Créer un site internet

Ĉapitro XXXV : En kiu Dirko ne ripetigas dufoje la ordonon kiun lia mastro donas al li.

La morgaŭon, la loĝantoj de Savil-Vico estus tre surprizitaj se oni asertintus al ili ke Sro Fogg revenis al sia hejmo. Pordoj kaj fenestroj, ĉio estis fermita. Neniu ŝanĝo okazis ekstere.

Efektive, post esti eliranta el la stacidomo, Fileas Fogg donis al Dirko la ordonon aĉeti kelkajn proviantojn, kaj li eniris en sian domon.

Ĉi tiu ĝentlemano estis ricevinta kun sia kutima senemocieco la baton kiu frapis lin. Ruinigita ! Kaj kulpe de tiu ĉi mallerta polica inspektoro ! Post esti iranta per certa paŝo dum ĉi tiu longa irvojo, post esti renversinta mil obstaklojn, maltiminta mil danĝerojn, trovinta ankoraŭ tempon por fari ian bonon sur sia vojo, malsukcesi en haveno antaŭ subita evento, kiun li ne povis antaŭvidi, kaj kontraŭ kiu li estis senarma : tio estis terura ! El la konsiderinda sumo kiun li kunprenis ĉe la foriro, restis al li nur senvalora restaĵo. Lia riĉaĵo nun konsistis nur el la dudek mil pundoj(1) deponitaj ĉe fratoj Baring, kaj ĉi tiujn dudek mil pundojn(1) li ŝuldis ilin al siaj kolegoj de la Reform-Klubo. Post tiom da elspezoj realigitaj, ĉi tiu veto gajnita sendube ne riĉigus lin, kaj verŝajne li ne serĉis riĉigi sin, estante unu el tiuj homoj kiuj vetas por honoro, sed ĉi tiu perdita veto tute ruinigis lin. Cetere, decido de la ĝentlemano estis prenita. Li sciis tion kion restis al li por fari.

Ĉambro de la domo de Savil-Vico estis rezervata por Sino Auda. La juna virino estis senespera. Per kelkaj paroloj eldiritaj de Sro Fogg, ŝi komprenis ke tiu ĉi ŝpinis ian katastrofa projekto.

Oni fakte scias al kiaj bedaŭrindaj ekstremaĵoj fojfoje iras tiuj anglaj monomaniuloj sub la premo de fiksa ideo. Tial Dirko, sen ŝajni, atentis sian mastron.

Sed, antaŭ ĉio, la honestulo supreniris en sian ĉambron kaj estingis la gaslampon kiu brulis ekde okdek tagoj. Li trovis en la leterkesto noton de la Gaskompanio, kaj li opiniis ke estis jam tempo ĉesigi tiujn elspezojn pri kiuj li respondecis.

La nokto pasis. Sro Fogg enlitiĝis, sed ĉu li dormis ? Koncerne Sino Auda, ŝi ne kapablis preni unu solan ripozmomenton. Dirko, li, gardis kiel hundo ĉe la pordo de sia mastro.

La morgaŭon, Sro Fogg venigis lin kaj tre koncize admonis lin zorgi pri la matenmanĝo de Sino Auda. Pri li, li kontentiĝos per taso da teo kaj toasto. Sino Auda bonvolos senkulpigi lin pro matenmanĝo kaj tagmanĝo, ĉar lia tuta tempo estis dediĉita por ordigi siajn aferojn. Li ne malsupreniros. Nur vespere li petus al Sino Auda permeson paroli kun ŝi dum kelkaj momentoj.

Dirko, informita pri la programo por la tago, devis nur konformiĝi al ĝi. Li rigardis sian ankoraŭ senpasian mastron, kaj li ne povis decidiĝi forlasi lian ĉambron. Lia koro estis peza, lia konscienco turmentata de memriproĉo, ĉar li kulpigis sin pli ol iam pri ĉi tiu neriparebla katastrofo. Jes ! Se li informintus Sron Foggon, se li malkaŝintus al li la planojn de la agento Tubero, Sro Fogg certe ne trenus la agenton Tuberon ĝis Liverpolo, kaj tiam…

Dirko ne plu povis elteni.

- Mia mastro ! Sinjoro Fogg ! li ekkriis, malbenu min. Estas pro mia kulpo ke…

- Mi akuzas neniun, respondis Fileas Fogg per la plej kvieta tono. Iru.

Dirko forlasis la ĉambron kaj venis trovi la junan virinon al kiu li konigis la intencojn de sia mastro.

- Sinjorino, li aldonis, mi povas nenion per mi mem, nenion ! Mi havas nenian influon sur la menso de mia mastro. Vi, eble…

- Kian influon mi havus ? respondis Sino Auda. Sro Fogg akceptas neniun ! Ĉu li iam komprenis ke mia dankemo al li estas preta superflui ! Ĉu li iam legis en mia koro !… Mia amiko, necesos ne forlasi lin, ne eĉ unu momenton. Ĉu vi diras ke li esprimis la intencon paroli al mi ĉi-vespere ?

- Jes sinjorino. Sendube temas pri defendi vian situacion en Anglio.

- Ni atendu, respondis la juna virino kiu restis tute pensema.

Tiel, dum tiu dimanĉa tago, la domo de Savil-Vico estis kvazaŭ ĝi estis neloĝata, kaj unuafoje de kiam li loĝis en tiu domo, Fileas Fogg ne iris al sia klubo, kiam la dekunua kaj duono sonoris ĉe la turo de la Parlamento.

Kaj kial ĉi tiu ĝentlemano prezentiĝus ĉe la Reform-Klubo ? Liaj kolegoj ne plu atendis lin tie. Ĉar, la antaŭtagon vespere, je tiu fatala dato de sabato la 21an de decembro, je la oka kaj kvardek kvin minutoj, Fileas Fogg ne aperis en la salono de la Reform-Klubo, lia veto estis perdita. Eĉ ne necesis ke li iru ĉe sian bankiero por tie preni tiun sumon de dudek mil pundoj(1). Liaj kontraŭuloj havis inter la manoj ĉekon subskribitan de li, kaj simpla enskribo registrita ĉe fratoj Baring sufiĉis por ke la dudek mil pundoj(1) estu kreditataj al ili.

Sro Fogg do ne devis eliri, kaj li ne eliris. Li restis en sia ĉambro kaj ordigis siajn aferojn. Dirko ne ĉesis supren- kaj malsupren-iri la ŝtuparon de la domo de Savil-Vico. La horoj ŝajnis longaj al ĉi tiu kompatinda knabo. Li aŭskultis ĉe la pordo de la ĉambro de sia mastro, kaj farante tion li ne pensis kulpi pri la plej eta maldiskreto ! Li rigardis tra la serurtruo, kaj imagis havi tiun rajton ! Dirko ĉiumomente timis ian katastrofon. Kelkfoje li pensis pri Tubero, sed returniĝo okazis en lia menso. Li ne plu sentis venĝemon kontraŭ la polica inspektoro. Tubero eraris kiel ĉiuj koncerne Fileason Foggon, kaj postsekvante lin, arestante lin, li nur plenumis sian devon, dum li… Ĉi tiu penso premegis lin, kaj li sin taksis kiel la lasta el la mizeruloj.

Kiam fine Dirko sin trovis tro malfeliĉa pro esti sola, li frapis ĉe la pordo de Sino Auda, li iris en ŝian ĉambron, li sidiĝis en angulo sen diri vorton, kaj li rigardis la junan virinon, ankoraŭ enpensa.

Ĉirkaŭ la sepa kaj duono vespere, Sro Fogg demandis al Sino Auda ĉu ŝi povas akcepti lin, kaj kelkajn momentojn poste, la juna virino kaj li estis solaj en tiu ĉambro.

Fileas Fogg prenis seĝon kaj sidiĝis apud la kameno, vidalvide al Sino Auda. Lia vizaĝo esprimis nenian emocion. La reveninta Fogg estis ekzakte la foriranta Fogg. Sama kvieteco, sama senemocieco.

Li restis sen paroli dum kvin minutoj. Tiam levante la okulojn al Sino Auda :

- Sinjorino, li diris, ĉu vi pardonos min pro venigi vin en Anglion ?

- Mi, sinjoro Fogg !… respondis Sino Auda subpremante la batadon de sia koro.

- Bonvolu permesi al mi fini, daŭrigis Sro Fogg. Kiam mi havis la penson elkonduki vin for de tiu lando fariĝinta tiel danĝera por vi, mi estis riĉa, kaj mi intencis meti parton de mia riĉaĵo je via dispono. Via ekzistado estintus feliĉa kaj libera. Nun mi estas ruinigita.

- Mi scias tion, sinjoro Fogg, respondis la juna virino, kaj mi miavice demandos al vi : ĉu vi pardonos min pro esti sekvinta vin, kaj kiu scias, eble kontribuinta, malfruigante vin, al via ruiniĝo ?

- Sinjorino, vi ne povis resti en Hindio, kaj via savo estis nur certigita se vi sufiĉe malproksimiĝis por ke ĉi tiuj fanatikuloj ne kapablu rekapti vin.

- Tiel, sinjoro Fogg, rekomencis Sino Auda, ne nur vi eltiris min el terura morto, sed vi plie kredis vin devigata sekurigi mian pozicion eksterlande ?

- Jes, sinjorino, respondis Fogg, sed la okazaĵoj turniĝis kontraŭ mi. Tamen el la malmulto kiu restas al mi, mi petas al vi permeson disponi al via favoro.

- Sed vi, sinjoro Fogg, kio vi fariĝos ? demandis Sino Auda.

- Mi, sinjorino, respondis malvarme la ĝentlemano, mi bezonas nenion.

- Sed kiel, sinjoro, vi do antaŭvidas la sorton kiu vin atendas ?

- Kiel taŭgas fari tion, respondis Sro Fogg.

- Ĉiuokaze, rekomencis Sino Auda, la senhaveco ne povas atingi homon tia kia vi. Viaj amikoj…

- Mi tute ne havas amikojn, sinjorino.

- Viaj gepatroj…

- Mi ne plu havas gepatrojn.

- Mi tiam kompatas vin, sinjoro Fogg, ĉar izoliteco estas malĝoja afero. Kio ! Ne iu koro por verŝi en ĝin viajn malĝojojn. Oni tamen diras ke ambaŭ la mizero mem estas ankoraŭ eltenebla !

- Oni diras tion, sinjorino.

- Sinjoro Fogg, diris Sino Auda kiu ekstaris kaj etendis sian manon al la ĝentlemano, ĉu vi volas samtempe kaj parencinon kaj amikinon ? Ĉu vi volas min kiel via edzino ?

Sro Fogg, ĉe ĉi tiu parolo, siavice stariĝis. Estis kiel nekutima rebrilo en liaj okuloj, kiel tremeto sur liaj lipoj. Sino Auda rigardis lin. La sincereco, la lojaleco, la firmeco kaj la mildeco de ĉi tiu bela rigardo de nobla virino kiu maltimas ĉion por savi tiun al kiu ŝi ĉion ŝuldas, unue mirigis lin, poste penetris lin. Li fermis la okulojn dum momento, kvazaŭ por malebligi tiun rigardon plu enprofundiĝi… Kiam li denove malfermis ilin :

- Mi amas vin ! li simple diris. Jes, vere, per ĉio kio estas plej sankta en la mondo, mi amas vin, kaj mi estas komplete al vi !

- Ha !… ekkriis Sino Auda direktante la manon al sia koro.

Dirko estis sonorata. Li tuj alvenis. Sro Fogg ankoraŭ tenis en sia mano la manon de Sino Auda. Dirko komprenis, kaj lia larĝa vizaĝo radiis kiel suno ĉe la zenito de tropikaj regionoj.

Sro Fogg demandis al li, ĉu ne estus tro malfrue por iri sciigi al pastro Samuelo Vilsono, de la paroĥo de Maria-la-Bono.

Dirko ridetis per sia plej bona rideto.

- Neniam tro malfrue, li diris.

Estis nur kvin minutoj post la oka.

- Tio estus por morgaŭ, lundo ! li diris.

- Por morgaŭ lundo ? demandis Sro Fogg rigardante la junan virinon.

- Por morgaŭ lundo ! respondis Sino Auda.

Dirko kurante eliris.

1 Laŭ mi, en 2020, 1 tiama pundo valorus ±9€

Last edited: 12/09/2022

  • No ratings yet - be the first to rate this.

Add a comment