Ĉapitro XXXII : En kiu Fileas Fogg komencas frontan lukton kontraŭ malbonŝanco.

Forirante, la Ĉinio ŝajnis forporti kun ĝi la lastan esperon de Fileas Fogg.

Fakte, neniu el la aliaj vaporŝipoj kiuj plenumas la rektan servon inter Ameriko kaj Eŭropo, nek la francaj transatlantikaj ŝipoj, nek la ŝipoj de la linio "Blanka-Stelo", nek la vaporŝipoj de la Kompanio Inman, nek tiuj de la Hamburga linio, nek aliaj, povis utili al la projektoj de la ĝentlemano.

Fakte, la Pereiro, de la franca transatlantika Kompanio, kies admirindaj ŝipoj egalas pri rapideco kaj superas pri komforto ĉiujn tiujn de la aliaj linioj, senescepte, foriris nur la postmorgaŭo, la 14an de decembro. Kaj cetere, same kiel tiuj de la Hamburga Kompanio, ĝi ne iris rekte al Liverpolo aŭ al Londono, sed al Havro, kaj ĉi tiu plia transiro de Havro al Saŭtemptono, malfruigonte Fileason Foggon, nuligos liajn lastajn klopodojn.

Koncerne la pasaĝerŝipojn Inman, el kiuj unu, la Parizurbo, eknavigis je la morgaŭo, necesis ne pripensi pri ĝin. Tiuj ĉi ŝipoj estas ĉefe destinitaj al la transporto de elmigrantoj, iliaj maŝinoj estas malfortaj, ili navigas tiom multe per velo kiom per vaporo, kaj ilia rapideco estas nebona. Ili uzis por ĉi tiu ŝipirado de Novjorko al Anglio pli da tempo ol restis al Sro Fogg por gajni sian veton.

Pri ĉio ĉi la ĝentlemano perfekte ekkonsciis konsultante sian Bradŝaŭ, kiu donis al li, tagon post tago, la movojn de la transoceana navigado.

Dirko senkuraĝiĝis. Maltrafi la vaporŝipon je kvardek kvin minutoj, tio mortigis lin. Estis lia propra kulpo, kiu, anstataŭ helpi sian mastron, ne ĉesis semi obstaklojn sur lia vojo ! Kaj kiam li revidis en sia menso ĉiujn okazaĵojn de la vojaĝo, kiam li elkalkulis la sumojn tute vane elspezitajn kaj por sia sola intereso, kiam li pripensis ke ĉi tiu grandega veto, aldonante al ĝi la konsiderindajn kostojn de ĉi tiu fariĝinta senutila vojaĝo, tute ruinigis Sron Foggon, li superŝutis sin per insultoj.

Sro Fogg tamen tute ne riproĉis lin, kaj forlasante la ĝeton de la transatlantikaj marŝipoj, li diris nur ĉi tiujn vortojn : "Ni diskutos morgaŭ. Venu".

Sro Fogg, Sino Auda, Tubero, Dirko transiris la Hudsono sur la pramŝipo Ĵerzurbo, kaj eniris en fiakron, kiu kondukis ilin al la hotelo Sankta-Nikolao, sur Brodŭeo. Ĉambroj estis metitaj je ilia dispono, kaj la nokto pasis, mallonga por Fileas Fogg, kiu dormis per perfekta dormo, sed tre longa por Sino Auda kaj ŝiaj kunuloj, kies ilia malkvieto ne ebligis ripozi.

La morgaŭon, tio estis la 12a de decembro. De la 12a, je la sepa matene, ĝis la 21a, je la oka kaj kvardek kvin minutoj vespere, restis naŭ tagoj dek tri horoj kaj kvardek kvin minutoj. Se do Fileas Fogg foririntus la antaŭtagon per la Ĉinio, unu el la plej bonaj veturiloj de la linio Kunardo, li alvenintus al Liverpolo, poste al Londono, en la difinita limtempo !

Sro Fogg forlasis la hotelon, sola, post esti admonanta al sia servisto atendi lin kaj sciigi al Sinon Audan sin teni ĉiumomente preta.

Sro Fogg iris al la bordoj de Hudsono, kaj inter la ŝipoj alligitaj al la kajo aŭ ankritaj en la riverego, li zorge serĉis tiujn kiuj estis forirontaj. Pluraj ŝipoj havis sian foriran flagrubandon kaj pretiĝis eknavigi ĉe la matena tajdo, ĉar en ĉi tiu grandega kaj admirinda haveno de Novjorko, ne estas tago en kiu cent ŝipoj ne vojiras al ĉiuj punktoj de la mondo; sed la plimulto estis velŝipoj, kaj ili ne povis konveni al Fileas Fogg.

Tiu ĉi ĝentlemano ŝajnis devi malsukcesi en sia lasta provo, kiam li ekvidis, ankritan antaŭ la Bateri-parko, je maksimume unu kabl-unuo (+/-185m), helican komercan ŝipon, kun sveltaj formoj, kies fumtubo, lasanta eligi dikajn fumflokojn, indikis ke ĝi prepariĝis por veturi.

Fileas Fogg vokis kanoton, enboatiĝis, kaj per kelkaj batoj de remilo, li troviĝis ĉe la ŝtupetaro de la Henrieta, vaporŝipo kun fera ŝelo, kies ĉiuj suproj estis el ligno.

La kapitano de la Henrieta estis surŝipe. Fileas Fogg supreniris sur la ferdekon kaj vokigis la kapitanon. Ĉi tiu tuj prezentiĝis.

Li estis kvindekjara viro, speco de marveterano, grumblema, kiu certe ne estis akordiĝema. Grandaj okuloj, vizaĝkoloro el oksidita kupro, rufaj haroj, dika kolo, nenio pri aspekto de mondumano.

- La kapitano ? demandis Sro Fogg.

- Estas mi.

- Mi estas Fileas Fogg, el Londono.

- Kaj mi, Andreo Rapido, el Kardifo.

- Ĉu vi estas forironta ?…

- Post unu horo.

- Ĉu vi estas ŝargita por… ?

- Bordozo.

- Kaj via kargo ?

- Ŝtonetoj en la ventro. Neniu kargo. Mi foriras kun balasto.

- Ĉu vi havas pasaĝerojn ?

- Neniujn pasaĝerojn. Neniam pasaĝerojn. Volumenan kaj sonorantan vararon.

- Ĉu via ŝipo funkcias bone ?

- Inter dek unu kaj dek du nodoj. La Henrieta, la fama.

- Ĉu vi bonvolos veturigi min al Liverpolo, min kaj tri homojn ?

- Al Liverpolo ? Kial ne en Ĉinion ?

- Mi diras Liverpolo.

- Ne !

- Ne ?

- Ne. Mi estas forironta al Bordozo, kaj mi iros al Bordozo.

- Kiu ajn prezo ?

- Iu ajn prezo.

La kapitano parolis per tono kiu ne akceptis rebaton.

- Sed la ŝipproprietuloj de la Henrieta… rekomencis Fileas Fogg.

- La ŝipproprietuloj, estas mi, respondis la kapitano. La ŝipo apartenas al mi.

- Mi ĉartas ĝin al vi.

- Ne.

- Mi aĉetos ĝin al vi.

- Ne.

Fileas Fogg ne aperigis sian embarason. Tamen la situacio estis grava. Ne estis pri Novjorko kiel pri Hongkongo, nek pri la kapitano de la Henrieta kiel pri la ŝipestro de la Tangadero. Ĝis nun la mono de la ĝentlemano ĉiam supervenkis la obstaklojn. Ĉi-foje la mono malsukcesis.

Tamen necesis trovi rimedon por transiri Atlantikon per ŝipo, krom se trapasi ĝin per aerostato, tiu kiu estus tre riskema, kaj tiu kiu cetere ne estis realigebla.

Ŝajnas, tamen, ke Fileas Fogg havis ideon, ĉar li diris al la kapitano : "Nu, ĉu vi bonvolos konduki min al Bordozo ?

- Ne, eĉ se vi pagus al mi ducent dolarojn !

- Mi proponas al vi du mil (+/-3.600€).

- Po persono ?

- Po persono.

- Kaj vi estas kvar ?

- Kvar.

La kapitano Rapido komencis grati al si la frunton, kvazaŭ li volintus forŝiri de ĝi la epidermon. Ok mil dolaroj por gajni, sen modifi lian vojaĝon, tio ja indis ke li flankenmetu sian fortan malsimpation kontraŭ ĉiu speco de pasaĝero. Pasaĝeroj je du mil dolaroj, cetere, ili ne plu estas pasaĝeroj, ili estas altvalora varo.

- Mi foriros je la naŭa, diris simple la kapitano Rapido, kaj se vi kaj viaj estos ĉi tie ?…

- Je la naŭa ni estos surŝipe ! respondis Sro Fogg ne malpli simple.

Estis la oka kaj duono. Elŝipiĝi el la Henrieta, enveturigi por iri al la hotelo Sankta-Nikolao, konduki Sinon Audan, Dirkon, kaj eĉ la nedisigeblan Tuberon, al kiu li senpage proponis transiron, tion estis farita de la ĝentlemano kun ĉi tiu kvieteco kiu neniam forlasis lin en neniu cirkonstanco.

Kiam la Henrieta levis la ankron, ĉiuj kvar estis surŝipe.

Kiam Dirko eksciis tiom kiom kostos ĉi tiu lasta transiro, li eligis unu el tiuj longdaŭraj "Ho !", kiuj trairas ĉiujn intervalojn de la malsuprenira kromata gamo !

Pri inspektoro Tubero, li diris al si ke certe la Banko de Anglio ne eliros sen domaĝo el tiu ĉi afero. Fakte, alvenante kaj akceptante ke la sinjoro Fogg ne ankoraŭ ĵetos kelkajn plenmanojn al la maro, pli ol sep mil pundoj(1) mankus en la monbiletsako !

1 Laŭ mi, en 2020, 1 tiama pundo valorus ±9€

Last edited: 11/09/2022

  • No ratings yet - be the first to rate this.

Add a comment