Créer un site internet

Kial Bananoj apartenas al la Simioj.

https://ririro.com/fr/pourquoi-les-bananes-appartiennent-au-singe/

Eble vi ne scias tion, sed simioj opinias ke ĉiuj bananoj apartenas al ili. Kiam brazilaj infanoj manĝas bananojn, ili diras : "Mi estas simio". Iam mi konis knabeton en Brazilo, kiu tre ŝatis bananojn. Li ĉiam diris : "Mi vere estas simio". Se vi ŝatas bananojn, brazilaj infanoj dirus al vi, ke vi ankaŭ estas simio. Jen la rakonto kiun ili rakontas por klarigi al ni kiel ĉio ĉi okazis.
Iam, kiam la mondo estis ĵus kreita kaj kiam estis nur unu speco de banano, sed multe da simioj, estis eta maljunulino kiu havis grandan ĝardenon plenan de arboj por bananoj. Estis tre malfacile por la maljunulino mem rikolti la bananojn, tial ŝi faris interkonsenton kun la plej dika simio. Ŝi diris al ĝi ke se ĝi kolektus la bananojn por ŝi, ŝi donus al ĝi duonon. La simio rikoltis la bananojn. Kiam ĝi prenis sian parton, ĝi donis al la eta maljunulino la bananojn kiuj kreskis funde de la spadiko kaj kiuj estis malgrandaj kaj ŝrumpintaj. Ĝi konservis por si la belajn bananojn, dikajn kaj grasajn kaj kunportis ilin siahejmen por lasi ilin maturiĝi en la mallumo.
La eta maljunulino estis tre kolera. Ŝi maldormis dum la tuta nokto provante trovi rimedon por venĝi kontraŭ la simio. Fine ŝi pripensis pri ruzo.
La morgaŭon matene, ŝi fabrikis bildon el vakso kiu ekzakte aspektis kiel knabeto. Poste ŝi metis grandan platan korbon sur la kapon de la bildo. Ŝi metis la plej bonajn maturajn bananojn kiujn ŝi kapablis trovi en la korbon. Ili vere ŝajnis tre tentaj.
Post momento la plej dika simio preterpasis tie. Ĝi vidis la vaksan bildon kaj pensis ke ĝi estis knabo portanta bananojn. Ĝi ofte renversis ĉi tiujn knabojn kun iliaj korboj kaj poste foriris kun la bananoj. Tiun matenon ĝi sin sentis en tre bona humoro, tial ĝi pensis ke ĝi unue provos ĝentile peti la bananojn.
- Saluton, bonvolu doni al mi bananon, ĝi diris al li.
La vaksa bildo ne respondis. Ankoraŭfoje la simio diris, ĉi-foje per iom pli laŭta voĉo :
- Saluton, bonvolu doni al mi bananon, nur malgrandan, maturan, dolĉan bananon.
La vaksa bildo ne respondis.
Poste la simio alvokis per sia plej laŭta voĉo :
- Saluton, se vi ne donos al mi bananon, mi donos al vi tian helpon ke ĝi renversos ĉiujn viajn bananojn.
La vaksa bildo restis silenta.
La simio kuris al la vaksa bildo kaj forte frapis ĝin per la mano. Ĝia mano restis firme enigita en la vakso.
- Ho ! Maltenu mian manon, kriis la simio. Maltenu mian manon kaj donu al mi bananon, alie mi donos al vi energian baton per mia alia mano.
La vaksa bildo ne liberlasis ĝin.
La simio donis energian baton al la bildon per sia alia mano. La alia mano restis firme enigita en la vakso.
Poste la simio alvokis :
- Ho ! Maltenu miajn du manojn. Maltenu miajn du manojn kaj donu al mi bananon, alie mi donos al vi piedbaton per mia piedo.
La vaksa bildo ne liberlasis ĝin.
La simio donis piedbaton al la bildo per sia piedo kaj ĝia piedo firme fiksiĝis en la vakso.
- Ha ! Maltenu mian piedon ! kriis la simio. Maltenu miajn du manojn kaj mian piedon kaj donu al mi bananon, alie mi donos al vi piedbaton per mia alia piedo.
La vaksa bildo ne liberlasis ĝin.
Tiam la simio, nun tre kolerigita, donis piedbaton al la vaksa bildo per sia piedo kaj ĝia piedo firme fiksiĝis en la vakso.
La simio kriis :
- Ho, Maltenu mian piedon. Maltenu miajn du piedojn kaj miajn du manojn kaj donu al mi bananon, alie mi donos al vi skuon per mia korpo.
La vaksa bildo ne liberlasis ĝin.
La simio donis baton al la vaksa bildo per sia korpo. Ĝia korpo firme fiksiĝis en la vakso.
- Ho ! kriis la simio, maltenu mian korpon ! Maltenu mian korpon kaj miajn du piedojn kaj miajn du manojn, alie mi alvokos ĉiujn aliajn simiojn por helpi min !
La vaksa bildo ne liberlasis ĝin.
Tiam la simio faris tian bruegon per siaj krioj kaj siaj blekadoj, ke tre baldaŭ simioj kurante venis de ĉiuj flankoj. Estis grandaj simioj, malgrandaj simioj kaj mezgrandaj simioj. Tuta armeo da simioj venis por helpi la plej dikan simio.
Estis la tute eta simio kiu elpensis pri plano por helpi la pli dikan simion eliĝi el sia mizero. La simioj devis grimpi en la plej alta arbo kaj amasiĝi unu sur la alian ĝis ili faru piramidon de simioj. La simio kun la plej laŭta voĉo estis ĉe la supro kaj ĝi laŭtege kriis al la suno petante ĝin veni helpi la plej dikan simion eliĝi el ĉi tiu terura situacio.
Estis tio kion faris ĉiuj simioj el granda staturo, malgranda staturo kaj mezgranda staturo. La simio kun la plej laŭta voĉo ĉe la supro de la piramido aŭdigis al la suno. La suno tuj aperis.
La suno elverŝis siajn plej varmajn radiojn sur la vakson. Post momento la vakso komencis fandiĝi. La simio finfine kapablis eligi unu el siaj manoj. La suno elverŝis pli da siaj plej varmaj radioj kaj baldaŭ la simio povis eligi siajn du manojn. Poste ĝi povis eligi unu piedon, poste la alian, kaj iom de tempo poste ankaŭ sian korpon. Fine, ĝi estis libera.
Kiam la eta maljunulino vidis tion kio okazis, ŝi tre senkuraĝiĝis por kultivi bananojn. Ŝi decidis translokiĝi al alia mondoparto kie ŝi kultivis brasikojn anstataŭ bananojn. La simioj restis en posedo de la granda ĝardeno plena de bananarboj. Ĝis nun, la simioj pensas ke ili posedas ĉiujn bananojn.

Last edited: 30/10/2024

  • No ratings yet - be the first to rate this.

Add a comment