Créer un site internet

Ĉapitro XXXIII : En kiu Fileas Fogg sin montras kapabla regi la cirkonstancojn.

NB : Ĉi tiu ĉapitro ankaŭ estis tradukita de aliulo ĉe : https://esperanto-ondo.ru/Tl-fr07.htm#Chapitro33

Unu horon poste la vaporŝipo Henrieta preterpasis la lumŝipon kiu markas la enirejon al la Hudsono, ĉirkaŭiris la pinton de Sandi-Hoko kaj eniris en la maron. Dumtage ĝi laŭiris Longinsulon, marmeze de la lumo de Fajrinsulo, kaj rapide kuris orienten.

La morgaŭon, la 13an de decembro, tagmeze, viro supreniris sur la ponton por biri. Certe, ni devas kredi ke tiu ĉi viro estis la kapitano Rapido ! Eĉ ne iom. Li estis Fileas Fogg, eskviro.

Koncerne la kapitanon Rapidon, li estis tutsimple enŝlosita en sia kajuto, kaj eligis kriaĉojn kiuj indikis koleron, tre pardoneblan, pelitan ĝis paroksismo.

Tio kio okazis estis tre simpla. Fileas Fogg volis iri al Liverpolo, la kapitano ne volis veturigi lin tien. Tial Fileas Fogg konsentis transiri al Bordozo, kaj dum la tridek horoj kiujn li estis surŝipe, li tiel bone manovris pere de bankbiletoj, ke la ŝipanaro, maristoj kaj hejtistoj, iom suspektinda skipo kiu sufiĉe malamike rilatis kun la kapitano, apartenis al li. Kaj jen kial Fileas Fogg komandis anstataŭ la Kapitano Rapido, kial la kapitano estis enŝlosita en sia kajuto, kaj kial fine la Henrieta direktiĝis al Liverpolo. Nur, estis tre klare, vidante Sron Foggon manovri, ke Sro Fogg siatempe estis maristo.

Nun, kiel finiĝos la aventuro, ni scios tion pli poste. Tamen Sino Auda ne ĉesis esti maltrankvila, sen diri ion ajn. Tubero, li, estis antaŭ ĉio konsternita. Koncerne Dirkon, li trovis la aferon tutsimple adorinda.

"Inter dek unu kaj dek du nodoj", diris la kapitano Rapido, kaj efektive la Henrieta konservis tiun averaĝan rapidecon.

Se do, kiom da "se" ankoraŭ !, se do la maro ne malboniĝus, se la vento ne blovus el oriento, se okazus neniu difekto al la ŝipo, neniu akcidento al la maŝinaro, la Henrieta, en la naŭ tagoj kalkulitaj de la 12a de decembro al la 21a, povis transiri la tri mil mejlojn(1) kiuj apartigas Novjorkon de Liverpolo. Estas vere ke tuj alveninta, la afero Henrieta aldoniĝanta al la afero de la banko, tio povus konduki la ĝentlemanon iom pli for ol li dezirus.

Dum la unuaj tagoj, la navigado okazis laŭ bonegaj kondiĉoj. La maro ne estis tro malglata; la vento ŝajnis fiksiĝi al nordoriento; la veloj estis metitaj, kaj per ili la Henrieta vojiris kiel vera transatlantika ŝipo.

Dirko estis ravita. La lasta grandfaro de lia mastro, kies konsekvencojn li ne volis vidi, entuziasmigis lin. Neniam la ŝipanaro vidis pli gajan, pli lertan knabon. Li faris mil amikaĵojn al la maristoj kaj mirigis ilin per siaj akrobataĵoj. Li disdonis al ili la plej bonajn nomojn kaj la plej allogajn trinkaĵojn. Por li, ili manovris kiel ĝentlemanoj, kaj la hejtistoj hejtis kiel herooj. Lia bonhumoro, tre komunikema, influis ĉiujn. Li estis forgesinta la pasintecon, la problemojn, la danĝerojn. Li nur pensis pri ĉi tiu celo, tiel proksime atingebla, kaj kelkfoje li bolis pro senpacienco, kvazaŭ li estintus varmigata de la hejtiloj de la Henrieta. Ofte ankaŭ la digna knabo flugetis ĉirkaŭ Tubero; li rigardis lin per okulo "kiu rivelis multon !" sed li ne parolis al li, ĉar ne plu ekzistis intimeco inter la du eksaj amikoj.

Cetere Tubero, necesas diri tion, ne plu komprenis ion ! La konkero de la Henrieta, la subaĉeto de ĝia ŝipanaro, tiu Fogg manovranta kiel sperta maristo, ĉi tiu tuta aro da aferoj ebriigis lin. Li ne plu sciis kion pensi ! Sed, finfine, ĝentlemano kiu komencis ŝtelinte kvindek kvin mil pundojn(2), povis fini ŝtelante ŝipon. Kaj Tubero estis nature kondukita kredi ke la Henrieta, estrata de Fogg, tute ne iros al Liverpolo, sed al iu punkto de la mondo kie la ŝtelisto, fariĝinta pirato, trankvile metos sin en sekureco ! Tiu ĉi hipotezo, necesas ja konfesi tion, estis kiel eble plej verŝajna, kaj la detektivo komencis tre serioze bedaŭri esti implikiĝinta en ĉi tiu afero.

Pri la kapitano Rapido, li daŭre kriegis en sia kajuto, kaj Dirko, komisiita provizi lian manĝaĵon, faris tion nur prenante la plej grandajn antaŭzorgojn, kiel ajn vigla li estu. Sro Fogg, li, ne plu eĉ ŝajnis suspekti ke estis kapitano surŝipe.

La 13an, ni laŭiris la voston de la benko de Novlando. Tie estas malbonaj lokoj. Ĉefe dum la vintro, la nebuloj tie estas oftaj, kaj la ventopuŝo danĝeraj. Ekde la antaŭtago, la barometro, subite malaltiĝinta, aŭgurigis baldaŭan ŝanĝon de la atmosfero. Efektive, dumnokte, la temperaturo ŝanĝiĝis, la malvarmo fariĝis pli akra, kaj samtempe la vento saltis al la sudoriento.

Tio estis maloportunaĵo. Sro Fogg, por tute ne deflankiĝi de sia vojo, devis ferli siajn velojn kaj kreskigi la vaporon. Tamen la ŝipprogreso estis malrapidigita, pro la stato de la maro kies la longaj ondoj krevis kontraŭ ĝia steveno. Li spertis tre perfortajn tangajn movojn, kaj tio damaĝe al sia rapideco. La venteto iom post iom fariĝis uragano, kaj ni jam antaŭvidis la okazon kiam la Henrieta ne plu povos rekte alfronti la ondon. Nu, se necesis fuĝi, tio estis la nekonataĵo kun ĉiuj siaj malbonaj ŝancoj.

La vizaĝo de Dirko malsereniĝis samtempe kiel la ĉielo, kaj dum du tagoj la honesta knabo travivis mortajn terurojn. Sed Fileas Fogg estis hardita maristo, kiu kapablis fronti kontraŭ la maron, kaj li ĉiam vojiris, eĉ sen malaltigi la vaporpremon. La Henrieta, kiam ĝi ne sukcesis surpasi la ondon, trapasis ĝin, kaj ĝia ferdeko estis tute subakvigita, sed ĝi preterpasis. Kelfoje ankaŭ la helico elakviĝis, batante la aeron per siaj idlantaj branĉoj, kiam akvomonto levis la postaĵon super la ondoj, sed la ŝipo ankoraŭ iris antaŭen.

Tamen la vento ne plifortiĝis tiom kiom ni povintus timi. Ĝi ne estis unu el tiuj uraganoj kiuj pasas kun rapideco de naŭdek mejloj hore(6). Ĝi staris je ŝtormeto, sed bedaŭrinde ĝi obstine blovis el la sudorienta parto kaj ne ebligis hisi la velojn. Kaj tamen, tiel kiel ni vidos, ili estintus tre utile veni helpi la vaporon !

La 16a de decembro estis la sepdek-kvina tago fluigita ekde la foriro de Londono. Resume, la Henrieta ankoraŭ ne havis maltrankviligan prokraston. Duono de la transiro estis preskaŭ plenumita, kaj la plej malbonaj lokoj estis transiritaj. Somere, oni respondintus pri sukceso. Vintre, oni estis sub la kaprico de la malbona sezono. Dirko ne decidiĝis. Fakte, li havis esperon, kaj se la vento mankis, almenaŭ li kalkulis kun la vaporo.

Nu, tiun tagon, la maŝinisto, suprenirinta sur la ferdekon, renkontis Sron Foggon kaj sufiĉe vigle interparolis kun li.

Sen scii kial, sendube pro antaŭsento, Dirko sentis kvazaŭ konfuzan timeton. Li donintus unu el siaj oreloj por aŭdi per la alia tion kio estis tie dirata. Tamen, li sukcesis kapti kelkajn vortojn, interalie ĉi tiujn, eldiritajn de sia mastro : "Ĉu vi estas certa pri tio kion vi diras ?"

- Certe, sinjoro, respondis la maŝinisto. Ne forgesu ke, ekde nia foriro, ni hejtas per ĉiuj niaj hejtiloj flamigitaj, kaj se ni havis sufiĉe da karbo por mezrapide iri de Novjorko al Bordozo, ni ne havas sufiĉe por plenvapore iri de Novjorko al Liverpolo !

- Mi atentigos, respondis Sro Fogg.

Dirko komprenis. Li estis kaptita de morta teruro. La karbo baldaŭ mankos !

- Ha ! Se mia mastro elturniĝos tiun ĉi, li diris al si, li certe estos rimarkinda homo !

Kaj renkontinte Tuberon, li ne kapablis deteni sin informi lin pri la situacio.

- Tiam, respondis la agento al li tra kunpremitaj dentoj, vi kredas ke ni iras al Liverpolo ?

- Evidente !

- Idioto ! respondis la inspektoro kiu foriris levante la ŝultrojn.

Dirko estis krude rebatonta la kvalifikaĵon, kies veran signifon li cetere ne povis kompreni; sed li diris al si ke la malfeliĉa Tubero devas esti tre elrevigita, tre humiligita en sia memestimo, post esti tiel mallerte sekvinta eraran spuron ĉirkaŭ la mondo, kaj li malkondamnis lin.

Kaj nun kiun decidon elektus Fileas Fogg ? Tio estis malfacila por imagi. Tamen ŝajnas ke la flegma ĝentlemano elektis unun, ĉar vespere mem li vokigis la maŝiniston kaj diris al li : "Ardigu la fajrojn kaj veturu ĝis la ĝisfunda elĉerpado da brulaĵo".

Kelkajn momentojn poste, la fumtubo de la Henrieta vomis torentojn da fumo.

Do la ŝipo plenvapore pluveturis; sed tiel kiel li sciigis, du tagojn pli poste, la 18an, la maŝinisto informigis ke la karbo mankos en la tago.

- Ne malardigu la fajrojn, respondis Sro Fogg. Male. Bloku la sekurecajn valvojn.

Tiutage, ĉirkaŭ tagmezo, post esti preninta biron kaj kalkulinta la pozicion de la ŝipo, Fileas Fogg vokigis Dirkon, kaj ordonis al li iri serĉi la kapitanon Rapidon. Estis kvazaŭ oni komandis al ĉi tiu brava knabo iri senkatenigi tigron, kaj li malsupreniris de la poba kastelo, dirante al si :

- Vere li estos furioza !

Efektive, kelkajn minutojn pli poste, meze de krioj kaj blasfemoj, bombo alvenis sur la poban kastelon. Tiu bombo estis la kapitano Rapido. Estis evidente ke ĝi tuj eksplodos.

- Pirato ! ekkriis Andreo Rapido. Kie ni estas ?

Tiaj estis la unuaj paroloj kiujn li eligis meze de la sufokiĝoj pro kolero, kaj certe, se eĉ la digna homo estus apopleksiema, li neniam resaniĝintus.

- Kie ni estas ? li ripetis kun la vizaĝo kongestinta.

- Sepcent sepdek mejlojn(6) de Liverpolo, respondis Sro Fogg kun neŝancelebla kvieteco.

- Pirato ! ekkriis Andreo Rapido.

- Mi venigis vin, sinjoro…

- Marrabisto !

- …sinjoro, rekomencis Fileas Fogg, por petegi vin vendi al mi vian ŝipon.

- Ne ! Per ĉiuj diabloj, ne !

- Tio estas ĉar mi baldaŭ estos devigata bruligi ĝin.

- Bruligi mian ŝipon !

- Jes, almenaŭ ĝiajn suprajn partojn ĉar ni mankas da brulaĵo.

- Bruligi mian ŝipon ! ekkriis la kapitano Rapido kiu eĉ ne plu kapablis artikulacii la silabojn. Ŝipon kiu valoras kvindek mil dolaroj (+/-90.000€) !

- Jen sesdek mil (+/-108.000€) ! respondis Fileas Fogg etendante al la kapitano faskon da monbiletoj.

Tio mirinde impresis Andreon Rapidon. Oni ne estas usonano sen tio ke la vido de sesdek mil dolaroj estigas al vi ian emocion. La kapitano tuj forgesis sian koleron, sian malliberigon, ĉiujn siajn plendojn kontraŭ sia pasaĝero. Lia ŝipo havis dudek jarojn. Tio povis fariĝi ora afero !… La bombo jam ne plu povis eksplodi. Sro Fogg eltiris el ĝi la meĉon.

- Kaj la fera ŝelo restos al mi, li diris per strange mildigita tono.

- La fera ŝelo kaj la maŝino, sinjoro. Ĉu estas konsentite ?

- Konsentite.

Kaj Andreo Rapido, kaptinte la faskon da monbiletoj, nombris ilin kaj malaperigis ilin en sian poŝon.

Dum ĉi tiu sceno, Dirko estis blanka. Pri Tubero, li preskaŭ suferis sangalfluon. Proksimume dudek mil pundoj(1) elspezitaj, kaj plie ĉi tiu Fogg kiu lasis al sia vendanto la ŝelon kaj la maŝinon, tio estas preskaŭ la totala valoro de la ŝipo ! Estas vere ke la sumo ŝtelita ĉe la banko atingis kvindek kvin mil pundoj(1) !

Kiam Andreo Rapido estis enpoŝiginta la monon :

- Sinjoro, diris Sro Fogg, ĉio ĉi mirigu vin. Sciu ke mi perdos dudek mil pundojn(1), se mi ne estos alveninta en Londonon, la 21an de decembro, je la oka kaj kvardek kvin vespere. Nu, mi maltrafis la vaporŝipon el Novjorko, kaj ĉar vi rifuzis konduki min al Liverpolo…

- Kaj mi bone faris, per la kvindek mil diabloj de la infero, ekkriis Andreo Rapido, ĉar mi gajnas almenaŭ kvardek mil dolarojn.

Poste, pli kviete :

- Ĉu vi scias aferon, li aldonis, kapitano… ?

- Fogg.

- Kapitano Fogg, nu, estas jankio en vi.

Kaj farinte al sia pasaĝero tion kion li kredis esti komplimento, li foriris kiam Fileas Fogg diris al li :

- Nun ĉi tiu ŝipo apartenas al mi ?

- Certe, de la kilo ĝis la pinto de la mastoj, pri ĉio kio estas "lignaĵo", kompreneble !

- Bone. Malkonstruigu la internajn ekipaĵojn kaj hejtigu per ĉi tiuj derompaĵoj.

Ni taksu tion kio necesis konsumi da ĉi tiu seka ligno por konservi la vaporon en sufiĉa premo. Tiutage, la pobkastelo, la rufoj, la kajutoj, la loĝejoj, la orlopo, ĉio estis uzata.

La morgaŭon, la 19an de decembro, ni bruligis la mastaron, la savbuojn, la gafojn. Ni faligis la mastojn, ni dividis ilin per hakoj. La skipo metis en ĝi nekredeblan fervoron. Dirko, hakante, tranĉante, segante, faris laboron de dek viroj. Tio estis furoro de malkonstruado.

La sekvan tagon, la 20an, la pavezojn, la tabulaĵojn, la superflosajn partojn, la plej grandan parton de la ferdeko, estis voritaj. La Henrieta estis nur glata konstruaĵo kiel pontono.

Sed tiun tagon ni ekvidis la marbordon de Irlando kaj la lumturon de Fastneto.

Tamen, je la deka vespere, la ŝipo ankoraŭ estis nur proksime de Reĝinurbo. Fileas Fogg havis nur dudek kvar horojn por atingi Londonon ! Nu, tio estis la tempo kiu necesis al la Henrieta por atingi Liverpolon, eĉ irante plenvapore. Kaj la vaporo estis finfine mankonta al la aŭdaca ĝentlemano !

- Sinjoro, tiam diris al li la kapitano Rapido kiu fine interesiĝis pri liaj projektoj, mi vere kompatas vin. Ĉio estas kontraŭ vi ! Ni estas ankoraŭ nur antaŭ Reĝinurbo.

- Ha ! eligis Sro Fogg, ĉu estas Reĝinurbo, tiu urbo kies lumojn ni videtas ?

- Jes.

- Ĉu ni povas eniri en la havenon ?

- Ne antaŭ la tria horo. Nur dum la alta tajdo.

- Ni atendu ! respondis Fileas Fogg trankvile sen vidigi sur sia vizaĝo ke, per supera inspiro, li estis provonta ankoraŭfoje venki la kontraŭan sorton !

Fakte Reĝinurbo estas haveno de la Irlanda marbordo, en kiu la transatlantikaj ŝipoj kiuj venas el Usono preterpasante deponas siajn letersakojn. Tiuj ĉi leteroj estas portitaj al Dublino per ekspresoj ĉiam pretaj foriri. De Dublino, ili alvenas al Liverpolo per altrapidaj vaporŝipoj, tiel antaŭigante je dek du horoj la plej rapidajn oceanŝipojn de la ŝipkompanioj.

Ĉi tiuj dek du horoj kiujn tiel gajnis la usona poŝtaĵo, Fileas Fogg ankaŭ postulis gajni ilin. Anstataŭ alveni sur la Henrieta la morgaŭon vespere en Liverpolon, li tie estus tagmeze, kaj konsekvence li havus tempon por iri al Londono antaŭ la oka kaj kvardek kvin minutoj vespere.

Ĉirkaŭ la unua matene la Henrieta eniris dum la alta tajdo en la havenon de Reĝinurbo, kaj Fileas Fogg, post esti ricevinta viglan manpremon de la kapitano Rapido, lasis lin sur la glatigita restaĵo de sia ŝipo, kiu ankoraŭ valoris duonon de tio kion li vendis al li !

La pasaĝeroj tuj elŝipiĝis. Tubero, ĉe ĉi tiu momento, sentis sovaĝan deziron aresti sinjoron Foggon. Li tamen ne faris tion ! Kial ? Kia batalo okazis do en li ? Ĉu li revenis al la konto de Sro Fogg ? Ĉu li finfine komprenis ke li eraris ? Tamen, Tubero ne forlasis Sron Foggon. Kun li, kun Sino Auda, kun Dirko, kiu ne plu prenis tempon por spiri, li eniris en la trajnon de Reĝinurbo je la unua kaj duono matene, alvenis en Dublinon je tagiĝo kaj tuj enŝipiĝis sur unu el la vaporŝipoj, veraj spindeloj el ŝtalo, tute maŝinplena, kiuj malŝatantaj surpasi la ondon, senŝanĝe trairas ĝin.

Je dudek minutoj antaŭ tagmezo, la 21an de decembro, Fileas Fogg fine alteriĝis sur la kajon de Liverpolo. Li estis nur je ses horoj de Londono.

Sed ĉe ĉi tiu momento, Tubero alproksimiĝis, metis la manon sur lian ŝultron kaj, elmontrante sian mandaton :

- Ĉu vi estas sinjoro Fileas Fogg ? li diris.

- Jes sinjoro.

- En la nomo de la reĝino, mi arestas vin !

1 La angla mejlo valoras proksimume 1.610 m, kaj 1 futo = ±0,3m.

2 Laŭ mi, en 2020, 1 tiama pundo valorus ±9€

Last edited: 11/09/2022

  • No ratings yet - be the first to rate this.

Add a comment