La Bona Lupino.
El "Infanoj kaj Bestoj" de Sino William de Coninck
Estis iam princo kiu estis tre malafabla kaj tre kruela. Lia fratino edziniĝinta sen lia permeso, li estis tiel kolera ke li ordonis ke oni forprenu ŝiajn du knabetojn por mortigi ilin.
Ĉi tiuj infanoj estis ĝemelfratoj, tio signifas ke ili naskiĝis en la sama tago. Oni nomis ilin Remon kaj Romulon. La servisto de la malafabla princo metis ilin ambaŭ en korbon kaj portis ilin en malluman arbaregon tute plenan de sovaĝaj bestoj.
Li demetis ilin ĉe la piedo de arbo, sur ia musko; poste, rigardinte ilin kun mieno de kompato, li foriris, ĉar li ne kuraĝis malobei sian mastron.
Remo kaj Romulo endormiĝis dum la vojaĝo, sed la malvarmo kaj la malsato ne prokrastis veki ilin kaj ili ekploris per la plej afliktanta maniero.
Estis tie dika lupino kiu ĉiuflanken vagadis serĉante siajn etajn lupidojn, kaj la kompatinda besto ne kapablis trovi ilin, ĉar hundo de paŝtisto buĉis ilin. Ĝi aŭdis la kriojn de la infanoj kaj alproksimiĝis al ili; ĝi flaris ilin kaj ŝajnis sin demandi, ĉu necesis formanĝi ilin.
Ili estis rozkoloraj kaj blankaj kaj sendube estintus tre subtilgusta manĝo kaj tamen ĝi kompatis ilin; eble estis en iliaj korŝiraj krioj, io kiu rememorigis al ĝi tiujn de ŝiaj karaj lupinfanetoj. Ĝi kuŝiĝis apud ili, premis ilin kontraŭ si, kaj la kompatindaj senkulpuloj, sentante ĝiajn plenajn mamojn tute proksime al siaj buŝoj, komencis suĉi ĝin. Ekde tiu momento, la lupino adoptis ilin kiel siajn infanojn, ĝi lekis ilin, prizorgis ilin, kaj se la aliaj bestoj volis alproksimiĝi al ili, ĝi sin ĵetis al ili.
La knabetoj rapide kreskis kaj fariĝis tre fortaj. Ili multe amis sian dikan luppatrinon. Ili grimpis sur ĝian dorson kaj tiris ĝiajn voston kaj orelojn sen tio ke ĝi iam koleriĝu.
Kiam ili kapablis paŝi, ili sekvis ĝin ĉien, kaj komencis manĝi la karnon de la bestoj kiujn ĝi mortigis kaj kiujn ĝi disŝiris en pecojn por ili.
Iam, ilia onklo, la princo, venis por ĉasi en ĉi tiu arbarego kaj estis tre surprizita vidante du knabetojn tute nudaj kiuj kuris post lupino. Li kaptigis ilin de siaj homoj. Remo kaj Romulo ne sciis paroli, ili grumblis, hurlis kiel lupoj kaj volis mordi tiujn kiuj kaptis ilin.
La princo kunportis ilin en sian palacon, vestigis ilin kaj donigis al ili bonan edukadon, ĉar la servisto kiu perdis ilin, sciigis lin ke ili estis liaj nevoj, kaj li pentis pri esti tiel malafabla al ili.
Bedaŭrinde, ĉi tiuj knabetoj ankoraŭ sin sentis edukitaj inter sovaĝaj bestoj; ili fariĝis tre fortaj kaj tre bravaj, sed samtempe tre kruelaj. Iam ili interkverelis tiel forte ke Romulo en sia kolero mortigis sian fraton Remon.
Ĉi tiu kverelo estiĝis pro urbo kiun ili intencis konstrui kaj al kiu ili ambaŭ volis doni sian nomon.
Romulo, restita sola, nomis ĝin Romo.
Last edited: 28/10/2024
Add a comment