Créer un site internet

La Esploristoj de la Insulo Smeraldo.

https://www.meshistoiresdusoir.fr/h/les-explorateurs-de-lile-demeraude/

Ĉapitro 1 : La inklino por Aventuro.

Iam, sur la mistera tropika insulo Smeraldo, vivis kuraĝa esploristino nomata Lea. Lea estis konata pro sia neŝancelebla decidemo kaj sia vigla sprito. Ekde sia plej juna aĝo, ŝi revis malkovri la kaŝitajn sekretojn de sia naskiĝ-insulo, sed neniu sin kuraĝis riski trans la profundajn verdiĝantajn arbaregojn kiuj ĉirkaŭis la vilaĝon.
Iun tagon, dum Lea kontemplis la horizonton de la klifo superstaranta la flagretanta maro, iu malnova trezormapo eltrovita en antikvaj ruinoj de la insulo kaptis ŝian atenton. Interesita, ŝi decidis ke venis la tempo por sin riski en epopean aventuron al serĉado de la legendan trezoron ie kaŝitan meze de la insulo.

Ĉapitro 2 : La neatendita alianco.

Por plenumi ŝian serĉadon, Lea sciis ke ŝi bezonus helpon. Tiel ŝi renkontis Makson, iun junan maltimeman knabon, pasian pri aventur-raportoj kaj preta sekvi Lean en ŝia serĉado de trezoro. Makso kunportis kun li senson de humuro kaj eltrovemon kiuj perfekte kompletis la kapablojn de Lea.
Kune, ili sin ĵetis en la profundecojn de la superabunda ĝangalo, spitante la danĝerojn kaj transpasante la malfacilaĵojn kiuj stariĝis sur ilia vojo. Ilia amikeco plifortiĝis je ĉiu etapo de ilia vojaĝo, kaj ili sciis ke ili devis resti kunigitaj por alfronti tion kio atendis ilin.
 

Ĉapitro 3 : La malamikoj de la ombroj.

Tamen, malbonvolaj fortoj kaŝatendis en la ombroj, rezolutaj malhelpi la planojn de Lea kaj Makso. Grupo da senskrupulaj piratoj, gvidita de la timinda kapitano Nigrabarbo, avidis la trezoron ekde jaroj kaj domaĝos nenion por akiri ĝin.
Lea kaj Makso devis pliigi sian singardemon, ĉar la piratoj postkuris ilin tra la ĝangalo, semante insidojn sur ilia vojo. Sed la du amikoj restis kuraĝegaj, sciante ke ilia decidemo kaj ilia inteligenteco ebligos al ili triumfi super siaj malamikoj.

Ĉapitro 4 : La malkovro de la trezoro.

Post multnombraj afliktoj kaj neatenditaĵoj, Lea kaj Makso finfine atingis la lokon indikitan sur la trezormapo. Antikva templo maskita sub la superabunda kreskaĵo stariĝis antaŭ ili, esperigante senprezajn trezorojn al tiuj kiuj estis sufiĉe kuraĝaj por postuli ilin.
Gvidataj de ilia amikeco kaj de ilia decidemo, Lea kaj Makso solvis la enigmojn de la templo, evitante la insidemajn kaptilojn forlasitajn fare de la antaŭaj gardantoj. Fine, ili malkovris la tiom deziritan trezoron : ne la materiajn riĉaĵojn, sed la konon kaj saĝecon de la antaŭuloj, donacitaj al tiuj kiuj estis pretaj ricevi ilin.

Ĉapitro 5 : Leciono lernita.

Kontemplante la sunleviĝon sur la insulo Smeraldo, Lea kaj Makso ekkomprenis ke la vera trezoro de ĉi tiu aventuro estis la amikeco kiu kunigis ilin, la malkovro de iliaj propraj internaj fortoj kaj la kono de beleco kaj riĉeco de ilia naskiĝa insulo. Ili komprenis ke aventuro ne limiĝas al serĉado de materiaj trezoroj, sed estis antaŭ ĉio ajn serĉado de si mem kaj de aliaj.
Do, Lea kaj Makso revenis al la vilaĝo kiel herooj, portante en si la lernitajn lecionojn dum sia ekskurso. La vilaĝo Smeraldo fiere akceptis ilin kun admiro, sciante ke ĉi tiuj du junaj geaventuristoj malkovris ion multe pli altvaloran ol oro : la veran sencon de aventuro kaj amikeco.
Kaj tiel finiĝis la rakonto de Lea kaj Makso, maltimemaj esploristoj de la insulo Smeraldo, kies kuraĝo, inteligenteco kaj rezistemo iluminis ilian mondon kaj tiun de ĉiuj kiuj survoje bonŝancis renkonti ilin.

Last edited: 26/10/2024

  • No ratings yet - be the first to rate this.

Add a comment