La Magiaj Aventuroj de Barnabo Fuŝpentrito.
https://www.meshistoiresdusoir.fr/h/les-aventures-magiques-de-barnabe-barbouillis/
Ĉapitro 1 : Iu (preskaŭ) normala tago.
En vilaĝeto nestita en la koro de la Brila Arbaro, vivis sorĉisto ne kiel la aliaj. Lia nomo estis Barnabo Fuŝpentrito, kaj li estis trafe nomita ĉar li ĉiam estis ŝmirita de pocioj kaj fiaskitaj sorĉoj. Li havis longan verdan barbon, hirtajn spiralajn harojn, kaj robon de sorĉisto kovritan de fosforeskaj steloj kaj multkoloraj makuloj.
Barnabo loĝis en kurba pajltegmenta dometo, strange miskonstruita, kun kamentubo kiu ŝprucis sapvezikojn kaj ŝutrojn kiuj klakadis per la vento kiel flugiloj de giganta papilio. La loĝantoj de la vilaĝo alkutimiĝis al liaj ekstravagancoj, sed kelkfoje liaj magiaj eksperimentoj kaŭzis al ili multajn problemojn.
Tiun matenon, Barnabo vekiĝis kun bona ideo. Li decidis prepari nevidebligan pocion por povi trankvile spioni siajn najbarojn. Li sin direktis al sia laboratorio, ĉambro plenigita de flagrantaj fioloj, de polvaj sorĉolibroj kaj de strangaj kreitaĵoj, kaj komencis miksi la ingrediencojn.
- Grano da brilaĵetoj de luno, pinĉo de helika polvo kaj larmo de feino, li murmuris mergante la elementojn en sian bobelantan kaldrono. Sed, kiel ofte de Barnabo, io ne okazis kiel atendita.
Ĉapitro 2 : La pocio kiu misfunkcias.
Subite, nubo de viola fumo eskapis el la kaldrono kaj invadis la dometon. Barnabo komencis tusi kaj svingi siajn brakojn por disigi la fumon. Kiam fine la nubo disflugis, li ĵetis ekrigardon en la kaldronon kaj malkovris, terure, ke la pocio alprenis fluoreskan verdan koloron.
- Peĉ kaj peĉ ! Tio tute ne estas tio kion mi atendis ! ekkriis Barnabo gratante al si la kapon.
Ne volante malŝpari siajn altvalorajn ingrediencojn, li tamen decidis provi la pocion. Li englutis unu gluton, kaj sammomente sentis sin strangan.
Li rigardis sin en la spegulon kaj konsternege malkovris ke li ŝrumpis ! Li nun havis la grandecon de rano. Li provis paroli, sed ĉio kio eliris el lia buŝo, estis ridinda kvakado.
- Kvak, kvak ! Ne estas vere ! Mi fariĝis malgrandega ! li kvakis furioze saltetante surloke. Li serĉis solvon por reakiri sian normalan staturon, sed liaj sorĉolibroj ŝajnis nekompreneblaj en tiu formo.
Ĉapitro 3 : La neatendita helpo.
Dum li saltetadis en sia laboratorio, Barnabo ekvidis malgrandan harkovritan kreitaĵon kiu rondokule rigardis lin. Estis Dirlididi, lia fidela kunvivanto, nigra katido kun pintaj oreloj kaj kun ŝraŭba vosto. Dirlididi ekronronis vidante sian majstron en ĉi tiu stato.
- Kvak ! Dirlididi, mi estas en katastrofa embaraso ! Necesas ke vi helpu min reakiri mian normalan staturon ! kvakis Barnabo senespere.
La katido tuj komprenis la situacion kaj komencis traserĉi en la sorĉolibroj, preterpasante faligante stakojn da libroj.
Post kelkaj minutoj da serĉado, Dirlididi trafis paĝon kiu aspektis promesplena. Ĝi ĝoje miaŭis kaj montris la sorĉolibron al Barnabo. La malgrandega sorĉisto saltis al la libro kaj laŭte legis la formulon, ne sen malfacileco.
- Abrakadabro, reen grandigu min, por ke mi fariĝu granda kiel kastelo ! li kvakis.
Brilega lumo envolvis Barnabon, kaj en palpebruma daŭro, li reakiris sian normalan staturon. Konsolita, li karesis sian fidelan katidon.
- Miaŭ, vi savis min, Dirlididi ! Senkomparan dankon ! li diris ridetante.
Tamen li sciis ke liaj misaventuroj nur komenciĝis.
Ĉapitro 4 : La najbara festo.
Tiutage estis la granda festo de najbaroj en la vilaĝo. La loĝantoj starigis tablojn kaj seĝojn sur la centra placo, kaj ĉiu alportis pladon por kune dividi. Barnabo, ĉiam preta por helpi, decidis prepari magian kukon kiu ŝanĝus la guston ĉe ĉiu mordaĵo.
Li elprenis ĉiujn siajn ingrediencojn kaj entuziasme komencis pretigi. Sed ĉe Barnabo, nenio iam estis simpla. Ĉe la momento kiam necesis meti la kukon en la fornon, li ekkonsciis ke li forgesis esencan ingrediencon : la ovojn de drako. Li rapidis al la arbaregon por ilin trovi.
Survoje, li renkontis Meluzinon, originalan sorĉistinon kun flagranta hararo kaj buntaj roboj. Ŝi rajdis sur reakcia balailo, iu brua ilo kiu kraĉis fajrerojn.
- Saluton Barnabo ! Kien vi tiel kuras ? demandis Meluzino ridetante.
- Mi serĉas drakovojn por mia magia kuko. Vi hazarde ne havus iun ? respondis Barnabo spirmanke.
Meluzino eksplodis per rido. "Ovojn de drako ?" Ĉu vi estas serioza ? La drakoj ferias ĉe la maro, ili ne revenos antaŭ la venonta semajno !
Barnabo suspiris.
- Do kiel mi faros por mia kuko ?
Meluzino pripensis dum momento kaj proponis solvon.
- Vi povus uzi sorĉitajn kokinajn ovojn. Ili ne estas tiel potencaj, sed ili taŭgos. Venu, mi donos kelkajn al vi.
Barnabo sekvis Meluzinon ĝis sia dometo, kie ŝi donis al li lumajn ovojn.
- Dankon, Meluzino ! Vi savas la saveblan ! li diris, kure reirante.
Ĉapitro 5 : La ŝaŭma kuko.
Reveninta hejmen, Barnabo finis prepari sian kukon per la sorĉitaj ovoj kaj enfornigis ĝin. Dum ĉi tiu tempo, li decidis iom ripozi, sed bedaŭrinde, li profunde endormiĝis. Kiam li vekiĝis, stranga odoro ŝvebis en la ĉambro.
Li kuris al la forno kaj malkovris ke la kuko ŝveliĝis tiagrade ke ĝi superbordiĝis. Ĝi estis grandega, pli dika ol globkukurbo ! Barnabo malfermis la fornpordon, kaj la kuko eksplodis laŭ pluvo de konfetoj kaj kremo.
- Ne ! Ne ankoraŭ ! ekkriis Barnabo, kovrita de kremo kaj konfetoj.
Li ne havis tempon por denove fari kukon, tiam li decidis kunpreni ĉi tiun tian kia ĝi estas al la festo de la najbaroj.
Alvenante sur la centra placo, ĉiuj vilaĝanoj eksplodis per rido, vidante Barnabon kaj lian gigantan kukon. Tamen ili scivolis gustumi tion kion li preparis. Barnabo distranĉis porcion kaj transdonis ĝin al sinjorino Peonio, la kukistino de la vilaĝo.
- Mmm, agrablega ! oni kredus miksaĵon de ĉokolado, frambo kaj mento ! ŝi ekkriis ridetante.
La aliaj vilaĝanoj siavice gustumis ĝin, kaj ĉiu malkovris malsaman guston, tio kio kaŭzis lavangon da ridadoj kaj komplimentoj.
Barnabo, kvankam ŝmirita de kremo, estis kontentega.
- Almenaŭ ĉi-foje mi ne fiaskis ! li diris al si ridante pri si mem.
Ĉapitro 6 : La petoloj de Dirlididi.
La festo kulminis, kaj Dirlididi, la petolema katido de Barnabo, ne malfruis okazigi ĥaoson. Li saltis de tablo al alia, ŝteletante pecojn da manĝaĵo kaj renversante glasojn da fruktosuko. La infanoj de la vilaĝo ŝategis ĝin kaj ridis pro ĝiaj bufonaĵoj.
- Rigardu, ĝi ŝtelis kolbason ! ekkriis knabo montrante per la fingro Dirlididin kiu fuĝis kun sia predo. Barnabo, kvankam iomete embarasita, ne kapablis reteni sin rideti vidante sian kunvivanton tiom amuziĝi.
Iun momenton, Dirlididi sin trovis front’al fronte kun Gribujo, la hundo de la bakisto. La du bestoj momente rigardis unu la alian, poste Dirlididi per nekredebla lerteco saltis sur la dorson de Gribujo kaj komencis fari akrobataĵojn.
La vilaĝanoj ekridegis vidante ĉi tiun neatenditan spektaĵon. Barnabo, koncerne lin, estis kvietigita ke liaj misaventuroj fine alportis ĝojon al liaj najbaroj. La festo daŭris ĝis noktiĝo, kaj ĉiuj rehejmeniris kun neforgeseblaj rememoroj.
Ĉapitro 7 : Novan mision.
La morgaŭon, Barnabo ricevis surprizviziton. Mesaĝista strigo venis frapi lian fenestron kun letero en sia beko. Scivolema, li malfermis la fenestron kaj prenis la leteron. Ĝi estis sigelita per reĝa sigelo.
- Kion diable ? Ĉu letero de la reĝo ? li murmuris malfermante la pergamenon.
La mesaĝo diris :
Kara Barnabo Fuŝpentrito,
Via reputacio kiel originala kaj talenta sorĉisto alvenis ĝis la kortegon. Ni bezonas viajn servojn por komisio el la plej alta graveco.
Venu al la kastelo tuj kiam eblos.
Lia reĝa Moŝto Pesileto la IIIa.
Barnabo, scivolema kaj flatita, decidis tuj iri al la kastelo. Li surmetis sian plej puran robon, ekprenis sian magian bastonon kaj foriris direkte al la kastelo, akompanata de Dirlididi.
Alvenante, li estis akceptita de la reĝo mem, impona viro kun ora krono kaj longa ruĝa pelerino.
- Bonvenon, Barnabo ! Ni havas urĝan problemon. La drako Gardepeĉo, gardisto de la reĝaj trezoroj, trafiĝis magian malvarmumon kaj ne plu kapablas protekti niajn riĉaĵojn.
- Hm, ĉu magia malvarmo ? Ĉi tio ŝajnas serioza. Mi faros mian plejbonon por helpi, respondis Barnabo frotante al si la mentonon.
Ĉapitro 8 : La malvarmuminta drako.
La reĝo kondukis Barnabon kaj Dirlididin al la trezorĉambro kie ili trovis la drakon Gardepeĉon ternantan ĉielarkajn flamojn.
- HAĈUM ! eligis la drako sendante ĉiudirekte multkolorajn fajrerojn.
- Ho ve, tio tute ne estas bona, murmuris Barnabo. Mi tuj preparos pocion por kuraci ĝin.
Li elprenis siajn instrumentojn kaj komencis miksi ingrediencojn.
- Iom da mielo de sorĉitaj abeloj, skvamoj de magia katfiŝo, kaj unu guto da eliksiro de unukornulo, li recitis aldonante ĉiun elementon en sian porteblan kaldronon.
Dirlididi, ĉiam scivolema, alproksimiĝis kaj flaris la pocion. Momente, ankaŭ li ternis, ŝprucante fajrerajn brilaĵetojn al Barnabo. La sorĉisto eksplodis per rido.
- Haha, Dirlididi, vi vere estas nerebonigebla !
Fine, Barnabo donis la pocion al la drako, kiu trinkis ĝin per unu gluto. Tuj Gardepeĉo ĉesis terni kaj reakiris sian normalan fajran spiron.
- Dankon, Barnabo ! Vi savis min, muĝis dankeme la drako.
La reĝo, imponita, ridetis kaj deklaris :
- Barnabo, vi estas vera heroo ! Ni organizos feston en via honoro ĉi-vespere.
Ĉapitro 9 : Reĝa festeno.
La vesperon venintan, la kastelo tumultiĝis. Kuiristoj preparis pompajn pladojn, muzikistoj agordis siajn instrumentojn, kaj dekoraciistoj starigis magiajn girlandojn kiuj ŝanĝis koloron ĉiujn kvin sekundojn.
Barnabo, vestita de sia plej bela robo de sorĉisto, eniris en la grandan ĉambron de bankedo. La gastoj akceptis lin per aplaŭdoj kaj ĝojkrioj. Dirlididi, li, sin diskrete glitis al la deserta tablo.
Reĝo Pesileto la IIIa stariĝis por proponi toston.
- Al Barnabo Fuŝpentrito, la plej originala kaj la plej sprita sorĉisto en la tuta regno !
La gastoj levis kaj tintigis siajn glasojn je la sano de Barnabo. La festeno estis vera sukceso, kun bongustegaj pladoj kaj mirindaj spektakloj. Sed, kiel kutime ĉe Barnabo, nova aventuro montriĝis ĉe la horizonto.
Ĉapitro 10 : La mistero de la malaperinta sorĉolibro.
Dum la festo kulminis, reĝa gardisto alkuris en la ĉambron kaj flustris ion al la orelo de la reĝo. La vizaĝo de Pesileto la IIIa kuntiriĝis, kaj li signis al Barnabo sekvi lin.
- Barnabo, ni havas problemon. La reĝa sorĉolibro kiu enhavas la plej potencajn sekretojn de nia reĝlando, malaperis ! klarigis la reĝo videble maltrankvila.
Barnabo balancetis la kapon, preta akcepti ĉi tiun novan defion.
- Ne malkvietiĝu, Moŝto. Ni retrovos ĉi tiun sorĉolibron.
Kun Dirlididi tuj post li, Barnabo komencis pridemandi la gardistojn kaj priserĉi la lokojn. Dank'al ĝia magia flarkapablo, Dirlididi fine malkovris strangan spuron de magio apud la reĝa biblioteko.
- Hm, tio aspektas kiel sorto de teleportado, murmuris Barnabo sekvante la spuron lasitan de la sorĉolibro.
Ili fine alvenis antaŭ sekreta pordo kaŝita malantaŭ breto.
Barnabo elparolis magian formulon, kaj la pordo malfermiĝis kun malagrabla knaro. Ili eniris en malluman ĉambron kie ili trovis la sorĉolibron flosantan ĉe la centro de cirklo de brilantaj runoj.
- Haha, ĝi estas banala kaptilo de ŝerca magiisto ! ekkriis Barnabo rompante la sorĉon. La sorĉolibro senhaste falis inter liajn manojn.
Ĉapitro 11 : La triumfa reveno.
Reveninta en la granda ĉambro de bankedo, Barnabo transdonis la sorĉolibron al la reĝo, kiu kvietiĝe premis ĝin kontraŭ si.
- Barnabo, vi ankoraŭfoje savis la reĝlandon. Ni ne scias kiel danki vin.
Barnabo modeste ridetis.
- Ne dankinde, Moŝto. Helpi, ĉiam estas plezuro.
La festo rekomenciĝis ankoraŭ pli forte, kun magiaj fajraĵoj kaj impetaj dancadoj. Barnabo kaj Dirlididi estis ovaciitaj kiel herooj, kaj ĉiu memoris pri ĉi tiu vespero kiel unu el la plej memorindaj en la reĝlando.
Kaj tiel, Barnabo Fuŝpentrito daŭre travivis siajn aventurojn, ĉiam ŝmirita sed ĉiam preta por helpi. Ĉar en la fantazia mondo en kiu ĉio eblas, neniam estas vere normala tago por originala sorĉisto kiel li.
Last edited: 26/10/2024
Add a comment