La Kavaliro de Ekskaliburo.
https://www.meshistoiresdusoir.fr/h/le-chevalier-dexcalibur/
Ĉapitro 1 : La Sentima Kavaliro.
Iam, en forega reĝlando, loĝis juna knabo nomata Tristano. Li vivis dum la tempo de la Mezepoko, kiam kavaliroj mastre regis kaj kiam kasteloj kaj bataloj estis ordinaraj. Tristano revis de sia plej juna aĝo fariĝi kuraĝa kaj honora kavaliro.
Tristano estis forta kaj lerta knabo, kun buklaj brunaj haroj kaj okuloj fulmetantaj pro firmeco. Li ĉiutage sin trejnis manuzi la glavon kaj la arkon laŭ la sagacaj konsiloj de sia patro, li mem fama kavaliro. Lia patro instruis al li la valorojn de honoro, de kuraĝo kaj de lojaleco.
Iun tagon, dum Tristano sin trejnis per arko en la korto de la kastelo, mistera vizio aperis al li. Milda sed potenca voĉo diris al li : "Tristano, vi estas la elektito. Vi estis elektita por plenumi epopean serĉon kaj trovi la magian glavon de Ekskaliburo, kiu donos al vi la potencon protekti vian reĝlandon".
Tristano, mirigita de ĉi tiu profeta vizio, decidis sin ĵeti en ĉi tiun danĝeran serĉadon. Li parolis pri tio al sia patro, kiu estis samtempe fiera kaj maltrankvila. Li sciis ke la vojo estos semita de faliloj, sed li havis fidon al la braveco kaj inteligenteco de sia filo.
Ĉapitro 2 : La Serĉado komenciĝas.
La morgaŭon matene, Tristano preparis sian ĉevalon, armita de sia glavo kaj de sia ŝildo. Li estis preta foriri al aventuro. Lia patro donis al li mapon de la reĝlando kaj admonis lin sin montri gardema.
Tristano rajdis tra la vastajn ebenaĵojn, transirante profundajn arbaregojn kaj malkvietajn riverojn. Li survoje renkontis kamparanojn, komercistojn kaj aliajn kavalirojn, kiuj proponis al li helpon kaj raportis al li rakontojn pri la misteroj de la glavo de Ekskaliburo.
Kiam Tristano alproksimiĝis al Monto de Drakoj, li renkontis maljunan ermiton vestitan de ĉifonaĵoj. La ermito diris al li ke li konis la precizan lokon de la magia glavo kaj ke li gvidos lin kondiĉe ke Tristano faru komplezon al li.
Ĉapitro 3 : La Monto de Drakoj.
Tristano rapide akceptis la proponon de la ermito, deziranta daŭrigi sian serĉadon sen pli prokrasti. La ermito scigis al li ke por trovi la glavon de Ekskaliburo, li devis unue atingi la profundan kavernon situantan ĉe la pinto de la monto de la Drakoj.
La monto de la Drakoj estis timinda loko, famkonata por gastigi grandegaj fajrosputantaj estaĵoj. Sed Tristano ne senkuraĝiĝis. Li estis rezoluta pruvi sian valoron kaj akiri la magian glavon.
Dum pluraj tagoj, Tristano grimpis la krutan monton, evitante la kaptilojn kaj insidojn lokmetitajn de la drakoj. Li montris rimarkindan inteligentecon por preteriri obstaklojn kaj restis kuraĝa fronte al la flamoj kiuj ĉirkaŭis lin.
Fine, post sennombraj malfeliĉaĵoj, Tristano atingis la profundan kavernon. Li sin trovis antaŭ fortika ŝtonpordo, ornamita de antikvaj simboloj. Li rememoris la vortojn de la ermito kaj komencis deĉifri la simbolojn. Finfine, li sukcesis malfermi la pordon kaj eniris la malluman kavernon.
Ĉapitro 4 : La Akva Malfeliĉaĵo.
La kaverno estis plenplena de misteroj kaj kaŝitaj trezoroj. Tristano singarde antaŭeniris, lumigante sian vojon per torĉo. Subite li aŭdis bruon de akvo kiu elfluis. Li sekvis la sonon kaj malkovris grandegan subteran ĉambron kie troviĝis trembrilanta fonto.
La fonto estis protektita de timinda danĝero : Tristano devis plonĝi en ĝiajn magiajn akvojn kaj elpreni brilegan gemon. Ĉi tiu gemo laŭdire estus la ŝlosilo por malfermi la pordon kondukantan al la glavo de Ekskaliburo.
Senhezite, Tristano sin ĵetis en la malvarman akvon kaj naĝis ĝis la fundo de la fonto. Li batalis kontraŭ la potencaj fluoj kaj sukcesis ekkapti la tiom deziregitan gemon. Kiam li alsupris al la surfaco, li sentis novan energion invadi lin.
Ĉapitro 5 : La Glavo de Ekskaliburo.
Armita de la gemo, Tristano reiris al la kaverna pordo. Li enigis la gemon en fendon kaj la pordo malrapide malfermiĝis. Tristano eniris en grandan ĉambron kie troviĝis la glavo de Ekskaliburo, plantita en ŝtona soklo.
Li alproksimiĝis al la glavo, kun la manoj tremantaj pro ekscitiĝo. Li profunde enspiris kaj kaptis la tenilon de Ekskaliburo. Subita ora elbrilo volvekovris la ĉambron kaj Tristano sentis nekredeblan potencon flui tra siaj vejnoj.
Li sukcesis. Tristano estis la nova posedanto de la magia glavo de Ekskaliburo. Li sciis ke ĉi tiu armilo donis al li grandegan respondecon, tiun de protekti sian reĝlandon kaj ĝiajn loĝantojn kontraŭ la fortoj de malbono.
Ĉapitro 6 : La Triumfa Reveno.
Kun la glavo de Ekskaliburo en sia posedo, Tristano komencis la longan vojaĝon de reveno al sia reĝlando. Ĉe ĉiu etapo de la vojo, li uzis la glavon por batali kontraŭ malamikoj kaj solvi problemojn kiuj aperis.
La novaĵoj pri la serĉado de Tristano rapide disvastiĝis ĉien en la reĝlando. La vilaĝanoj kaj la nobeloj bonvenigis lin kun ĝojo kaj admiro. Tristano fariĝis vivanta legendo, simbolo de braveco kaj de decidemo.
Tuj reveninta en la kastelon, Tristano estis akceptata kiel heroo. Lia patro, la fama kavaliro, estis plena de fiero kaj emocio. Li sciis ke lia filo estis destinita por gravaj aferoj kaj li estis feliĉa vidi lin atingi sian plenkapablecon.
Tristano daŭre servis sian reĝlandon kiel kuraĝa kaj lojala kavaliro. Li uzis la potencojn de la glavo Ekskaliburo por defendi la subprematojn kaj konservi pacon en la reĝlando.
Kaj tiel, la historio de Tristano, la kuraĝega kavaliro, estis rakontita al la estontaj generacioj, kiel fonto de inspiro kaj kuraĝo. Lia epopea serĉado kaj lia triumfo restis stampitaj en la memoroj, memorigante al ĉiuj ke braveco, inteligenteco kaj eltenemo kapablis superi ĉiujn obstaklojn.
Last edited: 26/10/2024
Add a comment