La Nesto de la Fringoj.
El "Infanoj kaj Bestoj" de Sino William de Coninck
Ĉapitro 1 : Infanoj ŝuldas Obeadon al siaj Gepatroj.
- Forpuŝu vin, frateto, diris juna fringo, kiu komencis havi plumojn, sed kiu ne jam forlasis la neston. Mi ne havas sufiĉe da loko, estas tro malvaste. Estas tre embarase esti tiel kunpremitaj unuj kontraŭ la aliaj. Ha ! Jen panjo ! Kiu havos ĉi tiun bonan bekplenon ? Beleta vermo, mi pensas.
- Mi ! Mi ! Mi ! ili ĉiuj kune kriis, kaj ses beketoj tute larĝe malfermiĝis.
- Pacienco, etuloj miaj, diris la patrino, nun estas la vico de Nini; vorema Friketo, vi kaptis la besteton kiu estis destinata por via fratineto ! Kiel estas malbona damaĝi ĉi tiun kompatindan karulinon kiu estas la malplej progresinta el vi ĉiuj ! Ha do ! Ne petolu kaj ne movu, mi tuj iros serĉi alian por vi, kaj via paĉjo ankaŭ laboras por vi. Kiel, sinjoro Piĉu, vi grimpas stare sur la rando de la nesto kaj vi svingas viajn flugilojn ! Nesingardulo, ĉu vi jam volus provi flugi ? Ĉu vi ne scias ke se vi falas, vi estas nesavebla ? Ni estas ĉiuflanke ĉirkaŭataj de malamikoj, kompatindaj infanoj miaj, kaj se la Providenco ne tutaparte ŝirmus nin, antaû longe ne plu estus eĉ unu birdo por kanti en la herbejoj kaj arbaroj. Tial, strikta malpermeso forlasi la neston; kiam la ĝusta tempo venos, ni sciigos vin.
Dirite, ŝi foriras.
- Patrino eraras, diris la eta Piĉu, la unuenaskita de la bando, tiu kiu sin trovis tro kunpremita. Mi sentas ke mi povus perfekte flugi, tute same bone kiel ŝi, mi tuj provos iri nur ĝis ĉi tiu branĉo kiu estas tien tute proksime.
- Ho ne ! Frato mia, mi petegas vin, diris la eta Zizi, ne faru tion, ne malobeu panjon; tio estus tre malbona.
- Pa ! Pa ! Patrino nenion scios, mi revenos en la neston antaŭ ol ŝi revenos.
Kaj jen li kiu elanas.
Bedaŭrinde ! La flugiloj estas ankoraŭ tro mallongaj kaj tro malfortaj; plie ĝi ne kapablas sin direkti, ĝi maltrafas la branĉeton kaj iras flugetante fali sur la gazonon. Tuj juna kato, kiu ludis proksime kun knabineto, alkuris al la kompatinda birdido. Ĝi kaptis ĝin per siaj pintaj dentoj kaj estis krakmanĝonta ĝin, kiam la bona eta Magdalena kaptis la katon je la kolo kaj devigis ĝin malteni la predon. Ŝi deprenas la kompatindan birdidon, zorge demetas ĝin en sian mankavon, kaj, tute feliĉa vidi al ĝi neniun vundon, ŝi kuras hejmen por montri ĝin al sia patrino.
- Ĝi estas fringo, diris al ŝi ŝia patrino. Ĝi estas la birdo kies gajan kaj viglan kanton vi tiel ofte aŭdas en la ĝardeno.
- Ĉu ĉi tiu etulo jam kapablas kanti ? demandis Magdalena.
- Ho ne ! Estas la paĉjoj kiuj kantas por distri la panjojn dum ili estas kovantaj. Nun ni ne plu tiom aŭdas ilin ĉar ili estas okupataj por traserĉi nutraĵojn por siaj idoj.
- Panjo, mi tuj metos mian fringon en la kaĝon kie estis mia kanario, kaj kiam li estos granda, li kantos al mi belajn kantojn.
- Mi bonvolas ke vi provu kreskigi lin ĉar ni ne kapablas remeti ĝin en ĝian neston, kaj ĝi ne kapablas sufiĉe bone flugi por mem helpi al si; estus do kruele forlasi ĝin. Sed mi timas ke vi havos multan doloron, ĉar ĝi estas tro granda por rigardi vin kiel sian patrinon kaj malfermi al vi sian bekon, kaj tamen li ne kapablas sole manĝi.
Ĉapitro 2 : Piĉu en la Kaĝo.
Magdalena, feliĉa pro la permeso gardi sian karan birdeton, kuris serĉi sian kaĝon, metis en ĝin iom da fojno kaj demetis sur ĝin Piĉun; sed ĉi tiu, tute timigita, komencis flugeti tien kaj tien kaj kontuzis siajn flugilojn kaj sian bekon kontraŭ la stangetoj de la kaĝo. Magdalena, sub la direkto de sia vartistino, preparis malgrandan kaĉon kun malmole kuirita ovo, panmolo kaj pistita kanabosemo. Kiam ŝi volis manĝigi tion al Piĉu, estis neeble persvadi ĝin gustumi tion. Ĝi obstine gardis sian bekon fermita, kaj eĉ perforte oni povis nenion englutigi al ĝi, ĝi tuj kraĉas tion kion ni sukcesis enŝovi en ĝian bekon.
La knabineto, tute senkonsola, venis plorante diri al sia patrino ke ŝi vere pensis ke ŝia kompatinda birdo baldaŭ mortos, ĉar ĝi volas nenion manĝi.
- Metu ĝian kaĝon ĉe la fenestron, diris la patrino, kaj lasu ĝin trankvile; eble pli poste ĝi estos malpli obstina.
Piĉu, ne plu vidante iun ĉirkaŭ si, kaj flarante la puran aeron de la ĝardeno, kvietiĝis kaj restis senmova. Ĝi estis tre laca, la dentoj de Misti vundis ĝin, ĝi malsatis.
Post esti eliganta kelkajn malgajajn kvivit, kvivit, ĝi fermis la okulojn kaj estis endormiĝonta, eble por neniam plu vekiĝi, kiam bone konataj flugilbatado kaj krieto tremetigis ĝin. Ĝi rigardis. Ho feliĉo ! Ĝi estis ĝia patrino ! Ĝia patrino, tie, sur la rando de la fenestro, kun bona eta insekto en la beko. Ĝi volis rapidegi al ĝi, sed ĝi albatiĝis la stangetojn de la kaĝo.
Tamen ĝi sukcesis pasigi la nutraĵon de sia beko en tiun de sia kara infano; poste ĝi diris al ĝi :
- Sendankema, malobeema etulo, kiel vi maltimis forlasi ĉi tiun tiel moletan neston kiun via patro kaj mi tiom multe penis prepari, kaj en kiu ni tiel bone prizorgis vin ? Kiel vi maltimis kaŭzi al ni ĉi tiun ĉagrenon ? Mi kredis vin perdita, kiam antaŭ momento mi aŭdis viajn malfortajn kriojn.
- Ho ! Panjo, panjo, kunprenu min, remetu min en ĉi tiun bonan neston. Mi tiom koleras pro esti forlasinta ĝin ! Mi estas tiel malkomforta ĉi tie ! Mi suferas malvarmon, mi estas malforta.
- Kompatinda karulino mia, ĉi tio neeblas por mi; vidu ĉi tiujn stangetojn, mi kapablas nek rompi ilin nek trapasigi vin; sed trankviliĝu, mi alportos al vi por manĝi tiom kiom al viaj fratoj. Ve ! Kiel mi faros kun tiom da okupoj ? Rapidu lerni kiel memstare manĝi, ĉar via patro kaj mi, ni kiom ajn serĉas, flugetas de mateno ĝis vespero, ni ne plu povas sufiĉi al tio. Vi havas tro grandajn apetitojn kaj vi estas tro multaj. Tamen, estu trankvila, ni ne forlasos vin.
Fakte, ekde tiu momento, jen la patrino, jen la patro, alportis de horo al horo bekplenon al la kompatinda kaptito.
Magdalena miris ke ŝia birdeto, kiu ankoraŭ ne volis manĝi, ne mortis kaj eĉ vidi ke ĝi ŝajnis farti pli kaj pli bone. Fine, iun tagon kiam ŝi estis en la ĝardeno, ŝi vidis la gepatrojn kiuj flugis ĉe la fenestro kaj donis al ĝi porcion. Ŝi estis tre kontenta pri ĝi kaj, ekde tiu tago, ŝi ne plu turmentis ĝin por malfermigi al ĝi la bekon kaj kontentiĝis meti la poton da kaĉo sur la fenestrorandon, por ke la patrino povu ne nur doni al ĝi, sed kunpreni iom por ĝiaj aliaj infanoj.
Baldaŭ Piĉu ekkonis sian mastrineton. Kiam ŝi liberigis ĝin en sia ĉambro, ĝi flugis al ŝiajn genuojn, al ŝian ŝultron, kaj bekis la buklojn de ŝiaj haroj. Li lernis manĝi sola kaj venis beki en ŝian manon la stelarion aŭ la kukerojn kiujn ŝi donis al ĝi. Ĝi ankaŭ lernis tute bone flugi, kaj kiam ĝi estis libera en la ĉambro, ĝi multe amuziĝis, sed kiam oni re-enfermis ĝin en ĝia kaĝo, ĝi estis tute malĝoja. Ĝiaj fratoj kaj fratinoj estis nun forlasintaj la neston, ili venis, kvazaŭ por enviigi ĝin, flugi kaj kanti antaŭ ĝia fenestro. Iam kiam ĝia fratino Nini rakontis al ĝi kiel estas amuze flugi de arbo al arbo kaj postkuri muŝetojn, ĝi estis ankoraŭ pli malĝoja ol kutime. Ĝi staris sur unu kruro kun la kapo kaŝita en siaj hirtigitaj plumoj.
Magdalena rigardis ĝin.
- Panjo, ŝi diris, kial ĝi estas tiel malĝoja, mia fringo ? Kio mankas al ĝi ? Ĝi havas por manĝi kaj trinki kaj ĝi ne bezonas, kiel aliaj birdoj, laciĝi por trovi sian nutraĵon.
- Filino mia, mankas al ĝi libereco.
- Sed, panjo, mi ĉiutage liberlasas ĝin en mia ĉambro, kaj tie li povas flugi. Tio estas granda por ĝi.
- Diru al mi, se vi devus ĉiam resti enŝlosita en la domo, ĉu vi estus feliĉa ? Tio estas granda por vi; vi havas multe da spaco por kuri en la koridoroj.
Ho ! Patrino, mi kiu tiom ŝatas promeni, ludi en la ĝardeno, mi certege mortus pro enuo. Pensu do ke estas jam ok tagoj kiujn mi ĝojas pro la promenadon kiun ni volas fari dimanĉe.
- Nu ! Se vi, naskita en domo kaj pasiginta en ĝi la plej grandan parton de via vivo, vi havas tiel grandan bezonon de libereco kaj spaco, kia tio devas esti por ĉi tiu kompatinda infaneto de la aero, kiu estis destinita vivi en altaj arboj, kaj senĉese flugi ?
- Estas vere, kompatinda etulo ! Mi tuj liberlasos ĝin.
Ŝi prenis ĝin en sian manon kaj tenere kisis ĝin.
Ĉapitro 3 : Piĉu havas Liberecon.
- Kara Piĉu mia, ĉu estas la lasta fojo kiam mi vidas vin ? Afabla kunulo mia, vi kiun mi tiom amas ! Kaj ĝuste estas ĉar mi tiom amas vin, ke mi tuj donos al vi liberecon. Jen, flugu, iru al viaj gepatroj kaj estu feliĉa.
Ŝi malfermas la manon. Piĉu, mirigita, hezitas dum momento, poste flugas al la najbara arbo. Ĝi unuafoje ekkantas sian ĝojan kanzoneton. Ĉu ĉi tio estas danko ? Ĉu ĉi tio estas adiaŭo ?
La morgaŭon, Magdalena estis sola en sia ĉambro. Ŝi rigardis la malplenan kaĝon lasitan sur la tablo. Ŝi sopiris ĝin. Ŝi estis malĝoja. Subite ŝi aŭdis bruon de flugiloj : estas Piĉu ! Ĝi eniris, ĝi estas tie sur ŝia ŝultro, ĝi bekas ŝiajn harbuklojn. Ŝi volas preni ĝin, sed ne, la kaĝo estas tie, eble ĝi timas ke ŝi bedaŭras sian bonfaron. Ĝi elflugas, iras denove kanti sian kanton sur la arbo kaj malaperas.
Ĉiutage ĝi tiel venas por fari al ŝi mallongan viziton kaj manĝi la frandaĵojn kiujn ŝi metis sur la tablon por ĝi. Ĉi tio daŭris ĝis la aŭtuno, poste ĝi malaperis.
Magdalena kredis ke okazis akcidento al ĝi kaj priploris ĝin.
La sekvantan printempon, en bela mateno, ŝi staris apud sia malfermita fenestro, kiam ŝi ekvidis belan fringon, kun ruĝa gorĝo kaj helgriza beko, surflugi sur la arbo kiu estis antaŭ ŝi. Ĝi gaje ekkantis sian kanton kaj afabla ino venis sin loki apud ĝi. Ili ambaŭ ŝajnis serĉi bonan lokon, kaj ili komencis konstrui neston, tiel proksime al la fenestro ke Magdalena povis vidi ĉion kio okazis en ĝi.
Ŝi vere kredis ke ĉi tiu bela fringo estis Piĉu, sed ŝi ne certis pri tio, unue ĉar ĝia plumaro fariĝis tute alia, kaj poste ĉar, dum ĝi konstruis sian neston kaj dum ĝia edzino kovis, ĝi venis nek al la fenestro nek en la ĉambron.
Iun belan tagon Magdalena vivis la plezuron vidi en la nesto kvin etajn rozkolorajn korpojn kaj kvin beketojn kiujn oni malfermis tiel kiel plej eblis. Tiam la patro kuraĝiĝis kiam ĝi vidis siajn infanojn tiel plorpepantajn kaj tiel manĝemajn. Ne nur ĝi revenis sur la fenestrorandon kaj en la ĉambron por tien serĉi nutraĵon, sed ĝi venigis tien sian korkunulinon, kaj pli poste ankaŭ ĝiaj junaj infanoj sekvis ĝin tien.
La bona eta Magdalena estis bone rekompencata pro la sindono kiun ŝi faris, de la plezuro kiun ŝi havis vidante tiujn afablajn birdojn, kaj de la kontentiĝo povi helpi sian karan Piĉun por nutri ĝian multnombran kaj interesan familion.
Last edited: 27/10/2024
Add a comment