La eta Porĉjo.
El "Infanoj kaj Bestoj" de Sino William de Coninck
Ĉapitro 1 : Ĉe la Bieno
- Bonan novaĵon, sinjorino Katerino, iam diris Johano, la plugisto, al farmistino kun sufiĉe mordema mieno. La dika porkino estas altvalora besto, ĝi naskis dek tri idojn ĉi nokte.
- Vere ! ŝi respondis al li per ursa tono. Kaj vi opinias ke tio estas feliĉa ! Ĉu vi ne scias ke la nombro dek tri alportas malbonŝancon kaj ke neniam kovitaro aŭ naskitaro de dek tri sukcesis ?
- Ba ! diris Johano, koncerne la kovitaron, ĉi tio estas sensencaĵo. Ĉar porkinoj havas nur dek du botelojn por doni al siaj suĉinfanoj kaj ĉiu el ĉiuj ĉi tenas la sian kaj ne volas pruntedoni ĝin al siaj fratoj, okazas kelkfoje ke la dek-tria mortas pro manko de nutraĵo; sed tio ne malhelpas la dek du aliajn prosperi.
- Nuntempe, ni ne plu volas kredi ion, daŭrigis acide sinjorino Katerino. Mi ja ne lasas min erarigi. Mi ĉiam ne opinias scii pli ol niaj patroj. Tial, por detrui malbonsorton, vi tuj mortigos la plej malfortan el la porkidon.
Kiam la farmistino foriris, Johano komencis ekzameni unu post la alia, ĉiun el ĉi tiuj kompatindaj bestoj.
La eta bovistino Luizo ĉeestis ĉi tiun scenon.
- Vere ! Johano, ŝi diris, ĉu vi kuraĝos mortigi unu el ĉi tiuj kompatindaj ĉarmuloj ? Kiel ili estas afablaj ! Ni neniam dirus ke ili devas fariĝi dikaj, malbelaj porkoj. Ili estas tiel rozkoloraj, tiel dolĉaj por tuŝi, kaj kia stranga torda vosteto ! Ho ! Mi petegas vin, donu al mi ĉi tiun, anstataŭ mortigi ĝin. Mi provos bredi ĝin.
Johano - Ho jes ja ! Sinjorino Katerino aranĝus al mi belan postaĵon, se mi ne farus kiel ŝi ordonis al mi. Mi ne emas perdi mian postenon, pro amo de porko.
Luizo - Sed, Johano, ŝi nenion scios pri tio. Mi kaŝos ĝin tiel bone, kaj ŝi neniam venas sur la kampojn kie mi pasigas ĉiujn miajn tagojn.
Johano - Vi neniam kapablos bredi ĝin, tio postulas pli da zorgoj ol infano. Kaj plie kiel vi nutros ĝin ?
Luizo - Mi zorgos pri ĝi tute kvazaŭ ĝi estus mia infano kaj mi donos al li lakton de la bruna bovino, la plej bonan el ĉiuj. Mi melkos ĝin por ĝi ĉiufoje kiam ĝi soifos. Ho ! Johano, bona Johano mia, mi petegas vin. Mi estas tiel malfeliĉa, mi tiom enuas, tute sola sur la kampoj, kun nenio alia por fari ol prigardi la bovinojn !
La plugisto konsideris dum momento la kompatindan knabineton, nigran, malgrasan, apenaŭ vestitan, kiu rigardis lin per grandaj, tiel petemaj okuloj. Li sciis ke ŝi estas orfino, edukita je kosto de la orfejo, kaj ke de sinjorino Katerino ŝi ofte ricevis batojn, neniam karesojn, kaj kiel tutan salajron, sufiĉe malbonan manĝaĵon.
Li kompatis ŝin, kaj ne nur li fine konsentis forlasi al ŝi la porketon, sed li donis al ŝi malnovan fiolon de siropo, montris al ŝi kiel ŝi devis enmeti lakton en ĝin kaj alĝustigi tukpecon al la botelkolo, por ke la besto kapablu suĉi ĝin. Neniam avarulo taksis sian trezoron tiom kiom la kompatinda Luizo sian apartan suĉinfaneton. Ŝi envolvis ĝin en malnova ŝirita ŝalo, la sola varma vestaĵo kiun ŝi posedis, kaj foriris al la kampoj tenante ĝin en siaj brakoj. De tempo al tempo, ŝi duonmalfermis la ŝalon, tenere kisis la etan rozkoloran muzelon kaj daŭrigis sian vojon sekvante siajn bovinojn.
Post esti multe pripensante pri ĉi tiu serioza demando, ŝi nomis la besteton Porĉjon.
Dum la tuta tago ŝi tenis ĝin sur siaj genuoj kaj proponis al ĝi por trinki multe pli ofte ol necese. Vespere ŝi kuŝigis ĝin apud si en sian liton. Tio ne estis tre pura, sed la kompatinda infano ne estis edukita por esti tre atentema pri tiaj aferoj. Ŝi daŭre prizorgis ĝin tiamaniere, tiel ĝi bonege kreskis, kaj baldaŭ ĝi konis sian mastrinon kaj povis ludi kaj petoladi ĉirkaŭ ŝi. Tuj kiam ĝi estis sufiĉe forta sur siaj kruroj, ĝi komencis sekvi ŝin ĉien kien ŝi iris. Ĝi multe amis ŝin kaj ŝajnis same inteligenta kiel hundo.
Dum kelka tempo oni sukcesis kaŝi ĝin de la akraj okuloj de sinjorino Katerino; sed iun belan tagon, kiam ĝi revenis hejmen kun la bovinoj, ĝi ĝuste venis sin ĵeti en la krurojn de la farmistino. Ĉar la dek du fratetoj bonege kreskis, tiu ĉi ne tro koleris, kaj kontentis sin diris:
- Tio faros unu pli por vendi ĉe la merkato.
Luizo prenis tiujn parolojn kiel vanan minacon. Vendi Porĉjon ! Ŝian karan infanon, la sola estulo kiu amis ŝin, tio ne eblis ! Preferinde elŝiri de ŝi la koron.
Ĉapitro 2 : Luizo kaj Hedvigo
La knabineto ofte alkondukis siajn bovinojn por paŝti sur monteto kiu superstaris la parkon de la grafo de Ŝehono, la posedanto de la farmejo. Tie estis kelkaj belaj kverkoj, sub kiuj ŝi kuŝiĝis. Iam ŝi vidis en ĉi tiu parko, kutime senhoma, junan fraŭlinon tre elegante vestitan, kiu ŝajnis proksimume el sia aĝo, kaj kiu estis tre pala. Bela hundeto sekvis ŝin kaj ŝi portis en siaj brakoj belegan pupon preskaŭ tiel dikan kiel infano.
- Kiel feliĉa ŝi devas esti ! opiniis Luizo, ŝi ja havas ĉion kion ŝi bezonas ! Ŝia robo estas tre bela ! kaj la mia kiu estas tiel mallonga, tiel malpura, tiel ŝirita ! Ŝi havas tiel belajn botetojn, dum mi iras nudpiede sur la ŝtonoj; kaj ĉefe ŝi havas homojn kiuj zorgas pri ŝi kaj kiuj amas ŝin, ŝi havas panjon kaj paĉjon ! Kiel bone tio devas esti, havi paĉjon kaj panjon, ĉar finfine, ili estas devigataj ami vin, ili ne povas fari alie. Mi ne estas la vera panjo de Porĉjo, kaj tamen, ĉar mi klopodis por bredi ĝin, mi amas ĝin, amas ĝin per mia tuta koro. Estas vere ke ĝi estas belega porketo, ŝi aldonis pasante la manon sur la ankoraŭ dolĉajn kaj silkecajn harojn de la besto, kiu frotis sin kun tenero kontraŭ ŝi. Poste, denove rigardante en la parkon, ŝi daŭrigis : Frino Hedvigo tamen ne ŝajnas amuziĝi; ĉar mi ja pensas ke ĉi tiu knabineto devas esti Frino Hedvigo de Ŝehono, la filino de Sr la Grafo, kiu alvenis hieraŭ vespere. Jen ŝi kiu donas sian pupon por teni al tiu tiel rigida fraŭlino kiu ĉie sekvas ŝin. Ŝi sidiĝas sur benkon kun enua mieno, kaj ŝi forpuŝas sian hundon kiu volas karesi ŝin.
- Fraŭlino Majo, diris fakte Hedvigo al sia angla guvernistino, mi enuas ĉi tie, ni vidas neniun.
- Estas vere, infano mia, ŝi respondis, ke ne estas ĉi tie kiel en Parizo; sed vi scias ke la kuracisto ordonis al vi kamparan aeron.
- La kuracisto, daŭrigis la infano oscedante, ordonis al mi distri min, kaj mi ja ĉiam enuas. Ho ! Fraŭlino, ŝi ekkriis ŝanĝante la tonon, vidu do tiun etan kampulinon tien ! Kian strangan beston ŝi havas kun si ! Ĉu ĝi estas hundo ? Mi neniam vidis ion similan.
Fraŭlino Majo malrapide elprenis sian nazumon el sia poŝo, alĝustigis ĝin sur sian longan, pintan nazon kaj, post esti atente rigardanta, deklaris ke ŝi ne povas imagi el kia specio estas tiu stranga besto.
- Mi kredis ke vi sciis la biontologion, diris al ŝi Hedvigo iom moke. Nu ! Por instrui nin, ni iru ekzameni ĝin pli proksime. Mi pensas ke estas pordo tiuflanken.
- Sed, kara Hedvigo mia, vi estos laciĝanta, kaj mi ne scias, ĉu decas ke vi eliru el la parko por iri babili kun kamparanino.
- Tre deca, tre deca, mi certigas al vi. Cetere mi ne volas babili kun la kamparanino, mi volas vidi de proksime la amuzan beston.
Por vidi la amuzan beston, necesis ja babili kun la kamparulino, ĉar Porĉjo, timigita de la alproksimiĝo de la hundeto, kaŝiĝis en la jupoj de sia kara mastrino. Hedvigo, senspira pro esti grimpinta, kvankam la deklivo estis nek alta nek kruta, sin lasis fali en la herbon kaj diris al Luizo :
- Kiel sin nomas la besteto kiu ludas kun vi kiel hundo ? Mi neniam vidis ion similan.
La eta bovistino komencis rigardi ŝin, kun buŝo malfermita kaj tre surprizita mieno. Poste, sen diri ion, ŝi eltiris Porĉjon el sub sia jupo kaj montris ĝin al Hedvigo ĉiuflanke.
Fraŭlino Majo, haltinta je kelkaj paŝoj, ekparolis kun digna mieno kaj diris :
- Nu ! etulino, ĉu vi ne aŭdas ke fraŭlino demandas al vi la nomon de ĉi tiu stranga besto. Ĉu ĝi ne estas lutro ?
Ĉifoje, Luizo ne plu sin detenas, ŝi eksplodas per ridoj. Ne rekoni porkon ! Rigardi Porĉjon kiel lutron ! Ŝi ja, kompatinda knabino ! ne scias multon, sed ŝi tamen scias rekoni porkon kaj bovinon, kaj kaprinon; kaj la ridado daŭras.
La guvernistino mienas tre ofendita dum Hedvigo, trafita de la kontaĝo, ankaŭ ekridas. La ideo ke la klera fraŭlino Majo ne rekonis porkon, ŝajnis ankaŭ al ŝi tre amuza. Kiam ili iom trankviliĝis, ŝi komencis meti al Luizo mil demandojn, kaj tiu ĉi rakontis al ŝi la historion de Porĉjo, kaj montris al ŝi ĝiajn talentojn. Jam ĝi sciis doni la piedon kaj revenigi en sia buŝo mallongan bastoneton. Ĉio ĉi ege amuzis la etan parizaninon. Ŝi devigis sian hundon konatiĝi kun la porkido kaj baldaŭ ambaŭ komencis kune ludi.
Kiam fraŭlino Majo deklaris ke estis tempo por rehejmeniri, la du knabinetoj bedaŭre disiĝis kaj antaŭdecidis tie renkontiĝi ĉiutage.
Estis feliĉa renkontiĝo por ĉiu el ili, ĉar kiam Hedvigo eksciis ke la kompatinda Luizo scipovis nek legi nek skribi, ŝi proponis al ŝi doni lecionojn, kaj fraŭlino Majo, konservante sian rigidan mienon, lasis ŝin fari ĉar ŝi vidis ke tio estis bonega distrado por ŝia lernanto. Ŝi eĉ konsentis helpi ŝin elekti kaj fasonigi vestaĵojn por ŝia zorgato. Kiel feliĉa ŝi estis, la eta bovistino, kiam unuafoje ŝi sin trovis tute nove vestita ! Ĝis tiam ŝi neniam havis aliajn robojn krom tiuj kiuj oni fasonis por ŝi el malnovaj flikitaj jupoj de sinjorino Katerino.
Oni ankaŭ lavis Porĉjon . La du etulinoj banis kaj sapumis ĝin en rivereto. Poste, kiam li estis bone seka kaj pura, Hedvigo ligis belan bluan rubandon ĉirkaŭ ĝia kolo.
Ĉapitro 3 : La Disiĝo
Estis tiam belaj tagoj por la malriĉa orfino, sed ili ne devis longe daŭri. Iun matenon, Hedvigo sciigis al ŝi ke la kuracisto ordonis al ŝi iri por banadi en maro kaj ke, la venontan semajnon, ŝi iros kun sia patrino kaj sia guvernistino. Nur ŝia patro restos en la kastelo. Luizo konsterniĝis. Ŝi ĵus komencis kapabli literumi, kaj ŝiaj leglecionoj multe interesis ŝin. Plie ŝi tiom amuziĝis kun Hedvigo; tiu ĉi estis tiel bona por ŝi, kompatinda knabino, kiu ĝis tiam estis nur amata de sia porko. Ŝajnis al ŝi, ke ŝia tuta feliĉo foriris. Ŝi reakiris nur iom da kuraĝo kiam ŝia amikino certigis al ŝi ke, post du monatoj, ŝi revenos al la kastelo kaj kiam ŝi donacis al ŝi plurajn malgrandajn donacojn, interalie facilan libron per kiu ŝi rekomendis al ŝi bone ekzerciĝi por legi.
Ses semajnoj fluis sufiĉe malgaje. Tamen Porĉjo estis granda distraĵo por sia mastrino. Li multe dikiĝis kaj preskaŭ fariĝis granda porko. Malgraŭ la malbona reputacio kiun havas ĝiaj kunuloj, li estis tre pura, tre inteligenta, kaj tre kaĵolema por Luizo. Kia do estis la malespero de la kompatinda infano kiam sinjorino Katerino sciigis al ŝi ke, la venontan vendredon, Johano devis preni ĝin kaj iri vendi ĝin ĉe la urba merkato. Estis por ŝi kiel fulmobato; ŝi ne povis kredi tion.
- Vendi mian porkon ! Mian Porĉjon, kiun mi bredis kun tiom da zorgoj ! ŝi ripetis kun senkonsola mieno. Ĉi tio ne eblas.
- Via porko ! acide rebatis la malafabla farmistino, ĉu ĝi ne estas la infano de nia porkino ? Ĉu vi ne bredis ĝin per lakto de niaj bovinoj ?
Estis vere, kaj Luizo eksplodis en larmoj sen aldoni ion.
Johano, kiu ĉiam estis sufiĉe bona por ŝi, diris al ŝi :
- Konsolu vin, knabineto. Tio estas pli bone tiel; se ni gardus vian beston, vi estus vidanta ĝin mortigita antaŭ viaj okuloj, dum estas por grasigi ĝin kiun ni vendas ĝin.
Luizo ne aŭskultis lin; ŝi singultis por fendi la koron. Ŝi imagis la kriojn de sia kompatinda amiko, kiam oni ligos al ĝi la krurojn por meti ĝin sur la ĉaron, la malbonajn traktadojn kiujn ĝi ricevos, la forlogan lokon en kiu oni enŝlosos ĝin kaj, fine, la tranĉilon de la kolbasisto.
Kaj ŝi ! Kion ŝi fariĝus sen sia Porĉjo ! Tute sola en la mondo. Ho ! Se almenaŭ Hedvigo ĉeestus ! Ŝi helpus ŝin por savi ĉi tiun kompatindan beston kiu tiom amuzis ŝin; sed ŝi ne jam devis reveni.
Estis merkredo, ŝi do havis nur la morgaŭan tagon por pasigi kun sia fidela kunulo. Dum tiu tuta nokto ŝi ne dormis eĉ momenton, ŝi nur serĉis en sia kapo manieron savi ĝin. Matene ŝi leviĝis preskaŭ decidita ne reiri al la farmodomo, forlasi siajn bovinojn kaj foren forfuĝi, kun Porĉjo. Atendante ŝi kondukis ĝin sub la maljunajn kverkojn, sur la loko kie ŝi unuafoje vidis Hedvigon, kaj tie, dum ŝiaj bovinoj komencis paŝti ĉirkaŭ ŝi, ŝi sidiĝis kaj malgaje rekomencis pripensi; ĉar ŝi klare sentis ke estas frenezo tiel forkuri sen unu soldo en la poŝo; plie, se ŝi farus tion, ŝi neniam plu revidus Hedvigon. Kion dirus ĉi tiu kiam, reveninte, ŝi ne plu retrovus sian Luizeton ?
Ĉapitro 4 : Porĉjo malkovras Trufojn
Ŝi atingis ĉi tiun punkton en siaj pripensoj kiam ŝi aŭdis Porĉjon fari etajn gruntojn de kontentiĝo. Ŝi turnis sin kaj vidis ĝin okupata fosi per sia muzelo en truo kiun li faris apud la kverko. Ĝi eltiris el ĉi tiu truo nigrajn bulojn, sufiĉe similajn al terpomoj, kaj plezurege manĝis ilin.
Scivola vidi tion kio ĝi povis esti, ŝi elprenis tiun kiun ĝi ĵus elfosis, kaj anstataŭe donis al ĝi malgrandan pecon da pano.
- Ha ! Tio bone odoras, ŝi diris. Mi certas ke kuirita ĝi estus tute same bona kiel terpomoj. Mi tuj faros provizeton.
Do ŝi daŭre elfosigis ilin per Porĉjo, kiu plezure interŝanĝis ilin kontraŭ pano kaj eĉ ŝajnis kompreni tion kion oni deziris de li. Kiam ŝi havis certan kvanton, ŝi metis ilin en sian antaŭtukon kaj kuris al Johano kiu plugis kampon ne for de tie. Li ĝuste tiam estis babilanta kun sinjoro de la urbo. La knabineto demandis al li ĉu li sciis tion kio estis ĉi tiu stranga legomo kiu kreskis sen tigoj aŭ folioj, kaj ĉu ni povis manĝi ĝin.
La sinjoro, kiu estis gastejestro, ne donis al Johano tempon respondi kaj ekkriis kun tre surprizita mieno :
- Sed ĉi tiuj estas trufoj kiujn vi havas tie ! bonegaj trufoj ! Kie do vi trovis ĉi tion ?
- Sub la kverkoj de sinjoro la Grafo, respondis la infano, estis Porĉjo, mia porko, kiu malkovris ilin.
- Kaj kion vi faros per ĝi ? demandis la gastejestro, ĉu vi volas vendi ilin al mi !
- Vendi ilin al vi ! ekkriis Luizo ruĝiĝante pro plezuro pro ideo kiu ĵus trapasis la kapon. Ĉu vi donus al mi sufiĉe da mono por aĉeti junan porkon ?
- Ho ho ! diris la viro iom surprizata, la etulino estas interesita. Nu ! Mi promesas doni al vi pli da mono ol vi bezonas por tio, se vi konsentas diri al neniu kie vi trovis la trufojn, kaj se vi volas alporti al mi ĉiujn kiujn vi malkovros.
- Kia feliĉo ! ekkriis Luizo; tiel mi konservos Porĉjon, ĝi estos mia, vere mia, kiam mi estos ĝin aĉetinta !
Dirante ĉi tiujn vortojn, ŝia vizaĝo malgajiĝis, ŝi pripensis dum momento, poste ŝi diris :
- Sed ĉi tiuj trufoj, ili ne estas miaj, ili apartenas al Sr la Grafo, ĉar mi trovis ilin sub liaj arboj. Se mi elfosus terpomojn el unu de liaj kampoj kaj irus vendi ilin, tio estus ŝteli, kaj ŝajnas al mi ke ĉi tio estas la sama afero. Mi ja ne volas esti ŝtelistino !
- Eta naivulino, diris la gastejestro, tio tute ne estas la sama afero. Ĉar li ne scias ke li havas ĉi tiujn trufojn, vendi ilin ne estas ŝteli. Cetere, ĉar vi diras ke ili estas liaj, se vi alportos ilin al li, li ne donos al vi eĉ unu soldon, dum mi ja proponas al vi bonan prezon.
- Estas vere, diris heziteme la infano, li ne scias ke li havas ilin, kaj plie, Porĉjo, mia kara Porĉjo ! Tamen, ŝi aldonis, en kampo de terpomoj li ne scias kiom da ili estas, kaj tamen preni kelkajn el ili estas ŝteli. Ŝtelistoj ĉiam estas punitaj, mi bone scias tion. Ne, ne, vere, mi ne devas, mi ne volas vendi ilin al vi, mi kuras alporti ilin al Sr la Grafo.
- Eta stultulino, diris la hotelisto turnante al ŝi la dorson kun elrevigita mieno.
- Johano, kriis Luizo, mi petegas vin, gardu miajn bovinojn dum momento; mi tuj revenos. Kaj ŝi foriris plenrapide, kvazaŭ restante, ŝi timus cedi al tento. Porĉjo komencis galopi post ŝi kaj estis tre amuze vidi ĝiajn kruretojn tiel barakti.
- Hola ! Kion vi volas, etulino ? demandis maljuna servisto vidante la infanon kaj la beston tiel eniri en la kastelkorton.
- Paroli al Sr la Grafo, diris Luizo kun klinsaluto.
- Ĉu vi kredas ke oni tiel parolas al sinjoro ? Rapide diru tion kion vi volas, kaj zorgu ke via fia besto ne eniru en la domon.
- Vidu, diris timeme la infano malfermante sian antaŭtukon, mi volas doni ĉi tion al Sr la Grafo. Oni diras ke tio ĉi valoras monon.
La servisto ekzamenis la enhavon de la antaŭtuko.
- Trufoj ! li diris, kaj eĉ el la pli belaj ! Mi ja pensas ke tio valoras monon, vi tie havas kontraŭ pli ol dek frankoj. Sed estas ĉe la kuiristo kiun necesas direkti vin, se vi volas vendi ilin.
- Mi ne volas vendi ilin, daŭrigis Luizo, mi volas paroli kun Sr la Grafo. Ho ! Mi petegas vin, lasu min paroli kun li.
La servisto eniris en la kastelon kaj baldaŭ revenis sekvata de la grafo mem.
- Ha ! li diris vidante Porĉjon, la etulino kun porko, pri kiu Hedvigo tiom ofte parolis al mi. Kion vi volas, infano mia ?
Luizo ruĝiĝis, hezitis poste diris :
- Vidu, sinjoro, ĉi tiujn belajn trufojn. Mia porko kaj mi trovis ilin en via bosko de kverkoj, kaj ĉar ili estas viaj, ni alportas ilin al vi.
La Grafo – Kiel ! Vi trovis trufojn en mia bosko de kverkoj; sed tio estas altvalora malkovro kiun vi faris tie. Kaj vi alportas ilin al mi anstataŭ vendi ilin ! Vi eble ne scias ke ili valoras multe da mono.
Luizo – Ho ! Jes, sinjoro, mi bone scias tion. La gastejestro de la Or-Leono volis aĉeti ilin de mi; sed ĉar ili apartenis al vi, mi ne povis vendi ilin.
La Grafo — Vi verŝajne ne bezonas monon ?
Luizo — Male mi tre bezonas ĝin, por mia kompatinda Porĉjo.
Kaj dirante ĉi tiujn vortojn, ŝi ekploregis.
Ĉapitro 5 : Luizo kaj Porĉjo restos en la Kastelo
La grafo, mirigita pro trovi tiom da takto en malklera eta kamparanino, bonkorece parolis al ŝi, kuraĝigis ŝin kaj igis ŝin rakonti sian tutan historion. Kiam ŝi finis, li diris al ŝi :
- Vi kaj Porĉjo, vi faris malkovron kiu estos al mi tre avantaĝa, estas do juste ke vi estu rekompencita pro tio. Mi aĉetas Porĉjon al sinjorino Katerino. Mi loĝigas ĝin en la kromdomo de la kastelo, kaj dum li vivos, li estos prizorgata kiel princo kaj havos nenion por fari krom serĉi trufojn. Koncerne vin, knabineto mia, ĉar mi ne volas apartigi vin de via kara amiko kaj ĉar mi scias ke mia filino tre amas vin, mi ankaŭ akceptas vin en la kastelo kaj mi instigas vin, prizorgante Porĉjon, al lernado de ĉio kio necesos al vi por iam fariĝi la ĉambristino de Hedvigo. Ĉu ĉi tio konvenas al vi ?
- Ho ! Sinjoro, diris Luizo tre kortuŝita, mi ne meritis tian feliĉon, ĉar mi estis dum momento tre tentita vendi la trufojn.
- Kaj ĝuste, respondis la grafo, estas ĉar vi sukcesis elteni fortan tenton, ke vi meritas tion. Plie, memoru, infano mia, ke preskaŭ ĉiam la vojo al honesto estas samtempe tiu al feliĉo.
Last edited: 28/10/2024
Add a comment