Créer un site internet

Metilernantaj Bakistoj.

https://www.meshistoiresdusoir.fr/h/les-apprentis-boulangers-1483002795/

Ĉapitro 1 : La Magio de la Pano.

Antono vekiĝis antaŭ tagiĝo, kiel ĉiutage. La pala brileto de la luno lumigis lian ĉambreton situantan super la bakejo. Li etendiĝis, rapide surmetante sian blankan antaŭtukon antaŭ ol malsupreniri la lignan ŝtuparon kiu kraketis sub liaj paŝadoj. Malsupre, li trovis sian fidelan kunulon, Pepiton, la tigrostrian katon kiu atendis lin kun okuloj duonfermitaj.
- Saluton, Pepito. Preta por nova tago ? murmuris Antono milde karesante la katon.
Pepito eligis etan ronronadon antaŭ froti sin kontraŭ la kruroj de Antono. Ili kune eniris en la bakejon. La muroj de la ĉefa ĉambro estis ornamitaj de malnovaj fotoj kaj de infanaj desegnaĵoj. La granda labortablo el ligno staris en la centro, kovrita de faruno. La bretoj estis plenplenaj de sakoj da faruno, da sukero kaj da diversaj ingrediencoj necesaj por realigado de bongustegajn kukaĵojn.
Antono direktiĝis al la lignoforno, ankoraŭ varmeta de la antaŭtago. Li malfermis la fornon kaj, helpe de longa ŝovelilo el ligno, forigis la cindrojn por prepari la matenan fajron.
- Ni vidu tion kion ni preparos hodiaŭ, li diris konsultante sian receptlibron.

Ĉapitro 2 : La Metilernantaj Bakistoj.

Iom pli poste matene, dum Antono absorbiĝis en la preparado de la pasto de pano, la sonorilo de la enirpordo gaje tintis. Tri infanoj kurante eniris : Emma, Lukaso kaj Tomo, liaj junaj najbaroj, scivolemaj kaj ĉiam pretaj helpi.
- Saluton sinjoro Antono ! ekkriis Emma, la plej aĝa el la grupo, kun lumega rideto.
- Saluton infanoj ! Pretaj por nova leciono de bakado ? respondis Antono ridetante.
- Jes ! ili ĉiuj kune kriis, kun siaj okuloj brilantaj pro scivolemo kaj ekscito.
- Tiam, bone lavu viajn manojn kaj surmetu viajn antaŭtukojn, ni havas multan laboron hodiaŭ.
Antono montris al ili kie pendigi siajn mantelojn kaj kie lavi al si la manojn. La infanoj rapide elfaris tion, dezirante ekkomenci. Senprokraste pretaj, Antono kunigis ilin ĉirkaŭ la granda tablo.
- Hodiaŭ ni estas lernontaj kiel fari tradician panon, klarigis Antono. Ĉu vi scias kiel fari panon ?
Lukaso, la plej juna, levis la manon. Ni bezonas farunon, akvon, salon kaj fermentilon, ĉu ne ?
- Ĝuste, Lukaso. Sed ankaŭ estas tre grava afero : pacienco. Fari panon estas iom kiel magio, sed ĝi bezonas tempon.
Antono ekprenis grandan bovlon kaj komencis mezuri la farunon.
- Kial necesas esti pacienca ? demandis Tomo kun kuntirante la brovojn.
- Ĉar la gistaĵo, ĉi tiu maldika magia pulvoro, bezonas tempon por ŝveligi la paston. Estas ĝi kiu ŝveligas la panon kaj moligas ĝin, klarigis Antono ŝutante la gistaĵon en la bovlon.

Ĉapitro 3 : La Pasto de la Pano.

- Nun mi tuj montros al vi kiel miksi la ingrediencojn, diris Antono. Li senhaste aldonis akvon al la faruno, klarigante la gravecon de proporcioj. Se ni aldonus tro da akvo, la pasto estus tro glueca. Se ni ne enverŝus sufiĉe da ĝi, ĝi estus tro seka.
La infanoj atente observis, fascinataj de la precizaj gestoj de Antono. Tuj post kiam la pasto estis bone miksita, li komencis knedi ĝin sur la ligna tablo.
- Knedi la paston estas kiel doni al ĝi bonan masaĝadon. Ni puŝas, ni faldas, ni renversas. Ĉi tio helpas disvolvi la glutenon, kiu donas elastecon al la pasto, klarigis Antono energie knedante.
Emma, Lukaso kaj Tomo komencis imiti liajn gestojn, ĉiu per malgranda bulo da pasto.
- Estas malfacile ! ekkriis Lukaso, kun la brakoj lacigitaj post kelkaj minutoj.
- Jes, tio estas bona ekzercado por la brakoj, respondis Antono ridante. Sed tio estas tre grava. Rigardu, via pasto jam komencas fariĝi pli glata kaj pli elasta.
Post sufiĉa tempo de knedado, Antono kunvenigis la infanojn ĉirkaŭ la granda tablo.
- Nun ni lasos la paston ripozi. Jen la tempo de pacienco. La fermentilo aktiviĝos kaj ŝveligos la paston.
Ili kovris la bovlojn da pasto per puraj viŝtukoj kaj lasis ilin trankvile ŝirmite kontraŭ la trablovoj.

Ĉapitro 4 : La Mistero de la Ŝvelado.

Dum la pasto ŝveligis, Antono proponis al la infanoj prepari brioĉojn.
- Fari brioĉojn estas iom malsame. Ĉu vi volas provi ?
- Jes ! kriis ĥore les infanoj kontentegaj ricevi novan taskon.
- Por la brioĉoj ni bezonas buteron, sukeron kaj ovojn krom la faruno kaj la gistaĵo, klarigis Antono elprenante la ingrediencojn.
- Kial ni aldonas buteron ? demandis Tomo rompante ovon en bovlon.
- Butero faras la paston pli riĉa kaj pli mola. La ovoj ankaŭ aldonas belan oran koloron kaj pli molan teksturon, respondis Antono.
La infanoj entuziasme eklaboris, sekvis laŭvorte la instrukciojn de Antono. Ili miksis, knedis kaj formis malgrandajn bulojn de pasto, kiujn ili metis sur bakplatojn.
- Nun ni ankaŭ lasos la brioĉojn ŝveli. Vi vidos, ili duobligos la volumenon post malmulte da tempo, diris Antono metante la platojn en varman lokon.
Ĉar la infanoj bolis pro senpacienco, Antono proponis al ili viziti la malgrandan bienon malantaŭ la bakejo.
- Vi vidos, estas kokinoj, kaprinoj kaj eĉ azeno.
La infanoj sekvis Antonon eksteren. La bieno estis vera paradizo por scivolemaj etuloj. Ili karesis la kaprinojn, donis grenon al kokinoj kaj ridis pro la iradoj de la azeno.

Ĉapitro 5 : La bakado.

Post esti pasigintaj bonan tempon en la bieno, ili revenis al la bakejo. La panpasto kaj la brioĉoj bone ŝvelis.
- Rigardu kiel ili duobliĝis ! ekkriis Emma mirigita.
- Jes, la gist-magio funkciis, diris Antono ridetante. Nun estas tempo por baki niajn kreaĵojn.
Li ekbruligis la lignofornon, la ĉambro iom post iom pleniĝis per la kvietiga varmo. La bakado de la pano estas decida stadio. Necesas kontroli la temperaturon kaj la kuirtempon por obteni oran kaj krakontan kruston.
La infanoj helpis por enfornigi la panojn kaj brioĉojn, sub la atentema okulo de Antono. Ili poste pasigis la tempon admirante la flamojn en la forno kaj diskutante pri siaj estontaj kreaĵoj.
- Mi ŝatus lerni kiel fari kornajn bulkojn, diras Lukaso.
- Kaj mi ĉokoladajn longajn kremkuketojn, aldonis Emma.
- Ni povos iam provi ĉion tion, promesis Antono. Sed por ĉiu faro estas horo. Hodiaŭ ni koncentru nin al pano kaj brioĉoj.

Ĉapitro 6 : La Gustumado.

Post atendo kiu ŝajnis senfina por la infanoj, la momento fine venis por elpreni la panon kaj brioĉojn el la forno. La agrablega odoro de ĵus bakita pano plenigis la bakejon.
- Atentu, estas tre varme, antaŭsciigis Antono uzante longan ŝovelilon el ligno por elpreni la krakantajn, orajn panojn el la forno.
La infanoj admiris siajn kreaĵojn per larĝaj okuloj.
- Tio estas belega ! ekkriis Tomo.
- Kaj tio tiel bone odoras, aldonis Emma.
Antono donis al ĉiu malgrandan brioĉon.
- Jen, gustumu. Vi bone laboris.
La infanoj frandeme mordis la brioĉojn kun iliaj vizaĝoj lumiĝantaj pro plezuro.
- Estas ĝuinda ! ekkriis Lukaso kun la buŝo plena.
- Jes, estas tre bona, pravigis Emma.
- Kaj la pano ? demandis Tomo rigardante la orajn panbulojn.
- Ni estas lasontaj ĝin iomete malvarmiĝi antaŭ tranĉi ĝin, klarigis Antono. Sed ne maltrankviliĝu, vi povas kunporti iom da ĝi hejmen.
La infanoj pasigis la reston de la mateno por diskuti pri siajn aventurojn kiel bakistoj, fieraj pro siaj kreaĵoj. Antono rekondukis ilin ĝis la pordo, kun larĝa rideto sur la lipoj.
- Dankon sinjoro Antono, estis agrablega !  ili diris forirante.
- Dankon al vi, infanoj. Revenu kiam vi volos, la bakejo ĉiam estas malfermita por tiel entuziasmaj metilernantoj.
Antono mansignis al ili dum ili foriris.

Ĉapitro 7 : La Sekretoj de la Bakisto.

Post la foriro de la infanoj, Antono permesis al si sidiĝi dum kelkaj momentoj, ĝuante la trankvilon de la bakejo. Li rememoris siajn komencojn en ĉi tiu metio, ĉe la tempo kiam li mem estis metilernanto, kun manoj plenaj de faruno kaj la okuloj plenaj de revoj.
Ĉiutage, li travivis la plezuron krei, transformi simplajn ingrediencojn en mirindaĵon. Pano, por li, estis multe pli ol nutraĵo. Ĝi estis ligo inter homoj, tradicio kiu transdoniĝis de generacio al generacio.
Antono stariĝis kaj sin direktis al la breto kie li lokis siajn receptlibrojn. Li elprenis malnovan libron, hereditan de sia avo, ankaŭ bakisto. La paĝoj flaviĝis pro tempo, sed la receptoj estis ankoraŭ same altvaloraj.
Li sin surprizis pensi pri la infanoj, pri ilia entuziasmo kaj pri ilia scivolemo. Eble iam unu el ili fariĝus bakisto, pluigante ĉi tiun belan tradicion.

Ĉapitro 8 : Novan tagon.

La morgaŭon matene, Antono denove estis ĉe sia posteno, preta por alfronti novan tagon. La bakejo iom post iom vigliĝis, klientoj eniris por aĉeti sian panon kaj siajn kukaĵojn.
- Saluton Antono, kiel ĉiam, via pano estas bonega, diras sinjorino Delaponto, fidela klientino.
- Dankon, sinjorino Delaponto. Ĉiam ĝojigas min vidi vin, respondis Antono proponante al ŝi panbulon ankoraŭ varmeta.
La infanoj ankaŭ revenis, scivolemaj scii tion kion ili lernos tiun tagon. Antono varme bonvenigis ilin.
- Saluton bakistetoj ! Hodiaŭ ni faros kornajn bulkojn, li sciigis.
- Bonege ! diris la infanoj, ekscititaj pro la ideo de ĉi tiu nova aventuro.
Antono montris al ili kiel pretigi la foliigitan paston, kiel faldi kaj refaldi ĝin por krei tiujn maldikajn tavolojn kiuj tiel ŝveligas kaj kraketigas la kornajn bulkojn. La infanoj atente aŭskultis, diligente imitante liajn gestojn.
Iliaj kornaj bulkoj eniris en la fornon, kaj dum ili bakis, la infanoj diskutis pri siaj revoj kaj projektoj.
- Mi volas esti bakisto kiam mi plenkreskos, deklaris Lukaso kun konvinkiĝo.
- Kaj mi, fama kukistino, aldonis Emma.
Antono ridetis.
- Mi certas ke vi estos bonegaj pri ĉio kion vi elektos fari. Sed neniam forgesu paciencon kaj amon al laboro bone farita. Ĉi tiuj estas la sekretoj de sukceso.

Ĉapitro 9 : La Panfesto.

Kelkajn semajnojn pli poste, la urbo organizis grandan feston de pano. Antono estis invitita partopreni kaj proponis al la infanoj akompani lin.
- Vi vidos, tio estos amuza. Ni povos montri al ĉiuj niajn talentojn de bakistoj, li diris al ili.
La infanoj entuziasme akceptis. Ili helpis Antonon grandkvante pretigi panojn, brioĉojn kaj kornajn bulkojn. En la tago de la festo, ili starigis budon ornamitan de rubandoj kaj balonoj.
La urbaj loĝantoj alfluis, altiritaj de la agrablega odoro de freŝa pano. Antono kaj la infanoj prezentis siajn kreaĵojn, klarigante al vizitantoj la diversajn stadiojn de fabrikado.
- Rigardu, estas ni kiuj faris ĉi tiujn brioĉojn, diris fiere Emma al grupo da gapantoj.
- Kaj ĉi tiuj panoj, ili estas vera tradicia pano, aldonis Lukaso.
La festo estis granda sukceso. La loĝantoj reeniris kun sakoj plenaj de panoj kaj kukaĵoj, kontentegaj pro ĉi tiu frandema travivaĵo. Antono kaj la infanoj estis elĉerpitaj sed feliĉaj. Ili dividis sian pasion kaj prezentis la mirindan mondon de bakado al ĉiuj ĉi tiujn homojn.

Ĉapitro 10 : Promesplena Estonteco.

Revenintaj al la bakejo, Antono kaj la infanoj purigis kaj ordigis, diskutante pri siaj estontaj projektojn.
- Mi pensas ke mi petos al miaj gepatroj aĉeti al mi malgrandan fornon por hejme, Tomo diris kun brilaj okuloj.
- Kaj mi provos fari panon tute sola, aldonis Emma.
Antono aŭskultis ilin kun la koro varmigita de ilia entuziasmo. Li sciis ke, kia ajn estos la vojo kiun ili elektos en la vivo, ĉi tiu sperto restos stampita en ili. Ili lernis ne nur kiel fari panon, sed ankaŭ la valoron de la pacienco, de la kunlaborado kaj de la transdono de scio.
- Vi scias, la bakejo ĉiam akceptos vin, li diris elakompanante ilin al la pordo. Revenu kiam vi volos, miaj bakistetoj.
La infanoj kurante foriris, iliajn ridadojn sonantajn sur la strato. Antono rigardis ilin malproksimiĝi, kun serena rideto sur la vizaĝo. Li poste sin turnis al Pepito, kiu mallaŭte ronronis ĉe liaj piedoj.
- Nu, maljunulo mia, mi kredas ke ni faris bonan laboron, li murmuris karesante la katon. Kaj morgaŭ ni rekomencos, kun eble novaj metilernantoj.
Antono fermis la pordon de la bakejo, preta ripozi por la nokto. Li sciis ke ĉiu tago alportis sian parton da defioj kaj da ĝojoj, kaj li estis preta alfronti ilin, per siaj manoj plenaj de faruno kaj sia koro plena de pasio.

Last edited: 27/10/2024

  • No ratings yet - be the first to rate this.

Add a comment