Créer un site internet

Ĉapitro XXXIV : Kiu havigas al Dirko okazon fari kruelegan, sed eble malbanalan, vortludon.

Fileas Fogg estis en malliberejo. Oni enŝlosis lin en la oficejo de la dogano de Liverpolo, kaj li devis tranokti tie atendante sian translokigon al Londono.

Ĉe la momento de la aresto, Dirko volis sin ĵeti al la detektivo. Policistoj retenis lin. Sino Auda, terurigita de la brutaleco de la ago, scianta nenion, povis nenion kompreni pri tio. Dirko klarigis al ŝi la situacion. Sro Fogg, ĉi tiu honesta kaj kuraĝa ĝentlemano, al kiu ŝi ŝuldis la vivon, estis arestita kiel ŝtelisto. La juna virino protestis kontraŭ tia eldiro, ŝia koro indignis, kaj larmoj fluis el ŝiaj okuloj, kiam ŝi vidis ke ŝi povis nenion fari, nenion provi, por savi sian savinton.

Pri Tubero, li arestis la ĝentlemanon ĉar lia devo postulis al li aresti lin, ĉu li estu kulpa aŭ ne. Justeco decidos tion.

Sed tiam penso venis al Dirko, tiu ĉi terura penso ke li certe estas la kaŭzo de ĉi tiu tuta malfeliĉo ! Efektive, kial li kaŝis ĉi tiun aventuron al Sro Fogg ? Kiam Tubero malkaŝis kaj sian oficon de polica inspektoro kaj la komision kiun li ricevis, kial li sin tute detenis informi sian mastron ? Ĉi tiu, avertita, sendube donintus al Tubero pruvojn pri sia senkulpeco; li komprenigintus al li sian eraron; ĉiuokaze, li ne veturigintus je sia kosto kaj ĉe siaj kalkanoj ĉi tiun malbonvenan agenton, kies unua zorgo estis aresti lin, ĉe la momento kiam li metis piedon sur la grundon de Britio. Pripensante pri siaj kulpoj, liaj neantaŭzorgemoj, la kompatindulo estis kaptita de neelteneblaj memriproĉoj. Li ploris, vidi lin vekis kompaton. Li volis rompi al si la kapon !

Sino Auda kaj li restis, malgraŭ la malvarmo, sub la peristilo de la doganejo. Nek unu, nek la alia volis forlasi la lokon. Ili volis ankoraŭfoje revidi Sron Foggon.

Koncerne ĉi tiun ĝentlemanon, li estis vere kaj ĝuste ruinigita, kaj tio ĉe la momento kiam li estis atingonta sian celon. Tiu ĉi aresto definitive malgajnigis lin. Alveninta je la dudek minutoj antaŭ tagmezo en Liverpolon la 21an de decembro, li havis ĝis la oka kaj kvardek kvin minutoj por prezenti sin ĉe la Reform-Klubo, tio estas naŭ horoj kaj dek kvin minutoj, kaj li bezonis nur ses horojn por atingi Londonon.

En tiu momento, tiu kiu enirus en la doganan oficejon, trovus Sron Foggon, senmova, sidanta sur ligna benko, sen kolero, nekonfuzebla. Rezignaciata, oni ne povis diri tion, sed ĉi tiu lasta bato ne sukcesis emocii lin, almenaŭ laŭŝajne. Ĉu formiĝis en li unu el tiuj sekretaj koleregoj, teruraj ĉar ili estas entenataj, kaj ĉar ili eksplodas nur lastmomente kun neretenebla forto ? Ni ne scias. Sed Fileas Fogg estis tie, kvieta, atendanta… kion ? Ĉu li gardis ian esperon ? Ĉu li ankoraŭ kredis al sukceso, kiam la pordo de ĉi tiu malliberejo enfermis lin ?

Ĉiaokaze, Sro Fogg zorge metis sian poŝhorloĝon sur tablon kaj li rigardis la montrilojn moviĝi. Neniu parolo eskapis el liaj lipoj, sed lia rigardo havis apartan fiksecon.

Ĉiukaze, la situacio estis terura, kaj por tiuj kiuj ne kapablis legi en ĉi tiu konscienco, ĝi resumiĝis jene : Honesta viro, Fileas Fogg estis ruinigita. Malhonesta viro, li estis kaptita.

Ĉu li tiam pensis fuĝi ? Ĉu li pensis serĉi ĉu ĉi tiu oficejo prezentis traireblan eliron ? Ĉu li pensis forkuri ? Oni estus tentata kredi tion, ĉar ĉe iu momento, li ĉirkaŭiris la ĉambron. Sed la pordo estis firme fermita kaj la fenestro estis provizita de feraj stangoj. Do li venis residiĝi, kaj li elprenis el sia monujo la vojplanon de la vojaĝo. Sur la linio kiu enhavis ĉi tiujn vortojn : "la 21an de decembro, sabato, Liverpolo". Li aldonis : "80a Tago, la 11a kaj:40 matene", kaj li atendis.

La unua horo sonis ĉe la horloĝo de la doganejo. Sro Fogg konstatis ke lia poŝhorloĝo trofruis je du minutoj rilate al ĉi tiu horloĝo.

La dua ! Supozante ke li eniru en ĉi tiu momento en eksprestrajnon, li ankoraŭ kapablis alveni en Londonon kaj en la Reform-Klubon antaŭ la oka kaj kvardek kvin vespere. Lia frunto iomete faltiĝis…

Je la dua kaj tridek tri minutoj, bruo eksonis ekstere, bruego de pordoj kiuj malfermiĝis. Oni aŭdis la voĉon de Dirko, oni aŭdis la voĉon de Tubero.

La rigardo de Fileas Fogg brilis dum momento.

La pordo de la oficejo malfermiĝis, kaj li vidis Sinon Audan, Dirkon, Tuberon, kiuj alkuris al li.

Tubero estis senspira, kun distaŭzitaj haroj… Li ne kapablis paroli !

- Sinjoro, li balbutis, sinjoro… pardonu… bedaŭrinda simileco… Ŝtelisto arestita antaŭ tri tagoj… vi… libera !…

Fileas Fogg estis libera ! Li iris al la detektivo. Li front'al fronte rigardis lin, kaj, faranta la nuran rapidan movon kiun li iam faris kaj kiun li neniam refaros en sia vivo, li tiris siajn du brakojn malantaŭen, poste kun precizeco de aŭtomato, li batis per ambaŭ pugnoj la malfeliĉan inspektoron.

- Bone trafita ! ekkriis Dirko kiu, permesante al si teruran vortludon bone indan je franco, aldonis : "Be jes ! jen tio kion ni povas nomi bela uzo de angla bokso !"

Tubero, faligita, tute ne eligis vorton. Li ricevis nur tion kion li meritis. Sed tujtuj Sro Fogg, Sino Auda, Dirko forlasis la doganon. Ili ensaltis en veturilon, kaj post kelkaj minutoj, ili alvenis al la stacidomo de Liverpolo.

Fileas Fogg demandis ĉu estis ekspreso preta por foriri al Londono… Estis la dua kaj kvardek minutoj… La ekspreso jam foriris ekde tridek kvin minutoj.

Fileas Fogg tiam mendis specialan trajnon. Estis pluraj altrapidaj lokomotivoj sub premo; sed, pro la postuloj de la servo, la speciala trajno ne povis eliri el la stacidomo antaŭ la tria.

Je la tria, Fileas Fogg, post esti diranta kelkajn vortojn al la maŝinisto pri ia gajnota premio, rapidiris direkte al Londono, akompanate de la juna virino kaj lia fidela servisto.

Necesis transiri en kvin horoj kaj duono, la distancon kiu apartigas Liverpolon de Londono, tre farebla afero, kiam la trako estas libera laŭ la tuta irvojo. Sed okazis neeviteblaj prokrastoj, kaj kiam la ĝentlemano alvenis al la stacidomo, dek minutoj antaŭ la naŭa sonis ĉe ĉiuj horloĝoj de Londono.

Fileas Fogg, post esti plenuminta ĉi tiun ĉirkaŭvojaĝon tra la mondo, alvenis kvin minutojn malfrue !… Li malsukcesis.

Last edited: 12/09/2022

  • No ratings yet - be the first to rate this.

Add a comment