La Elefanto.
El "Infanoj kaj Bestoj" de Sino William de Coninck
Ĉapitro 1 : Vizito al la Plantĝardeno.
- Panjo, diris iam la eta Maria, ĉu vi bonvolas ke ni iru al la plantĝardeno ? La vetero estas tiel bela hodiaŭ !
- Ho ! Jes, mi petegas, kara patrineto, aldonis ŝia frato Karlo; estas tiel enue ĉiam promeni sur la stratoj de Parizo ! Estas tiom da homoj kaj necesas ĉiam teni la manon de la vartistino.
- Vi ne estis tro obeema ĉi-semajne, respondis lia patrino, kaj vi apenaŭ meritas ke oni plezurigu vin.
- Ho ! Panjo, mi petegas vin, mi estos tiel obeema, tiel obeema, venontan semajnon ! Kaj plie, vi vidas, ankaŭ Maria emas al tio, kaj ŝi ja estis obeema.
- Estas vere, diris lia fratino, antaŭ longe mi ne plu vidis mian bonan amikon la dikan elefanton, kaj mi ŝatus fari al li viziton.
- Kian malbonan guston vi havas ! Kiel vi povas ŝati ĉi tiun dikan malbelan beston kun ĝia maljuna faltoplena haŭto kaj ĝia malbelega malpure griza koloro ? Mi multe pli ŝatas ursojn kaj tigrojn, diris Karlo.
- Ĉar ili estas malbonaj kiel vi, respondis Maria.
- Tute ne, estas vi kiu ŝatas vian elefanton ĉar ĝi estas stulta kiel vi, rebatis Karlo.
- Ĉu ne, panjo, la elefantoj ne estas stultaj, diris Maria, tute kortuŝita pro la insulto kiun oni faris al ŝia bona amiko.
- Ne, karulino mia, respondis ŝia patrino al ŝi, la elefantoj estas tre inteligentaj; sed vi estas malafablaj infanoj por tiel ĉikani. Iru diri al via vartistino aranĝi vin por eliri, mi permesas al vi iri al plantĝardeno kun ŝi.
- Kia feliĉo ! Kia feliĉo ! ekkriis la infanoj, kaj post dek minutoj ili estis pretaj kaj gaje foriris, ĉiu kunprenante kvar soldojn kiujn ilia patrino donis al ili por aĉeti ilian manĝeton.
La plantĝardeno estas unu el la lokoj de Parizo kie oni kolektis belaj specimenaroj da plantoj kaj bestoj. Ĉe la pordego de la ĝardeno, ĉiam estas malgrandaj butikoj kie oni vendas ludilojn, kukojn kaj bulkojn. Karlo elektis du el la plej dikaj kaj plej bonaj kukoj kaj tuj manĝis ilin; koncerne Maria, ŝi aĉetis du bulkojn kaj manĝis unu nuran kukon. Ŝi havis tiom da amikoj en la ĝardeno, al kiuj ŝi volis plezurigi donante al ili panon : dikaj ŝafoj el fremdaj rasoj, kiuj kurante venis renkonte al ŝi sekvataj de siaj ŝafidoj; kapretoj tiel karesemaj, cervinoj, gazelojn, damaojn, kiuj rigardis ŝin per belaj okuloj tiel petegantaj, poste pavoj, numidoj kaj ĉiaj belegaj birdoj.
Karlo ne interesiĝis pri tiuj bestoj. Li paŝis kun grumblema mieno, senĉese malfaldante kaj faldante malgrandan, pintan tranĉilon, kiun oni donis al li la antaŭan tagon. Li ne havis ripozon ĝis li trenis sian fratinon kaj sian vartistinon antaŭ la fosejoj de ursoj.
Liaj bonaj amikoj pigre kuŝis sur la grundo, kaj ĉar li havis nenion por doni al ili, li neniam povis instigi ilin sin movi kaj grimpi sur iliajn arbojn, tio kio tamen estas tre amuze por vidi.
La simioj estis pli komplezemaj, kaj la infanoj restis pli longe haltitaj antaŭ ilia palaco. Ni tiel nomas la vastegan rondan kaĝon en kiu ili estas enŝlositaj. Tie, ili havas ŝnurojn, stangojn, trapezojn por fari gimnastikon, kaj ili estas multe pli lertaj ol la knabetoj, kvankam ili neniam prenis lecionojn.
Iliaj saltoj, iliaj kaprioloj, la serioza mieno de kelkaj el ili kiuj estis tre okupataj zorgi la senpuligon de siajn kunulojn, multe ridigis Marian. Sed ŝi eligis terurkrion kiam ŝi ekrimarkis ke unu el ĉi tiuj seriozaj uloj, tiel servemaj, ŝajnis trovi amason da bestetoj en la felo de sia kamarado kaj ke ĝi ĝuege manĝis ilin.
De tie ili iris por vidi la ĝirafon, la kamelon kaj la elefanton.
Ĉapitro 2 : Ni devas ne Suferigi Bestojn.
Maria konservis tute kompletan bulkon por sia dika amiko : tial, tuj kiam ĝi vidis ŝin alproksimiĝi, ĝi trapasis sian rostron tra la kradoj de sia ĉirkaŭbarilo, kaj etendis ĝin al ŝi, palpebrumante kun tute amika mieno. Ĝi tre delikate prenis ĉiun peceton da pano, alportis ĝin al sia buŝo, poste denove prezentis sian rostron. Kiam ĝi vidis ke la knabineto ne pli havis ion por doni al ĝi, ĝi etendis ĝin al Karlo. Sed ĉi tiu, kiu ĵus havis sian tranĉilon malfalditan, forte pikis al ĝi la finon de la rostro. La besto eligis raŭkan krion kaj retiriĝis malkontenta.
La vartistino, kiu ekvidis la okazaĵon, admonis Karlon kaj hejmen rekondukis la du infanojn.
Pasis pli ol unu monato antaŭ ol Karlo kaj Maria revenis al plantĝardeno.
Estis dum bela dimanĉa posttagmezo, kaj la knabeto, kiu estis tre eleganta, insistis por ke oni metu al li beletan tutnovan kostumon kaj lian plej belan ĉapelon. Ĉi-foje denove, li alvenis antaŭ la elefantejo manĝinte sian lastan kukeron, dum lia fratino havis siajn poŝojn plenajn de pankrustoj. La elefanto manĝis du aŭ tri pecojn el ili; poste, je la granda miro de Maria, anstataû plu etendi al ŝi sian rostron, ĝi iris mergi ĝin en sian akvujon plenan de malpura akvo. Kiom ajn Maria vokis al ĝi, ĝi ne moviĝis; fine la etulino, malpaciencigita, faris kelkajn paŝojn por foriri, dum ŝia frato restis tie, kun buŝo malfermita. La besto, kiu diskrete ekzamenis ilin, tre rapide revenas, direktas la pinton de sia rostro al la juna knabo, kaj blovas en lian vizaĝon amason da ŝlima akvo, kiun ĝi suĉis el la akvujo. Blindigita, sufokita, la kompatinda Karlo restis dum momento sen povi krii; poste, kiam li vidis en kiu stato li estis, li ekploris per singultoj. Lia bela nova vestaĵaro estis tute fluetanta per verda, glueca akvo, lia platigita ĉapelo ricevis la formon de pelvo kaj lia malseka ĉemizo gluiĝis sur lia haŭto.
Estis en ĉi tiu bela stato ke necesis al li trairi la tutan ĝardenon kaj parton de Parizo por reiri siahejmen. La stratbuboj postsekvis lin, montris lin per la fingro kaj mokis lin; kaj lia vartistino kaj lia fratino sin tenis malantaŭe, hontante ŝajni akompani lin.
Fine, kiam ili alvenis hejme, necesis ja raporti al la gepatroj tion kio okazis, kaj kial la elefanto tiel traktis lin.
La patro estis tiel kolera sciiĝante ke lia knabeto estis vorema kaj kruela, ke li senvestigis kaj enlitigi lin sen vespermanĝo.
Last edited: 27/10/2024
Add a comment