La Ludo de Kaŝludo aŭ la Vojo de la Lernantoj.
El "Infanoj kaj Bestoj" de Sino William de Coninck
Estis dum bela mateno de aprilo, en marhaveno, ni diru en Havro. Du knabetoj eliris de sia hejmo por iri al lernejo. La plejaĝa sin nomis Filipon kaj la plejjuna Marcelon. La vojo estis sufiĉe longa de la loko kie ili loĝis ĝis la lernejo, kaj tamen en ĉi tiu tago ili opiniis ĝin tro mallongan; ĉar ili havis neniun deziron alveni tien.
- Kiel estas enue, diris Filipo, iri enfermiĝi en ĉi tiu malgaja lernejoĉambro kiam estas tiel bele ekstere !
- Ha ! Jes, daŭrigis Marcelo suspirante, mi multe pli ŝatus iri promeni en la kamparon; mi certas ke ĉio jam estas kovrita de floroj.
Filippo - La anemonoj kaj primoloj estas florintaj. Mi hieraŭ vidis knabon kiu havis dikan bukedon da ili. Diru do, se anstataŭ iri al lernejo, ni irus en la arbaron pluki florojn ?
Marcelo - Estus tre amuze; sed panjo multfoje malpermesis al ni iri aliloken krom lernejon, kaj se ŝi ekscius tion, ŝi punus nin.
Filippo - Kiel ŝi scius tion, krom se vi estas sufiĉe stulta por diri tion al ŝi ? Cetere, ni revenus por posttagmezaj klasoj; tiel ni povus ja diri ke ni iris al lernejo.
Marcelo - Tio estus egala, tio estus ankoraŭ ia mensogo. Kaj plie, komprenu ! mi timas ke ni perdiĝus en la arbaro, kaj ke tie estus malbonaj bestoj.
Filippo – Tio estas ! Estas pro malkuraĝo ke sinjoro ne volas veni, kaj li ŝajnigas esti pli obeema ol mi. Nu ! Ĉar vi ne kuraĝas iri en la arbaron aŭ malĉeesti lernejon, ĉar estas ankoraŭ frue, ni ĉirkaŭiros tra la kajojn.
Marcelo – Ho ! Filipo, vi scias ke tio estas unu el la aferoj kiujn niaj gepatroj plej malpermesas al ni ! Ili ĉiam timas ke ni falu en la basenojn.
Filippo - Ĉu vi prenas min kiel tute malgrandan infanon kiu ne estas firma sur siaj kruroj ? Ne timu, mi kapablos malhelpi vin tro proksimiĝi al la rando.
Marcelo - Estas tiom da homoj, da ĉaroj, da pakegoj, da bareloj, mi certas ke ni estos renversitaj. Mi petegas vin, Filipo, ni ne iru tien.
Filippo - Restu, se vi volas; sed mi ja iras tien. Mi ekzerciĝas desegni ŝipojn kaj necesas ke mi atente rigardu kiel ili estas faritaj.
Ĉapitro 1 : Sur la Kajoj
Sur la kajo, oni ŝarĝis kaj oni malŝarĝis grandajn ŝipojn.
Marcelo dum momento hezitis, demandante al si, ĉu li daŭrigus sian vojon aŭ ĉu li sekvus sian fraton. Kiel ni vidis el liaj paroladoj, li ne estis tre kuraĝa kaj ne multe ŝatis esti sola sur la strato. Filipo, du jarojn pli aĝa ol li, jam ŝajnis al li protekto; tial li decidiĝis sekvi lin, sentante ke li malbone agis. Tuj sur la kajo, li estis distrita de la vido de la grandaj ŝipoj kiujn oni ŝarĝis aŭ malŝarĝis, de la matrosoj kiuj grimpis la mastojn kaj de la grandaj maŝinoj nomitaj gruoj kiuj forlevis kaj demetis la plej pezajn ŝarĝojn kun tiom da facileco kvazaŭ ili estus plumoj. Tio kio multe amuzis la infanojn estis vidi enŝipigi bovinojn kaj porkojn. Oni pasigis rimenojn sub ilian ventron, kaj oni alligis ilin al la gruo kiu forlevis ilin, turnis kaj demetis ilin sur iliajn krurojn en la boaton. La kompatindaj bovinoj ja iom vekis kompaton al ili, ĉar ili ne kontraŭstaris kun malgaja kaj rezignaciinta mieno; sed la porkoj blekadis kaj baraktis laŭ tiel sensenca maniero ke tio laŭtege ridigis Filipon kaj Marcelon.
Dum ili staris tie kun la buŝo malfermita, viro sin ĵetis kontraŭ ilin kaj puŝis ilin grumblante kaj riproĉante ilin esti obstrukcantaj lian vojon.
Marcelo timigita sin premis kontraŭ sia frato, dirante :
- Kial ĉi tiu viro ekkoleras ? Ĉu li estas freneza ? Ni ne moviĝis, li venas fali sur nin kaj estas li kiu plendas.
- Li trinkis tro da brando, respondis Filipo, li estas ebria kaj ne plu scias tion kion li faras aŭ tion kion li diras.
- Kial do, daŭrigis Marcelo, li sin metis en ĉi tiun staton ? Ĉu tio estas amuza ? Li tute ne ŝajnas amuziĝi, nu li aspektas kiel besto ! Tute kiel tiu dika porko kiu estas tie. Hej ! Vidu do kiel li malrekte paŝas. Nia fratineto kiu estas nur unujaraĝa, paŝadas tiel bone kiel li.
Parolante, la du knaboj komencis sekvi la ebriulon je kelkaj paŝoj malantaŭen. Ili tiam alvenis al loko de la kajo kie estis malpli da homoj; sed multaj paksakoj da kafo, da sukero kaj da kotono, kaj grandegaj tendoj por ŝirmi ilin.
La ebriulo havis la malbonan ideon trairi inter la tendoj kaj la rando de la kajo. Li kantis kun malspritega mieno malbelegan kanton, kiam subite liaj piedoj implikiĝis en ŝnuro, li stumblis, faris kelkajn paŝojn antaŭen, kaj ĉar li ne kapablis sin direkti, li rekte iris por kapantaŭen fali en la ŝlima akvo de la baseno. Estis apud li nur Filipo kaj Marcelo, kiuj ekeligi akrajn kriojn kaj alvoki helpon. Bravaj maristoj alkuris, unuj ekprenis longan stangon finiĝantan per hoko, kiu intence utilas por tiu celo, aliaj alproksimigis barkon, kaj baldaŭ la viro estis elakvigita kaj alportita sur la kajon. Sed en kia malgaja stato ! Li estis senkonscia; lia buŝo, lia nazo, liaj haroj estis plenigitaj de ŝlimo, kaj liaj vestaĵoj estis tiel disŝiritaj de la stango ke li preskaŭ estis nuda.
- Estas Jakobo, diris unu el la viroj kiuj helpis lin, estas la tria fojo ke tio okazas al li, kaj tio ne jam korektis lin. Li estas konstante ebria, kaj dume lia edzino kaj liaj infanoj malsatas.
- Je lia aĝo, oni ne plu korektas sin, diris alia. Estas kiam oni estas junaj, ke necesas bone sin deteni akiri similajn malvirtojn.
- Ĉu li mortis ? demandis Filipo timeme.
- Ne, ne, li ĉifoje denove pluvivos, dank'al vi kiu vidis lin fali; ĉar se li restintus plu longe sub akvo, kun la stomako plena kiel li havis tion, li certe estus mortinta. Apenaŭ pasas tagoj sen ke iu el tiuj ebriuloj dronas, kaj ofte iliaj familioj scias tion nur longtempe poste.
- Kiel tio estas terura, diris aĝa sinjoro kiu alproksimiĝis al la grupo; sin allasi al drinkado kiam sen ĉi tiu malbona malvirto ni povas, honeste laborante, lukri sian vivtenon kaj tiun de siaj infanoj !
- Pa ! diris maristo, ebrio ne estas krimo.
- Vi eraras, mia amiko, respondis al li la sinjoro; ebrieco estas la plej granda el kulpoj, ĉar, tre ofte, estas ĝi kiu farigas ĉiujn aliajn.
En tiu momento, Filipo sin sentis frapita sur la ŝultro kaj, turnante sin, vidis grupon da stratbuboj kiuj ĉiuj havis sufiĉe malbonajn manierojn. Inter ili troviĝis knabo nomata Paskalo kiun li konis, ĉar li kelkfoje venis al la lernejo; tiu ĉi diris al li :
- Ĉu vi volas ludi kaŝludon kun ni ? Vi vidos kiom amuza tio estas sin kaŝi malantaŭ ĉi tiujn varojn.
- Ho ! Ne, hastis diri Marcelo, ankoraŭ tute kortuŝita pro tio kio ĵus okazis, ni tuj iros al la lernejo; ĉu ne, Filipo ?
- Al lernejo ! respondis al li Filipo malafable, ĉu vi pensas pri tio ? Estas tro malfrue, ni nun devas atendi ĝis tagmezo por reveni hejmen. Necesas nun ke ni atendu tagmezon por reiri niahejmen. Oni kredos ke ni revenos de la lernejo, kaj oni ne riproĉos nin.
- Jen lertulo ! ekkriis Paskalo, estas li kiu ne estas stulta ! Tiam vi ja povas ludi kun ni; ĉar kion vi farus ĝis tagmezo ? Ĝi vere estas malproksime.
Ĉapitro 2 : Al kio kondukas la Malbona Ekzemplo
Filipo, tre flatita esti laŭdata de granda knabo, lasis sin persvadi, kaj la partio komenciĝis. Marcelo sekvis sian fraton, sed li ne ludis volonte. Baldaŭ li rimarkis ke la aliaj knaboj restis multe pli longe ol necese, kaŝintaj malantaŭ la paksakoj da sukero aŭ da kafo. Li malrapidege antaŭeniris apud unu el ili kaj vidis ke li faris truon per sia tranĉilo en paksako da bruna sukero kaj ke li estis pleniganta saketon per tio.
Pliaĝa knabo tuj vidintus ke li traktis kun bando da etaj ŝtelistoj, kaj ke la partio de kaŝludo destinata trompi la preterpasantojn kaj la policanojn, kaj doni pretekston al la malbonaj stratbuboj por sin kaŝi malantaŭ la paksakoj kaj plenumi ilian friponaĵon; sed Marcelo estis tro juna kaj tro naiva por tion diveni. Li simple alproksimiĝis al Paskalo, ĉar estis li kiu tiel estis okupata, kaj demandis al li tion kion li faris tie. La knabo surprize eksaltis, kvazaŭ oni direktis pistolpafon al lian orelon; poste, antaûenirante al Marcelo kun minaca mieno, li diris al li kun malbela sakraĵo :
- En kio vi entrudiĝas, eta stukaĉo ? Ĉi tiu sukero ne estas via, kio gravas al vi, se mi volas gustumi iom da ĝi ? ne aŭdacu diri al iu ajn tion kion vi vidis, alie mi mistraktos vin.
- Sed vi ne manĝas ĝin, diris la etulo, vi metas ĝin en ĉi tiun sakon.
- Simplulo ! Estas por alporti ĝin al kamaradoj.
Ĉe la momento kiam Paskalo diris ĉi tiujn vortojn, fajfo aŭdiĝis; sendube estis signalo, ĉar tuj li ĵetis la sakon al Marcelo, kriante al li :
- Jen, prenu ĝin kaj forkuru; jen la polico.
Efektive, preskaŭ tuj pluraj viroj aperis kuntrenantaj post si kelkajn stratbubojn kiujn ili arestis. Unu el ĉi tiuj viroj peze metis sian manon sur la ŝultron de Marcelo, kiu tie restis senmova, konfuzita kaj ekkriis :
- Jen alia, kaj ĉi tiu ne povas nei. Vidu ! Li ankoraŭ havas enmane sakon da bruna sukero, kaj jen ŝirita paksako kun apude lia tranĉilo.
- Mi, mi ! balbutis la kompatinda infano, eksplodante per larmoj. Mi certigas vin ke mi prenis nenion !
Filipo sin tenis iom flanke, kaŝita meze de homamaso, kiu kolektiĝis ĉirkaŭ ili. Aŭdante la voĉon de sia frato, li kuris al li, kriante :
- Ne kunprenu lin ! Li ne estas ŝtelisto, li estas mia frato, mia kompatinda frateto kiun mi kuntiris ĉi tien.
- Ha ! Ha ! diris unu el la agentoj, vi do ankaŭ aliĝis al la bando.
Kaj li antaŭenpaŝis por ekkapti lin; Filipo, timigita, rapide sin kaŝis en la homamaso, kaj helpata de kelkaj virinoj kiuj kompatis lin, li sukcesis eskapi kaj ekkuris plenrapide direkte al la domo. Li ankoraŭ aŭdis dum kelka tempo la senesperajn kriojn de sia frato kiu alvokis al sia helpo, sed kion li povis fari por li ? Necesis iri plej rapide sciigi al sia patro pri tio kio okazis, kaj se li sin lasus konduki en malliberejon, li ne sekcesus tion. Li senhezite kuris ĝis la pordo, poste haltis kaj fariĝis tute pala. Estis terure diri : "Mi kuntiris mian junan fraton for, mi malhelpis lin iri al lernejo, mi kondukis lin en malbonan societon, kaj nun li estas arestita kaj kunportita en malliberejon kiel ŝtelisto". Kiel lia patro kolerus ! Ĉu li tuj batus lin, eble mortigus lin ! Kaj li hezitis malfermi la pordon kaj tremis per ĉiuj siaj membroj. Poste, la ideo de la senhelpeco kaj de la korŝiraj krioj de lia frato revenantaj al li, li sin ĵetis en la ĉambron.
Lia patrino tie estis sola, la konfeso estis iom pli facila.
Tuj kiam la kompatinda virino komprenis liajn hakitajn parolojn, ŝi prenis lin je la mano kaj diris :
- Nu, nu ! Rapide, mi volas paroli kun ĉi tiuj homoj. Ili ne povas rifuzi redoni al mi mian malfeliĉan infanon. Via patro estas en la metiejo, alvoku lin kaj ni rapide foriru.
Ili ĉiuj tri foriris. Liaj gepatroj ne diris al li eĉ vorton de riproĉo, eble ili vidis en lia konfuzita vizaĝo ke li estis sufiĉe punita.
Malgraŭ ĉiuj siaj klopodoj, ili kapablis nek vidi Marcelon nek liberigi lin tiun tagon mem. Li devis pasigi tutan nokton en malliberejo. Teruran nokton por la tuta familio kaj ĉefe por la kulpa Filipo.
La morgaŭon, oni liberigis la kompatinda knabeto kaj oni redonis lin al liaj gepatroj. Oni malkovris ke la tranĉilo estis de Paskalo, kaj tiu ĉi konfesis esti doninta la sakon al la infano por senigi sin de ĝi. Tiel lia senkulpeco estis plene certa. Sed li estis tiom timigita kaj tiom suferis, ke li grave malsaniĝis.
Vi facile povas imagi la turmentiĝojn de la malfeliĉa Filipo dum lia frato estis en danĝero, kaj lian feliĉon kiam li finfine vidis lin resanigita. Mi ja povas certigi al vi ke, ekde tiu tago, li neniam plu estis tentata iri laŭ plej longa vojo anstataŭ iri tute rekte kien lia devo venigis lin.
Last edited: 29/10/2024
Add a comment