Personaro.

La ĉefaj gravuloj

Fileas Fogg (FrV : Fileas Fogg) : Trankvilanima, riĉega kaj enigma londona ĝentlemano. Li vivas trozorgeme reguleman ekzistadon, pasigante siajn tagojn ĉe la Reform-Klubo legante la ĵurnalon kaj ludante viston. Lia plej ŝatata vorto estas la adverbo matematike, kiu aperas okfoje en la libro.

Johano Dirko (FrV : Jean Dirko) : Franca servisto de Fileas Fogg, de proksimume tridekjaraĝa, kiu akompanas lin en lia ĉirkaŭvojaĝo tra la mondo. Li estas iama akrobato, kun personeco tute mala al tiu de sia mastro.

Tubero (FrV : Fix) : Brita policisto kiu persekutos Fileason Foggon tra ĉiuj transiritaj landoj, kredante ke li estas farinto de banka ŝtelado.

Auda (FrV : Aouda) : Beleta juna hinda virino, savita de la brullignaro fare de Dirko kaj Fileas Fogg.

 

Kompleta listo de sekundaraj gravuloj kaj ilia rolo.

Albermalo (FrV : Albermale) : Maljuna paralizulo vetanta 5.000 funtojn je Fileas Fogg, membro de la Reform-Klubo.

Batulkaro Vilhelmo (FrV : William Batulcar) : Direktoro de trupo da cirk-artistoj dum turneo en Japanio.

Ĉambrokampo (FrV : Kamerfield) : Kandidato pacjuĝisto en San-Francisko kaj kontraŭulo de Spicoknabo.

Falentino Samuelo (FrV : Samuel Fallentin) : Bankisto, membro de la Reform-Klubo, vetanta je la malsukceso de Fileas Fogg.

Flanagano Tomaso (FrV : Thomas Flanagan) : Bierfaristo, membro de la Reform-Klubo, vetanta je la malsukceso de Fileas Fogg.

Forster Jakobo (FrV : James Forster) : Knabo maldungita de Fogg pro esti alportinta ne sufiĉe varman akvon por lia barbo.

Hiĉo Vilhelmo (FrV : Elder William Hitch) : Mormona predikisto.

Ĵiĵieo (FrV : Jejeeh) : Onklo de princino Auda.

Kiunio (FrV : Kiouni) : Nomo de la elefanto aĉetita de Fileas Fogg.

Kromartio Francisko (FrV : Francis Cromarty) : Brita generala brigadisto en la hinda armeo.

Longpramo (FrV : Longsferry) : Antaŭa mastro de Dirko.

Muĉo (FrV : Mudge) : Amerika kondukisto de sledo.

Obadja (FrV : Obadiah) : Juĝisto kondamnanta Dirkon pro religia malrespekto.

Ojsterpufo (FrV : Oysterpuf) : Registristo de la juĝisto Obadja.

Perbulko Johano (FrV : John Bunsby) : Kapitano de la skuno Tangadero (FrV : Tankadère).

Proktoro Stampo V. (FrV : Stamp W. Proctor) : La kolonelo kiu, dum tumulto, volas batali kontraŭ Sro Fogg.

Ralfo Valtero (FrV : Gauthier Ralph) : Administranto de la Banko de Anglio, membro de la Reform-Klubo, vetanta je la malsukceso de Fileas Fogg.

Rapido Andreo (FrV : Andrew Speedy) : Kapitano de la ŝipo Henrieta.

Samuelo Vilsono (FrV : Samuel Wilson) : Pastoro kiun Fileas Fogg reveninta en Londono alvokas.

Smiso Decimuso (FrV : Décimus Smith) : Mormona predikisto.

Spicoknabo (FrV : Mandiboy) : Kandidato por pacjuĝisto en San Francisko kaj kontraŭulo de Ĉambrokampo.

Stuarto Andreo (FrV : Andrew Stuart) : Inĝeniero, membro de la Reform-Klubo, vetanta je la malsukceso de Fileas Fogg.

Sulivano Johano (FrV : John Sullivan) : Bankisto, membro de la Reform-Klubo, vetanta je la malsukceso de Fileas Fogg.

Last edited: 15/09/2022

  • No ratings yet - be the first to rate this.

Add a comment