Créer un site internet

Ĉapitro XXXVII : En kiu estas pruvite ke Fileas Fogg nenion gajnis pro ĉirkaŭvojaĝi tra la mondon krom feliĉo.

Jes ! Fileas Fogg persone.

Ni memoras ke je la oka kaj kvin minutoj vespere, ĉirkaŭ dudek kvin horoj post la alveno de la vojaĝantoj en Londono, Dirko estis taskita de sia mastro sciigi al pastro Samuelo Vilsono pri iu geedziĝo kiu devis esti aranĝonta la morgaŭon mem.

Dirko do foriris, kontentega. Li rapidpaŝe iris al la hejmo de la respektinda Samuelo Vilsono, kiu ne estis jam reveninta. Nature, Dirko atendis, sed li atendis almenaŭ plenajn dudek minutojn.

Mallonge, estis la oka kaj tridek kvin minutoj, kiam li eliris el la domo de la pastro. Sed en kia stato ! Kun la haroj taŭzitaj, sen ĉapelo, kuranta, kuranta, kiel oni neniam vidis kuri laŭ homa memoro, faligante preterpasantojn, rapidegante kiel trombo sur la trotuaroj !

Post tri minutoj li estis reveninta en la domo de Savil-Vico, kaj li falis senspire en la ĉambron de Sro Fogg. Li ne povis paroli.

- Kio estas ? demandis Sro Fogg.

- Mia mastro… balbutis Dirko… edziĝo… neeblas.

- Neeblas ?

- Neeblas… por morgaŭ.

- Kial ?

- Ĉar morgaŭ… estos dimanĉo !

- Lundo, respondis Sro Fogg.

- Ne… hodiaŭ… sabato.

- Sabato ? Neeblas !

- Jes, jes, jes, jes ! ekkriis Dirko. Vi eraris de unu tago ! Ni alvenis dudek kvar horojn frue… sed nun restas nur dek minutoj !…

Dirko estis kaptinta sian mastron ĉe la kolumo, kaj li trenis lin per nerezistebla forto !

Fileas Fogg, tiel forrabata, sen havi tempon por pripensi, forlasis sian ĉambron, forlasis sian domon, saltis en fiakron, promesis cent pundojn(1) al la koĉero, kaj post esti dispreminta du hundojn kaj kolizietinta kvin kaleŝojn, li alvenis al la Reform-Klubo.

La horloĝo indikis la okan kaj kvardek kvin minutojn, kiam li aperis en la granda salono. Fileas Fogg plenumis ĉi tiun ĉirkaŭvojaĝon tra mondo en okdek tagoj !…

Fileas Fogg gajnis sian veton de dudek mil pundoj(1) !

Kaj nun, kiel homo tiel ekzakta, tiel zorgoplena povis fari tiun ĉi eraron de tago ? Kiel li sin kredis en la sabato 21a de decembro, vespere, kiam li surteriĝis en Londono, tiam kiam estis nur vendredo, la 20a de decembro, nur sepdek naŭ tagojn post sia foriro ?

Jen la kialo de ĉi tiu eraro. Ĝi estas tre simpla.

Fileas Fogg "senkonscie" gajnis unu tagon sur sia irvojo, kaj tio nur ĉar li ĉirkaŭvojaĝis tra la mondon irante orienten, kaj li, male, perdintus tiun tagon irante laŭ la kontraŭa direkto, t.e. okcidenten.

Efektive, irante orienten, Fileas Fogg iris renkonte al la suno, kaj konsekvence, la tagoj malgrandiĝis por li tiom da fojoj kvar minutojn kiom li transiris da gradoj tiudirekten. Nu, ni nombras tricent sesdek gradojn sur la tera cirkonferenco, kaj ĉi tiuj tricent sesdek gradoj obligitaj per kvar minutoj donas precize dudek kvar horojn, tio estas ĉi tiun tagon senkonscie gajnitan. Alivorte, dum Fileas Fogg, iranta orienten, vidis la sunon preterpasi okdek fojojn super la meridiano, liaj kolegoj restitaj en Londono vidis ĝin pasi nur sepdek naŭ fojojn. Tial, tiun tagon mem, kiu estis sabato kaj ne dimanĉo, kiel kredis Sro Fogg, ili atendis lin en la salono de la Reform-Klubo.

Kaj estas tio kion la fama poŝhorloĝo de Dirko, kiu ĉiam konservis la Londonan horon, konstatintus se, samtempe kun la minutoj kaj la horoj, ĝi indikintus la tagojn !

Fileas Fogg do gajnis la dudek mil pundojn(1). Sed ĉar li survoje elspezis ĉirkaŭ dek naŭ mil el ili, la mona rezulto estis nebona. Tamen, ni diris tion, la strangega ĝentlemano serĉis, en ĉi tiu veto, nur la batalon, ne la riĉaĵon. Kaj eĉ la ceterajn mil pundojn(1) li dividis ilin inter la honesta Dirko kaj la malfeliĉa Tubero, kontraŭ kiu li ne kapablis havi venĝemon. Nur, kaj pro reguleco, li retenis de sia servisto la koston de la mil naŭcent dudek horoj da gaso elspezitaj pro lia kulpo.

Tiun vesperon mem, Sro Fogg, same senpasia, same flegma, diris al Sino Auda : "Ĉu ĉi tiu geedziĝo ankoraŭ konvenas al vi, sinjorino ?"

- Sinjoro Fogg, respondis Sino Auda, estas al mi fari al vi ĉi tiun demandon. Vi estis senhava, jen vi riĉa…

- Pardonu min, sinjorino, ĉi tiu riĉaĵo apartenas al vi. Se vi ne pensintus pri ĉi tiu geedziĝo, mia servisto ne irintus al la respektinda Samuelo Vilsono, mi ne estintus informita pri mia eraro, kaj…

- Kara sinjoro Fogg… diris la juna virino.

- Kara Auda… respondis Fileas Fogg.

Ni facile komprenas ke la geedziĝo okazis kvardek ok horojn poste, kaj Dirko, belega, brilega, blindiga, aperis tie kiel atestanto de la juna virino. Ĉu li ne savis ŝin, kaj ĉu ni ne ŝuldis al li tiun honoron ?

Sed la morgaŭon, ekde la tagiĝo, Dirko bruege frapis ĉe la pordo de sia mastro.

La pordo malfermiĝis, kaj la senpasia ĝentlemano aperis.

- Kio estas, Dirko ?

- Tio kio estas, sinjoro ! Estas ke mi ĵus nun sciiĝis…

- Kion do ?

- Ke ni povintus ĉirkaŭvojaĝi tra la mondo en nur sepdek ok tagoj.

- Sendube, respondis Sro Fogg, ne transirante Hindion. Sed se mi ne transirintus Hindion, mi ne savintus Sinon Audan, ŝi ne estintus mia edzino, kaj…

Kaj Sro Fogg trankvile fermis la pordon.

Tial do Fileas Fogg gajnis sian veton. Li plenumis en okdek tagoj ĉi tiun ĉirkaŭvojaĝon tra la mondo ! Li uzis por fari tion, ĉiujn transportrimedojn, vaporŝipojn, fervojojn, fiakrojn, jaktojn, komercajn ŝipojn, velsledon, elefanton. La strangega ĝentlemano malŝparis en ĉi tiu afero siajn mirindajn kvalitojn de sentimeco kaj akurateco. Sed poste ? Kion li gajnis el ĉi tiu vojaĝo ? Kion li alportis el ĉi tiu vojaĝo ?

Nenion, ni dirus, ĉu ne ? Nenion, estu, krom ĉarma virino kiu, kiel ajn nekredebla tio ŝajnas, faris lin la plej feliĉa el la viroj !

Verdire, ĉu ni ne farus por malpli ol tio, ĉirkaŭiro de la mondo ?

1 Laŭ mi, en 2020, 1 tiama pundo valorus ±9€

Last edited: 15/09/2022

  • No ratings yet - be the first to rate this.

Add a comment