Créer un site internet

L I B R O _ U N U A _ 02a Aventuro.

Kiel Renardo eniris en la farmejon de Konstanto Desn?a;

kiel li forprenis ?antekleron kaj kiel li ne man?is lin.

Poste, alian tagon, okazas al Renardo sin prezenti anta? vila?o meze de la arbaroj, tre abunde popolata de kokoj, kokinoj, viranseroj, anseridoj kaj anasoj. En la ?irka?baritejo, Mo?to Konstanto Desn?a, iu kampulo tre komforta, havis sian domon abunde provizita de la plej bonaj proviantoj, de fre?aj kaj salitaj viandoj. ?e iu flanko, pomoj kaj piroj; ?e la alia, bredparko, formita per ?irka?a?o de palisoj el kverko, kovritaj de densaj kratagoj.

Estas tie kie Konstanto Desn?a gardis siajn kokinojn ?irmite de ajna surprizo. Renardo, enirinta en la ?irka?baritejo, malrapide alproksimi?as al la barilo. Sed la interplektitaj dornarbustoj ne ebligas lin transiri la palisaron. Li videtas la kokinojn, sekvas iliajn movadojn, sed ne scias kiel kuni?i ilin. Se li forlasus la lokon kie li estis ka?ranta, kaj se e? li a?dacus provi eksalti trans la barilo, li estus vidata sen ia dubo, kaj dum la kokinoj sin ?etus en la dorna?ojn, oni persekutus lin, oni forkaptus lin, li ne havus tempon forigi plumon ?e la plej forta kokido. Li vane provas klopodi kaj, por altiri la kokinojn, mallevi la kolon, svingi la pinton de sia vosto, nenio sukcesas al li.

Fine, en la barilo, li ekrimarkas rompitan palison kiu promesas al li facilan eniradon : li elanas kaj falas en bedon de brasikoj kiun la kampulo aran?is. Sed la bruo de lia falo vigligis la kortbirdaron; La kokinoj timigitaj forkuras al la konstrua?oj. Tio ne estis bona por Renardo. Aliflanke, ?anteklero, la virkoko revenis de iu esploro en la he?o; li vidas siajn vasalinojn forkuri, kaj komprenas nenion pri ilia teruro, li kuni?as al ili kun la plumo mallevita, la kolo etendita. Tiam, per tono de ripro?o kaj malkontento : "Kial ?i tiu hasto por reveni al la domo ? ?u vi estas frenezaj ?" Pindo, la plej bona bruto de la trupo, kiu demetas la plej dikajn ovojn, zorgas pri la respondo : "Estas ke ni tre timis. - Kaj pri kio ? ?u almena? estas pri io ? - Jes. - Nu. - Estas pri besto de arbaroj kiu povis meti nin en malbona situacio. - Nu ! diras la virkoko, ?ajne estas nenio; restu, mi respondecas pri ?io. - Ho ! Jen, kriis Pindo, mi denove ?us ekvidis lin. - Vi ? - Jes; almena? mi vidis la he?on movi?i kaj tremi la brasikfolioj sub kiuj li restas ka?ita. - Silentu, stultulino kiun vi estas, fiere diris ?anteklero, kiel vulpo, putoro e?, kapablus eniri ?i tien : ?u la he?o ne estas tro kompakta ? Dormu trankvile; finfine, mi ?eestas por defendi vin.

?anteklero parolis, kaj tuj iras skrapi sterkon kiu ?ajnis vigle interesi lin. Tamen la paroloj de Pindo revenis al li, kaj sen scii tion kio ?vebis super li, li ?ajnigis trankvilecon kiun li ne havis. Li grimpas sur la pinton de iu tegmento, tie, kun iu okulo malfermita kaj la alia fermita, iu piedo kaptema kaj la alia rekta, li observas kaj intermite disrigardas, ?is kiam, tedita pro vigli kaj pro kanti, li pretervole lasas sin cedi al dormo. Tiam, li estas vizitata de stranga son?o; li pensas vidi objekton kiu anta?eniras de la korto al li, kaj ka?zas al li mortigan tremon. ?i tiu objekto prezentis al li rufan pelta?on morditan a? borderitan de malgrandaj blankaj pintoj; li surmetis la pelta?on tre mallar?a ?e la eniro, kaj tio kion li ne komprenis, li sin vestis ?in per la kolumo, tiel bone ke, enirante ?in, li balda? metis la kapon al la komenco de la vosto. Cetere, la pelta?on havis la pelton ekstere, tio kio estis tute kontra? la uzado de la pelta?oj.

?anteklero terurita ektremas kaj veki?as : "Sankta Spirito ! li diras krucosignante sin, defendu mian korpon de morto kaj malliberejo !" Li saltas malsupren de la tegmento kaj iras kuni?i kun la kokinoj disigitaj sub la tufarbustoj de la he?o. Li alvokas Pindon, ?i alvenas. "Mia kara Pindo, mi konfesas tion al vi, mi estas miavice malkvieta. - "?ajne vi volas moki nin, respondas la kokino; vi estas kiel la hundo kiu krias anta? ol la ?tono tu?as lin. Nu, kio okazis al vi ? - Mi ?us faris strangan son?on, kaj vi tuj diros al mi vian opinion. Mi kredis vidi alveni al mi mi-ne-scias kiun aferon surhavantan rufan pelta?on, bone tajlitan sen misa tran?ado. Mi estis devigita vesta?i min per ?i; la rando havis la blankecon kaj malmolecon de la eburo; la pelto estis ekstere, oni surmetis ?in al mi kontra?sence, kaj ?ar mi provis formeti ?in, mi ektremetis kaj veki?is. Diru al mi, vi kiu estas sa?a, tion kion necesas pensi pri ?io ?i".

"Nu ?io ?i, serioze diras Pindo, estas nur son?o, kaj ?iuj son?oj, oni diras, estas mensogoj. Tamen, mi kredas konjekti tion kion via povas a?guri. La objekto portanta rufan pelta?on ne estas alia ol la vulpo, kiu volos vesta?i vin per ?i. En la rando simila al grajnoj el eburo, mi rekonas la blankajn dentojn kies vi sentos la solidecon. La tiel mallar?a kolumo de la pelta?o, estas la glutejo de la malvirta besto; tra ?i vi pasos kaj vi kapablos per via kapo tu?i la voston kies la pelto estos ekstere. Jen la signifo de via son?o; kaj ?io tio povos okazi al vi anta? tagmezo. Ne do atendu, kredu min; ni fu?u, ?ar, mi ripetas tion al vi, li ?eestas, tie en ?i tiu tufarbusto, ka?rigardante la momenton forkapti vin".

Sed ?anteklero, tute vekinta, reakiris sian unuan konfidon. "Pindo, injo mia, li diris, jen pri viaj teruroj kaj via ordinara malfirmeco. Kiel vi povas supozi ke mi, mi ja lasas min kapti de besto ka?ita en nia parko ! Vi vere estas freneza, kaj tre malsa?a, tiu kiu timegi?as pro son?o. - Estos do, diris Pindo, tio kion Dio volos, sed ke mi ne plu ludu la plej malgrandan rolon en via favoro, se la son?o kiun vi rakontis al mi, bezonas alian klarigon. - Nu, nu, belulino mia, diris ?anteklero brusto?velante, sufi?e da babilado kiel tia". Kaj reirante al la sterkamaso kiun li havis plezuron skrapeti. Iom da tempo poste, la dormemo denove fermis al li la okulojn.

Nu Renardo nenion perdis pri la parolado de ?anteklero kaj Pindo. Li vidis kun kontenti?o la konfidon de la virkoko, kaj kiam li kredis lin ta?ge redormanta, li faris movon, kviete metis pa?on anta? la alia, poste sin ?etis por forkapti lin per unu salto. Sed tiel ajn malrapide li anta?eniris, ?anteklero divenis tion, kaj havis nur tempon eksalti kaj eviti la trafon ekflugante al la alia flanko de la sterko. Renardo vidas kun ?agreno, ke li maltrafis sian celon; kaj nun, la rimedo por reteni la predon kiu eskapas de li ? "Ha ! Dio mia, ?anteklero, li diras per sia plej dol?a vo?o, vi malproksimi?as kvaza? vi timis vian plej bonan amikon. Mi petegas, lasu min diri al vi, kiom mi estas feli?a vidi vin tiel vigla kaj lerta. Ni estas rektaj kuzoj, vi scias".

?anteklero ne respondis, a? ?ar li restis malfidema, a? ?ar la plezuro esti a?danta sin la?di de iu parenco kiun li ignoris, forprenis de li la parolon. Sed por montri ke li ne timis, li ekkantis brilan soneton. "Jes, estas sufi?e bone kantita, diras Renardo, sed ?u vi memoras la bonan ?anteklinon, kiu naskigis vin ? Ha ! Estis li kiu necesis a?di. Neniam iu el sia raso proksimi?os al li. Li havis, mi memoras tion, la vo?on tiel la?tan, tiel klaran, ke oni a?skultis lin je unu le?go ?irka?e, kaj por plida?rigi la sonojn tute per unu spiro, sufi?is al li malfermi la bu?on kaj fermi la okulojn. - Kuzo, tiam eligis ?anteklero, vi ?ajne volas moki. - Mi moki amikon, tian proksiman parencon ? Ha ! ?anteklero, vi ne pensas tion. La vero estas ke mi amas nenion tiom kiom la bonan muzikon, kaj mi konas pri tio. Vi bone kantus, se vi volus; nur iomete palpebrumu la okulon, kaj komencu unu el viaj plej bonaj arioj. Sed unue, diras ?anteklero, ?u mi povas fidi al viaj vortoj ? Iom malproksimi?u, se vi volas ke mi kantu: vi pli bone ju?os, de malproksime, pri la amplekso de mia falseto. - Bone, diras Renardo, apena? retropa?ante, ni do vidu, kuzo, ?u vi vere estas filo de mia bona onklo ?anteklino".

La virkoko, unu okulon malfermitan la alian fermitan, kaj ankora? iom singardema, tiam komencas grandan arion. "Sincere, diras Renardo, nenio en tio estas vere rimarkinda; sed ?anteklino, ha ! estis li : kia diferenco ! Tuj kiam li fermis la okulojn, li plida?rigis la trajtojn tiagrade ke oni a?dis lin tre transe de la ?irka?baritejo. Sincere, kompatinda amiko mia, vi ne proksimi?as al tio". Tiuj vortoj sufi?e pikis ?antekleron por forgesigi ?ion al li cele elturni sin en la estimo de lia kuzo : li palpebrumis, li ?etis noton kiun li senspirige plida?rigis, kiam la alia, kredante la ta?gan momenton alvenitan, sin pafas kiel sago, kaptas lin ?e la kolo, kaj ekforiras kun sia predo. Pindo, kiu sekvis lin per la okuloj, tiam eligas blekon el la plej akutan. "Ha ! ?anteklero, mi ja diris tion al vi; kial esti ne kredante min ! Jen Renardo kiu kunprenas vin. Ha ! kompatindan doloron ! Kion mi fari?os, senigita de mia edzo, de mia sinjoro, de ?io kio mi amis en la mondo!"

Tamen ?e la momento kiam Renardo kaptis la kompatindan virkokon, la tago fini?is, kaj la maljunulino, gardistino de la ?irka?baritejo, malfermis la pordon de la kokejo. ?i alvokas Pindon, Bizon, Rufatan; neniu respondas; ?i levas la okulojn, vidas Renardon rapidege forportanta ?antekleron. "Rapidu, rapidu ! ?i ekkrias, Renardon, ?tel !" kaj la kampuloj alkurante el ?iuj flankoj. "Kio estas ? kial ?i tiu bruego ? - Rapidu !, denove krias la maljunulino, la vulpo kunportas mian virkokon. - He ! Kial, malbona maljunulino, diras Konstanto Desn?a, vi lasis lin fari ? - ?ar li ne volis atendi min. - Necesis bati lin. - Kun kio ? - Per via ?pinbastono. - Li kuradis tro rapide : viaj bretonaj hundoj ne kuni?intus al li. - Tra kie li iras ? - Tra tiu flanko; nu, ?u vi vidas lin tien ?"

Renardo tiam transiris la he?ojn; sed la kampuloj a?dis lin fali ?e la alia flanko, kaj ?iuj persekutis lin. Konstanto Desn?a malretenas Movojzinon, sian dikan dogon. Oni trovas la spuraron, oni alproksimi?as al li, oni estas atingonta lin. La vulpo ! La vulpo ! Renardo nur kuris pli rapide. "Siro Renardo, tiam diras la kompatinda ?anteklero per hakata vo?o, ?u vi lasos tiel tiujn kampulojn grumbli ? Sur via loko mi ven?us min, kaj mi miavice mokus ilin. Kiam Konstanto Desn?a diros al siaj servistoj, 'Renardo forprenas lin'; respondu : 'jes, anta? via nazo kaj malgra? vi'. Nur tio silentigos ilin".

Oni tre ofte diris tion : "Ne estas sa?ulo kiu kelkfoje ne frenezetas". Renardo, universala trompanto, estis ?i tie mem trompita, kaj kiam li a?dis la vo?on de Konstanto Desn?a, li plezuri?is respondi al li : "Jes, kampuloj, mi kunprenas vian virkokon, kaj malgra? vi". Sed ?anteklero, ekde kiam li ne plu sentas la stringadon de la dentoj, baraktas, eskapas, svingas la flugilojn, kaj jen li sur la altaj bran?oj de apuda pomarbo, dum ?agrenita kaj surprizita, Renardo retropa?as kaj komprenas la nereparablan stulta?on kiun li faris. "Ha ! Bokuzo mia, diras al li la virkoko, jen la momento por pripensi pri la sorto?an?oj. - Malbenita estu, diras Renardo, la bu?o kiu a?dacas paroli kiam ?i devas silenti ! - Jes, da?rigas ?anteklero, kaj la ama?rozo krevas la okulon kiu estas fermi?onta kiam ?i devis malfermi?i pli lar?a ol iam. Komprenu, Renardo, estos ?iam malsa?a tiu kiu pri nenio kredos vin : For via bokuzeco ! Mi vidis la momenton kiam mi estis ?in pagonta tre multekoste; sed por vi, mi instigas vin peli viajn piedojn, se vi tamen doma?as vian pelton".

Renardo ne amuzi?is respondi. Iu densejo ?irmis lin de la ?asistoj. Li foriris kun mal?oja animo kaj malplena stomako, dum la virkoko, longtempe anta? la reveno de la kampuloj, ?oje reiris al la ?irka?baritejo, kaj retrankviligis per sia ?eesto tiom da amikinoj kiujn lia malagrabla?o dolore impresis.

Noto de la eldonisto : Nenio estas pli certa en la mondo ol la implika?oj de Renardo kun la Virkoko kaj la Kokinoj. Sed oni ne konsentas pri ?iuj cirkonstancoj de la kverelo : oni aliopinias pri la loko, pri la nomo de la viktimoj kaj pri pluraj detaloj el ia graveco. Mi ne volas elekti; sed por meti vin en stato distingi ?e kiu flanko estas la plej granda ekzakteco, mi tuj aldonos al la rakonto de tio kio okazis ?e Konstanto Desn?a, la aventuron de la farmejo de Bertono la Urbestro. Estas la? mia opinio, la sama afero malsame raportita, kiel tio ?iam vidi?as ekde kiam estas du pli a? malpli vidintaj historiistoj. Mi esperas, ke la dua raporto, transdonita de Petro de Sankta Klodovaldo, amuzos vin almena? tiom kiom la alian. A?skultu.

Last edited: 20/05/2019

  • No ratings yet - be the first to rate this.

Add a comment