La Tri Musoj.
El "Infanoj kaj Bestoj" de Sino William de Coninck
Ĉapitro 1 : Konsekvo de Malbonaj Konsiloj
En bela nederlanda fromaĝo, tute ronda, kun ruĝa krusto, loĝis tri musetoj kiuj estis nomataj Mimi, Titi kaj Topsi. Estis ilia patrino kiu elfosis por ili ĉi tiun loĝejon; ĝi faris meze de ĝi grandan ĉambron, kun tre malgrandaj pordoj kaj tre malmultaj fenestroj.
Tuj kiam unu el la musoj ekvidis la lipharojn aŭ la vostopinton de Misti, ĝi eligis etan krion, kaj rapide la tri fratinoj rifuĝis en la domon. Misti vane povis rondiri ĉirkaŭ la fromaĝo, puŝi ĝin per ĝiaj piedoj kaj meti sian rozkoloran nazon kontraŭ la malgrandajn truojn, sed ĝi nenion kapablis kapti. Kelkfoje ĝi sin kaŝis tute proksime de tie kaj atendis; sed la musoj estis pli ruzaj ol ĝi kaj bone atentis ne eliri. Estis tre facile por ili; kiam ili malsatis, ili iom manĝetis la murojn de sia ĉambro, kaj kiam ili soifis, ili trovis bonegan likvoron en la rondaj truoj kiujn ni nomas la okulojn de la fromaĝo.
Koncerne Misti, necesis ke ĝi fine iru serĉi sian kaĉon.
Iam, Topsi faris longan vojaĝon tra la salono kaj la dormoĉambro de sinjorino. Reveninte, ĝi diris al siaj fratinoj :
- Se vi scius kiel estas bele tie, oni paŝas sur pompa tapiŝo kun ĉiuj koloroj; ĉio estas tiel brila, tiel dolĉa, tiel lanuga, kaj ĉie bongustaj pecetoj de sukero, de kukoj aŭ de aliaj frandaĵoj.
- Kaj la kato ! diris la prudenta Titi, ĉu vi ne renkontis ĝin ?
- Ho ! respondis Topsi, oni ne permesas al ĉi tiu malbona Misti iri al la salono, ĝi restas en la kuirejo aŭ la subtegmento. Vere, mi diras al vi ke ni estas tre stultaj resti en ĉi tiu kelo, kie li tiom ofte venas, kaj loĝi en ĉi tiu malgranda, malluma domo kiu tiel malbone odoras, dum ni povus esti multe pli komforte aliloke.
- Sed, diris timeme Mimi, ĉu estas en ĉi tiuj belaj salonoj bonaj mallumaj anguloj kie ni povas sin loki sekurece, ĉar finfine Misti ne estas nia sola malamiko, homoj persekutas nin kaj ankaŭ mortigas nin ? Ekzemple, mi neniam sukcesis kompreni kial, ĉar ili ne manĝas nin.
- Ho ! daŭrigis Topsi, estas kaŝejoj, mi ekzamenis tie iun kiu ŝajnas esti intence farita por musnesto; ĝi estas malluma, dolĉa, estas plumoj interne, pordo ĉiuflanke kaj ĝuste sufiĉe da loko por esti komforte. Adiaŭ, mi kuras tien ekloĝiĝi.
- Mi sekvas vin, diris Titi, ĉi tiu fromaĝo ŝajnas al mi malbelega.
- Gardu vin ! Miaj fratinoj, kriis Mimi al ili, patrino bone konsilis al ni ne forlasi nian loĝejon kaj ŝi sciis pli multe ol ni.
Ŝi vane parolis, la etaj senpripensulinoj jam estis for.
- Mi ne sekvos ilin, ŝi diris, sed nenio malhelpos min, nun kiam mi estas sola, iom plibeligi mian domon.
Kaj jen ĝi kiu eklaboras, mordetante, mordetante, farante alian ĉambron, pligrandigante la pordojn kaj ĉiuflanke traborante fenestrojn.
Dum ŝi tiel laboras, ni sekvos Topsin kaj Titin. Ĉi tiu lasta estis tre vorema. Preterpasante, ĝi ŝovis sian nazon en la provizejon kaj estas abrupte haltigita de la bonegaj odoroj kiujn ĝi enspiris tie. Ĝi trotas, ekzamenas, grimpas kaj fine sin trovis sur la breto de ŝranko, antaŭ belega pasteĉo de ĉasaĵo.
- Ho ! Ho ! ĝi diris, kia mirinda kastelo ! Mi certas ke bona feino intence faris ĝin por mi : sed kiel eniri en ĝin ? Mi ne vidas pordon. Konstateble ĝi ne ekzistas ! Nu ! Mi tuj faros unu. Kiel molaj kaj bongustegaj estas ĉi tiuj muregoj por manĝi, kaj la interno, kiel ĝi estas franda ! Mi tre ĝojas, ke Mimi kaj Topsi ne ĉeestas por deziregi ĝi de mi; kaj post tio, tute plena de nutraĵo, ĝi endormiĝis.
Ĉapitro 2 : Necesas scipovi kontentiĝi per tio kion ni havas
Topsi, la fierulino, daŭrigis sian vojon kaj iris serĉi la neston kiun ĝi opiniis tiel ĉarma. Necesis al ĉi tiu fraŭlino satenon, vaton, lanugon, peltojn ! ĉar estis la mufo de sinjorino kiun ĝi elektis kiel loĝejon.
Jam ĝi faris plurajn grandajn truojn en la subŝtofo kaj eltiris plumojn por plibonigi sian liton, kiam sinjorino alvokis sian ĉambristinon kaj petis al ŝi doni al si sian mufon, ĉar ŝi estis elironta.
La mufo estis en skatolo kies kovrilon la servistino forgesis remeti; ŝi elprenas ĝin, skuas ĝin kaj jen la kompatinda Topsi kiu falas funden de la skatolo. Sinjorino eligas akran krion, la servistino eligas tri aŭ kvar kriojn; sed, sen perdi la saĝon, ŝi kaptas la skatolon, fermas ĝin per ĝia kovrilo kaj portas la malbonsortan muson en la korton, kie ŝi ellasas ĝin ĝuste inter la piedoj de Misti. Vi juĝas ĉu tiu ĉi estis rapida por ekkapti ĝin; tamen ĝi frandis ĝin nur post kiam ĝi dumlonge amuziĝis per ĝi, transportante ĝin de loko al loko en sia buŝo, kurigante ĝin, rekaptante ĝin, vundante ĝin per ungoj ĉi tie, per dentoj tie.
Meze de la vespermanĝo, sinjoro akrigas sian longan tranĉilon kaj diras :
- Fine, ni baldaŭ gustumos ĉi tiun bonegan leporan pasteĉon, ĝi estas donaco kiun faris al mi unu el miaj amikoj. Li enigas la tranĉilon; tuj oni aŭdas kuik, kuik, kuik ! kaj la malfeliĉa Titi, tute sangplena kaj kun la vosto detranĉita, saltas sur la tablon, de tie sur la plankon, kaj kiel eble plej rapide forkuras.
Ĉiuj ekstaras, oni postkuras ĝin kriante. La servisto volas dispremi ĝin sub sia piedo; sed li glitas sur la bone polurita pargeto kaj falas sur la nazo trans la pordon; Titi profitas de la konfuzo por forsavi sin, malsupreniri la ŝtuparon kaj rifuĝi en sia kara kelo, kiun ĝi tiom bedaŭras esti forlasinta.
- Kie estas Mimi ? Kie estas nia domo ? ĝi diris ne vidante la karan ruĝan bulon sur ĝia kutima loko.
Ve ! la pecoj estis tie, disŝutitaj, rompitaj. Mimi tiel bone laboris ke la krusto fariĝis ege maldika. Misti, sentante sin ankoraŭ malsata post esti krakmanĝinta Topsin, venis al la kelo vidi ĉu ĝi trovus alian muson. Ĝi ekvidis Mimin tra la grandaj fenestroj kiujn ĝi faris en sia fromaĝo. Ĝi enigas sian ungon en ĝin, kaptas la kompatindulinon kaj, pro la klopodoj kiujn ĝi okazigas por eltiri ĝin eksteren, rompas la tutan dometon.
- Ho ! ĝi diris, mi tuj venĝos min pro ĉiuj malbonaj ruzoj kiujn vi faris al mi, friponetino, kaj mi krakmanĝos vin nur kiam mi estos bone turmentinta vin. Ha ! vi kredas ke vi povas savi vin ! Tute neniel; oni ne tiel eskapas al mi. Jen vi rekaptata. Eta piedbato por puni vin. Kio ! vi jam ne plu moviĝas.
Fakte, la malfeliĉa besteto, duonmorta pro timego kaj tute kontuzita, rezignis eskapi kaj restis senmova. En tiu momento, oni aŭdis bruon ĉe la kela pordo. La kato turniĝis kaj Mimi, ne plu sentante ĝian ungon, per unu saltego rifuĝis en malnovan garbo da pajlo, en kiu ĝia malamiko ne sukcesis retrovi ĝin.
Estis tie ke post daŭraj serĉadoj Titi malkovris ĝin, sed en tre malĝoja stato. Ĝi mem estis vundita kaj sen vosto, kaj ambaŭ diris unu al la alia :
- Kiel ni estis stultaj ne kontentiĝi pri nia malnova domo, en kiu ni estis tiel komfortaj ! Kion ni gajnis volante esti pli feliĉaj ! Jen ni reduktitaj al loĝado en malpura garbo da pajlo duonputrita kaj, por plenigi la malfeliĉon, ni perdis nian fratinon kaj ni estas malsanaj kaj kriplaj.
Knabetoj kaj knabinetoj, ne faru kiel ni, kaj kiam vi havas la necesaĵon, sciu kontentiĝi per tio, aŭ sen tio, vi estos punitaj kiel ni estis, malplifeliĉigante vin ol vi estis antaŭe.
Last edited: 27/10/2024
Add a comment