La Ŝtelistino Malkovrita.
El "Infanoj kaj Bestoj" de Sino William de Coninck
Ĉapitro 1 : Neniam diru Mensogon
Mi certigas vin, panjon, diris la eta Silvjo, ke ne estas mi kiu rompis tiun fenestran vitron. Paŭlo kaj Johano batalis per ŝtonbatoj kaj unu el ili trafe venis bati la fenestron.
- Malbona infano, diris al ŝi ŝia patrino krude skuante ŝin je la brako, jen vi denove rakontanta al mi fabelojn kaj akuzanta la aliajn pri la stultaĵoj kiujn vi faras.
- Sed, panjo, mi certigas al vi ke ne estas mi. Mi ne eliris el tiu angulo.
- Vi do ne hontas tiel mensogi ?
- Panjo, mi ĵuras al vi…
- Ne ĵuru. Por kio tio utilas ? Ni ne plu kredas vin.
- Kio do okazas ? demandis la patro kiu ĵus revenis de la laboro, kaj kion faris Silvjo ?
- Mi lasis ŝin sola, respondis la patrino, dum mi iris ĉe la nutraĵvendisto. estis neniu proksime de la domo, kaj kiam mi revenis, mi trovis ĉi tiun fenestran vitron rompita. Nun ŝi maltimas aserti ke ne estas ŝi kiu faris tion.
- Paĉjo, diris la infano plorante, mi certigas al vi ke estis la knaboj kiuj batalante tie ĵetis ŝtonon.
- Mi volus kredi vin, rekomenis malgaje la patro, sed vi tiom ofte jam mensogis al ni, ke ni ne plu povas fidi tion kion vi diras al ni. Kiel vi ne mem sentas kiom ĉi tiu manko estas abomena ? Kaj kial vi ne provas depreni ĝin de vi ?
- Mi certigas al vi, ke mi provas, kara paĉjo, sed oni ne plu volas kredi min kaj, ĉiumomente, mi estas riproĉata aŭ punata pro aferoj kiujn mi ne faris.
- Nu ! Ĉi-vespere vi estos punata pro io kion vi faris, rekomencis abrupte la patrino, ĉar vi tuj enlitiĝos sen vespermanĝi.
Silvjo supreniris en sian ĉambron kaj enlitiĝis plorante. Baldaŭ ŝi aŭdis la ridadojn kaj babiladojn de la aliaj infanoj kiuj revenis hejmen kaj gaje vespermanĝis. Ho ! Kiel ŝi malbenis ĉi tiun malbelan malvirton kiu kaŭzis al ŝi tiom da malĝojo, ĉar ĉifoje ŝi estis senkulpa kaj, la morgaŭon, oni trovis la ŝtonon sub meblo, kaj ŝia frato Paŭlo konfesis ke li ĵetis ĝin.
Silvjo havis multajn bonajn kvalitojn; ŝi estis pura, agema, laborema kaj plena de inteligenteco kaj sprito. Bedaŭrinde, kiam ŝi estis infaneto, oni ridis pri la amuzaj aferoj kiujn ŝi diris kaj ŝi alkutimiĝis elpensi ĉiajn fabelojn. En ĉi tio ne estus malbono, se ŝi ne donintus ilin kiel veraj. Sed iom post iom ŝi kutimiĝis alie ripeti tion kion ŝi aŭdis diri kaj mensogi por senkulpiĝi, kiam ŝi faris kelkajn erarojn. Ŝiaj lernejaj geamikoj nomis ŝin la eta mensogulinon, kaj tamen tio ne malhelpis ilin ofte peti al ŝi rakonti al ili rakontojn, ĉar ŝi sukcesis fari tion laŭ amuza maniero.
Iun matenon, forirante al la lernejo, ili ĉirkaŭis ŝin kaj diris al ŝi :
- Ho ! Silvjo, hodiaŭ rakontu al ni belan rakonton; sed vera historio, tute vera.
- Kia bona ideo ! diris alia. Paŝante, tio pasigos la tempon, ĉar la vojo estas tiel longa de ĉi tie ĝis la lernejo !
Fakte, ili ĉiuj estis knabinoj de farmistoj, kaj loĝis sufiĉe malproksime de la urbo.
- Mi bonvolas, diris Silvjo, paŝu apud mi, sed ne tuŝu min, ĉar viaj manoj estas tiel nigraj ke ili malpurigus min. Vi do ne lavas ilin antaŭ ol foriri ?
- Por kio ? diris Nancio, la plej malpura el la bando, ili tuj malpuriĝas.
Ĉapitro 2 : La Rakonto de Eta Anedo
- Nu ! daŭrigis Silvjo, mi tuj rakontos al vi la historion de knabineto kiu similis al vi kaj kiu estis nomita Anedo. Ŝi ne povis toleri sin lavi kaj eligis akrajn kriojn ĉiufoje kiam ŝia patrino volis lavi ŝian vizaĝon aŭ kombi ŝin.
Ŝi manĝis per la fingroj, disverŝis sian supon sur siajn vestojn, kaj ŝia plej granda plezuro estis fingrumi la plej malpurajn aferojn. Jen subite kiam oni rimarkis ke ŝiaj nazo kaj buŝo plilongiĝas en formo de muzelo, ke ŝiaj brakoj kaj gamboj fariĝis kruroj kaj ke kreskis al ŝi vosteto kiu tordiĝis kiel korktirilo. Fine, iun belan tagon, ŝia patro revenante hejmen trovis nur malbelan porkon anstataŭ sia filineto.
- Ho ! Silvjo, ekkriis Nancio, ni petis de vi veran historion; ĉi tiu certe ne estas vera, kaj mi tute ne ŝatas ĝin.
- Lasu do ŝin fini, diris la aliaj infanoj.
Silvjo daŭrigis :
- La patro ekprenis bastonon kaj forpelis la beston ĝis la korto, kie ĝi rifuĝis sur amaso da sterko. Post esti gruntanta, elfosanta, manĝanta rubaĵojn dum la tuta tago, la eta Anedo, kiam la vespero estis veninta, volis hejmeniri. Tuj ĉiuj komencis forpeli ĝin kaj bati ĝin dirante al ĝi :
- Bonvolu forkuri, malbelega besto ! Vi malbonodoras kaj vi estas malpurega !
Necesis do al ĝi reiri sur sia sterko sur kiu ŝi faris sufiĉe malgajajn pripensojn pri sia situacio.
La morgaŭon ĝi denove provis iri trovi siajn gepatrojn; saman traktadon, ĝi estis eĉ pli kruele forpelita. Tiam ĝi diris al si, ke se ĝi ne povos refariĝi knabineto, almenaŭ ĝi povis ĉesi esti malpura kaj malbonodora besto. Ĝi do iris al la trinkujo, eniris en la akvon, ruliĝis, sin frotis kaj eliris el ĝi pura kaj rozkolora. Tiam ĝi rigardis sin en la akva spegulo kaj opiniis ke ĝi jam multe malpli aspektis kiel porko.
Anstataŭ reiri por sin ruladi sur sia sterko, ĝi sin kokis en la plej puran lokon de la korto kaj zorgeme manĝis legomajn ŝelojn. Vespere, novan banon. La morgaŭon same, kaj ĉe la momento kiam ĝi sekiĝis en la suno, ĝia patrino alkuris al ĝi dirante :
- Ha ! jen mia kara eta Anedo kiun mi kredis perdita ! kaj, prenante ŝin en la brakojn, ŝi portis ŝin al sia patro, kiu ploris pro ĝojo kisante ŝin.
- Nu ! diris Silvjo finante, ĉu mia rakonto ne estas beleta ?
- Jes, respondis ŝiaj kunulinoj, sed vi ne povas voli pasigi ĝin kiel veran kaj kredigi al ni ke knabineto povas esti ŝanĝita en porkon.
- Certe tio estas vera ! Mi vidis la etan Anedon kiel porkon kaj kiel knabineton. Ĉu vi ne scias ke kiam oni suferas tre grandan malvirton, tio ŝanĝigas vin en beston kiu suferas tiun malvirton ? Jen, ĉi tiu maljuna azeno ! Nu ! Ĝi estis tre obstina kamparulo kiun mia patro konis. Kaj mi iam havis amikinon kiu estis tre babilema kaj iom ŝtelema; ŝi ŝanĝiĝis en pigon kaj tre ofte ŝi venas viziti min en mia ĉambro.
- Ĉu via amikino venas viziti vin ? diris Nancio.
- He ne ! La pigo. Iun matenon, mi ankoraŭ duondormis, kiam mi aŭdis frap - frap ĉe mia fenestro. Mi ellitiĝis sufiĉe timigita kaj mi vidas belan pigon kun sia dika beko, sia longa vosto kaj sia nigra kaj blanka vesto. Ĝi ŝajnis voli eniri. Mi malfermis al ĝi la fenestron, ĝi flugas sur la tablon kaj mi vidas ke ĝi havas sur la piedoj belajn botetojn el ruĝa ŝtofo.
- Pigo kun botoj ! Kian fabelon vi nun rakontas al ni !
- Nenio tamen estas pli vera. Ĝi komencis salti, flugeti, ekzameni ĉion en mia ĉambro laŭ la plej amuza maniero el la mondo; sed kiam mi volis tuŝi ĝin, ĝi donis al mi du aŭ tri fortajn bekbatojn kaj forflugis.
Ekde tiam ĝi tre ofte revenis, kaj ĉar mia ĉambro estas tre varma, kaj ĉar mi lasas la fenestron malfermita, kelkfoje nokte, vekiĝante, mi trovas ĝin jam ĉeestanta, tuŝante ĉion, traserĉante ĉien kaj ludante al mi ĉiajn petolaĵojn. Sed jen ni alvenintaj antaŭ la farmodomo kie loĝas mia fratino Maria. Mi havas komision por plenumi al ŝi. Daŭrigu antaŭen, mi reatingos vin.
Maria estis la plejaĝa fratino de Silvjo. Vidante ke estas multe da infanoj hejme kaj ke ŝiaj gepatroj malfacile klopodis por elturniĝi , ŝi petis dungiĝi kiel eta servistinino por riĉa farmistino. Ŝi laboris per siaj tutaj fortoj kaj ni estis tre kontentaj pri ŝi. Silvjo venis demandi al ŝi, nome de siaj gepatroj, ĉu ŝi povos veni tagmanĝi kun ili la venontan dimanĉon.
- Jes, diris Maria tute ĝoja, kaj miaj mastrinoj estis eĉ bonkoraj permesante al mi resti ĝis lundo matene, kondiĉe ke mi revenu ĉi tie tre frumatene.
- Ho ! Des pli bone ! ekkriis Silvjo, kiel mi estos kontenta ankoraŭ havi vin por dormi en mia ĉambro ! Ĉu vi scias ke mi ne estas tre trankvila, tiel tute sola ĉe la supro de ĉi tiu tureto ? La unuan fojon kiam la pigo venis, mi tre ektimis.
- La pigo ! Kia pigo ? demandis Maria.
- Kiel, diris Silvjo, ĉu mi ne jam parolis al vi pri tio ? Bela pigo kun ruĝaj ŝtrumpoj.
- Silvjo, Silvjo, diris malgaje Maria, jen vi kiu denove rakontas al mi fabelojn. Nu ! Rapide kuru al la lernejo, alie vi malfruos, kaj ĝis dimanĉo.
Ĉapitro 3 : Maria akuzita pri Ŝtelo
Ĉi tiu dimanĉa tago pasis tre agrable. La tuta familio estis feliĉa havi bonan Marian, tiel agrablan kaj komplezeman. Ŝi sin kuŝigis en la sama lito kiel Silvjo kaj ili ambaŭ endormiĝis nur post esti multe babilantaj. Silvjo ne plu parolis pri la pigo, ĉar ŝi komprenis ke neniu volis kredi ŝin; sed ŝi ja esperis ke ĝi venos la morgaŭon matene kaj ke ŝi povos montri ĝin al sia fratino; ĉar se la rakonto pri la porko estis nur fabelo kiun ŝi elpensis, tiu pri la pigo estis tute vera.
Ĝuste la lundon matene, la birdo ne venis, dum la mardon la knabineto vekiĝante trovis ĝin jam saltanta, pigblekanta kaj traserĉanta ĉirkaŭ ŝia lito.
Tiutage, meze de la klaso de la posttagmezo, Silvjo estis ektimigita vidante alveni sian fraton Johanon kiu, alvokinte ŝin eksteren, diris al ŝi kun tre konfuza mieno, ke necesis ke ŝi tuj revenu hejmen; ke estis homoj kiuj priserĉis en ŝia ĉambro, ke ŝia patrino ploris, ke io okazis al Maria, li ne komprenis kion.
- Ho ! Mia kompatinda fratino ! Kio povus okazi al ŝi ? ekkriis la infano. Ni rapide kuru.
Kaj ili ekiris plenrapide.
Okazis al la kompatinda Maria ke ŝia mastrino akuzis ŝin esti ŝtelinta sin. Broĉo el oro, manumbutonoj, kolĉeno kaj medaloj malaperis. Ĉi tiuj objektoj estis konservitaj en eta meblo, pri kiu la farmistino havis la ŝlosilon, sed en kiu Maria serĉis ion la antaŭan sabaton, ĝuste kiam Silvjo venis por paroli kun ŝi. La plezuro vidi sian fratinon forgesigis ŝin refermi la meblon kiu estis en neloĝata ĉambro, kaj de tiam ŝi ne plu pensis pri tio. Oni sciis ke la morgaŭon ŝi iris dormi ĉe siajn gepatrojn, kaj oni pensis ke ŝi eble kapablis tie kaŝi ĉi tiujn objektojn, ĉar ĉe ŝi, oni trovis nenion.
Kiam Silvjo alvenis, oni jam traserĉis la tutan domon kaj ŝian propran liton. Kaŝitaj inter la litbreto kaj la pajlomatraco, oni trovis la kolĉenon, la medalojn kaj la butonojn. Nur la broĉo mankis; Oni apenaŭ povi dubi pri la kulpeco de Maria, kaj oni estis kondukonta ŝin en malliberejon.
La kompatinda knabino plorsingultis.
- Ne estas ŝi ! ekkriis Silvjo tuj kiam ŝi komprenis pri kio temis. Mi ne eĉ momenton forlasis ŝin. Ŝi nenion kaŝis. Mi certas pri tio. Cetere, ĉi tiuj objektoj ne estis tie hieraŭ, mi vidintus ilin !
Poste, subite haltanta :
- La pigo ! ŝi ekkriis, estis la pigo kiu venigis ilin tien, mi certas pri tio. Mi nun memoras ke ĝi havis ion brila en sia beko, ĉi-matene kiam ŝi traserĉis ĉi tie.
- Ha ! diris unu el la policanoj, se vi havas pigon, tio estas malsama. Ĉi tiuj birdoj estas tre ŝtelemaj kaj ŝategas tion kio brilas. Ĉar estis malfermita fenestro kontraŭrigarde al la meblo kie la juvelaĵoj troviĝis, ĝi fakte povis elpreni ilin kaj alporti ilin ĉi tien. Kie estas via pigo ?
- Ni ne havas pigon, diris la patro embarasita. Mi ne scias tion kion la infano volas diri.
- Estas fabeloj kiujn ŝi rakontas al vi, diris malafabla najbarino. Ŝi estas mensogulino kiu neniam diras eĉ vorton de vero.
- Fakte estas, diris alia, ke ni ne konas eĉ unu malsovaĝigitan pigon en la tuta ĉirkaŭaĵo.
- Estas tamen unu, relomencis Silvjo, ĉar ĝi tre ofte venas en ĉi tiun ĉambron; sed ĉar ĝi eniras tra la fenestro, la aliaj homoj de la domo ne vidas ĝin.
- Kiel vi klarigas, demandis la agento, ke, ricevante tiel strangajn vizitojn, vi parolis pri tio al neniu ?
- Mi kelkfoje parolis pri tio, respondis la infano, sed oni ne kredis min kaj mi ne plu diris ion.
- Kaj oni ne povas ankaŭ nun kredi vin, ĉar vi havas reputacion de mensogulino.
Dirante ĉi tiujn vortojn, la agento sin turnis al Maria kaj, kaptante al ŝi la brakon, diris al ŝi :
- Ni iru, mia kompatinda knabino, necesas veni en malliberejon; se vi estas senkulpa, ni reliberigos vin.
Kia situacio por la malfeliĉa Silvjo ! Vidi sian fratinon akuzita, traktita kiel ŝtelistino, scii ŝin senkulpa kaj ne kapabli konvinki iun ! Eĉ ŝiaj gepatroj ne kredis ŝin. Ho ! kiel ŝi malbenis sian ruinigan malvirton !
- Sinjoro ! Sinjoro ! ŝi kriis al la agento, se mi trovos la pigon, ĉu oni liberigos Marian ?
- Sen dubo, se vi povas pruvi ke ĝi prenis la objektojn, estis respondita al li.
Ĉapitro 4 : La Ŝtelema Pigo
La ideo ke ŝi povis fari ion por pruvi la senkulpecon de sia fratino, redonis iom da kvieteco al Silvjo. Ho ! Kiel ŝi deziris revidi la pigon ! kaj ĝuste, pasis du longaj tagoj sen ke ĝi reaperu. La tria, vekiĝante, Silvjo ekkonis la ĝojon vidi la birdon sur la tablo en sia ĉambro. Ŝi ellitiĝas kaj eliras tre malrapide, por iri serĉi atestantojn kiuj povos diri esti vidintaj ĝin.
Estis frumatene, kaj ĉiuj ankoraŭ dormis. Ŝi ellitigas sian patron kaj unu el la farmknabinoj kaj supreniras reen en sian ĉambron kun ili. Bedaŭrinde ! Ŝi ne pensis fermi sian fenestron kaj la pigo reiris sen lasi ajnan spuron. Ŝia patro kaj la servistino, kredantaj ke ŝi vekis ilin por nenio, ege koleris kaj diris ke alian fojon ili ne moviĝus.
La gepatroj de Maria estis tre turmentitaj, tre malfeliĉaj. Ili certe ne kredis ke ilia filino kulpis, sed ili ankaŭ ne kredis la rakonton pri la pigo, ĉar ili neniam vidis ĝin.
La ĉambro de Silvjo estis, kiel ni jam diris tion, tute supre de tureto kaj la sola de la domo kies fenestroj rigardas al iu flanko kie estis altaj arboj, tiel ke la birdo flugis de la arboj al ĉambro kaj de la ĉambro al arboj sen esti rimarkita de iu ajn.
Dume la kompatinda Maria ankoraŭ estis en malliberejo, malsana pro ĉagreno, kaj Silvjo afliktiĝis pri tio. Per multe da pensado pri tio kion ŝi povus fari, ŝi fine sin diris ke pigo, kiu havas ruĝan ŝtofon kudritan ĉirkaŭ siaj kruroj, devas esti bredita kaj dresita de iu kaj ke necesis klopodi por trovi kien ĝi iris, ĉar ĝi ne restis en ĉi tiu proksimeco.
Ŝi vidis ke ĝi ĉiam forflugis en la sama direkto, kaj iam ŝi metis dikan panpecon en sian poŝon, kaj anstataŭ iri al la lernejo, ŝi ekpaŝis en tiu direkto.
Kiam ŝi estis je certa distanco, ŝi komencis demandi ĉu oni ne konis dresitan pigon kiu havis ruĝajn ŝtrumpojn ĉe la kruroj. Longatempe oni respondis ne al ŝi, ĉiam ne. Ŝi komencis senkuraĝiĝi, kiam kelkaj knabetoj diris al ŝi esti ofte vidantaj similan birdon preterflugi, aŭ sidi supre de arbo. Ŝi do denove ekiris pli diligente ol iam.
Ĉirkaŭ la fino de la tago, la senkuraĝiĝo denove kaptis ŝin. Ŝi estis tre laca, ŝi malsatis, ĉar ŝia pano estis delonge manĝita. Tio kio ĉefe turmentis ŝin estis ke la nokto alproksimiĝis kaj ke ŝi tute ne certis povi retrovi sian vojon por rehejmeniri. Ŝi komencis ne plu scii kion fari, kiam ŝi alvenis proksime de bela proprietaĵo kaj vidis de malproksime junan knabon kiu promenis tenante sur sia fingro ion nigran kaj blankan. Ŝi antaŭenpaŝas. Ho feliĉo ! estas birdo, estas la pigo ! Ne estas por dubi pri tio; jen la ruĝaj botoj. La krado estis malfermita, ŝi eniris kaj alproksimiĝis al la juna knabo. Alveninta apud li, la kuraĝo mankis al ŝi por sin klarigi, kaj ŝi ekploras. Miregita, timigita de la malgaja stato en kiu li vidis la kompatindan infanon, la junulo alvokis sian patrinon. Oni ĉirkaŭas Silvjon, oni milde pridemandas ŝin, kaj ŝi rakontas la tutan historion.
- Kiel, diris la juna knabo, kiu estis nomita Georgo, ĉi tiu fripona Margareto profitas de tio ke mi ne estas ellitiĝinta matene por iri tiel for kaj fari tiel fiaĵojn ? Sed nun, kiel pruvi al la juĝistoj ke vere estas ĝi kiu estas la ŝtelisto ? Miaflanke, mi ne dubas pri tio, ĉar mi scias ke ĝi havas pasion por ĉio kio estas el oro.
- Ĉu ĉiuj objektoj estis retrovitaj ? demandis la sinjorino.
- Ne, respondis Silvjo, ankoraŭ mankis broĉo el oro kaj iu truita monero.
- Georgo, diris la patrino, se vi serĉus en ĉiujn kaŝejojn de via malbona besto, eble vi trovus ilin tie.
- Tio estas bona ideo, ekkriis la juna knabo, mi scias tie kie ĝi komencis fari sian neston; eble ĝi tie kaŝis ĉi tiujn objektojn.
Li foriris kurante kaj, nelonge poste, revenis kun triumfa mieno. Li nenion trovis en la nesto, sed tute proksime de tie, delokinte malnovan sakon el tolo kiu oni lasis sur la grundo, li trovis suben tutan kolekton da objektoj, kiujn li elŝutis sur la genuojn de sia patrino.
- Ho ! diris Silvjo, jen la broĉo, la monero el arĝento kaj ĵetkubo kiu estas mia ! La friponino prenis ĝin en mia ĉambro, kaj mi kredis ĝin perdita.
- Kaj globoj ! Kaj monoj ! Kaj tondiloj ! aldonis la sinjorino. Vere, Georgo, se vi volas gardi ĉi tiun birdon, necesas ke vi enkaĝigu ĝin. Vi vidas la malavantaĝon lasi ĝin libere. Nu, kompatinda etulo mia, venu al la kastelo iom refortiĝi. Intertempe, ni aljungos la veturilon kaj kondukos vin viahejmen. Ni kunportos Margareton, kaj mi esperas ke ekde ĉivespere via fratino povos esti liberigata kaj ke, estontece, vi neniam plu travestios la veron.
- Ho ! Sinjorino, ekkriis Silvjo, mi estis tro severe punata por neniam plu esti tentata rekomenci tion.
Efektive, la senkulpeco de Maria estis tute agnoskita kaj ŝiaj gemastroj, afliktiĝintaj pro esti malprave akuzantaj ŝin kaj esti kaŭzantaj al ŝi tiom da ĉagreno, faris al ŝi belan donacon kaj pliigis ŝian salajron.
Pri Silvjo, ekde tiu tago, ŝi estis la plej verama knabineto de la mondo; tial, eĉ se tio kion ŝi diris, ŝajnis eksterordinara, oni ĉiam senhezite kredis ŝin.
Last edited: 28/10/2024
Add a comment