La avelo krakatuko kaj la princino Pirlipanjo.

https://fr.wikisource.org/wiki/Histoire_d’un_casse-noisette/Chapitre_7

Aleksandro Dumas.

Ĉapitro 1 : Kiel naskiĝis princino Pirlipanjo, kaj kian grandan ĝojon ĉi tiu naskiĝo donis al ŝiaj famkonataj gepatroj.

Estis, en la ĉirkaŭaĵo de Nurenbergo, malvasta reĝlando kiu estis nek Prusujo, nek Pollando, nek Bavario, nek Palatinato, kaj kiu estis regata de reĝo.
La edzino de ĉi tiu reĝo, kiu konsekvence kompreneble estis reĝino, iam naskis knabineton, kiu sekve denaske sin trovis princino, kaj kiu ricevis la gracian kaj distingitan nomon de Pirlipanjo.
Oni tuj sciigis la reĝon pri ĉi tiu feliĉa evento. Li alkuris tute spirmanka, kaj vidante ĉi tiun beletan knabineton kuŝitan en ŝia lulilo, la kontentiĝo kiun li sentis pro esti patro de tiel ĉarma infano, puŝis lin tiel multe ekster si, ke li unue eligis laŭtajn kriojn de ĝojo, poste komencis ronde danci, poste finfine hope saltetis, dirante :
- Ha ! Granda Dio ! Vi kiu ĉiutage vidas anĝelojn, ĉu iam Vi vidis ion pli belan ol mian Pirlipatinon ?
Tiam, ĉar, malantaŭ la reĝo, eniris la ministroj, la generaloj, la gravaj oficiroj, la prezidantoj, la konsilistoj kaj la juĝistoj; ĉiuj, vidante la reĝon hope danci, komencis danci kiel la reĝo, dirante :
- Ne, ne, neniam, reĝa moŝto, ne, ne, neniam estis io tiel bela en la mondo kiel via Pirlipatino.
Kaj, fakte, tio kio multe mirigos vin, karaj infanoj miaj, estas ke estis en ĉi tiu respondo nenia flatado; ĉar, efektive, ekde la kreado de la mondo, ne naskiĝis pli bela infano ol la princino Pirlipanjo. Ŝia eta vizaĝo ŝajnis teksita de delikataj silkaj flokoj, rozkoloraj kiel rozoj kaj blankaj kiel lilioj. Ŝiaj okuloj estis el la plej brilega lazuro, kaj nenio estis pli ĉarma ol vidi la orajn fadenojn de ŝia hararo kuniĝi laŭ beletaj, brilaj, frizaj bukloj sur ŝiaj ŝultroj, blankaj kiel alabastro. Aldonu al tio ke Pirlipanjo alportis, venante en la mondon, du vicojn da etaj dentoj, aŭ prefere da veraj perloj, per kiuj, du horojn post sia naskiĝo, ŝi tiel vigle mordis la fingron de la ĉefa kanceliero kiu, havanta malbonan vidpovon, volis rigardi ŝin tro proksime, ke, kvankam li apartenis al la skolo de la stoikuloj, li ekkriis "Ha, diable !", diras iuj dum aliaj asertas honore al filozofio, ke li nur diris "Aj ! Aj ! Aj !"
Cetere, eĉ hodiaŭ, voĉoj estas dividitaj pri ĉi tiu grava demando, neniu el la du partioj volanta cedi. Kaj la sola afero pri kiu la Diabl-uloj kaj la Aj-uloj restis konsentiĝantaj, la sola fakto kiu restis nekontestebla, estis ke la princino Pirlipanjo mordis la ĉefan kancelieron je la fingro. La lando de tiam eksciis ke troviĝis tiom da spirito kiom da beleco en la ĉarma korpeto de Pirlipatino.
Ĉiuj do estis feliĉaj en ĉi tiu reĝlando favorata de la ĉielo. Nur la reĝino estis ege maltrankvila kaj konfuzita, sen tio ke iu sciis kial. Sed tio kio ĉefe frapis la mensojn estis la zorgo, kun kiu ĉi tiu timema patrino gardigis la lulilon de sia infano. Fakte, ĉiuj pordoj estis ne nur okupataj de la trabantoj de la gvardio, sed ankaŭ, krom la du vartistinoj kiuj ĉiam staris apud la princino, estis plie ses aliaj kiujn oni sidigis ĉirkaŭ la lulilo, kaj kiuj estis ĉiunokte anstataŭataj. Sed, ĉefe, tio kio vekis la scivolemon ĝis la plej alta grado, tio kion neniu povis kompreni, estas kial ĉiu el tiuj ses vartistinoj devis teni katon sur siaj genuoj, kaj grateti ĝin dum la tuta nokto por ke ĝi tute ne ĉesu ronroni.
Mi estas konvinkita, karaj infanoj miaj, ke vi estas same scivolaj kiel la loĝantoj de ĉi tiu eta sennoma reĝlando, por scii kial tiuj ses vartistinoj devis teni katon sur siaj genuoj, kaj senĉese grateti ĝin, por ke ĝi tute ne ĉesu ronroni dum ununura momento; sed, ĉar vi vane serĉus la solvon al ĉi tiu enigmo, mi estas dironta ĝin al vi, por evitigi al vi la kapdoloron, kiu ne malsukcesus rezulti por vi el tia sinkoncentrado.
Iam okazis ke duondekduo da plej bonaj kronitaj suverenoj antaŭakordiĝis por samtempe viziti la patron de nia estonta heroino; ĉar, en tiu epoko, la princino Pirlipatino ne jam naskiĝis; ili estis akompanataj de reĝaj princoj, de heredaj ĉefdukoj kaj de la plej agrablaj pretendantoj. Estis okazo, por la reĝo kiun ili vizitis, kaj kiu estis monarko el la plej grandiozaj, fari grandan aperturon en sia trezoro kaj doni multajn turnirojn, karuselojn kaj komediojn. Sed tio ne estis ĉio. Sciigita, de la ĉefintendanto de la reĝaj kuirejoj, ke la kortega astronomo opiniis ke la tempo por buĉi la porkojn estis alveninta, kaj ke la kuniĝo de la astroj anoncis ke la jaro estos favora por la porkaĵo, li ordonis fari grandan buĉadon de porkoj en siaj bredejoj kaj, enirante en sian kaleŝon, li persone iris inviti, unujn post la aliaj, ĉiujn reĝojn kaj ĉiujn princojn nuntempe loĝantajn en sia ĉefurbo, por veni manĝi supon kun li, volante ĝui la plezuron de ilia surprizo ĉe la vido de la pompa manĝo, kiun li intencis doni al ili. Poste, revenante hejmen, li anoncigis sin ĉe la reĝinon, kaj alproksimiĝante al ŝi, li diris al ŝi per karesa tono, per kiu li kutimis igi ŝin fari ĉion kion li volis :
- Karega amikino, vi ne forgesis tiom kiom mi ŝatas sangokolbason, ĉu ne ? Vi ne forgesis tion ?
La reĝino komprenis, de la unua vorto, tion kion la reĝo volis diri. Efektive, lia Moŝto tute simple volis diri, per ĉi tiuj insidaj vortoj, ke ŝi devis sin dediĉi, kiel ŝi faris multfoje, al la tre utila okupo prepari per siaj reĝaj manoj la kiel eble plej grandan kvanton da kolbasoj, andujoj kaj sangokolbasoj. Ŝi do ridetis ĉi tiun proponon de sia edzo ĉar, kvankam tre honore plenumante la profesion de reĝino, ŝi estis malpli sentema pri la komplimentoj kiujn oni faris al ŝi pri la digno kun kiu ŝi portis la sceptron kaj la kronon, ol pri la lerteco per kiu ŝi faris pudingon aŭ preparis babaon. Ŝi do kontentiĝis fari gracian riverencon al sia edzo, dirante al li ke ŝi estis lia servistino por fari al li sangokolbason, kiel por ĉio alia.
Tuj la ĉeftrezoristo devis liveri al la reĝaj kuirejoj la gigantan kaldronon el orarĝento kaj la grandajn kaserolojn el arĝento destinitajn por fari sangokolbasojn kaj kolbasojn. Oni ekflamigis grandegan fajron per ligno de santalo. La reĝino surmetis sian kuirejan antaŭtukon el blanka damasko, kaj baldaŭ la plej dolĉaj parfumoj eskapis el la kaldrono. Ĉi tiu agrablega odoro tuj disvastiĝis tra la koridoroj, rapide penetris ĉiujn ĉambrojn kaj fine atingis la tronĉambron kie la reĝo konsiliĝe kunsidis. La reĝo estis subtila frandemulo; tial ĉi tiu odoro faris al li fortan impreson de plezuro. Tamen, ĉar li estis serioza princo kaj ĉar li havis reputacion povi sinregi, li rezistis dum kelka tempo al sento de altiro kiu puŝis lin al la kuirejo; sed fine, kia ajn estis lia povo super liaj pasioj, necesis al li cedi al la neesprimebla ravo kiun li travivis.
- Sinjoroj, li ekkriis ekstarante, kun via permeso, mi revenos post momento; atendu min.
Kaj, tra la ĉambroj kaj la koridoroj, li kuregis al la kuirejo, ĉirkaŭigis la reĝinon per ambaŭ brakoj, movis la enhavon de la kaldrono per sia ora sceptro, gustumis ĝin per la langpinto kaj, kun la menso pli trankvila, li revenis al la konsilio kaj daŭrigis, kvankam iom senatenta, la temon tie kie li lasis ĝin.
Li forlasis la kuirejon ĝuste ĉe la grava momento kiam la lardo, pecigita, estis rostota sur kradoj el arĝento; la reĝino, kuraĝigita de liaj laŭdoj, sin dediĉis al ĉi tiu grava okupo, kaj la unuaj gutoj da graso falis kantante sur la karbojn, kiam tremanta voĉeto aŭdiĝis kiu diris :

"Fratino mia, donacu do al mi peceton da lardo;
Ĉar, estante ankaŭ reĝino, mi volas festeni;
Kaj, malofte manĝanta ion kiu valoras,
De ĉi tiu franda rostaĵo, mi deziras mian parton".

La reĝino tuj rekonis la voĉon kiu tiel parolis al ŝi : ĝi estis tiu de damo Musineto.
Damo Musineto loĝis ekde multaj jaroj en la palaco. Ŝi asertis esti edzoligigita al la reĝa familio, kaj si mem reĝino de la mus-pep-ula reĝlando; tial ŝi zorgis sub la fajrejo de la kuirejo pri tre konsiderinda kortego.
La reĝino estis bona kaj tre milda virino kiu, malkonsentante laŭte agnoski damon Musineton kiel reĝinon kaj kiel fratinon, mallaŭte havis por ŝi amason da konsideroj kaj komplezoj, kiuj ofte riproĉigis al ŝi de ŝia edzo, pli aristokrata ol ŝi, la tendencon kiun ŝi havis nekonformiĝi. Nu, kiel ni bone komprenas, en ĉi tiu solena cirkonstanco, ŝi tute ne volis rifuzi al sia juna amikino tion kion ŝi petis, kaj diris al ŝi :
- Venu antaŭen, damo Musineto, maltime venu antaŭen, venu, mi rajtigas vin, gustumi mian lardon tiom kiom vi volos.
Tuj damo Musineto aperis gaja kaj vivoplena, kaj, saltinte sur la fajrejon, lerte kaptis per sia eta piedo la lardopecojn kiujn la reĝino prezentis al ŝi unujn post la aliaj.
Sed jen, altirataj de la etaj plezurkrioj kiujn eligis ilia reĝino, kaj ĉefe de la frandinda odoro kiun ellasis la rostita lardo, alvenis, ankaŭ vivoplenaj kaj saltetantaj, unue la sep filoj de damo Musineto, poste ŝiaj gepatroj, poste ŝiaj aliancanoj, ĉiuj tre malbonaj friponoj, terure ŝatantaj la manĝaĵo, kaj kiuj ne ĝenis sin pri la lardo tiel ke la reĝino estis devigata, tiel gastama kiel ŝi estis, rimarkigi al ili ke, se ili tielmaniere daŭrigus, ne plu restus al ŝi da lardo por ŝiaj sangokolbasoj. Sed, kiel ajn justa estis ĉi tiu protesto, la sep filoj de damo Musineto ne konsideris ĝin, kaj, donante malbonan ekzemplon al siaj gepatroj kaj siaj aliancanoj, ili sin ĵetis, malgraŭ la admonoj de sia patrino kaj sia reĝino, sur la lardon de sia onklino, kiu estis tute malaperonta kiam, ĉe la krioj de la reĝino kiu ne plu kapablis elpeli siajn tropetemajn gastojn, alkuris la ĉefintendantino kiu alvokis la kuirejestron kiu alvokis la estron de la kuirhelpistoj, kiuj alkuris armitaj de vergetoj, ventumiloj kaj balailoj, kaj sukcesis reirigi sub la fajrejon la tutan muspepulan popolon. Sed la venko, kvankam kompleta, estis tro malfrua. Apenaŭ restis kvarono de la lardo necesa por la preparado de la andujoj, la kolbasoj kaj la sangokolbasoj; restaĵo kiu estis, laŭ la instrukcioj de la reĝa matematikisto, kiun oni tuthaste sendis serĉi, science disdonita inter la granda kaldrono por sangokolbasoj kaj la du grandaj kaseroloj por andujoj kaj kolbasoj.
Duonhoron post ĉi tiu evento la kanono tondris, la klarionoj kaj trumpetoj sonis, kaj oni vidis alveni ĉiuj potenculoj, ĉiuj reĝaj princoj, ĉiuj heredaj dukoj kaj ĉiuj pretendantoj, kiuj estis en la lando, vestitaj de siaj plej grandiozaj vestaĵoj; iuj alkondukitaj per kaleŝoj el kristalo, aliaj rajdantaj sur siaj paradaj ĉevaloj. La reĝo atendis ilin sur la perono de la palaco kaj akceptis ilin kun la plej afabla ĝentileco kaj la plej gracia koreco. Poste, kondukinte ilin en la manĝoĉambron, li sidiĝis ĉe la honorloko kiel suzerena Sinjoro, havanta kronon sur la kapo kaj sceptron en la mano, invitanta ĉiujn aliajn monarkojn preni la lokon kiun asignis al li sia rango inter la kronitaj kapoj, la reĝajn princojn, la heredajn dukojn aŭ la pretendantoj.
La tablo estis lukse servita kaj ĉio bone glatis dum la supo kaj ĝia garnaĵo. Sed ĉe la servo de la andujoj, oni rimarkis ke la moŝto ŝajnis maltrankvila; ĉe tiu de la kolbasoj, li forte paliĝis; fine, ĉe tiu de la sangokolbasoj, li levis la okulojn al la ĉielo, suspiroj eskapis el lia brusto, terura doloro ŝajnis ŝiri lian animon; fine li apogis sin sur la dorson de sia brakseĝo, kovris sian vizaĝon per siaj ambaŭ manoj, malesperiĝante kaj plorsingultante per tiel kompatindega maniero ke ĉiu leviĝis de sia loko kaj ĉirkaŭis lin kun la plej vigla maltrankvilo. Fakte, la krizo ŝajnis el la plej gravaj : la kortega kirurgo vane serĉis la pulson de la malfeliĉa monarko kiu ŝajnis esti sub la pezo de la plej profunda, de la plej timiga kaj de la plej nekredebla el la katastrofoj. Fine, post kiam la plej drastaj rimedoj por rekonsciigi lin estis uzitaj, tiaj kiaj bruligitaj plumoj, anglaj saloj kaj ŝlosiloj en la dorso, la reĝo ŝajnis iom reakiri konscion, duonmalfermis siajn senflamajn okulojn kaj, per voĉo tiel malforta, ke oni apenaŭ povis aŭdi ĝin, li balbutis ĉi tiujn malmultajn vortojn :
- Ne sufiĉe da lardo !…
Ĉe tiuj paroloj, estis siavice la reĝino kiu paliĝis. Ŝi sin deĵetis ĉe liajn genuojn, ekkriante per voĉo hakata de siaj plorĝemoj :
- Ho malfeliĉa, malbonsorta kaj reĝa edzo mia ! Kian aflikton mi kaŭzis al vi, pro ne esti aŭskultanta la riproĉadmonojn kiujn vi jam tiel ofte faris al mi; sed vi vidas la kulpulinon ĉe viaj genuoj, kaj vi povas puni ŝin tiel severe kiel taŭgos al vi.
- Kion tio signifas ? demandis la reĝo, kaj kio do okazis ke oni ne diris al mi ?
- Ve ! Ve ! respondis la reĝino, al kiu ŝia edzo neniam tiel severe parolis. Bedaŭrinde ! Estas damo Musineto kun siaj sep filoj, kun siaj nevoj, ŝiaj kuzoj kaj ŝiaj aliancanoj, kiuj formanĝis la tutan lardon !
Sed la reĝino ne povis pli diri : la fortoj mankis al ŝi, ŝi falis dorsen kaj svenis.
Tiam la reĝo furioze leviĝis kaj ekkriis per terura voĉo :
- Sinjorino la ĉefintendantino, kion tio signifas ?
Tiam la ĉefintendantino rakontis tion kion ŝi sciis, tio estas ke, alkurinta pro krioj de la reĝino, ŝi vidis Ŝian Moŝtinon lukti kun la tuta familio de damo Musineto, kaj ke tiam, siavice, ŝi alvokis la ĉefkuiriston, kiu helpe de siaj kuirhelpistoj, sukcesis reirigi ĉiujn rabistojn sub la fajrejon.
Tuj la reĝo vidanta, ke temis pri majesta krimo, revenigis sian tutan dignecon kaj sian tutan kvietecon, ordonante, pro la grandego de la krimego, ke lia intima konsilio tujtuj kunsidu, kaj ke la afero estu submetita al liaj plej lertaj konsilistoj.
Konsekvence, la konsilio kunsidis, kaj oni decidis, per plimulto de voĉoj, ke damo Musineto estanta akuzita ke ŝi manĝis la lardon destinitan por la kolbasoj, sangokolbasoj kaj andujoj de la reĝo, ni procesos kontraŭ ŝi, kaj ke se ŝi estos kulpa, ŝi estos por ĉiam ekzilitaj el la reĝlando, ŝi kaj ŝia raso, kaj ke tio kiun ŝi posedis tie kiel havaĵojn, kampojn, kastelojn, palacojn, reĝajn rezidejojn, ĉio estos konfiskita.
Sed tiam la reĝo rimarkigis al sia intima konsilio kaj al siaj lertaj konsilistoj ke, dum la tempo kiun daŭrus la juĝafero, damo Musineto kaj ŝia familio havus la tutan tempon por manĝi lian lardon. Tio kio submetus lin al ofendoj similaj al tiu kiun li ĵus suferis en la ĉeesto de ses kronitaj kapoj, sen nombri la reĝajn princojn, la heredajn dukojn kaj la pretendantojn : li do petis ke laŭvola povo estu konsentita al li koncerne damon Musineton kaj ŝian familion.
La konsilio formale voĉdonis, kiel ni bone pensas, kaj la laŭvola povo kiun petis de la reĝo estis konsentita al li.
Tiam li sendis iun el siaj plej bonaj veturiloj, antaŭigita de kuriero por fari pli grandan diligenton, al tre lerta mekanikisto kiu loĝis en la urbo Nurenbergo, kaj kiu estis nomita Kristiano-Eliaso Droselmajero, invitanta la apude-cititan mekanikiston tuj veni renkonti lin en sia palaco, por urĝa afero. Kristiano-Eliaso Droselmajero tuj obeis; ĉar li estis vera artisto, kiu ne dubis ke reĝo tiel fama sendu iun serĉi lin por elfari al li ian ĉefverkon. Kaj enirinta en la kaleŝon, li kuris tage kaj nokte, ĝis kiam li estis antaŭ la reĝo. Li eĉ tiom hastis, ke li ne prenis tempon por surmeti vestojn, kaj ke li venis kun la flava surtuto, kiun li kutime surhavis. Sed, anstataŭ koleri pro ĉi tiu forgeso de etiketo, la reĝo estis dankema al li; ĉar, se li kulpis, la famkonata mekanikisto kulpis por obei senprokraste al ordonoj de Lia Moŝto.
La reĝo enirigis Kristianon-Eliason Droselmajeron en sian kabineton, kaj prezentis al li la situacion de la aferoj. Kiel li estis decidita fari grandan ekzemplon purigante sian tutan reĝlandon de la musa raso, kaj kiel, avertita pri lia granda reputacio, li ĵetis siajn okulojn sur lin por fari lin la plenumanton de sia justeco; havante nur unu timon, estas ke la mekanikisto, kiom ajn lerta li estis, vidu nesupereblajn malfacilaĵojn en la projekto kiun la reĝa kolero konceptis.
Sed Kristiano-Eliaso Droselmajero trankviligis la reĝon, kaj promesis al li, ke antaŭ ok tagoj ne plu restos muso en la tuta reĝlando.
Efektive, la saman tagon, li komencis fari inĝeniajn oblongajn skatoletojn, interne de kiuj li alfiksis fine de fera drato pecon da lardo. Tirante la lardon, la ŝtelisto, kiu ajn li estus, faligus la pordon malantaŭ si, kaj sin trovus kaptita. Post malpli ol unu semajno cent samaj skatoloj estis pretigitaj kaj metitaj ne nur sub la fajrejo, sed en ĉiuj subtegmentoj kaj ĉiuj keloj de la palaco.
Damo Musineto estis treege tro saĝa kaj tro sagaca por ne unua-vide malkovri la ruzon de majstro Droselmajero. Ŝi do kunvenigis siajn sep filojn, iliajn nevojn kaj siajn kuzojn, por sciigi ilin pri la embusko kiun oni aranĝis kontraŭ ili. Sed, ŝajninte aŭskulti ŝin pro respekto kiun ili ŝuldas al ŝia rango kaj pro komplezo kiun neprigis ŝia aĝo, ili retiriĝis ridante pri ŝiaj teruroj, kaj altirataj de la odoro de rostita lardo, pli fortaj ol ĉiuj reprezentoj kiujn oni povis fari al ili, ili decidis profiti de la bona fortuno kiu okazis al ili sen ke ili sciu de kie.
Fine de dudek kvar horoj, la sep filoj de damo Musineto, dek ok el ŝiaj nevoj, kvindek el ŝiaj kuzoj, kaj ducent tridek kvin el ŝiaj parencoj el diversaj gradoj, sen kalkuli milojn da ŝiaj regatoj, estis kaptitaj en la muskaptiloj, kaj estis honte mortigitaj.
Tiam damo Musineto, kun la restaĵoj de sia kortego kaj la restaĵoj de sia popolo, decidis forlasi ĉi tiujn lokojn sangigitajn de la amasmortigo de sia popolo. La famo pri ĉi tiu rezolucio tralikiĝis kaj atingis eĉ la reĝon. Sia Moŝto laŭte sin gratulis, kaj la poetoj de la kortego verkis multajn sonetojn pri lia venko, dum la korteganoj egaligis lin al Sesostriso, al Aleksandro kaj al Cezaro.
Nur la reĝino estis malĝoja kaj maltrankvila; ŝi konis damon Musineton, kaj ŝi bone scietis ke ŝi ne lasus la morton de siaj filoj kaj de sia parencaro sen venĝo. Efektive, en la momento kiam la reĝino, por forgesigi al la reĝo la kulpon kiun ŝi faris, preparis por li, per siaj propraj manoj, kaĉon de hepataĵo kiun li ŝategis, subite damo Musineto aperis antaŭ ŝi kaj diris; al ŝi :

Mortigitaj de via edzo, sen timo aŭ memriproĉo,
Miaj infanoj, miaj nevoj kaj miaj kuzoj mortis;
Sed tremu, sinjorino Reĝino !
Por ke la infano kiun hodiaŭ en via sino vi portas,
Kaj kiu baldaŭ estos la objekto de via amo,
Jam estu tiu de mia malamo.
Via edzo havas fortikaĵojn, kanonojn, soldatojn, Mekanikistojn, ŝtatajn konsilistojn, ministrojn, muskaptilojn.
La Mus-Reĝino havas nenion el ĉi tio;
Sed la ĉielo faris donon al ŝi de dentoj kiujn vi vidas tie
Por vori la heredantinojn.

Post tio ŝi malaperis, kaj neniu ekde tiam revidis ŝin. Sed la reĝino kiu efektive konstatis antaŭ kelkaj tagoj, ke ŝi estis graveda, estis tiel timigita de ĉi tiu antaŭdiro, ke ŝi delasis la kaĉon de hepataĵo en la fajron.
Tiel, duafoje, damo Musineto senigis la reĝon de unu el liaj plej ŝatataj pladoj; tio kio tre kolerigis lin kaj sin aplaŭdigis eĉ plie pro puĉo kiun li tiel feliĉe plenumis.
Estas evidente ke Kristiano-Eliaso Droselmajero estis resendita kun belega rekompenco, kaj triumfe reiris al Nurenbergo.

Ĉapitro 2 : Kiel, malgraŭ ĉiuj antaŭzorgoj prenitaj de la reĝino, damo Musineto plenumis sian minacon kontraŭ princino Pirlipanjo.

Nun, miaj karaj infanoj, vi scias same bone kiel mi, ĉu ne, kial la reĝino gardigis kun tiom da zorgo la miraklan princineton Pirlipanjon : ŝi timis la venĝon de damo Musineto. Ĉar, laŭ tio kion damo Musineto diris, temis ne malpli, por la heredantino de la feliĉa eta sennoma reĝlando, ol la perdo de ŝia vivo aŭ almenaŭ de ŝia beleco; tio kio, oni asertas, por virino, estas ja ankoraŭ pli malbona. Tio kio ĉefe pliigis la maltrankvilon de la tenera patrino estis ke la maŝinoj de majstro Droselmajero kapablis nenion kontraŭ la sperto de damo Musineto. Estas vere ke la kortega astronomo, kiu samtempe estis granda aŭguristo kaj granda astrologo, timanta ke oni forstrekus lian oficon kiel senutilan, se li ne donus sian vorton pri ĉi tiu afero, asertis esti leginta en la astroj, per certa maniero, ke la familio de la famkonata kato Luro estis la sola kapabla defendi la lulilon kontraŭ la alproksimiĝo de damo Musineto. Tial ĉiu el la ses vartistinoj devis senĉese teni sur siaj genuoj unu el la virseksuloj de ĉi tiu familio, kiuj cetere estis dungitaj ĉe la kortego kiel privataj sekretarioj de la legacio, kaj devis, per delikata kaj longedaŭra gratado, mildigi por ĉi tiuj junaj diplomatoj la malfacilan servon kiun ili faris al la Ŝtato.
Sed, iun vesperon, estas tagoj, kiel vi scias tion, infanoj miaj, kiam ni vekiĝas tute dormantaj; iun vesperon, malgraŭ ĉiuj klopodoj kiujn faris la ses vartistinoj kiuj staris ĉirkaŭ la ĉambro, ĉiu kun kato sur la genuoj, kaj la du intimaj supervartistinoj kiuj sidis ĉe la litkapo de la reĝidino, ili sentis la dormon iom post iom kapti ilin. Nu, ĉar ĉiu ensorbis siajn proprajn sentojn en si mem, bone zorgante ne konfidi ilin al siaj kunuloj, kun espero ke tiuj ĉi ne ekrimarkus ŝian mankon de viglado, kaj vigilus anstataŭ ŝi dum ŝi dormus. Rezultis de tio ke la okuloj sinsekve fermiĝis, ke la manoj kiuj gratetis la katojn, siavice haltis, kaj ke la katoj, ne plu estantaj gratetitaj, profitis de cirkonstanco por ekdormeti.
Ni ne kapablus diri de kiom longe daŭris ĉi tiu stranga dormo kiam, ĉirkaŭ noktomeze, unu el la intimaj supervartistinoj abrupte vekiĝis. Ĉiuj ĉirkaŭ ŝi ŝajnis falintaj en letargion; ne la plej eta ronkado; la spiradoj mem estis haltintaj; ĉie regis morta silento, meze de kiu oni nur aŭdis la bruon de la vermo trapikanta la lignon. Sed kio fariĝis la intima supervartistino vidante apud si grandan kaj abomenan muson, kiu, staranta sur siaj malantaŭaj kruroj, enigis sian kapon en la lulilon de Pirlipatino, kaj ŝajnis tre sin okupanta ronĝi la vizaĝon de la princino ? Ŝi ekstaris eligante terurkrion. Ĉe ĉi tiu krio, ĉiuj vekiĝis; sed damo Musineto, ĉar ja estis ŝi, sin ĵetis al unu el la anguloj de la ĉambro. La intimaj konsilistoj de la legacio pafis post ili. Bedaŭrinde ! Estis tro malfrue : damo Musineto malaperis tra fendo en la planko. Sammomente, princino Pirlipanjo, vekita de ĉi tiu tuta bruego, ekploris. Ĉe ĉi tiuj krioj, la vartistinoj kaj supervartistinoj respondis per ĝojaj ekkrioj.
Laŭdu Dion ! ili diris. Ĉar princino Pirlipanjo krias, estas ke ŝi ne mortis.
Kaj tiam ili alkuris al la lulilo: sed ilia malespero estis granda kiam ili vidis tion kio fariĝis ĉi tiu delikata kaj ĉarma estulino !
Efektive, anstataŭ ĉi tiu blanka kaj rozkolora vizaĝo, anstataŭ ĉi tiu kapeto kun oraj haroj, anstataŭ ĉi tiuj lazuraj okuloj, spegulo de la ĉielo, estis plantita grandega kaj malgracia kapo sur misforma kaj ŝrumpita korpo. Ŝiaj du belaj okuloj perdis sian ĉielan koloron, kaj disfloris verdaj, senmovaj kaj konfuzitaj, samnivele kun ŝia kapo. Ŝia buŝeto etendiĝis de orelo ĝis la alia, kaj ŝia mentono kovriĝis per vata, krispa barbo, oni ne plovas pli taŭga por maljuna pulĉinelo, sed malbelega por juna princino.
En ĉi tiu momento la reĝino eniris; la ses ordinaraj vartistinoj kaj la du intimaj supervartistinoj sin ĵetis vizaĝ' al tero, dum la ses konsilistoj de legacio rigardis ĉu estis ia malfermita fenestro por atingi la tegmentojn.
La malespero de la kompatinda patrino estis teruraĵo. Oni forportis ŝin svenintan en la reĝa ĉambro.
Sed estas la malfeliĉa patro kies doloro ĉefe kaŭzi koran suferon, tiom ĝi estis malĝojiga kaj profunda. Oni estis devigataj meti pendserurojn ĉe liajn duklapajn fenestrojn, por ke li tute ne sin ĵetu el la fenestro, kaj vati lian apartamenton por ke li tute ne frakasu al si la kapon kontraŭ la murojn. Estas evidente ke oni forpreni de li lian glavon, kaj ke oni lasis antaŭ li nek tranĉilon nek forkon, nek iu ajn tranĉan aŭ pintan instrumenton. Tio estis des pli facila ĉar li tute ne manĝis dum la du aŭ tri unuaj tagoj, ne ĉesanta ripeti :
- Ho malbonsorta monarĥo kiun mi estas ! Ho kruela destino kiun vi estas !
Eble, anstataŭ akuzi la sorton, la reĝo devintus pensi, ke, kiel ĉiuj homoj kutime estas tia, li mem respondecis pri siaj propraj malfeliĉoj, konsidere ke, se li kapablintus manĝi siajn sangokolbasojn kun iom malpli da lardo ol kutime, kaj ke, rezignante venĝon, li lasintus damon Musineton kaj ŝian familion sub la fajrejo, ĉi tiu malfeliĉo kiun li bedaŭris, tute ne okazintus. Sed ni devas diri ke la pensoj de la reĝa patro de Pirlipanjo neniel prenis ĉi tiun filozofian direkton.
Male, en la bezono en kiu sin ĉiam taksas la potenculoj kulpigi la katastrofojn kiuj trafas ilin, al pli potencaj ol ili, li ĵetis la kulpon sur la lertan mekanikiston Kristianon-Eliason Droselmajeron. Kaj, tute konvinkita ke, se li dirigus al li reveni al la kortego por esti pendigita aŭ senkapigita, tiu ĉi atentus ja ne iri al invito, li male invitigis lin veni ricevi novan ordenon kiun Sia Moŝto kreis, nur por beletristoj, artistoj kaj mekanikistoj. Majstro Droselmajero ne estis sen orgojlo; li pensis ke rubando bele aspektus sur lia flava surtuto, kaj tuj ekvojiris. Sed lia ĝojo baldaŭ ŝanĝiĝis al teruro : ĉe la limo de la reĝlando, atendis lin gardistoj kiuj ekkaptis lin kaj forkondukis lin de brigado al brigado ĝis la ĉefurbo.
La reĝo, kiu sendube timis lasi sin kompati, ne eĉ volis akcepti majstron Droselmajeron kiam li alvenis al la palaco; sed li tuj kondukigis lin apud la lulilo de Pirlipanjo, sciigante al la mekanikisto ke se, de ĉi tiu tago ene de unu monato, la reĝidino tute ne estos restarigita al sia natura stato, li senkompate detranĉigus al li la kapon.
Majstro Droselmajero tute ne havis pretendon pri heroeco, kaj ĝis nun planis morti nur pro maljuneco, kiel oni diras; tial li estis tre timigita de la minaco. Sed, tamen, baldaŭ sin konfidante al sia sciado, kies amplekson lia persona modesteco neniam malhelpis lin aprezi, li iom trankviligis sin kaj tuj zorgis pri la unua kaj plej utila operacio kiu estis certiĝi ĉu la malsano povis cedi al ia ajn rimedo, aŭ estis vere nekuracebla, kiel li kredis rekoni ekde la unua rigardo.
Tiucele, li tre lerte malmuntis unue la kapon, poste, unujn post la aliaj, ĉiuj membroj de princino Pirlipanjo, disigis siajn piedojn kaj siajn manojn por ekzameni pli laŭ sia plaĉo ne nur la artikojn kaj la risortojn, sed ankoraŭ la internan konstruon. Sed, ve ! Ju pli li penetris en la misteron de la Pirlipatina organizo, des pli li malkovris,ke pli la princino grandiĝus, pli ŝi fariĝus abomena kaj malgracia. Li do zorge religis la membrojn de Pirlipanjo, kaj ne plu sciante kion fari nek kio fariĝi, li sin allasis, apud la lulilo de la reĝidino, kiun li ne plu devis forlasi ĝis kiam ŝi reakiros sian unuan formon, al profunda melankolio.
Jam la kvara semajno komenciĝis, kaj ni atingis la merkredon kiam, laŭ sia kutimo, la reĝo eniris por vidi ĉu ne okazis ia ŝanĝo en la aspekto de la reĝidino, kaj vidante ke ĝi estis ankoraŭ la sama, ekkriis minacante la mekanikiston per sia sceptro :
- Kristiano-Eliaso Droselmajero, atentu pri vi ! Restas nur tri tagoj al vi por redoni al mi mian filinon tia kia ŝi estis; kaj se vi obstinas ne resanigi ŝin, estos la venonta dimanĉo ke vi estos senkapigita.
Majstro Droselmajero, kiu ne kapablis resanigi la reĝidinon, tute ne pro obstino, sed pro nekapablo, amare ekploris, rigardante per siaj larmvualitaj okuloj, la princino Pirlipanjo, kiu krakmaĉis avelon tiel ĝoje kvazaŭ ŝi estintus la plej beleta knabino sur la tero. Tiam, ĉe ĉi tiu kortuŝa vido, la mekanikisto estis unuafoje mirigata de la aparta ŝato kiun la princino montris, ekde sia naskiĝo, por aveloj, kaj de la eksterordinara cirkonstanco kiu igis naskigis ŝin kun dentoj. Fakte, tuj post ŝia transformiĝo, ŝi ekkriis, kaj ŝi daŭrigis okupiĝi pri ĉi tiu ekzercado ĝis la momento kiam, trovante avelegon sub sia mano, ŝi rompis ĝin, manĝis la amandon kaj trankvile endormiĝis. Ekde tiu tempo, la du intimaj supervartistinoj zorgis plenigi per ili siajn poŝojn, kaj doni al ŝi unu aŭ plurajn tuj kiam ŝi grimacis.
- Ho instinkto de la naturo ! Eterna kaj neesplorebla simpatio de ĉiuj kreitaj estuloj ! ekkriis Kristiano-Eliaso Droselmajero, vi montras al mi la pordon kiu kondukas al la malkovro de viaj misteroj. Mi frapos al ĝi, kaj ĝi malfermiĝos.
Je tiuj vortoj, kiuj forte surprizis la reĝon, la mekanikisto sin turnis kaj petis al Sia Moŝto la favoron esti kondukata al la kortega astronomo; la reĝo konsentis tion, sed kondiĉe ke ĝi estu sub bona eskorto. Majstro Droselmajero sendube pli ŝatintus fari sole ĉi tiun komision; tamen, ĉar en ĉi tiu cirkonstanco, li havis ne eĉ iom da libera volo, necesis al li suferi tion kion li ne povis malpermesi, kaj transiri la stratojn de la ĉefurbo eskortita kiel krimulo.
Alveninte ĉe la astrologo, majstro Droselmajero ĵetis sin en liajn brakojn, kaj ambaŭ brakumis unu la alian kun torento da larmoj, ĉar ili estis delonge konatoj kajtre amis unu la alian. Poste ili retiriĝis en izolitan kabineton kaj kune foliumis sennombran kvanton da libroj kiuj pritraktis pri instinkto, simpatioj, malsimpatioj kaj amaso da aliaj aferoj ne malpli misteraj. Fine, veninta nokto, la astrologo supreniris en sian turon, kaj helpita de majstro Droselmajero kiu mem estis tre lerta pri tiaj aferoj, malkovris, malgraŭ la embaraso de la linioj kiuj senĉese interkruciĝis, ke por rompi la sorĉon kiu malbelegigis Pirlipanjon, kaj por ke ŝi refariĝu tiel bela kiel ŝi estis, ŝi havis nur unu aferon por fari : tio estis manĝi la kernon de la avelo krakatuko, tiu kiu havis tiel malmolan ŝelon ke la rado de kanono de kvardek ok povis surveturi ĝin sen dispecigi ĝin. Krome, necesis ke ĉi tiu ŝelo estu rompata en la ĉeesto de la princino de la dentoj de junulo kiu neniam estis razita, kaj kiu ĝis tiam nur surmetis botojn. Fine, la amando devis esti prezentata de li al la princino, kun la fermitaj okuloj, kaj kun la okuloj ankoraŭ fermitaj, li tiam devis fari sep paŝojn retroen kaj sen stumbli. Tia estis la respondo de la astroj.
Droselmajero kaj la astronomo senhalte laboris, dum tri tagoj kaj tri noktoj, por klarigi tiun tutan misteran aferon. Ni ĝuste estis en sabato vespere, kaj la reĝo finmanĝis sian vespermanĝon kaj eĉ komencis la deserton, kiam la mekanikisto, kiu estis senkapigota la morgaŭon je la tagiĝo, eniris en la reĝan manĝoĉambron, plena de ĝojo kaj ĝojego, sciigante ke li finfine trovis rimedon por redoni al princino Pirlipanjo sian perditan belecon. Ĉe ĉi tiu novaĵo, la reĝo premis lin en siaj brakoj kun la plej kortuŝa bonkoreco, kaj demandis kio estis ĉi tiu rimedo.
La mekanikisto informis la reĝon pri la rezulto de sia konsulto kun la astrologo.
- Mi bone sciis tion, majstro Droselmajero, ekkriis la reĝo, ke ĉio kion vi faris per tio, estis nur pro obstino. Tiel, estas interkonsentita; tuj post la vespermanĝo, ni eklaboros. Zorgu do, kara mekanikisto, ke post dek minutoj la neniam razita junulo ĉeestu, surmetita de siaj botoj, kaj kun avelo krakatuko en la mano. Ĉefe, zorgu ke, ĝis tiam, li ne trinku da vino, timante ke li ne stumblu farante kiel kankro siajn sep paŝojn retroen; sed, tuj kiam la operacio estos finita, diru al li ke mi metos mian vinkelon je lia dispono kaj ke li povos ebriiĝi tute laŭ sia plaĉo.
Sed, je la granda miro de la reĝo, majstro Droselmajero ŝajnis konsternita aŭdante ĉi tiun parolon; kaj ĉar li restis silenta, la reĝo insistis por scii kial li silentis kaj restis senmova sur sia loko, anstataŭ ekkuri por plenumi siajn suverenajn ordonojn. Sed la mekanikisto, sin ĵetante sur la genuojn :
- Siro, li diris, estas ja vere ke ni trovis rimedon por resanigi la princinon, kaj ke ĉi tiu rimedo konsistas en manĝigi ŝin la kernon de la avelo krakatuko, kiam ĝi estos rompita de junulo kiun oni neniam razis kaj kiu, ekde sia naskiĝo, ĉiam surmetis botojn; sed ni havas nek la junulon nek la avelon; sed ni ne scias kie trovi ilin, kaj, laŭ ĉia verŝajneco, ni nur tre malfacile trovos la avelon kaj la nuksrompilon.
Ĉe tiuj vortoj, la reĝo, furioza, svingis sian sceptron super la kapo de la mekanikisto, ekkriante :
- Nu, iru do al morto !
Sed la reĝino siaflanke venis genuiĝi apud Droselmajero kaj rimarkigis al sia moŝta edzo, ke detranĉante la kapon de la mekanikisto, ni perdus ĝis eĉ tiu brileto de espero kiun ni gardus lasante lin vivi; ke ĉiuj probablecoj estis ke tiu kiu trovis la horoskopon, trovos la avelon kaj la nuksrompilon; ke ni devis des pli kredi je ĉi tiu nova antaŭdiro de la astrologo, ĉar neniu el liaj antaŭdiroj realiĝis ĝis tiam, kaj ke necesis ke liaj antaŭdiroj iam realiĝu, ĉar la reĝo kiu ne povis erari, nomumis lin sian grandan aŭguriston; ke fine la princino Pirlipanjo, aĝante apenaŭ tri monatojn, tute ne estis en aĝo por edziĝi, kaj tia estus verŝajne nur en la aĝo de dek kvin jaroj; ke konsekvence majstro Droselmajero kaj lia amiko la astrologo havis dek kvar jarojn kaj naŭ monatojn antaŭ si por serĉi la avelon krakatukon kaj la junulon kiu devos rompi ĝin; ke, konsekvence denove, ni povus doni al Kristiano-Eliaso Droselmajero templimon, fine de kiu li revenus por meti sin en la manojn de la reĝo, ke li estos aŭ ne posedanto de la duoblan rimedon kiu devos kuraci la princinon. En la unua kazo, por esti senkompate senkapigata; en la dua, por esti malavare rekompencata.
La reĝo, kiu estis tre justa homo, kaj kiu, ĉefe tiutage, perfekte vespermanĝis siajn du plej ŝatatajn pladojn, tio estas plado da sangokolbaso kaj kaĉo de hepataĵo, klinis bonkoran orelon al la preĝo de sia sentema kaj grandanima edzino; li do decidis ke ĉe la momento mem la mekanikisto kaj la astrologo ekirus serĉi la avelon kaj la nuksrompilon, serĉadon por kiu li donis al ili dek kvar jarojn kaj naŭ monatojn; sed ĉi tio, kondiĉe, ke ĉe la findato de ĉi tiu prokrasto ambaŭ revenus por sin meti en lian povon por, se ili revenos kun malplenaj manoj, ke estu farata de ili laŭ sia reĝa plezuro.
Se, male, ili alportus la avelon krakatukon kiu devis redoni al la princino Pirlipanjo sian originan belecon, ili ricevus, la astrologo, dumvivan pension de mil taleroj kaj honoran lornon, kaj la mekanikisto, glavon el diamantoj, la ordenon de la Ora Araneo, kiu estis la grava ordeno de la Ŝtato, kaj novan surtuton.
Koncerne la junulon kiu devos rompi la avelon, la reĝo estis malpli malkvieta, kaj asertis ke ni certe sukcesos akiri lin per ripetitaj enpresaĵoj en la en- kaj ekster-landaj gazetoj.
Tuŝita de ĉi tiu grandanimeco, kiu duonigis la malfacilecon de lia tasko, Kristiano-Eliaso Droselmajero sin ligis per promeso ke li trovos la avelon krakatukon, aŭ ke li revenos, kiel alia Regulo, por meti sin inter la manojn de la reĝo.
La vesperon mem, la mekanikisto kaj la astrologo forlasis la ĉefurbon de la reĝlando por komenci siajn esploradojn.

Ĉapitro 3 : Kiel la mekanikisto kaj la astrologo trairis la kvar partojn de la mondo kaj malkovris iun kvinan, sen trovi la avelon krakatuko.

Jam estis dek kvar jaroj kaj kvin monatoj, ke la astrologo kaj la mekanikisto vagadis tra la vojoj, sen tio ke ili renkontis spuron de tio kion ili serĉis. Ili unue vizitis Eŭropon, kaj poste Amerikon, kaj poste Afrikon, kaj poste Azion; ili eĉ malkovris kvinan parton de la mondo, kiun scienculoj de tiam nomis Novan Holandon, ĉar ĝi estis malkovrata de du germanoj; sed, en ĉi tiu tuta vagado, kvankam ili vidis multajn avelojn el diversaj formoj kaj diversaj dikecoj, ili ne renkontis la avelon krakatukon. Ili tamen pasigis, en bedaŭrinde malsukcesa espero, jarojn ĉe la kortego de la reĝo de daktiloj kaj de la princo de migdaloj; ili senutile konsultis la faman akademion de la verdaj simioj kaj la faman naturalistan societon de sciuroj; poste ili fine sukcesis fali, disbatitaj pro laceco, ĉe la randon de la granda arbarego kiu limas la piedon de la montaro Himalajo, ripetante al si, senkuraĝigitaj, ke restas al ili nur cent dudek du tagoj por trovi tion kion ili senutile serĉis dum dek kvar jaroj kaj kvin monatoj.
Se mi rakontus al vi, karaj infanoj miaj, la miraklajn aventurojn kiuj okazis al la du vojaĝantojn dum ĉi tiu longa vagado, mi mem devus dum almenaŭ unu monato ĉiuvespere kunvenigi vin, tio kio fine certe enuigus vin. Mi do nur diros al vi, ke Kristiano-Eliaso Droselmajero, kiu estis la plej obstinema pri la serĉado de la damnita avelo, ĉar de la damnita avelo dependis lia kapo, sin fordoninta al pli da laciĝo kaj elmetinta al pli da danĝeroj ol lia kunulo, perdis ĉiujn siajn harojn, okaze de sunfrapo ricevita sub la ekvatoro, kaj sian dekstran okulon, sekve de sagopafo kiun direktis al li kariba estro. Plie, lia flava surtuto, kiu jam ne plu estis nova kiam li forlasis el Germanio, laŭvorte dispeciĝis. Lia situacio estis do el la plej plendindaj, kaj tamen tia estas ĉe la homo la amo de la vivo, ke, tute difektita kiel li estis de la sinsekvaj misaventuroj kiuj okazis al li, li vidis kun ĉiam pli granda teruro la momenton iri sin meti inter la manojn de la reĝo.
Tamen, la mekanikisto estis homo de honoro; ne estis por marĉandi kun promeso tiel solena kiel estis la lia. Li do decidis, ion kiu povintus kosti al li, reen ekvojiri ekde la morgaŭo al Germanio. Fakte, ne estis tempo por perdi, dek kvar jaroj kaj kvin monatoj forfluis, kaj al la du vojaĝantoj havis nur cent dudek du tagoj, kiel ni diris, por reveni al la ĉefurbo de la patro de la princino Pirlipanjo.
Kristiano-Eliaso Droselmajero do informis sian amikon la astrologon pri sia nobla decido, kaj ili ambaŭ decidis ke ili foriros la morgaŭon matene.
Fakte, la morgaŭon tagiĝe, la du vojaĝantoj denove ekvojiris, sin direktante al Bagdado; el Bagdado ili atingis Aleksandrion; en Aleksandrio ili enŝipiĝis al Venecio; poste, el Venecio, ili atingis Tirolon, kaj el Tirolo, ili malsupreniris al la reĝlando de la patro de Pirlipanjo, sekrete esperante, funde de la koro, ke ĉi tiu monarko mortis, aŭ almenaŭ, reinfaniĝis.
Sed, bedaŭrinde ! Tiel ne estis : alveninte en la ĉefurbon, la malfeliĉa mekanikisto eksciis ke la digna suvereno, ne nur perdis neniun el siaj intelektaj kapabloj, sed ankaŭ ke li fartis pli bone ol iam. Estis do neniu ŝanco por li - krom se la princino Pirlipanjo mem resanigus sin de sia malbeleco, tio kio ne eblus, aŭ se la koro de la reĝo mildiĝintus, tio kio ne eblus - eskapi de la terura sorto kiu minacis lin.
Li tamen kuraĝe sin prezentis ĉe la pordo de la palaco; ĉar li estis subtenata de ĉi tiu ideo ke li estis faranta heroan agon, kaj petis por paroli kun la reĝo.
La reĝo, kiu estis tre atingebla princo kaj kiu akceptis ĉiujn kiuj traktis kun li, ordonis al sia ĉefa enkondukisto alkonduki al li la du fremdulojn.
La ĉefa enkondukisto tiam atentigis al sia Moŝto, ke ĉi tiuj du fremduloj aspektis tre malbone, kaj estis ege malbone vestitaj. Sed la reĝo respondis ke necesis ne juĝi la koron laŭ la vizaĝo, kaj ke la kapuĉo ne faras la monaĥon.
Tiam la ĉefa enkondukisto, rekoninte la realecon de ĉi tiuj du proverboj, kliniĝis respekte kaj iris por venigi la mekanikiston kaj la astrologon.
La reĝo ankoraŭ estis la sama, kaj ili unue rekonis lin; sed ili estis tiel ŝanĝitaj, ĉefe la kompatinda Kristiano-Eliaso Droselmajero, ke ili estis devigataj sin nomi.
Vidante la du vojaĝantojn memvole reveni, la reĝo eksentis ĝojan reagon; ĉar li estis konvinkita ke ili ne revenus, se ili ne trovus la nukson krakatukon. Sed baldaŭ li estis elerarigita, kaj la mekanikisto, sin ĵetante al liaj piedoj, konfesis al li ke, malgraŭ la plej konsciencaj kaj diligentaj esploroj, lia amiko la astrologo kaj li revenis kun malplenaj manoj.
La reĝo, ni diris tion, kvankam kun iom kolera temperamento, havis la bonegan esencon de karaktero; li estis kortuŝita de ĉi tiu fideleco de Kristiano-Eliaso Droselmajero por plenumi sian vorton, kaj li ŝanĝis la mortpunon kiun li metis kontraŭ li, al puno de eterna malliberejo. Koncerne la astrologon, li kontentiĝis ekzili lin.
Sed, ĉar restis ankoraŭ tri tagoj por ke la dek kvar jaroj kaj naŭ monatoj da templimo konsentita de la reĝo eksvalidiĝu, majstro Droselmajero, kiu havis la plej altan gradon de amo al la hejmlando en sia koro, petis al la reĝo permeson por profiti de ĉi tiuj tri tagoj por revidi ankoraŭfoje Nurenbergon.
Ĉi tiu peto ŝajnis tiel justa al la reĝo ke li akceptis tion sen meti ian ajn limigan kondiĉon al tio.
Majstro Droselmajero, kiu havis nur tri tagojn por si, decidis profiti de la tempo, kaj feliĉe trovinte lokojn sur la poŝtveturilo, li tuj foriris.
Nu, ĉar la astrologo estis ekzilata, kaj ĉar same egalis por li iri al Nurenbergo kiel aliloken, li foriris kun la mekanikisto.
La morgaŭon, ĉirkaŭ la deka matene, ili estis en Nurenbergo. Ĉar restis al majstro Droselmajero neniu alia parenco ol Kristoforo-Zaĥariaso Droselmajero, lia frato, kiu estis unu el la unuaj komercistoj de infanaj ludiloj en Nurenbergo, estis ĉe li ke li engastiĝis.
Kristoforo-Zaĥariaso Droselmajero tre ĝojis revidi ĉi tiun kompatindan Kristianon kiun li kredis mortinta. Komence, li ne volis rekoni lin, pro lia kalva frunto kaj la plastro sur lia okulo; sed la mekanikisto montris al li sian konatan flavan surtuton kiu, ŝirita kiel ĝi estis, ankoraŭ konservis en kelkaj lokoj ian spuron de sia originala koloro, kaj, apoge al ĉi tiu unua pruvo, li citis al li tiom da sekretaj cirkonstancoj kiuj povis nur esti konitaj de Zaĥariaso kaj li, ke la ludilvendisto estis devigata konsentiĝi.
Tiam li demandis al li kia kaŭzo tiom longe malproksimigis lin de sia naskiĝurbo, kaj en kiu lando li lasis siajn harojn, sian okulon kaj la pecojn kiuj mankis al lia surtuto.
Kristiano-Eliaso Droselmajero ne havis kialon por fari sekreton al sia frato pri la eventoj kiuj okazis al li. Li do komencis prezentante al li sian sammalfeliĉan kunulon; poste, ĉi tiun kutiman formalaĵon plenumitan, li rakontis al li ĉiujn siajn malfeliĉojn, de A ĝis Z, kaj finis dirante ke li havis nur kelkajn horojn por pasigi kun sia frato, konsidere ke, ne sukcesinta trovi la avelon krakatukon, li estis enironta la morgaŭon en eternan malliberejon.
Dum ĉi tiu tuta rakonto de sia frato, Kristoforo-Zaĥariaso pli ol unufoje svingetis la fingrojn, turniĝis sur unu piedo kaj klakis per la lango. En tute alia cirkonstanco, la mekanikisto sendube demandintus al li tion kion signifis ĉi tiuj signoj; sed li estis tiel zorgoplena ke li nenion vidis, kaj ke estis nur kiam lia frato faris dufoje hm ! hm ! kaj trifoje ho ! ho ! ho ! ke li demandis al li kion signifas ĉi tiuj ekkrioj.
- Tio signifas, diras Zaĥariaso, ke ĝi ja estus la diablo… Sed ne… Sed se…
- Ke ĝi ja estus la diablo ? ripetis la mekanikisto.
- Se… daŭrigis la vendisto de la infanludiloj.
- Se… Kio ? denove demandis majstro Droselmajero.
Sed, anstataŭ respondi al li, Kristoforo-Zaĥariaso kiu, sendube, dum ĉiuj ĉi tiuj demandoj kaj ĉi tiuj interrompitaj respondoj, revenigis siajn rememorojn, ĵetis sian perukon en la aeron kaj ekdancis kriante :
- Frato, vi estas savita ! Frato, vi ne iros en malliberejon ! Frato, aŭ mi tre eraras, aŭ estas mi kiu posedas la avelon krakatukon.
Kaj, post tio, sen doni ian alian klarigon al sia mirigita frato, Kristoforo-Zaĥariaso elkuris el la apartamento, kaj revenis post momento, kunportanta skatolon en kiu troviĝis dika ora avelego kiun li prezentis al la mekanikisto.
Ĉi tiu, kiu ne kuraĝis kredi je tiom da feliĉo, heziteme prenis la avelon, ĉiel turnis kaj returnis ĝin, ekzamenante ĝin kun la atento kiun la afero meritas, kaj post ekzameno, deklaris ke li konsentis kun la opinio de sia frato, kaj ke li estus tre surprizata, se ĉi tiu avelego ne estus la avelo krakatuko; post tio, li transdonis ĝin al la astrologo kaj demandis al li lian opinion.
Tiu ĉi ekzamenis la avelon kun ne malpli da atento ol kiun faris majstro Droselmajero, kaj skuante la kapon, li respondis :
- Mi estus de via opinio kaj, konsekvence de tiu de via frato, se la avelo ne estus ora; sed mi vidis nenie en la astroj ke la frukto kiun ni serĉas, devu esti kovrita de ĉi tiu ornamo. Aliparte, kiel via frato havus la avelon krakatukon ?
- Mi klarigos al vi la aferon, diras Kristoforo, kaj kiel ĝi falis inter miajn manojn, kaj kiel okazis ke ĝi havu ĉi tiun orumadon kiu malhelpas vin rekoni ĝin, kaj kiu efektive ne estas natura al ĝi.
Tiam, sidigante ilin ambaŭ, ĉar li tre prudente pensis ke post trakurado de dek kvar jaroj kaj naŭ monatoj, la vojaĝantoj devis esti lacaj, li komencis per ĉi tiuj vortoj :
- En la sama tago kiam la reĝo sendis serĉi vin, sub la preteksto doni al vi la krucon, fremdulo alvenis en Nurenbergon, portanta sakon da aveloj kiujn li devis vendi; sed la avelvendistoj de la lando kiuj volis konservi la monopolon de ĉi tiu varo, ekscitis lin al kverelo ĝuste antaŭ la pordo de mia butiko. Tiam la fremdulo, por pli facile sin defendi, demetis grunden sian sakon da nuksoj, kaj la batalo vigle daŭris, je granda kontento de infanoj kaj de kurknaboj, kiam peze ŝarĝita ĉaro preterpasis ĝuste sur la sakon da nuksoj. Vidinte ĉi tiun akcidenton, kiun ili atribuis al la justeco de la ĉielo, la komercistoj konsideris sin sufiĉe venĝitaj, kaj lasis la fremdulon trankvila. Tiu ĉi prenis sian sakon, kaj efektive, ĉiuj aveloj estis dispremitaj, escepte de unu sola kiun li prezentis al mi, ridetante laŭ aparta maniero, kaj invitante min aĉeti ĝin kontraŭ unu Cvancigero[1] de 1720, dirante ke venos tago kiam mi ne bedaŭros pro la interkonsento kiun mi faris, tiom ajn multekosta ĝi ŝajnas al mi ĉi-momente. Mi traserĉis en mian poŝon, kaj estis tre surprizita trovi en ĝi unu Cvancigeron tute samaj kiel tiuj kiujn ĉi tiu viro petis. Ĉi tio ŝajnis al mi tiel eksterordinara koincido, ke mi donis al li mian unu Cvancigeron; li siaflanke donis al mi la avelon, kaj malaperis.
Nu, mi metis la avelon por vendo, kaj kvankam mi nur petis la prezon kiun ĝi kostis al mi, plus du krejcerojn, ĝi restis elmontrata dum sep aŭ ok jaroj sen tio ke iu esprimu la deziron akiri ĝin. Estas tiam kiam mi orumigis ĝin por plialtigi ĝian valoron; sed mi vane elspezis por ĝi du aliajn Cvancigerojn, la avelo restis ĝis hodiaŭ sen aĉetanto.
En tiu momento la astronomo, en kies manoj la avelo restis, eligis ĝojkrion. Dum majstro Droselmajero aŭskultis la rakonton de sia frato, li estis delikate skrapanta pere de poŝtranĉilo la orumaĵon de la avelo, kaj, sur eta angulo de la ŝelo, li trovis gravurita per ĉinaj signoj la vorton krakatukon.
De tiam ne plu estis dubo, kaj la identeco de la avelo estis agnoskita.

Ĉapitro 4 : Kiel, post esti trovantaj la avelon krakatuko, la mekanikisto kaj la astrologo trovis la junulon, kiu devis rompi ĝin.

Kristiano-Eliaso Droselmajero estis tiom multe malpacienca informi la reĝon pri ĉi tiu bona novaĵo, ke li volis ĉe la momento mem repreni la poŝtveturilon; sed Kristoforo-Zaĥariaso petegis lin atendi almenaŭ ĝis la reveno de sia filo. Nu la mekanikisto akceptis ĉi tiun peton des pli volonte, ĉar li ne vidis sian nevon ekde baldaŭ dek kvin jaroj, kaj kolektante siajn memorojn, li rememoris ke estis en la tempo kiam li forlasis Nurenbergon, ĉarman bubeton de tri jaroj kaj duono, kiun li, Eliaso, amis per sia tuta koro.
En ĉi tiu momento, bela junulo de dek ok aŭ dek naŭ jaroj eniris en la butikon de Kristoforo-Zaĥariaso, kaj aliris al li, nomante lin sian patron.
Fakte, Zaĥariaso, kisinta lin, prezentis lin al Eliaso, dirante al la junulo :
- Nun kisu vian onklon.
La junulo hezitis, ĉar onklo Droselmajero, kun sia dispecigita surtuto, sia kalva frunto kaj plastro sur sia okulo, tute ne estis tre alloga. Sed, ĉar lia patro vidis ĉi tiun heziton kaj ĉar li timis ke Eliaso ofendiĝu, li puŝis sian filon de malantaŭe, tiel bone ke la junulo, pli malpli malbone troviĝis en la brakoj de la mekanikisto.
Dume, la astrologo fiksis siajn okulojn sur la junulon, kun vigla atento kiu ŝajnis tiel eksterordinara al tiu ĉi, ke li kaptis la unuan pretekston por eliri, sin trovinte malkomforta pro esti tiel rigardata.
Tiam la astrologo demandis al Zaĥariaso pri lia filo kelkajn detalojn, kiujn ĉi tiu diligentis doni al li kun tute patra vortabundo.
Juna Droselmajero fakte estis, kiel lia vizaĝo vidigis tion, deksep- aŭ dekok-jaraĝa. Ekde sia plej frua juneco, li estis tiel gajiga kaj tiel afabla, ke lia patrino amuziĝis vestigi lin kiel la ludiloj kiuj estis en la butiko, tio estas jen kiel studento, jen kiel postiljono, jen kiel Hungaro, sed ĉiam per kostumo kiu postulis botojn ĉar, ĉar li havis la plej beletan piedon en la mondo, sed la suron iom gracilan, la botoj valorigis la kvaliton kaj kaŝis la miskvaliton.
- Tiel, demandis la astrologo Zaĥariaso, via filo de ĉiam nur surmetis botojn ?
Eliaso larĝe malfermis la okulojn.
- Mia filo de ĉiam surmetis nur botojn, reparolis la vendisto de infanludiloj, kaj li daŭrigis : En la aĝo de dek jaroj, mi sendis lin al la universitato de Tubingeno, kie li restis ĝis la aĝo de dek ok jaroj, sen esti trafita de iu ajn el la malbonaj kutimoj de siaj aliaj kamaradoj, sen trinki, sen blasfemi, sen interbatiĝi. La nura malstrikteco kiun mi konas pri li, estas lasi kreski la kvar aŭ kvin malbelajn harojn kiujn li havas sur sia mentono, sen voli permesi ke barbiro tuŝu lian vizaĝon.
- Tiel, daŭrigis la astrologo, via filo neniam estis razata ?
Eliaso pli kaj pli larĝe malfermis la okulojn.
- Neniam, respondis Zaĥariaso.
- Kaj, dum siaj ferioj el la universitato, daŭrigis la astrologo, pri kio li pasigis sian tempon ?
- Sed, diris la patro, li staris en la butiko kun sia bela studenta kostumo kaj, pro pura galanteco, rompis la avelojn de la junaj knabinoj kiuj venis aĉeti ludilojn en la butiko, kaj kiuj pro tio, nomis lin la Nuksrompilon.
- Nuksrompilon ? ekkriis la mekanikisto.
- Nuksrompilon ? ripetis siavice la astrologo.
Poste ambaŭ rigardis unu la alian, dum Zaĥariaso rigardis ambaŭ.
- Kara sinjoro mia, diris la astrologo al Zaĥariaso, mi havas la ideon ke via riĉiĝo estas farita.
La komercisto de ludiloj, kiu ne indiferente aŭskultis ĉi tiun prognozon, volis ricevi klarigon pri tio; sed la astrologo prokrastis ĉi tiun klarigon ĝis la morgaŭo matene.
Kiam la mekanikisto kaj la astrologo eniris en sian ĉambron, la astrologo sin ĵetis al la kolo de sia amiko, dirante al li :
- Estas li ! Ni havas lin !
- Ĉu vi kredas ? demandis Eliaso kun tono de homo kiu dubas, sed kiu ne petas pli ol esti konvinkita pri tio.
- Evidente ! Ĉu mi kredas tion; li kunigas ĉiujn kvalitojn, ŝajnas al mi.
- Ni resumu.
- Li ĉiam surmetis nur botojn.
- Estas vero.
- Li neniam estis razata.
- Tio estas ankoraŭ vera.
- Fine, pro galanteco aŭ pli ĝuste pro alvokiĝo, li staris en la butiko de sia patro por rompi la avelojn de la junaj knabinoj kiuj nomis lin nur Nuksrompilon.
- Tio ankoraŭ estas vera.
- Kara amiko mia, feliĉo neniam okazas sola. Cetere, se vi ankoraŭ dubas, ni iru konsulti la astrojn.
Sekve ili supreniris al la teraso de la domo, kaj stariginte la horoskopon de la junulo, ili vidis ke li estis destinata al granda riĉaĵo.
Ĉi tiu antaŭdiro, kiu konfirmis ĉiujn esperojn de la astrologo, faris la mekanikiston konsenti kun lia opinio.
- Kaj nun, diris triumfe la astrologo, restas nur du aferoj kiujn necesas ne neglekti.
- Kiuj ? demandis Eliaso.
- La unua estas ke vi akomodu, ĉe la nuko de via nevo, fortikan plektaĵon el ligno kiu tiel bone akordiĝas kun la makzelo, ke ĝi povas duobligi la forton per premo.
- Nenio estas pli facila, respondis Eliaso, kaj tio estas la aboco de mekaniko.
- La dua, daŭrigis la astrologo, estas, alveninte en la restadejon, zorge kaŝi ke ni kunportis kun ni la junulon destinitan por rompi la avelon krakatukon; ĉar mi havas la ideon ke ju pli estas da rompitaj dentoj kaj da elartikitaj makzeloj provante rompi la nukson krakatukon, des pli la reĝo proponos altvaloran rekompencon al tiu kiu sukcesos, kie tiom da aliaj estos malsukcesintaj.
- Kara amiko mia, respondis la mekanikisto, vi estas homo plena de saĝo. Ni enlitiĝu.
Kaj ĉe ĉi tiuj vortoj, forlasintaj la terason kaj revenintaj en sian ĉambron, la du amikoj kuŝiĝis kaj, tirinte siajn ĉapojn el kotono sur siajn orelojn, endormiĝis pli kviete ol ili jam faris ekde dek kvar jaroj kaj naŭ monatoj.
La morgaŭon, ekde la mateno, la du amikoj malsupreniris ĉe Zaĥariaso, kaj sciigis al li pri ĉiuj belaj projektoj kiujn ili konceptis la antaŭtagon. Nu, ĉar al Zaĥariaso ne mankis ambicio, kaj ĉar, en sia patra memestimo, li flatis al si ke lia filo devis esti unu el la plej fortaj makzeloj de Germanio, li entuziasme akceptis la kombinaĵon kiu celis eligi el lia butiko ne nur la avelon, sed ankaŭ la nuksrompulon.
La junulo estis pli malfacile decidigi. Ĉi tiu plektaĵo kiun ni devis surmeti al li ĉe la nukon, anstataŭe de la elegantan monujon kiun li aparte portis kun tiom da graco, ĉefe maltrankviligis lin. Tamen la astrologo, lia onklo kaj lia patro faris al li tiel belajn promesojn, ke li decidiĝis. Konsekvence, ĉar Eliaso Droselmajero eklaboris ĉe la momento mem, la plektaĵo baldaŭ estis finita kaj firme alkroĉita ĉe la nuko de ĉi tiu esperplena junulo. Ni rapidu diri, por kontentigi la scivolemon de niaj legantoj, ke ĉi tiu inĝenia aparato perfekte sukcesis, kaj ke ekde la unua tago, nia lerta mekanikisto akiris la plej brilajn rezultojn sur la plej malmolaj kernoj de abrikoto kaj sur la plej rezistaj kernoj de persiko.
Ĉi tiuj provoj faritaj, la astrologo, la mekanikisto kaj la juna Droselmajero tuj ekvojiris al la restadejo. Zaĥariaso ja volintus akompani ilin; sed, ĉar necesis iun por gardi lian butikon, ĉi tiu bonega patro sindonis kaj restis en Nurenbergo.

Ĉapitro 5 : Fino de la rakonto de princino Pirlipanjo.

La unua zorgo de la mekanikisto kaj de la astrologo, alveninte al la kortego, estis lasi la junan Droselmajeron ĉe la gastejo, kaj iri sciigi al la palaco ke, vane serĉinte ĝin en la kvar partoj de la mondo, ili estis fine trovanta la nukson krakatukon en Nurenbergo; sed pri tiu kiu devis ĝin rompi, kiel ili interkonsentis inter ili, ili diris ne eĉ vorton.
Estis granda ĝojo en la palaco. Tuj la reĝo sendis serĉi la intiman konsiliston, kontroliston de la publika spirito, kiu estris super ĉiuj gazetoj, kaj ordonis al li redakti por la Reĝa Monitoro oficialan noton, kiun la redaktoroj de aliaj gazetoj estos devigataj ripeti, kaj kiu esence deklaris ke ĉiuj kiuj opiniis havi sufiĉe bonajn dentojn por rompi la avelon krakatukon, devis nur sin prezenti ĉe la palaco, kaj tuj la operacio plenumita, ricevos konsiderindan rekompencon.
Estas nur en tia cirkonstanco ke oni povas aprezi ĉion kion reĝlando enhavas kiel makzelojn. La konkurantoj estis tiom multe granda nombro ke oni devis starigi ĵurion prezidata de la kron-kuracisto kiu ekzamenis la konkurantojn por vidi ĉu ili vere havis siajn tridek du dentojn, kaj ĉu neniu el tiuj ĉi dentoj estis difektita.
Tri mil kvincent kandidatoj estis akceptitaj al ĉi tiu unua ekzameno, kiu daŭris ok tagojn, kaj kiu rivelis neniun alian rezulton ol nedifinita nombro da rompitaj dentoj kaj da elartikitaj mandibloj.
Necesis do decidi fari duan alvokon. Naciaj kaj eksterlandaj gazetoj estis kovritaj de reklamoj. La reĝo ofertis la postenon de ĉiama prezidanto de la Akademio kaj la ordonon de la Ora Araneo al la supra makzelo kiu sukcesus rompi la avelon krakatukon. Ni ne bezonis esti klera por konkuri.
Ĉi tiu dua konkurso disponigis kvin mil konkurantojn. Ĉiuj scioplenaj korporacioj de Eŭropo sendis siajn reprezentantojn al ĉi tiu grava kongreso. Oni rimarkis plurajn membrojn de la Franca Akademio, kaj interalie, ĝia ĝismorta sekretario, kiu ne povis konkuri pro foresto de siaj dentoj, kiujn li rompis al si provante disŝiri la verkojn de siaj kolegoj.
Ĉi tiu dua ekzameno, kiu daŭris dek kvin tagojn, bedaŭrinde estis ankoraŭ pli katastrofa ol la unua. La delegitoj de scioplenaj korporacioj, interalie, persistis, pro la honoro de la korporacio al kiu ili apartenis, por rompi la avelon; sed ili lasis en ĝi siajn plej bonajn dentojn.
Koncerne la avelon, ĝia ŝelo eĉ ne surhavis la spuron de la streboj kiujn oni malŝparis por breĉi ĝin.
La reĝo sentadis ĉagrenon; li decidis frapi fortan baton, kaj ĉar li ne havis viran posteulon, li publikigis per tria enpresaĵo en la naciajn kaj eksterlandajn gazetojn, ke la mano de la princino Pirlipanjo estas donita kaj la heredado al trono akirita al tiu kiu; rompus la avelon krakatukon. La nura punkto kiu estis deviga estis ke, ĉi-foje, la konkurantoj devis aĝi inter dek ses ĝis dudek kvar jarojn.
Promeso de tia rekompenco ekscitis la tutan Germanion. Kandidatoj alvenis el ĉiuj anguloj de Eŭropo; kaj eĉ iuj venintus el Azio, Afriko kaj Ameriko, same kiel el ĉi tiu kvina parto de la mondo, kiun maltrovis Eliaso Droselmajero kaj lia amiko la astrologo, se, la tempo estinta limigita, la legantoj ne sagace pripensus ke ĉe la momento kiam ili legis la supre-menciitan anoncon, la konkurso estis plenumiĝanta aŭ eĉ estis jam plenumita.
Ĉi-foje, la mekanikisto kaj la astrologo pensis ke venis la tempo por prezenti la junan Droselmajeron, ĉar ne eblis al la reĝo proponi pli altan prezon ol tiu kiun li sukcesis meti, pli altan rekompencon ol tiu kiun li ĵus proponi. Sed, memfidaj pri sukceso, kvankam ĉi-foje, amaso da princoj kun reĝaj aŭ imperiaj makzeloj sin prezentis, ili nur sin prezentis ĉe la oficejo de la enskribiĝo (ni estas libera konfuzi kun tiu de surskriboj kaj beleteroj), ĉe la momento kiam ĝi estis fermonta, tiel ke la nomo de Natanelo Droselmajero troviĝis sur la listo 11.375e kaj laste.
Estis ĉi-foje kiel la aliaj, la 11.374 konkurantoj de Natanelo Droselmajero kripliĝis, kaj en la deknaŭa tago de la konkurso, je la dekunua kaj tridek kvin minutoj matene, kiam la princino plenumis sian dekkvinan jaron, la nomo de Natanelo Droselmajero estis alvokata.
La junulo sin prezentis akompanata de siaj prezentantoj, tio estas la mekanikisto kaj la astrologo.
Estis la unua fojo kiam ĉi tiuj du famkonataj personoj revidis la reĝidinon de kiam ili forlasis ŝian lulilon, kaj de tiu tempo okazis grandaj ŝanĝoj en ŝi. Sed, necesas diri tion kun nia sincereco de historiisto, tute ne estis avantaĝe al ŝi. Kiam ili forlasis ŝin, ŝi estis nur forloga; de tiam, ŝi fariĝis terura.
Fakte ŝia korpo multe kreskis, sed sen preni ajnan forton. Tial ni ne povis kompreni, kiel ĉi tiuj maldikaj kruroj, ĉi tiuj malfortaj koksoj, ĉi tiu ŝrumpita torso, kapablis subteni la monstran kapon kiun ili subtenis. Ĉi tiu kapo konsistis el la samaj hirtaj haroj, el la samaj verdaj okuloj, el la sama grandega buŝo, el la sama vata mentono kiujn ni diris; sed, ĉio ĉi havis dek kvin jarojn pli.
Elvidante ĉi tiun monstron de malbeleco, la kompatinda Natanelo ektremis kaj demandis al la mekanikisto kaj la astrologo, ĉu ili estis tute certaj ke la kerno de la avelo krakatuko devis redoni belecon al la princino, konsidere ke, se ŝi restus en la stato en kiu ŝi troviĝis, li estis preta provi la konkurson por la gloro sukcesi tie kie tiom da aliaj malsukcesis, sed lasi la honoron de geedziĝo kaj la avantaĝon de heredado al trono al tiu kiu ja volus akcepti ilin. Estas evidente ke la meĥanikisto kaj la astrologo trankviligis sian protektaton, asertante al li ke, tuj kiam la avelo estos rompita, kaj la kerno manĝita, Pirlipanjo fariĝos en la momento mem la plej bela princino sur la tero.
Sed, se la vido de la princino Pirlipanjo glaciigis pro timo la koron de la kompatinda Natanelo, necesas diri tion honore al la kompatinda knabo, lia ĉeesto produktis tute kontraŭan efikon sur la sentema koro de la kron-heredantino, kaj ŝi ne sukcesis reteni sin ekkrii vidante lin :
- Ho ! Kiel mi ŝatus ke estus li kiu rompiĝu la avelon.
Tio al kio la ĉefintendantino de la edukado de la princino respondis :
- Mi pensas devi atentigi al Via Moŝtino ke tute ne kutimas ke juna kaj bela princino kiel vi estas, laŭte diras sian opinion pri ĉi tiaj aferoj.
Efektive, Natanelo estis farita por turni la kapon de ĉiuj reĝidinoj de la tero. Li surhavis etan jakon el viola veluro kun ŝnurgalonoj kaj oraj butonoj, kiujn lia onklo farigis por li por ĉi tiu solena okazo, similan pantaloneton, ĉarmajn botetojn, tiel bone vernisitajn kaj tiel bone alĝustigitajn, ke oni kredintus ilin pentritaj. Estis nur ĉi tiu bedaŭrinda vosto el ligno alkroĉita al lia nuko, kiu iom malbonigis ĉi tiun tuton; sed, metante sur ĝi plilongigaĵojn, onklo Droselmajero donis al ĝi formon de manteleto, kaj ĉi tio povis, se necese, esti rigardata kiel vesta kaprico, aŭ kiel ia nova modo kiun la tajloro de Natanelo provis, pro la cirkonstanco, tute milde adoptigi al la kortego.
Tiel, vidante la ĉarman junuleton eniri, tio kion la princino pro senprudenteco laŭte diris, ĉiu el la ĉeestantinoj mallaŭte diris tion al si, kaj ne estis unu homo, ne eĉ la reĝo kaj la reĝino, kiu ne deziris funde de la animo ke Natanelo eliru venkanto el la entrepreno en kiu li sin metis.
Siaflanke, la juna Droselmajero alpaŝis kun konfido kiu duobligis la esperon kiun ni havis en li. Alveninta antaŭ la reĝa podio, li salutis la reĝon kaj la reĝinon, poste la princinon Pirlipanjo, poste la ĉeestantaron. Post tio, li ricevis de la ĉefmastro de ceremonioj la avelon krakatukon, delikate prenis ĝin inter la montrofingro kaj dikfingro, kiel faras prestidigitisto kun muskato, enŝovis ĝin en sian buŝon, donis fortegan pugnobaton al la plektaĵo el ligno, kaj krak ! krak ! rompis la ŝelon en plurajn pecojn.
Poste, tuj, li lerte liberigis la amandon de la filamentoj kiuj estis algluitaj al ĝi, kaj prezentis ĝin al la reĝidino, altirante al ŝi skraptapiŝon tiel elegante kiel respekteme, post tio li fermis la okulojn kaj komencis paŝi retroen. Tuj la princino englutis la amandon, kaj, ĉe tiu momento mem, ho miraklo ! la malgracia monstro malaperis, kaj estis anstataŭigita de juna knabino kun anĝela beleco. Ŝia vizaĝo ŝajnis kiel ŝtofo el silkaj flokoj, rozkoloraj kiel rozoj kaj blankaj kiel lilioj; ŝiaj okuloj estis el brila lazuro, kaj ŝiaj abundaj bukloj formitaj de orfadenoj falis sur ŝiajn alabastrajn ŝultrojn. Tuj trumpetoj kaj cimbaloj freneze sonis. La ĝojkrioj de la popolo respondis al la bruo de la instrumentoj. La reĝo, la ministroj, la konsilistoj kaj la juĝistoj, kiel ĉe la naskiĝo de Pirlipanjo, hope ekdanci, kaj necesis ĵeti Kolonjan akvon al vizaĝo de la reĝino kiu svenis pro ravo.
Ĉi tiu granda tumulto forte konfuzis la junan Natanelon Droselmajeron kiu, ni memoras tio, devis ankoraŭ por plenumi sian rolon, fari la sep paŝojn dorsen; tamen li regis sin per potenco kiu donis la plej altajn esperojn por la epoko kiam li siavice reĝos. Kaj li ĝuste etendis sian kruron por plenumi sian sepan paŝon, kiam subite, la reĝino de musoj truis la plankon, terure musblekante, kaj venis sin ĵeti inter liaj kruroj; tiel ke ĉe la momento kiam la estonta reĝa princo remetis sian piedon planken, li premis sian kalkanon ĝuste sur ŝian korpon, tio kio stumbligis lin tiel ke malmulte necesis por ke li falu.
Ho fataleco ! Ĉe la sama momento, la bela junulo fariĝis tiel malgracia kiel estis antaŭ li la reĝidino : liaj kruroj maldikiĝis, lia ŝrumpinta korpo apenaŭ kapablis subteni sian grandegan kaj abomenan kapon, liaj okuloj fariĝis verdaj, konfuzitaj kaj samnivele kun lia kapo; fine lia buŝo fendiĝis ĝis la oreloj, kaj lia beleta lanugo ŝanĝiĝis al mola kaj blanka substanco kiu pli poste oni rekonis kiel kotonon.
Sed la kaŭzo de ĉi tiu evento estis punita samtempe kiam ĝi kaŭzis ĝin. Damo Musineto sange tordiĝis sur la planko : ŝia malbonfaro ne restis do senpuna. Fakte, la juna Droselmajero tiel forte premis ŝin kontraŭ la planko per la kalkanumo de sia boto, ke la kunpremado estis mortiga. Tial, tordiĝante, damo Musineto kriis per la tuta forto de sia agonianta voĉo :

Krakatuko ! Krakatuko ! Ho tiel malmola avelo,
Estas al vi kiun mi ŝuldas la morton kiun mi suferas.
Hi... Hi... Hi... Hi...
Sed la estonteco gardas por mi pretan venĝon :
Mia filo venĝos kontraŭ vi, Nuksrompulo !
Pi... Pi... Pi... Pi...
Adiaŭ al vivo,
Tro frue rabita !
Adiaŭ al ĉielo,
Kaliko da mielo !
Adiaŭ al mondo,
Fekunda fonto...
Ha ! Mi mortiĝas !
Hi ! Pi pi ! Kŭik !!!

La lasta elspiro de damo Musineto eble ne estis tre bone rimanta; sed, se estas permesate fari eraron en versado, estas, ni konsentos, spirante la lastan spiron !
Ĉi tiu lasta spiro spirita, oni alvokis la faman feltiston de la kortego, kiu prenis damon Musineton per la vosto kaj kunportis ŝin, sin devontigante rekunigi ŝin kun la malfeliĉaj restaĵoj de sia familio kiuj, dek kvin jarojn kaj kelkajn monatojn antaŭe, estis entombigitaj en komuna tombo.
Ĉar, meze de ĉio ĉi, neniu krom la mekanikisto kaj la astrologo prizorgis pri Natanelo Droselmajero, la princino kiu ne sciis pri la akcidento kiu okazis, ordonis ke la juna heroo estu kondukata antaŭ ŝi, ĉar, malgraŭ la admono de la ĉefintendantino de sia edukado, ŝi malpacience deziris danki lin. Sed apenaŭ ŝi ekvidis la malfeliĉan Natanelon, ke ŝi kaŝis sian kapon en siajn du manojn, kaj ke, forgesante la servon kiun li faris al ŝi, ŝi ekkriis :
- Foren, foren, la abomena Nuksrompulo ! Foren ! Foren ! Foren !
Tuj la ĉefmarŝalo de la palaco kaptis la kompatindan Natanelon ĉe la ŝultroj kaj puŝis lin al la ŝtuparo.
La reĝo, plena de kolero pro tio ke oni aŭdacis proponi al li nuksrompulon kiel bofilon, atakis la astrologon kaj la mekanikiston, kaj anstataŭ dumviva enspezo de dek mil taleroj kaj honora lorno kiun li devis doni al la unua, anstataŭ glavo el diamantoj, ĉefa reĝa ordeno de la Ora Araneo kaj flava surtuto kiun li devis doni al la dua, li ekzilis ilin el sia reĝlando, donante al ili nur dudek kvar horojn por transiri la limojn.
Necesis obei. La mekanikisto, la astrologo kaj la juna Droselmajero, fariĝinta Nuksrompulo, forlasis la ĉefurbon kaj transiris la landlimon. Sed, plennokte, la du kleruloj denove konsultis la stelojn kaj legis en la konjunkcio de la astroj ke, tute malgracia kiel li estis, ilia protektato ne malpli fariĝos princo kaj reĝo, se tamen li ne pli ŝatus resti simpla individuo, tio kio estus lasita al lia elekto; kaj tio okazos kiam lia malgracieco estos malaperinta; kaj lia malgracieco malaperos kiam li estos komandanta kiel ĉefo batalon, en kiu estos mortigata la princo kiun, post la morto de ŝiaj unuaj sep filoj, damo Musineto naskis kun sep kapoj, kaj kiu estis la nuna reĝo de musoj; fine, kiam, malgraŭ sia malbeleco, Nuksrompulo sukcesos amigi sin de beleta sinjorino.
Atendante ĉi tiujn brilajn destinojn, Natanelo Droselmajero, kiu eliris el la patra butiko kiel solfilo, revenis tien kiel nuksrompulo.
Estas evidente ke lia patro neniel rekonis lin, kaj ke, kiam li demandis al sia frato la mekanikisto kaj al lia amiko la astrologo, tion kio fariĝis lia plejamata filo, la du famkonataj personoj respondis kun ĉi tiu aplombo kiu karakterizas la klerulojn, ke la reĝo kaj reĝino ne volis disigi sin de la savanto de la princino, kaj ke la juna Natanelo restis ĉe la kortego, superŝutita de gloro kaj honoro.
Koncerne la malfeliĉan Nuksrompulon, kiu sentis kiel lia situacio estis dolora, li ne diris eĉ unu vorton, atendanta de la estonteco la ŝanĝon kiu devis okazi en li. Tamen ni devas konfesi ke, malgraŭ la mildeco de lia karaktero kaj la filozofio de lia menso, li konservis, funde de sia grandega buŝo, unu el siaj plej dikaj dentoj kontraŭ onklo Droselmajero[2], kiu, veninte kunpreni lin dum momento kiam li malplej pensis pri tio, kaj deloginte lin per siaj belaj promesoj, estis la sola kaj ununura kaŭzo de la terura malfeliĉo kiu trafis lin.
Jen, karaj infanoj miaj, la historio de la avelo krakatuko kaj de la princino Pirlipanjo, tiel kiel rakontis ĝin la baptopatro Droselmajero al la eta Maria, kaj vi scias kial ni nun diras pri malfacila afero : "Ĝi estas malmola avelo por rompi".

1 Antaŭa germana monero kiu valoris 20 krejcerojn.
2 France "havi denton kontraŭ iu", signifas "havi rankoron, venĝemon kontraŭ iu"

Last edited: 01/11/2024

  • No ratings yet - be the first to rate this.

Add a comment