La Mistero de la Mankantaj Juveloj.

https://www.meshistoiresdusoir.fr/h/le-mystere-des-bijoux-disparus-1465265233/

Ĉapitro 1 : La mistero de la mankantaj juveloj.

Iam, en la urbeto Briarurbo, vivis 10-jara knabineto nomata Emma. Emma estis scivolema kaj imagoplena infano. Iun tagon, ŝi ricevis misteran leteron en sia leterkesto. La letero tekstis :

"Kara Emma, mi havas bezonon. Miaj altvaloraj juvelaĵoj malaperis kaj neniu ŝajnas kapabla retrovi ilin. Mi scias ke vi estas talenta detektivino kaj mi petas vian helpon. Iru al la malnova forlasita domo sur la monteto ĉi-nokte je noktomezo. Mi bezonos vin por solvi ĉi tiun misteron".

Subskribita : Iu senkonsila amikino.

Emma estis samtempe ekscitita kaj scivoligita de ĉi tiu letero. Ŝi demandis al si kiu ja povis esti ĉi tiu mistera amikino kaj kial ŝi elektis peti de ŝi helpon. Ĉe la noktiĝo, Emma elŝteliĝis el sia hejmo kaj direktiĝis al la malnova forlasita domo.

Ĉapitro 2 : La Malkovro de la malnova domo.

La luno brilis en la stelplena ĉielo kiam Emma alvenis al la malnova domo. Ĝi estis malluma, veaspekta kaj ŝajnis forlasita ekde jaroj. Emma profunde enspiris kaj puŝis la knarantan pordon. Interne ŝi malkovris polvoplenan ĉambron, plenan de araneaĵoj kaj de mebloj tegitaj de tukoj. Sed tio kio plej kaptis ŝian atenton estis ligna tablo, sur kiu estis metitaj diversaj strangaj objektoj.
Emma alproksimiĝis al la tablo kaj ekzamenis la objektojn unu post la alia. Estis malnova horloĝo por veŝtopoŝo, ĉifita paperpeco kun strangaj simboloj sur ĝi, kaj ŝlosilo el arĝento ornamita de prilaboritaj desegnoj. Emma ne sciis kie komenci, sed ŝi decidis kunporti ĉi tiujn objektojn kun si por ekzameni ilin pli detale.

Ĉapitro 3 : La kaŝitaj indicoj.

Reveninta hejmen, Emma komencis ekzameni la objektojn kiujn ŝi trovis en la malnova forlasita domo. La poŝhorloĝo estis gravurita de strangaj literoj, kaj Emma sin demandis ĉu ili povus esti indico. Ŝi prenis la ĉifitan paperpecon kaj provis deĉifri la misterajn simbolojn. Post longaj horoj da esploro kaj pripensado, ŝi ekkomprenis ke la simboloj respondis al literoj de la alfabeto.
Post ĉi tiu nova malkovro, Emma diris al si ke la ŝlosilo el arĝento devis esti uzata por malfermi ion. Sed kio ? Ŝi ĉirkaŭrigardis sian ĉambron serĉante pordon aŭ kofron kiu povus kongrui kun la ŝlosilo. Fine ŝi trovis malnovan lignan kofron kaŝitan sub sia lito. Ŝi enigis la ŝlosilon kaj turnis, kaj la kofro malfermiĝis malkaŝante ĝian enhavon : taglibron apartenantan al la mistera amiko.

Ĉapitro 4 : La riveladoj de la gazeto.

La taglibro rakontis la historion de juna virino nomita Izabela, kiu perdis siajn altvalorajn juvelojn. Ŝi skribis ke ŝi suspektis iun el sia ĉirkaŭantaro esti la ŝtelisto, sed ŝi havis nenian pruvon. Izabela kaŝis siajn juvelojn ie en la malnova forlasita domo, kun la espero iam retrovi ilin.
Legante la taglibron, Emma komprenis ke la mistero estis pli malsimpla ol ŝi imagis. Ŝi devis trovi indicojn kaŝitajn en la malnova domo por helpi Izabelan retrovi ŝiajn juvelojn. Emma sin demandis kie povus esti ĉi tiuj indicoj.

Ĉapitro 5 : La serĉado de indicoj.

Armita de kuraĝo kaj de decidemo, Emma reiris al la malnova forlasita domo, preta trovi la kaŝitajn indicojn. Ŝi komencis ekzameni ĉiun ĉambron, serĉante signojn de nekutimaĵo. Fine, ŝi malkovris velkintan tapiŝon en la ĉefa salono, kun motivoj kiuj ŝajnis strange konataj.
Emma altiris la tapiŝon, aperigante sekretan pasejon kaŝitan malantaŭ ĝi. Ŝi trairis la mallarĝan koridoron kaj sin trovis en sekreta ĉambro, plenplena de enigmoj kaj misteroj. Ŝi zorge trarigardis la ĉambron, serĉante signojn kiuj povus konduki al la mankantaj juvelaĵoj.

Ĉapitro 6 : La Solvado de la mistero.

Post horoj da serĉado kaj pripensado, Emma finfine trovis ĉiujn necesajn indicojn por solvi la misteron de la mankantaj juveloj. Ŝi konstatis ke la ŝtelistino fakte estis la plej bona amikino de Izabela, kiu ĵaluzis pri ŝiaj altvaloraj juvelaĵoj. La plej bona amikino uzis sekretan pasejon por ŝteli la juvelojn kaj kaŝi ilin en la malnova forlasita domo.
Emma kolektis ĉiujn pruvojn kaj iris al la policejo por informi ilin pri sia malkovro. La juveloj estis trovitaj kaj redonitaj al Izabela, kiu estis nekredeble dankema al Emma pro ŝia karega helpo. Dank’al sia persisteco kaj sia spirito de enketo, Emma solvis la misteron kaj alportis justecon.

Ĉapitro 7 : La lernitaj Lecionoj.

Post ĉi tiu emociiga aventuro, Emma realigis kiom multe ŝi ŝatis solvi misterojn kaj helpi la aliulojn. Ŝi decidis iĝi profesia detektivino kaj establi sian propran enketoficejon. Ŝi sciis ke ĉiu kazo estos senkompara kaj plena de defioj, sed ŝi estis preta akcepti ajnan defion kiu sin prezentos al ŝi.
Emma ankaŭ eksciis la gravecon de la persistemo, de la scivolemo kaj de la justeco. Ŝi komprenis ke la vero kelkafoje povis esti kaŝita, sed per sufiĉe da decidemo, ĝi povis esti malvualita. Ŝi promesis ĉiam sekvi sian intuicion kaj neniam rezigni, negravas la malfacilaĵoj kiujn ŝi povos renkonti.
Kaj tiel, Emma daŭrigis sian detektivan aventuron, solvante misterojn kaj helpante tiujn kiuj bezonas tion. Ŝi fariĝis heroino por multaj infanoj de Briarurbo, sugestante al aliulojn uzi ilian inteligentecon kaj ilian kuraĝon por solvi la problemojn kiuj sin prezentis al ili.

Last edited: 26/10/2024

  • No ratings yet - be the first to rate this.

Add a comment