Créer un site internet

La Princino kaj la Magiaj Maskoj.

https://www.meshistoiresdusoir.fr/h/-la-princesse-et-les-masques-magiques-/

Ĉapitro 1 : La Mistera Alivestiĝo.

En vilaĝeto, ne malproksime de la urbo, loĝis knabineto nomata Kamilino. Kamilino estis vivoplena kaj scivolema infano, ĉiam preta por novaj aventuroj. Ŝia plej ŝatata tempo de la jaro estis la karnavalo, bunta kaj ĝoja evento kiu vigligis la tutan urbon.
Ĉi-jare, la karnavalo tute alproksimiĝis, kaj Kamilino estis malpacienca elekti sian alivestaĵon. Ŝi aŭdis diri ke dum la karnavalo, la stratoj transformiĝis al vera impeta spektaklo, kun ornamitaj ĉaroj, muzikistoj kaj dancistoj venintaj de ĉie.
Iun matenon, irante al la bazaro kun sia patrino, Kamilino ekvidis budon plenplenan de muaraj kostumoj. Ŝi alproksimiĝis por pli bone observi kaj tuj estis allogata de grandioza alivestaĵo, samtempe mistera kaj eleganta. Ĝi estis princina robo el arĝenta ŝtofo, ornamita de fajrelĵetaj perloj, kaj pelerino el purpura veluro. Kamilino estis mirigata.
- Ĉu vi jam vidas vin kiel princino, karulino mia ? demandis ŝia patrino ridetante.
Kamilino entuziasme kapjesis.
- Jes panjo ! Mi volas ĉi tiun alivestaĵon, ĝi estas perfekta por la karnavalo !
Sen plu atendi, ŝia patrino aĉetis la tiom multe deziratan kostumon, kaj Kamilino fiere portis ĝin sur la revena vojo. Ŝi sopiris surmeti sian princinan kostumon dum la grava tago de la karnavalo.

Ĉapitro 2 : La Magia Preparaĵo.

La tagoj rapide fluis, kaj fine, la mateno de la karnavalo alvenis. Kamilino saltis el la lito, malpacienca surmeti sian belegan alivestaĵon. Ŝi rigardis sin en la spegulo kaj miris pro tio kion ŝi vidis. La arĝenta robo perfekte konvenis al ŝi, kaj la purpura pelerino flirtis malantaŭ ŝi kvazaŭ magia blovo.
- Vi estas la plej bela princino kiun mi iam vidis, karulino mia, diris ŝia patrino forviŝante emocian larmon.
Kamilino ridetis, ravita, kaj hastis kuniĝi kun la karnavala parado. La urbo estis transformita, la stratoj estis plenplenaj de alivestitaj homoj, de konfetoj kaj de vigla muziko.
Hazarde sur sia vojo, Kamilino renkontis sian amikon Leo, alivestita kiel pirato. Ili ĝoje salutis unu la alian kaj decidis kune trairi la homplenajn stratojn de la karnavalo. Ili haltis antaŭ budo de sukervato kaj gluteme gustumis ĝin, kun la sukero gluanta al iliaj fingroj.
Subite fanfaro ekludis, kaj grupo da kostumitaj dancistoj sursceniĝis. Kamilino kaj Leo estis allogitaj de ilia gracia kaj bunta prezentado. Ili ankaŭ komencis danci, turniĝante kaj saltetante laŭ la kadenco de la muziko, kun iliaj kostumoj flagretantaj sub la lumoj de la karnavalo.

Ĉapitro 3 : La surpriza malkovro.

Kiam la nokto falis sur la urbon, Kamilino kaj Leo decidis esplori la malpli trapasatajn stratojn de la karnavalo. Ili paŝis laŭlonge de malluma kaj silenta strato, kie nur kelkaj lampionoj lumigis ilian vojon.
Subite stranga bruo aŭdiĝis malantaŭ kaŝita pordo. Scivolemaj, la infanoj alproksimiĝis kaj aŭdis flustradojn kaj obtuzan ridon. Ili interŝanĝis malkvietan rigardon kaj milde puŝis la pordon.
Interne, malgranda ĉambro estis lumigita de flagrantaj kandeloj. Sur tablo, buntaj maskoj estis metitaj, kaj infanoj alivestitaj kiel fantastaj estaĵoj ĝoje amuziĝis. Ĉe la centro de la ĉambro, virino vestita de multkoloraj plumoj akceptis ilin per afabla rideto.
- Saluton, etajn scivolemulojn. Bonvenon en la atelieron de sonĝoj ! Ĉi tie ni fabrikas magiajn maskojn por karnavalo. Ĉu vi volas provi iun ? ŝi proponis.
Kun la okuloj fulmetantaj pro ekscitiĝo, Kamilino kaj Leo kapjesis. La virino provigis al ili ensorĉantaj maskojn, kiuj ŝajnis doni al ili misterajn potencojn. Kamilino transformiĝis en fulmantan feon, dum Leo fariĝis kuraĝa kavaliro.
- Nun vi estas pretaj sperti verajn aventurojn dum ĉi tiu karnavalo, deklaris la virino ridante.
La infanoj varme dankis ŝin kaj forlasis la atelieron, malpaciencaj malkovri la sekretojn kiujn enhavis iliaj novaj magiaj maskoj.

Ĉapitro 4 : La Nekredebla Aventuro.

Dum la nokto envolvis la urbon en mistera nimbo, Kamilino kaj Leo sin ĵetis en nekredeblan aventuron. Iliaj magiaj maskoj ŝajnis doni al ili eksterordinarajn kapablecojn : Kamilino povis flugi per malgrandaj, fajrelĵetaj flugiloj, dum Leo manuzis lumglavon por forpeli imagajn monstrojn kiuj ekaperis sur ilia vojo.
Ili trairis la stratojn de la karnavalo, liberigante senhelpajn princinojn, batalante kontraŭ drakoj el kartono kaj dancante kun petolemaj koboldoj. Homoj mirigitaj rigardis ilin, kredante vidi magiajn estaĵojn moviĝi inter ili.
Ĉe la angulo de strato, la infanoj aŭdis helpokrion venantan de malluma strateto. Sen heziti, ili rapidis tien kaj malkovris malgrandan katidon senmovigitan en arbo. Kamilino uzis siajn flugilojn por flugi ĝis ĝi kaj milde liberigis ĝin.
La katido, dankema, sin frotis kontraŭ ŝiaj kruroj kaj akompanis ilin en ilia nokta irado. Kune, ili travivis ekscitajn aventurojn, ĝis tagiĝo kiam la magiaj maskoj malaperis en oran nebulon, cedante lokon al la realeco de la mondo.
La karnavalo atingis sian finon, sed en la koroj de Kamilino kaj Leo, la memoroj de ĉi tiu magia nokto pludaŭrus por ĉiam.
Je ilia reveno, la gepatroj de la infanoj atendis ilin, malkvietaj sed senpezigitaj retrovante ilin sanaj kaj sendomaĝaj. Kamilino kaj Leo entuziasme rakontis al ili siajn fantastajn heroaĵojn, miksante realecon kaj fantazion en ensorĉantan rakonton.
Tiel finiĝis la karnavalo, postlasante neforgeseblajn memorojn kaj sonĝojn plenkape de la vilaĝaj infanoj. Kaj Kamilino, la eta princino kun fajrelĵetaj flugiloj, sciis funde de si, ke la magio de karnavalo neniam tute malaperos, ĉar ĝi estas eterna en la koro de tiuj kiuj kredas ĝin.

Last edited: 26/10/2024

  • No ratings yet - be the first to rate this.

Add a comment