Créer un site internet

Ĉapitro XXXVI : En kiu Fileas Fogg denove estas konsiderata kiel la plej avantaĝan sur la merkato.

Estas tempo por nun diri kia opinioŝanĝo okazis en Britio, kiam oni eksciis pri la aresto de la vera ŝtelisto de la banko, ia Jakobo Kablero, kiu okazis la 17an de decembro, en Edinburgo.

Tri tagojn antaŭe, Fileas Fogg estis krimulo kiun la polico ekscese postkuris, kaj nun li estis la plej honesta ĝentlemano, kiu matematike plenumis sian strangegan ĉirkaŭvojaĝon tra la mondo.

Kia efekto, kia bruo en la gazetoj ! Ĉiuj vetantoj por aŭ kontraŭ, kiuj jam forgesis ĉi tiun aferon, reviviĝis kvazaŭ per magio. Ĉiuj transakcioj iĝis denove validaj. Ĉiuj promesoj revivis, kaj necesas diri tion, la vetadoj rekomencis kun nova energio. La nomo de Fileas Fogg denove prenis la avantaĝon sur la merkato.

La kvin kolegoj de la ĝentlemano, ĉe la Reform-Klubo, pasigis ĉi tiujn tri tagojn en certa maltrankvilo. Ĉi tiu Fileas Fogg kiun ili forgesis, reaperis antaŭ iliaj okuloj ! Kie li estis nuntempe ? La 17an de decembro, la tago en kiu Jakobo Kablero estis arestita, pasis sepdek ses tagoj de kiam Fileas Fogg foriris, kaj nenian novaĵon pri li ! Ĉu li mortis ? Ĉu li rezignis la lukton, aŭ ĉu li daŭrigis sian iradon laŭ la interkonsentita irvojo ? Kaj sabaton, la 21an de decembro, je la oka kaj kvardek kvin minutoj vespere, ĉu li aperus, kiel la dio de akurateco, sur la sojlo de la salono de la Reform-Klubo ?

Necesas rezigni pentri la maltrankvilon en kiu, dum tri tagoj, vivis ĉiuj ĉi homoj de la angla socio. Oni sendis depeŝojn al Ameriko kaj al Azio por ricevi novaĵojn pri Fileas Fogg ! Oni matene kaj vespere sendis observi la domon de Savil-Vico. Nenion. La polico mem ne plu sciis tion kio fariĝis la detektivo Tubero, kiu tiel malfeliĉe sin ĵetis al malĝusta spuro. Tio kio ne malhelpis la vetojn denove sin riski sur pli granda skalo. Fileas Fogg, kiel kurĉevalo, alvenis ĉe la lasta kurbo. Oni ne plu kvotis lin je cent, sed je dudek, sed je dek, sed je kvin, kaj la maljuna paralizulo, Lordo Albermalo, vetis eĉ favore al li.

Tial, sabaton vespere, homamaso estis en Pall-Mall kaj en la najbaraj stratoj. Oni kredintus grandegan amasiĝon da makleristoj, konstante instalitaj ĉirkaŭ la Reform-Klubo. La trafiko estis malebligata. Oni diskutis, oni disputis, oni kriis la kurzojn de la "Fileas Fogg", kiel tiuj de la anglaj fondusoj. La policanoj havis grandan malfacilon por reteni la popolon, kaj laŭmezure kiel alproksimiĝis la horo de kiam devis alveni Fileas Fogg, la emocio atingis nekredeblajn proporciojn.

Tiun vesperon, la kvin kolegoj de la ĝentlemano estis kuniĝintaj ekde la naŭa en la granda salono de la Reform-Klubo. La du bankistoj, Johano Sulivano kaj Samuelo Falentino, la inĝeniero Andreo Stuarto, Valtero Ralfo, administranto de la banko de Anglio, la bierfaristo Tomaso Flanagano, ĉiuj maltrankvile atendis.

Ĉe la momento kiam la horloĝo de la granda salono montris la okan kaj dudek kvin minutojn, Andreo Stuarto, stariĝanta, diris : "Sinjoroj, post dudek minutoj la limtempo interkonsentita inter Sro Fileas Fogg kaj ni finiĝos.

- Je kioma horo alvenis la lasta trajno de Liverpolo ? demandis Tomaso Flanagano.

- Je la sepa kaj dudek tri, respondis Valtero Ralfo, kaj la sekva trajno alvenos nur je la deka post noktomezo.

- Nu, sinjoroj, daŭrigis Andreo Stuarto, se Fileas Fogg estus alveninta per la trajno de la sepa kaj dudek tria, li jam estus ĉi tie. Ni povas do konsideri la veton kiel gajnatan.

- Ni atendu, ni ne decidiĝu, respondis Samuelo Falentino. Vi scias ke nia kolego estas unuaranga ekstravaganculo. Lia akurateco en ĉio estas bone konata. Li neniam venas aŭ tro malfrue aŭ tro frue, kaj li aperus ĉi tie je la lasta minuto, ke mi ne estus alie surprizita.

- Kaj mi, diris Andreo Stuarto kiu estis, kiel ĉiam, tre nervoza, mi vidus lin, mi ne kredus tion.

- Efektive, daŭrigis Tomaso Flanagano, la projekto de Fileas Fogg estis sensenca. Kia ajn estu lia akurateco, li ne povis malebligi neeviteblajn prokrastojn okazi, kaj prokrasto de nur du aŭ tri tagoj sufiĉis por malutili al lia vojaĝo.

- Vi cetere rimarkos, aldonis Johano Sulivano, ke ni ricevis neniun novaĵon de nia kolego, kaj tamen la telegrafidratoj ne mankis sur lia irvojo.

- Li perdis, sinjoroj, daŭrigis Andreo Stuarto, li centfoje perdis ! Vi cetere scias ke la Ĉinio, la sola vaporŝipo de Novjorko kiun li povis preni por veni al Liverpolo en deca tempo, alvenis hieraŭ. Nu, jen la listo de pasaĝeroj, eldonita de la Transmara Gazeto, kaj la nomo de Fileas Fogg ne aperas en ĝi. Supozante la plej favorajn probablecojn, nia kolego apenaŭ estas en Ameriko ! Mi taksas je dudek tagoj, almenaŭ, lo malfruon kiun li suferos rilate al la interkonsentita dato kaj la maljuna Lordo Albermalo, ankaŭ li, vane elspezos siajn kvin mil pundojn(1) !

- Tio estas evidenta, respondis Valtero Ralfo, kaj morgaŭ ni devos nur prezenti al Fratoj Baring la ĉekon de Sro Fogg.

En ĉi tiu momento la horloĝo de la salono sonis la okan kaj kvardek minutojn.

- Ankoraŭ kvin minutojn, diris Andreo Stuarto.

La kvin kolegoj rigardis unu la alian. Ni povas kredi ke la batadoj de ilia koro suferis etan akcelon, ĉar finfine, eĉ por bonaj ludantoj, la partio estis intensa ! Sed ili ne volis aperigi ion ajn, ĉar, laŭ propono de Samuelo Falentino, ili sidiĝis ĉe ludtablo.

- Mi ne donus mian parton de kvar mil pundoj(1) en la veto, diris Andreo Stuarto sidiĝante, eĉ se oni proponus al mi tri mil naŭcent naŭdek naŭ !

La montrilo indikis, ĉimomente, la okan kaj kvardek du minutojn.

La ludantoj prenis la ludkartojn, sed ĉiumomente ilia rigardo estis fiksita sur la horloĝo. Ni povas aserti ke, kia ajn estu ilia sekureco, neniam minutoj ŝajnis al ili tiom longaj !

- La oka kaj kvardek tri, diris Tomaso Flanagano detranĉante la ludon kiun prezentis al li Valtero Ralfo.

Poste silenta momento okazis. La vasta salono de la klubo estis kvieta. Sed eksteren oni aŭdis la bruegon de la homamaso, kiun superis fojfoje akraj krioj. La pendolo de la horloĝo batis la sekundojn laŭ matematika reguleco. Ĉiu ludanto povis nombri la sesdekumajn dividojn kiuj trafis lian orelon.

- La oka kaj kvardek kvar minutoj ! diris Johano Sulivano per voĉo en kiu ni sentis nevolan emocion.

Nur unu minuton, kaj la veto estis gajnata. Andreo Stuarto kaj liaj kolegoj ne plu ludis. Ili forlasis la kartojn ! Ili kalkulis la sekundojn !

Je la kvardeka sekundo, nenio. Je la kvindeka, ankoraŭ nenio ! Je la kvindek-kvina, ni eksteren aŭdis kiel tondron, aplaŭdojn, huraojn kaj eĉ blasfemojn, kiuj disvastiĝis per senĉesa rulado.

La ludantoj ekstaris.

Je la kvindek-sepa sekundo la pordo de la salono malfermiĝis, kaj la pendolo ne batis la sesdekan sekundon, kiam Fileas Fogg aperis, sekvata de delira homamaso kiu perfortis la eniron de la klubo, kaj per lia trankvila voĉo :

- Jen mi, sinjoroj, li diris.

1 Laŭ mi, en 2020, 1 tiama pundo valorus ±9€

Last edited: 12/09/2022

  • No ratings yet - be the first to rate this.

Add a comment