi kondamnita sen pardono". Kaj por komenci verdikton, Bertono levas la piedon kiun li tuj metos sur la gor?on de la kaptito. Renardo prenas sian tempon; li ekkaptas la kalkanon, kunpremas la dentojn, kaj la akraj krioj de Bertono servis al li kiel unuan ven?on. La doloro de la mordado estis sufi?e alta por faligi la kampulon senkonscian; sed balda? rekonscii?inta, li pene klopodas por liberi?i; li levas la pugnojn, frapas sur la dorson, la orelojn kaj la kolon de Renardo kiu sin defendas kiel li kapablas sen tamen malstre?i la dentojn. Li faras pli : per lerta movo, li tiam haltigas la dekstran manon de Bertono, kiun li kunigas kun la kalkano jam konkerita. Kompatinda Bertono, kion vi venis fari kontra? Renardo ! Kial ne esti lasante al li virkokon, kaponojn kaj kokinojn ! ?u ne sufi?is kapti lin per la reto ? Tiom gratas la kaprinon, ke ?i malbone ku?as, tio estas sa?a proverbo kies vi devintus pli frue rememori.

Tiel mastri?ante la kalkanon kaj la piedon, Renardo ?an?as sian konduton kaj afektante mienojn de venkanto : "Pro la fido kiun mi donis al mia amatino, vi estas mortema kampulo. Ne esperu senpekigi vin; mi ne prenus la trezoron de la imperiestro; vi estas tie, pli bone enfermita ol Karolo la granda estis en Lansono(1)".

Nenio povas tiam esti komparita kun la timego, la malespero de la kampulo. Li larmas tra la okuloj, li suspiras en la koro, li petas indulgon per la plej plorinda tono. "Ha ! Kompaton, siro Renardo, kompaton per la nomo de Dio ! Ordonu, diru tion kion vi atendas de mi, mi obeos; ?u vi volas akcepti min kiel vian ?iofaranton, dum la resto de mia vivo ? ?u vi volas... - Ne, kampulo, mi volas nenion : anta? momento, vi super?utis min per insultoj, vi ?uris ne eksenti kompaton al mi : nun estas mia vico; per sankta Pa?lo ! estas vi kiun oni balda? punos, malbona fripono ! Mi tenas vin kaj mi gardas vin, mi alvokas sanktan Julianon kiel atestanton, kiu punos vin pro esti tiel malbone gastiginta min.

"Monsinjoro Renardo, da?rigas la kampulo, plorsingultante, estu rilate al mi pardonema, ne faru al mi pli malbone ol vi povus. Mi scias tion, mi havis malestimon kontra? vi, mi humile ripro?as min pri tio. Decidu pri la puno kaj mi plenumos tion. Ricevu min kiel vian ?iofaranton, kiel via servutulon; prenu mian edzinon kaj ?ion kio apartenas al mi. ?u la interkonsento ne valoras la penon ? En mia lo?ejo, vi trovos ?ion la?dezire, ?io estas via; mi neniam ricevos moneron pri kiu vi ne ricevos la dismon; ?u estas nenio havi en sia servado, viron kiu povas disponi tiom da aferoj !"

Necesas nun diri tion, por la?do de grandsinjoro Renardo, kiam li a?dis la kampulon plori kaj pre?i pro provi protekti lian virkokon, li sin sentis kortu?ita per milda kompato. "Nu; kampulo, li diras, silentu, ne plu ploru. ?i-foje oni povas pardoni vin; sed ke neniam vi revenu ?i tie, ?ar tiam mi volas revidi nek mian edzinon, nek miajn infanojn, se vi eskapas el mia justeco. Anta? ol reakiri vian manon kaj vian piedon, vi tuj ligos vin per promeso neniam fari ion kontra? mi. Poste, tuj liberlasata, vi pruvos vian submeti?on kaj fordonos ?ion kion vi posedas. - Mi tutkore devontigas min, diras la kampulo, kaj la sankta Spirito respondecu pri mi ke mi estos lojala en ?iu okazo". Bertono sincere parolis; ?ar esence, malgra? sia avareco, li estis honestulo; oni povis kredi al li kiel al pastro. "Mi, diris Renardo, fidas al vi; mi scias ke vi havas renomon de honestulo". Li tiam liberigas lin, kaj la unua uzo kiun Bertono faras de tio, estas sin ?eti al la genuoj de Renardo, bani lian pelton per siaj larmoj, etendi la liberigitan manon al la plej najbara mona?ejo, prononcante la ?uron de submeti?o la? la kutima formo.

"Nun, diras Renardo, kaj unue, formetu de mi vian abomenan reton". La kampulo obeas. Renardo re-estas libera. "?ar vi nepre devas de nun fari mian bonvolon, mi tujtuje provos vin. Vi scias tiun belan Nigreton kiun mi elatendis dum la tuta tago, necesas ke vi alportas ?in al mi; mi taksas la? tiu prezo mian amikecon por vi kaj vian malsklavigon de la submeti?o kiun vi prononcis. - Ha ! monsinjoro,respondis Bertono, kial vi ne petas plibona?on ? Mia virkoko estas malmola kaj seka, li a?as pli ol du jarojn. Mi anstata? proponas tri molajn kokidojn, kies la karna?oj kaj la ostoj certe estos malpli malindaj je vi. - Ne, bela amiko, reparolas Renardo, mi fajfas pri viaj kokidoj; gardu ilin kaj iru ser?i al mi la virkokon". La kampulo ?emis, ne respondis, malproksimi?is, kuris al Nigreto, forpelis lin, atingis lin kaj alkondukis lin anta? Renardo :

"Jen, siro, Nigreto kiun vi deziras, sed per sankta Mandeso, mi plenplezure donintus al vi miajn du plej bonajn kaponojn. Mi multe amis Nigreton : neniam estis virkoko pli diligenta, pli vigla apud miaj kokinoj; kompense li estis profunde amata. Sed vi volis lin, monsinjoro, mi prezentas lin al vi. - Bone, Bertono, mi estas kontenta, kaj por pruvi tion, mi kvitigas vin de via submeti?o. - Dankegon, grandsinjoro Renardo, ke Dio redonu tion al vi kaj sinjorino Sankta Maria !"

Bertono malproksimi?as, kaj Renardo tenanta Nigreton inter siaj dentoj vojiras al Mopertui, ?oja pro pensi ke li balda? povos dividi kun Hermelina, lia kara amatino, la karna?on kaj ostojn de la kompatinda besto. Sed li ne scias tion kio ankora? povas okazi al li. Pasante sub iu volbo kiu krucis la vojon de alia vila?o, li a?dis la virkokon ?emi kaj lamenti. Renardo, iom tenera tiun tagon, tutsimple demandas al li tion kion li havas por tiom plori. "Vi bone scias, diras la koko; malbenita la horon kiam mi naski?is ! ?u mi tiel devus esti pagita por miaj servoj ?e tiu Bertono, la plej nedankema el la kampuloj ! - Pri tio, Nigreto, diras Renardo, vi malpravas, kaj vi devus montri pli da kura?o. A?skultu min iomete, bona Nigreto mia. ?u la senjoro rajtas disponi pri sia servutulo ? Jes, ?u ne ? Tiel vera kiel mi estas kristano, la mastro komandas, la servutulo obeas. La servutulo devas doni sian vivon por sia senjoro; e? pli, li ne povus deziri pli bonan, pli belan morton. Vi bone scias tion, Nigreto, oni centfoje ripetis tion al vi. Nu ! Sen vi, Bertono pagintus per sia persono : se li ne havus vin por ela?eti sian korpon, li estus mortinta en la nuna horo. Do rekura?i?u, amiko Nigreto, anstata? belega kaj glora morto, vi havos la kompanion de la an?eloj, kaj vi ?uos, dumeterne, de la vido de Dio mem".

"Mi bonvolas tion, siro Renardo, respondas Nigreto, ne estas la morto kiu min afliktas kaj ribeligas; ?ar finfine, mi finos kiel la krucistoj, kaj mi estas certa, kiel ili, pri bona soldo. Se mi aflikti?as, estas pro la kaponoj, miaj bonaj amikoj, ?efe pro tiuj karaj kaj belaj kokinoj kiujn vi vidis la?longe de la he?oj, kaj kiuj iam estos man?itaj sen la sama profito por iliaj animoj. Nu ! Ni ne plu pensu pri ili. Sed donu al mi kura?on, grandsinjoro Renardo; ekzemple, vi farus bonan faron, se vi dirus al mi mallongan pian kanton por helpi min pli bone meriti la enirrajton de la Paradizo. Mi forgesus ke necesas al mi morti, kaj mi estus pli bone akceptita inter la elektitoj. - ?u ne estas tio, Nigreto ? Tuj reparolas Renardo, He ! Kial vi ne diris tion ! Per la fido kiun mi ?uldas al Hermelina, ne estas dirota ke vi estu rifuzota; prefere a?skultu".

Renardo tiam ekkantis novan kanzoneton, pro kiu Nigreto ?ajnis tre plezuri?i. Sed dum li plida?rigis longan sonon, Nigreto faras movadon, eskapas, svingas la flugilojn, kaj atingas la supron de granda apuda ulmo. Renardo vidas lin, volas haltigi lin, jam estas tro malfrue. Li stari?as sur la trunko de la arbo, saltas, kaj ne kapablas atingi la bran?aron. "Ha ! Nigreto, li diras, tio ne estas bona, mi vidas ke vi malbele mokis min. - ?u vi vidas tion ? diras Nigreto, nu ! Anta? momento vi ne vidis tion. Eblas fakte ke vi malpravis kanti; tial, mi ne petas al vi da?rigi la saman arion. Saluton, grandsinjoro Renardo ! Iru ripozi, kiam vi estos bone dorminta, vi eble trovos alian predon !"

Renardo tute konfuzita, ne scias kion fari kaj kion solvi. "Per sankta Anna !, li diras, la proverbo pravas : bele kanti nocas a? enuas; kaj la kampulo prave diras : inter la bu?o kaj la kulero estas ofte embaraso. Mi travivis tion. Katono anka? diris : "vane man?i malmulte da paroloj"(2). Kial mi ne rememoris ?in !" Malproksimi?ante, li ankora? murmuris : "Malbona kaj stulta tago ! Oni diras ke mi estas lerta, kaj ke la bovo ne kapablus plugi kiel mi kapablas tromplogi; jen tamen malica virkoko kiu donas al mi lecionon en trompo ! Povu almena? la afero resti sekreta, kaj ne iri ?is la kortego ! Tio estus elfinita por mia reputacio".

Noto de la eldonisto : Ezopo kantigis la korvon longtempe anta? la naski?o de ?anteklero kaj Nigreto. ?iam estis (dum la malnovaj tempoj, kompreneble) homoj tre lertaj pri kantigi la aliajn. A?skultu kiel Petro de Sankta Klodovaldo sukcesis doni novan agrablecon al la ezopa fablo de la Vulpo kaj de la Korvo.

(1) En la originalo estas "Lançon". Ne konante ?ian tradukon, mi donas nur la fonetismon.

(2) Sen bone komprini tiun parolon, mi nur tradukis la?vorte.

Last edited: 20/05/2019

  • No ratings yet - be the first to rate this.

Add a comment