Créer un site internet

22 _ Kolero kaj pento de la generalo.

Mutie fakte iris ?e la preposton, sed ne por venigi Netavi?tukon al la generalo, kies la kolero estis timinda.  Furioza kiel li estis kontra? ?i tiu mizera Netavi?tuko, li estus svenbatinta, disrompinta lin sen kompato.  Li do iris ?e la preposto, trovis lin laboranta en lia ?ambro.  Netavi?tuko restis en la enireja ?ambro.

- Pardonu, sinjoro preposto se mi ?enas vin, temas pri gravaj aferoj, kaj mi bezonas vian helpon por elturni?i sendama?e.

Mutie mallonge rakontis al la preposto tion kio ?us okazis kaj tion kio estis malka?ita de la naiva raporto de la eta Pa?lo.

- Vi komprenas mian embarason, sinjoro preposto, se la generalo vidas Netavi?tukon, li mortigos lin sen voli kaj sen scii tion.  Aliflanke, se mi reiras sen li, li tuj volos mem veni preni lin.  Kaj plie, la patro de la infanoj estas tiom indignigita pro la malico, la nedankemo de Netavi?tuko rilate al Jakobo, ke ?e tiu flanko, ekzistas ankora? dan?ero por eviti.

PRP : Vi bone faris, mia bona amiko, veni paroli al mi.  Mi vidas nur unu eblon por eviti tiujn ?i du dan?erojn, estas forigi Netavi?tukon.

MUT : Kien sendi lin, sinjoro preposto ?  ?e kiu ?  Kun kiu ?

PRP : Mia servistino kondukos lin ?e ?ian fraton, ?endarmo en Domfronto; tien li estos sub bona gardado, kaj ni kredigos al li ke li estas sub stato de arestito.  ?u vi volas alvoki mian servistinon ?

Mutie estis respondonta, kiam krioj, sekvitaj de teruraj hurladoj, a?di?is.  Li kuregis al la flanko el kie ili foriris, la preposto sekvis lin kun pli da malrapideco.  Alvenintaj ?e la pordo de la ?ambro el kie tiuj abomenaj krioj foriris, ili trovis ?in duturne ?losita.

- Oni tran?as la gor?on de mia kompatinda servistino, ekkriis la preposto kun teruro.

- Necesas ?iariske eniri, kriis Mutie.

Li premis kontra? la pordo, sed ?i malfermi?is eksteren; ?i estis el kompakta kverko.  La seruro estis solida.  La tuta forto de Mutie estis nesufi?a por rompi ?in.  La kriegoj da?ris.  La vo?o ra?ki?is kaj malla?ti?is.

- Tra la fenestro !  ekkriis Mutie.

Kaj ?etante sin eksteren, li rompis iun fenestran vitron, turnis la espanjoleton, saltis en la ?ambron kaj vidis viron kiun li ne rekonis unuatempe, svenbatanta per vipfrapoj iun knabeton duone senvestigitan, kiu tordi?is kaj mu?is sub la tenado kaj batado de la viro.  ?iu bato markis sur lia karno palegan spuron.

Mutie ?etis sin sur la nekonaton, ekprenis al li la vipon el la manoj, bruske forpu?is lin kaj estis fraponta lin kiam li mem preska? falis pro surprizo : la viro estis la generalo, la infano estis Netavi?tuko.  La generalo, ne vidante reveni Mutieon kaj konjektante perfidon, milde eliris el la gastejo, iris al la prepostejo kie li trovis Netavi?tukon en la ?ambro.  La generalo estis armi?inta per sia vipo por hundoj.  Li diris nenion, sed liaj okuloj ?etis fajron kiam li vidis Netavi?tukon, plena de espero, miele alpa?i al li nomante lin sian karan generalon.  Li ?etegis sin sur lin, el?iris al li en malpli ol minuto liajn vestojn, duturne ?losis la pordon, kaj komencis regali per knuto kun vigleco kiu ka?zis la hurladojn de la kulpulo.

Kiam Mutie ?esigis la torturon de Netavi?tuko, la generalo demandis al tiu ?i lasta ?u li nun sciis tion kio estis la knuto.  Netavi?tuko da?rigis kriegi kaj ruli?i pro la eksceso de sia suferado.  Mutie en la ?ambro, kaj la preposto ekster la fenestro, restis senmovaj, ne sciante kiun flankon elekti.  La?mezure kiel la kolero de la generalo disi?is, honto ?ajnis trafi lin.  Anka? li restis sur la sama loko, sen movi?i, sen diri vorton.  Mutie estis la unua kiu parolis : "Sinjoro preposto, bonvolu sendi al mi vian servistinon.  Mi tuj malfermos la pordon de la ?ambro.  Tiu infano bezonas helpon".

PRP : Mi balda? mem revenos kun ?i, mia amiko.  Necesas al tiu knabo seriozan banda?on.  Ni kovros lin per vino kaj oleo, la balzamo de la samariano de la Evangelio.

Mutie iris malfermi la pordon.  Nek li, nek la preposto, nek la servistino atentis al la generalo kiu pli kaj pli ?ajnis honta kaj embarasita.  La servistino kaj Mutie kunportis Netavi?tukon en sian ?ambron.  La generalo haltis per la brako la preposton kiu sekvis ilin.

- Sinjoro preposto, mi donos al vi dek mil frankojn por tiu ?i ?telisto, li diris malla?te.

La preposto ?etis al li severan rigardon.  "La mono ne ela?etas la malbonon, Sinjoro, ?i ne pagas la suferadon.

GNR : Sed kion vi volas ke mi faru ?

PRP : Nenion, sinjoro, neniu petas ion al vi, necesis deteni vin de tio kion vi faris.  Nun vi povas nur pardonpeti al Dio pro via perforto kaj bremsi ?in en la estonteco.

GNR : Sinjoro preposto, ne rigardu min per tiom severaj okuloj, ili maltrankviligas miajn konsciencon kaj koron.  Mi ne estas malbona, mi certigas al vi, nur iom tro vigla.

PRP : Ne malbona, Sinjoro ?  Iom tro vigla ?  Kiam vi kruele svenfrapas infanon tro malfortan por kontra?stari vin ?  Mi ripetas al vi, sinjoro, pardonpetu al Dio.  Mi ne havas alian konsilon por doni al vi.

Kaj la preposto eliris, lasante la generalon pli senkura?a ol kolera.

- Stultulo kiun mi estas !  li murmuris.  Jen ?iuj kontra? mi.  Mi forte batis lin, estas vere !  Sed anka?, kia kanajlo tiu friponeto !...  Tio kio frenezigas min, estas lia fiksa ideo, stulta, sensenca, adoptigi sin de mi.  Kaj opinii ke mi mem havis dum kvin minutoj tiun penson !  Ke mi estis povanta koncepti tian deziron !  Nu, kion fari nun ?  Foriri.  ?e la Gardan?elo, ili ?iuj estos kiel erinacoj.  Ili ?etos rigardojn al mi !  Ili malvarme traktos min !  ?tipkapulo kiun mi estas !  Mi havas nur tion kion mi meritas.

Tiel parolante, la generalo alvenis al la Gardan?elo.  Li malrapide malfermis la pordon, hezitis eniri, fine decidis tion, kaj trovis sin vidalvide al Elfia.

- Nu !  generalo, demandis ?i ridante, ?u vi aran?is vian aferon kun Netavi?tuko kiel vi deziris ?  la? via kontenti?o ?

GNR : Kiel mi volis, jes; la? mia kontenti?o, ne ?ar mi estas tre malkontenta.

ELF : Kaj pro kio do, generalo ?  Kio malkontentigis vin ?

GNR : Estas mi mem, evidente.  Mi kondutis kiel stulto, kiel furioza frenezulo, kiel kruela besto.  Anstata? vipi Netavi?tukon kiel li meritis tion, por admono, mi batis lin... per knuto, ?is dispecigi lin.

SLD : Vi bone agis, mia generalo !  Mi estus same aganta en vi loko.

GNR konsolita : Vi opinias, mia amiko ?  Mi kredas ke vi eraras.  La preposto diris ke mi estis malbona, kruela, kaj ke mi devis nur pardonpeti al Dio.  Kaj tiu preposto, komprenu, mia kara, tiu ?i preposto estas sperta; li estas bona, kaj plie mi fidas lin.  Mi tro malmole frapis, estas vere !  Mi rabie koleris !  Mi mortigus tiun mizerulon kiu, post esti ?telinta min, post esti volinta suspektigi kaj akuzigi la kompatindan Jakobon, havas la senhontecon miele alveni al mi kaj nomi min lian karan generalon...  Mi mortigintus lin tiom mi estis ?okita, indignigita, se Mutie ne venus ?eti sin sur min kaj el?iros el mi mian knuton.

ELF : Kaj kion diris al vi Mutie, mia generalo ?

GNR : Nenion, infano mia !  Nenion !  Ne iun vorton, ne iun rigardon.  Li pli ?agrenis min per tiu silento, tiu mal?ato, ol se li batadis min.  Tiu bona Mutie !  La indigno estis pentrita sur lia viza?o !  Kaj la okuloj de la preposto !  Kia rigardo malvarma, pezega !...  Jes, jes, mia Elf?jo, ili estas tre koleraj kontra? mi.  Kaj mi ja estas tute malfeli?a kaj konfuzita, tio kio pruvas ke mi malpravas kaj ili pravas.  Elfia, Derigni, riparu mian pacon kun Mutie.  Mi ?atas tiun knabon, kaj mi ne povas toleri la penson ke li serioze havas rankoron kontra? mi.  Mi rekomendas min al vi, miaj amikoj, kaj al vi, mia edzineto.  Mi kredas ke mi a?das lin alveni, mi forkuras, alvoku min kiam vi trankviligos lin.

Kaj la generalo per pli da lerteco ol oni povis supozi en li, malaperis malanta? sian pordon ?uste kiam Mutie malfermi?is tiun de la Gardan?elo.

Elfia alkuris al li.  ?ia gaja kaj dol?a rideto sensulkigis la afliktitan frunton de Mutie.

ELF : La generalo estas malgaja kaj honta, mia amiko, honta pro sia kolero, mal?oja pro via silento kaj pro via videbla malkontenteco.

MUT : Li pravas, mia kara Elfia, kaj mi vidas ke li komisiis al vi pledi lian kazon; ?i estas tre malbona, vi havas multe por klopodi.

ELF : Mia bona Jozefo, pensu do ke la generalo estas tre kolera...

MUT ridetanta : Unua kaj bona ekskuzo.

ELF : Lasu min fini.  Kiam li koleras, li realigas aferojn kiujn li poste beda?ras...

MUT : Kaj kiuj tamen estas realigitaj.

ELF : Estas vere, mia amiko, sed li estas tiom malkontenta ke oni pardonas lin kontra?vole.  Kaj plie, pensu pri la malafableco, pri la maldankemo de tiu malbona Netavi?tuko; pri tio kio okazus se li sukcesis meti en la matraco de nia kompatinda Jak?jo la objektojn ?telitajn al la generalo.  Li meritis severan punon ?ar mi mem kiu ne estas kruela, mi estus regalinta lin kun vera plezuro.

SLD : Kaj mi, mia kara Mutie, mi diras kiel via bona Elfia, tiu knabo estas fiulo, kaj mi estus doninta al li teruran bastonadon.

BLD : Kaj fine, Jozefo, necesas diri ke la generalo estas ruso, kaj ke en Rusio la vipobatoj estas pli facile donitaj ol ?e ni.

MUT : Eble vi pravas, miaj amikoj, mia eta Elfia estas bonega advokatino.  Sed ?u la generalo reale doma?as mian aprobon a? mian malkontenti?on ?

ELF : Multege, mia amiko.  La kompatinda viro ?agrenis min; li estis tiom honta, tiom malfiera, tiom malgajiga !  Li forkuris kiam li a?dis vin veni.  Li kuris !  Mi ne opiniis ke li estis tiel facilmova.

Mutie ridetis, ameme premis la manon de Elfia kaj iris frapi sur la pordon de la generalo.

GNR : Kiu estas tie ?  Eniru.

Mutie eniris, haltis dum momento.  La generalo rigardis lin preska? timete.  Lia rigardo petegis kompaton.  Mutie, kortu?ita de tiu ?i nevortigita konfeso de lia kulpo, respondis al tiu rigardo per bona kaj sincera rideto.  Li pa?is al li kaj premis unu el liaj manoj en la siaj, respektoplene klinante sin.  La generalo sin ?etis al lian kolon, brakumis lin, preska? faligis lin, sufokis lin, kaj diris al li nur unu vorton : "Dankon, mia amiko".  Sed per tono tiel amika, tiel emociita, ke Mutie sentis fori?i la lastan spuron de malkontenti?o, kaj ke li redonis al li lian brakumon kun la tuta varmeco de vigla kaj sincera korinklino.

"Uf ! diris la generalo, mi havas cent funtojn malplie sur la koro !  mia bona Mutie !  Tiel generalo kiel mi estas, mi bezonas vian estimon, vian amikecon, proporcie al la estimo kaj al la amikeco kiujn mi donas por vi.  Anta? momento mi estis malfeli?a !  Mi sentis vin kolera kontra? mi, kaj mia konscienco diris al mi ke vi pravis.  Nun mi sentas min feli?a kaj malpeza kiel plumo.

- Dankon... dankon, mia generalo, diris Mutie siavice kortu?ita.

GNR : Ni iru vidi la aliajn tien.  Mi ne plu hontas pri neniu.  Sed anta?e, diru al mi, mia amiko, kiel fartas la kompatinda kanajlo ?

MUT : Ne tro bone, mia generalo, sed nenio serioza.  La balzamo de la preposto bone sanigis.

GNR : Estas ke estas tiu de la Evangelio.   Tio ne estas mirinda ke ?i brile sukcesas.

Kaj la generalo eniris en la ?ambro sekvita de Mutie.

  • No ratings yet - be the first to rate this.

Add a comment