Créer un site internet

La Esploristoj de la Aŭtuno.

https://www.meshistoiresdusoir.fr/h/les-explorateurs-de-lautomne/

Ĉapitro 1 : La alveno de aŭtuno.

Antono, 11-jaraĝa knabeto, vekiĝis iun matenon sentante mildan freŝan venteton sin gliti tra la malfermita fenestro de sia dormoĉambro. Somero malrapide cedis lokon al aŭtuno, kaj la prema varmego de la pasintaj monatoj komencis cedi lokon al pli freŝa kaj vigliga atmosfero. Antono aparte ŝatis ĉi tiun jarperiodon, kiam la folioj de arboj sin vestas per mil muaraj koloroj, irante de ora flavo al skarlata ruĝo, pasante tra luma oranĝo.
Malfermante la okulojn, li aŭdis la susuradon de la folioj ekstere kaj sentis agrablan eksciton pensante pri la aventuroj kiujn ĉi tiu nova sezono povus alporti al li. Saltinte el la lito, li rapide surmetis siajn vestojn kaj sturme malsupreniri la ŝtuparon, sopiranta eliri eksteren kaj malkovri la unuajn signojn de aŭtuno.
- Saluton Panjo ! li ĵetis enirinte en la kuirejon kie lia patrino preparis la matenmanĝon.
- Saluton, karulo mia, ŝi respondis kun rideto. Vi ja estas fruleviĝema hodiaŭ. Ĉu estas la ekscito de aŭtuno kiu vekas vin tiel frue ?
Antono vigle kapjesis mordante pecon da buterpano. Jes panjo ! Mi malpacience deziras vidi la ŝanĝojn en la ĝardeno kaj kolekti falintajn foliojn por nia albumo. Ĉu mi povas eliri post matenmanĝo ?
Lia patrino konsentis, milde ridante.
- Kompreneble, grandulo mia. Sed atentu bone vesti vin, estas iom malvarme ĉi-matene.
Antono jesis kaj rapide finis sian matenmanĝon antaŭ kuregi eksteren. Li surmetis veŝton kaj botojn, poste direktiĝis al la ĝardeno. Tie, li estis akceptata de grandioza vidaĵo : la arboj ŝajnis esti surmetintaj siajn plej belajn buntajn robojn, kaj la grundo estis tegita de tapiŝo el kraketantaj mortaj folioj.
Antono pasigis la matenon por esplori la ĝardenon, plukante foliojn el diversaj formoj kaj koloroj por aldoni ilin al sia albumo. Dume, li repensis pri la antaŭa jaro kiam li malkovris neston de erinaco en amaso da folioj. Eble ĉi-jare li trovus novan estaĵon por observi.

Ĉapitro 2 : Nova amikeco.

Dum Antono vagadis tra la ĝardeno, li ekvidis en la foraĵo konatan silueton. Li estis Ĵado, lia najbarino kaj amikino ekde ĉiam. Ĵado estis 10-jaraĝa kaj dividis kun Antono inklinon al naturo kaj subĉielaj aventuroj. Ŝi surhavis brilruĝan koltukon kaj alpaŝis al li kun granda rideto sur la vizaĝo.
- Saluton, Antono ! Ĉu vi jam estas ekstere por esplori ? ŝi ĝoje alparolis al li.
- Saluton, Ĵado ! Jes, mi plukas foliojn por mia albumo. Ĉu vi volas helpi min ? respondis entuziasme Antono.
Ĵado kapjesis kaj aliĝis al li. Kune ili pasigis agrablan tempon plugante foliojn, babilante kaj ridante. Ili kolektis foliojn de kverko, de betulo, kaj eĉ kelkajn falintajn pinpinglojn. La korbo de Antono rapide pleniĝis per aŭtunaj trezoroj.
Dum ili alproksimiĝis al la heĝo ĉe la fundo de la ĝardeno, Antono rimarkis ion stranga. Grunde, inter la mortaj folioj, troviĝis malgranda skatolo el ligno, duone enterigita. Esplorema, li genuiĝis kaj zorge elterigis ĝin.
- Rigardu tion, Ĵado ! li ekkriis malferminte la skatolon.
Interne, ili malkovris malgrandan notlibron flaviĝintan pro la tempo kaj plumon de ansero.
- Ĝi estas notlibro, murmuris Ĵado, dolĉe foliumante ĝin. Estas desegnaĵoj de folioj kaj observoj pri naturo. Tio estas nekredebla ! Ŝajnas ke ĝi apartenis al iu kiu tiom amis la naturon kiom ni.
Antonio ridetas.
- Ŝajnas ke ni malkovris trezoron. Ni povus pli noti niajn malkovrojn en ĉi tiu notlibro, por honori ĝian iaman posedanton.
Ĵado entuziasme konsentis.
- Jes, kaj ni ankaŭ povus aldoni niajn proprajn desegnojn kaj observojn. Ĉi tio povus fariĝi nia aŭtuna projekto.
Dum la cetero de la tago, Antono kaj Ĵado esploris la ĝardenon, skribis notojn en sia nova notlibro kaj desegnis siajn eltrovojn. Ili eĉ trovis malgrandan ranon sin kaŝintan sub ŝtono kiun ili zorge desegnis.

Ĉapitro 3 : La mistero de la oraj folioj.

La tagoj pasis, kaj Antono kaj Ĵado plu esploris sian ĉirkaŭaĵon kun pasio. Ĉiu tago alportis novajn malkovrojn, strangajn fungojn kreskantajn sub arboj, sciurojn kolektantajn provizojn por la vintro, kaj multajn aliajn mirindaĵojn de la naturo.
Iun posttagmezon, tiam kiam ili promenis en la najbara arbaro, ili renkontis apartan arbon. Ĝiaj folioj estis brila orkolora, preskaŭ kvazaŭ ili estus el vera oro. Antono kaj Ĵado miris pro tiu ĉi malkovro.
- Rigardu ĉi tiujn foliojn, Antono ! Ili estas nekredeble brilaj, ekkriis Ĵado plukante iun falintan folion.
Antono atente ekzamenis la folion.
- Ili vere estas specialaj. Oni kredus ke ili estis mane farbitaj. Tio devas esti magia arbo aŭ io simila.
Scivolemaj, ili decidis preni kelkajn foliojn por aldoni ilin al sia notlibro. Sed plukante ilin, ili rimarkis ke la folioj ŝajnas eĉ pli flagreti sub la sunlumo.
- Eble ĉi tiu arbo havas sekreton, sugestis Ĵado. Ni povus provi malkovri kial ĝiaj folioj estas tiel specialaj.
Antono kapjesis.
- Jes, kaj se ni trovos la respondon, ni povos skribi ĝin en nia notlibro. Tio estus nekredebla malkovro.
Dum kelkaj tagoj, Antono kaj Ĵado revenis apud la ora arbo, observante kaj metante notojn. Ili eksciis ke la folioj havis apartan brilon dum certaj horoj de la tago, kaj ke la arbo ŝajnis allogi bestojn kiel papiliojn kaj birdojn.
Iam, dum ili sidis piede de la arbo, desegnante, subite aperis maljunulo. Li surhavis lanan mantelon kaj longan blankan barbon. Li afable ridetis al ili.
- Saluton, infanojn. Kion vi faras ĉi tie, apud ĉi tiu arbo ? li demandis per milda voĉo.
Antono kaj Ĵado interŝanĝis surprizitan rigardon.
- Ni observas ĉi tiun arbon, sinjoro, respondis Antono. Ĝiaj folioj estas tre specialaj, kaj ni volas kompreni kial.
La maljunulo balancis la kapon kun rideto.
- Ha, ĉi tiu arbo ja estas aparta. Ĝi estas konata laŭ la nomo de "Arbo de Revoj". Ĝi laŭdire kreskas en lokoj kie la revoj de homoj estas plej fortaj. Ĝiaj folioj ore brilas por memorigi ĉiun sekvi siajn revojn.
Ĵado streĉis la okulojn.
- La Arbo de Revoj ? Tio estas mirinda !
La maljunulo konsentis.
- Jes, kaj ĝi portas gravan mesaĝon. Ne gravas la malfacilaĵoj, necesas neniam rezigni pri niaj revoj. Daŭrigu esplori kaj observi la naturon, kaj vi malkovros multajn misterojn.
Antono kaj Ĵado dankis la maljunulon pro lia rakonto. Ili skribis ĉion en sia notlibro kaj decidis dividi ĉi tiun mirindaĵon kun siaj amikoj kaj ilia familio, por ke ĉiu estu inspiritaj sekvi siajn revojn.

Ĉapitro 4 : La aŭtuna festo.

Aŭtuno antaŭeniris, kaj la arboj de la vilaĝo sin ornamis per pli kaj pli brilaj koloroj. Antono kaj Ĵado daŭrigis esplori kaj noti en sia notlibro, dividante siajn malkovrojn kun siaj samklasanoj. Ilia notlibro pri naturo fariĝis vera trezoro, plena de desegnaĵoj, de observoj kaj de fascinaj rakontoj.
Iun tagon, revenante de la lernejo, Antono trovis specialan inviton en sia leterkesto. Ĝi estis invito al la aŭtuna festo, organizita de la vilaĝa urbodomo. La festo okazus en la granda parko, kun ludoj, manĝbudoj, kaj ekspozicio de trezoroj de la aŭtuno.
Antono kuris ĉe Ĵado por montri al ŝi la inviton.
- Rigardu, Ĵado ! Estos aŭtuna festo ĉi-sabate. Ni devus iri kaj montri nian notlibron al ĉiuj.
Ĵado ridetas.
- Tio estas bonega ideo, Antono ! Ni povus eĉ organizi etan prezentadon de niaj malkovroj. Mi certas ke la aliaj infanoj ŝatus vidi tion kion ni trovis.
Ĉe la festotago, Antono kaj Ĵado iris al la parko kun sia notlibro kaj elekto de folioj, de desegnoj kaj de notoj. Ili starigis malgrandan budon kaj alkroĉis siajn desegnojn sur tabulo por ke ĉiuj povu vidi ilin. Iliaj gepatroj helpis ilin prepari ĉion, kaj baldaŭ ilia budo altiris la atenton de multaj vizitantoj.
Infanoj de la vilaĝo, gepatroj, kaj eĉ instruistoj venis por admiri ilian laboron. Antono kaj Ĵado entuziasme klarigis siajn malkovrojn, raportante rakontojn pri la Arbo de Revoj kaj la malgrandaj bestoj kiujn ili observis. Ilia pasio por la naturo estis kontaĝa, kaj baldaŭ aliaj infanoj komencis interesiĝi pri sia propra ĉirkaŭaĵo.
- Vi faris eksterordinaran laboron, diris Sino Dupont, la direktorino de la lernejo, foliumante la notlibron. Via amo al naturo estas ekzemplo por ni ĉiuj.
Antonio kaj Ĵado ruĝiĝis pro fiereco.
- Dankon sinjorino. Ni tiom amas esplori kaj lerni novajn aferojn pri naturo, respondis Antono.
La festo daŭris per ludoj, hejmlaboraj budoj, kaj gustumado de aŭtunaj pladoj kiel pomtortoj kaj kukurbaj supoj. Antono kaj Ĵado partoprenis en budo pri farado de folikronoj kaj eĉ gajnis premion pro sia kreokapableco.

Ĉapitro 5 : La sekreto de sonĝoj.

Vespere, tiam kiam la festo estis finiĝanta, Antono kaj Ĵado sin retrovis sub la Arbo de Revoj, ĝuante trankvilon kaj belecon de la loko. La oraj folioj milde brilis sub la lunlumo, kreante preskaŭ magian etoson.
- Vi scias, Ĵado, diris Antono rigardante la flagrantajn foliojn, mi pensas ke ĉi tiu arbo pravas. Ĉiam necesas sekvi niajn revojn. Eble nia revo estas fariĝi natur-esploristoj.
Ĵado ridetis kaj kapjesis.
- Jes, Antono, kaj nia notlibro estas la komenco de ĉi tiu revo. Ni povus plu esplori, lerni kaj dividi niajn malkovrojn kun la tuta mondo.
La maljuna blankharulo subite reaperis, kvazaŭ li aŭdis ilian interparoladon.
- Vi komprenis la mesaĝon de la Arbo de Revoj, infanoj. Sekvi siajn revojn gravas, sed dividi siajn revojn kun la aliaj estas eĉ pli altvalora. Daŭrigu esplori kaj inspiri tiujn kiuj ĉirkaŭas vin.
Antono kaj Ĵado esprimis al li dankemecon. Ili estis rezolutaj daŭrigi sian aventuron, scivoleme kaj mire observi la naturon, kaj dividi siajn malkovrojn kun siaj amikoj kaj sia familio.

Ĉapitro 6 : Leciono por la vivo.

Aŭtuno daŭris, kaj Antono kaj Ĵado pli plenigis sian notlibron de la naturo per siaj malkovroj. Ili esploris ne nur la arbaron kaj la ĝardenon, sed ankaŭ la kampojn, la riverojn kaj eĉ la padojn de la vilaĝo. Ĉiu tago alportis novajn mirindaĵojn kaj novajn lecionojn.
Iun matenon, dum ili estis proksime de la rivero, Ĵado rimarkis malgrandan vunditan birdon.
- Rigardu, Antono ! Ĝi havas rompitan flugilon.
Antono genuiĝis kaj atente observis la birdon.
- Ni devus helpi ĝin. Eble ĝi bezonas kuracadon.
Ili zorge elprenis la birdeton kaj alportis ĝin ĉe la hejmon de Ĵado, kie ŝia patrino, kiu havis konojn pri bestozorgoj, helpis ilin prizorgi la birdon. Ili konstruis al ĝi komfortan kaĝeton kaj nutris ĝin ĝis kiam ĝi estis sufiĉe forta por denove flugi.
- Ni faris bonagon, diris Antono rigardante la resanigitan birdeton forflugi. Helpi la aliajn estas same grava kiel sekvi siajn revojn.
Ĵado konsentis.
- Jes, kaj tio montras ke ni povas distingiĝi, eĉ per malgrandaj agoj.
Ĉi tiu sperto plifortigis ilian decidemon por protekti naturon kaj inspiri la aliajn. Ili organizis diskutajn kunsidojn en la lernejo, kie ili montris siajn malkovrojn kaj parolis pri la graveco respekti kaj protekti la medion. Ilia pasio pri naturo fariĝis vera movadon, kaj baldaŭ aliaj infanoj komencis esplori kaj dokumenti siajn proprajn malkovrojn.

Ĉapitro 7 : Heredaĵo de aŭtuno.

La vintro proksimiĝis, kaj la tagoj fariĝis pli kaj pli mallongaj. Preskaŭ ĉiuj oraj folioj de la Arbo de Revoj estis falintaj, kreante flagrantan tapiŝon sur la grundo. Antono kaj Ĵado sciis ke ilia notlibro de naturo estis fariĝinta io speciala, atesto de ilia aventuro kaj ilia amo al naturo.
Iun tagon, kiam ili sin pretigis formeti sian notlibron dum vintro, la maljuna blankharulo faris la lastan aperon.
- Vi faris mirindan laboron, infanoj. Vi lernis, esploris kaj dividis viajn revojn. Via notlibro estas trezoro.
Antono kaj Ĵado ridetis.
- Dankon sinjoro. Ni plu esploros kaj lernos, eĉ vintre.
La maljunulo balancis la kapon.
- Mi ne dubas pri tio. Kaj neniam forgesu ke la spirito de la Arbo de Revoj estas ene de ĉiu el vi. Daŭrigu sekvi viajn revojn kaj inspiri la aliajn.
Post ĉi tiuj vortoj, la maljunulo malaperis, lasante la infanojn kun sento de paco kaj kontentiĝo. Ili sciis ke iliaj aventuroj nur komenciĝis, kaj ke ĉiu sezono alportis novajn ŝancojn esplori, lerni kaj revi.
Kaj tiel, Antono kaj Ĵado fermis sian notlibron dum la vintro, sed kun la promeso remalfermi ĝin tuj kiam la unuaj signoj de printempo aperos. Ilia afero tute ne estis finita, ĉar la amo al naturo kaj la pasio al esplorado estis trezoroj kiujn ili portos en siaj koroj por ĉiam.

Last edited: 26/10/2024

  • No ratings yet - be the first to rate this.

Add a comment

Select the image visible the fewest times

Managing cookies

miaj-tradukoj.e-monsite.com deposits cookies to improve your browsing experience, measure the website audience, display personalized advertisements, carry out targeted campaigns and personalize the site interface.