Ĉapitro XXXI : En kiu la inspektoro Tubero tre serioze zorgas pri la interesoj de Fileas Fogg.

Fileas Fogg malfruis dudek horojn. Dirko, la senintenca kaŭzo de tiu ĉi prokrasto, estis malespera. Li evidente ruinigis sian mastron !

En ĉi tiu momento la inspektoro alproksimiĝis al Sro Fogg kaj, rigardante lin rekte en la vizaĝon :

- Tre serioze, sinjoro, li demandis al li, ĉu urĝas al vi ?

- Tre serioze, respondis Fileas Fogg.

- Mi insistas, daŭrigis Tubero. Ĉu vi ja havas intereson esti en Novjorko la 11an, antaŭ la naŭa vespere, la forira horo de la pasaĝerŝipo al Liverpolo ?

- Gravan intereson.

- Kaj se via vojaĝo ne estintus interrompita de ĉi tiu indiana atako, vi estus alvenanta al Novjorko la 11an, ekde mateno ?

- Jes, kun dek du horoj antaŭ la pasaĝerŝipo.

- Bone. Vi do malfruas dudek horojn. Inter dudek kaj dek du, la diferenco estas ok. Tiuj ok reakirendaj horoj, ĉu vi volas provi fari tion ?

- Piede ? demandis Sro Fogg.

- Ne, per sledo, respondis Tubero, per velsledo. Viro proponis al mi ĉi tiun transportrimedon.

Li estis la viro kiu parolis kun la polica inspektoro dum la nokto, kaj kies proponon Tubero rifuzis.

Fileas Fogg ne respondis al Tubero; sed Tubero montrinta al li la koncernan viron kiu promenadis antaŭ la stacidomo, la ĝentlemano iris al li. Momenton poste, Fileas Fogg kaj tiu ĉi usonano, nomata Muĉo, eniris en kabanon konstruitan funde de fuorto Kirnejo.

Tie, Sro Fogg ekzamenis sufiĉe apartan veturilon, specon de ĉasio, kuŝita sur du longaj traboj, iom levigitaj antaŭe kiel la glitiloj de glitveturilo, kaj sur kiu kvin aŭ ses homoj povis lokiĝi. Ĉe la triono de la ĉasio, antaŭe, staris tre alta masto, sur kiu aljardis grandega brigeto. Tiu ĉi masto, firme tenita per metalaj stajoj, streĉis feran ŝtrebon kiu utilis por hisi ĵibon kun granda dimensio. Malantaŭe, speco de postremilo ebligis direkti la aparaton.

Ĝi estis, ni vidas tion, sledo rigita kiel slupo. Dum la vintro, sur la glaciigita ebenaĵo, kiam la trajnoj estas haltigitaj de la neĝo, ĉi tiuj veturiloj faras ege rapidajn transiradojn de unu stacio al alia. Ili cetere estas mirindege velizitaj, (eĉ pli velizitaj ol povas esti vetkura kutro, submetita al renversiĝo), kaj, per malantaŭa vento, ili glitas sur la surfaco de la prerio kun rapideco egala, se ne supera, al tiu de eksprestrajno.

En kelkaj tempoj, kontrakto estis konsentita inter Sro Fogg kaj la estro de tiu ĉi surtera boato. La vento estis bona. Ĝi blovis de la okcidento per senĉesa venteto. La neĝo malmoliĝis, kaj Muĉo sin opiniis kapabla veturigi Sro Fogg en kelkaj horoj al la stacio de Omaho. Tie, la trajnoj estas oftaj kaj la trakoj multnombraj, kiuj alkondukas al Ĉikago kaj Novjorko. Ne estis neeble ke la malfruo estu reakirata. Tial ne estis hezito provi la aventuron.

Sro Fogg, ne volante submeti Sinon Audan al la turmentoj de transiro en libera aero, en tiu ĉi malvarmo kiun la rapideco igus ankoraŭ pli neeltenebla, proponis al ŝi resti sub la gardo de Dirko en la stacidomo de Kirnejo. La honesta knabo taskus al si revenigi la junan virinon al Eŭropo tra pli bona vojo kaj sub pli akcepteblaj kondiĉoj.

Sino Auda rifuzis disiĝi de Sro Fogg, kaj Dirko sentis sin tre feliĉa pro ĉi tiu decido. Efektive, neniapreze li volintus forlasi sian mastron, ĉar Tubero devis akompani lin.

Pri tio kion tiam pensis la polica inspektoro, tio estus malfacila por diri. Ĉu lia konvinko estis skuita de la reveno de Fileas Fogg, aŭ ĉu li konsideris lin kiel treege lerta fripono kiu, kun lia ĉirkaŭvojaĝo tra la mondo plenumita, devis kredi, ke li estus absolute sekura en Anglio ? Eble la opinio de Tubero rilate al Fileas Fogg estis ja ŝanĝita. Sed li ne estis malpli decidita plenumi sian devon kaj, pli malpacienca ol ĉiuj, urĝigi per sia tuta potenco la revenon al Anglio.

Je la oka la sledo estis preta forveturi. La vojaĝantoj, oni estus tentita diri la pasaĝeroj, sin lokis kaj preme envolviĝis en siaj vojaĝkovriloj. La du grandegaj veloj estis hisitaj, kaj sub la impulso de la vento, la veturilo rapidis sur la malmoliĝinta neĝo kun la rapideco de kvardek mejloj hore(1).

La distanco kiu apartigas la fortikaĵon Kirnejon de Omaho estas, rektlinie, abellinie kiel diras la usonanoj, maksimume ducent mejloj(1). Se la vento daŭrus, en kvin horoj ĉi tiu distanco povus esti transirita. Se neniu incidento okazus, je la unua posttagmeze la sledo devus esti atinginta Omahon.

Kia transirado ! La vojaĝantoj, alpremitaj unu kontraŭ la alia, ne kapablis interparoli. La malvarmo, pliigita de la rapideco, ĉesigus al ili la parolon. La sledo glitis tiel malpeze sur la surfaco de la ebenaĵo kiel boato sur la surfaco de la akvo, minus la rulondo. Kiam la venteto venis tanĝante la teron, ŝajnis kvazaŭ la sledo estis forprenita super la grundo de siaj veloj, vastaj flugiloj kun grandega enverguro. Muĉo, ĉe la stirilo, tenis sin sur rekta linio, kaj per ago de la postremilo, li korektis la jorojn kiujn la aparato emis fari. La tuta velo efikis. La ĵibo estis aljardigita kaj ne plu estis ŝirmita de la brigeto. Topmasto estis starigita, kaj topvelo, etendita al la vento, aldonis sian impulsan potencon al tiu de la aliaj veloj. Oni ne kapablis matematike taksi ĝin, sed certe la rapideco de la sledo ne povis esti malpli ol kvardek mejloj hore(1).

- Se nenio rompiĝos, diras Muĉo, ni sukcesos !

Kaj Muĉo havis intereson alveni en la interkonsentita tempo ĉar Sro Fogg, fidela al sia sistemo, allogis lin per alta premio.

La prerio, kiun la sledo tranĉis en rekta linio, estis plata kiel maro. Ĝi aspektis kiel grandega glaciigita lageto. La fervojo kiu servis ĉi tiun parton de la teritorio supreniris, de sudokcidento al nordokcidento, tra Grand-Insulo, Kolumbo, grava urbego de Nebrasko, Ŝejlero, Fremonto, poste Omaho. Ĝi sekvis dum sia tuta irvojo la dekstran bordon de la rivero Plato. La sledo, mallongigante tiun ĉi kurson, sekvis la ŝnuron de la arko desegnitan de la fervojo. Muĉo ne povis timi esti haltigata de la rivero Plato, ĉe tiu kurbiĝeto kiun ĝi faras antaŭ Fremonto, ĉar ĝiaj akvoj glaciiĝis. La vojo estis do tute libera de obstakloj, kaj Fileas Fogg havis do nur du cirkonstancojn por timi : difekton de la aparato, ŝanĝon aŭ falon de la vento.

Sed la venteto ne malfortiĝis. Male. Ĝi blovis sufiĉe por fleksi la maston, kiun la stajoj firme tenis. Ĉi tiuj metalaj ŝnuroj, similaj al la kordoj de instrumento, sonis kvazaŭ arĉo kaŭzis iliajn vibradojn. La sledo rapidis meze de plenda harmonio, de tute aparta intenseco.

- Ĉi tiuj ŝnuroj donas la kvinton kaj la okton, diris Sro Fogg.

Kaj ili estis la solaj paroloj kiujn li eligis dum ĉi tiu transiro. Sino Auda, zorge envolvita en peltoj kaj vojaĝkovriloj, estis laŭeble antaŭŝirmata de la atakoj de la malvarmo.

Koncerne Dirkon, kun la vizaĝo ruĝa kiel la sundisko, kiam li subiras en la nebuletoj, li spiris ĉi tiun tranĉan aeron. Kun la provizo da neŝancelebla konfido kiun li posedis, li rekomencis esperi. Anstataŭ alveni matene en Novjorkon, ni alvenos tien vespere, sed ankoraŭ estis kelkaj ŝancoj por ke ĝi estos antaŭ la foriro de la vaporŝipo al Liverpolo.

Dirko eĉ sentis fortan emon premi la manon de sia aliancito Tubero. Li ne forgesis ke estis la inspektoro mem kiu havigis la velsledon, kaj konsekvence la solan rimedon kiu estis por ĝustatempe atingi Omahon. Sed, pro oni ne scias kian antaŭsenton, li staris en sia kutima deteniĝemo.

Ĉiukaze, iu afero kiun Dirko neniam forgesus, estis la ofero kiun Sro Fogg faris, senhezite, por eltiri lin el la manoj de la Siuoj. Por tio, Sro Fogg riskis sian riĉaĵon kaj sian vivon… Ne ! Lia servisto ne forgesus lin !

Dum ĉiu el la vojaĝantoj allasis sin al tiel diversaj pripensoj, la sledo flugis super la grandegan neĝtapiŝon. Se ĝi transpasis kelkajn riveretojn, alfluantojn aŭ subalfluojn de la rivero Malgranda-Bluo, ni ne rimarkis tion. Kampoj kaj riveretoj malaperis sub samaspekta blankeco. La ebenaĵo estis absolute senhoma. Entenita inter la Unio-Pacifika-Vojo kaj la relforko kiu devas kunligi Kirnejon al Sankta Jozefo, ĝi formis kiel grandan neloĝatan insulon. Neniu vilaĝo, neniu stacio, eĉ neniu fortikaĵo. De tempo al tempo, preterpasantaj, ni fulme vidis kelkan grimacan arbon kies la blanka skeleto tordiĝis sub la venteto. Foje aroj da sovaĝaj birdoj ekflugis en la sama flugo. Foje ankaŭ kelkaj lupoj de prerio, en multnombraj gregoj, malgrasaj, malsataj, pelitaj de kruela bezono, luktis kontraŭ la rapideco de la sledo. Tiam, Dirko, kun revolvero enmane, estis preta pafi sur la plej proksimajn. Se ia akcidento tiam haltigintus la sledon, la vojaĝantoj, atakataj de tiuj kruelaj karnomanĝuloj, elmetintus sin al plej grandajn riskojn. Sed la sledo sin tenis firme, ĝi ne malfruis por superi ilin, kaj baldaŭ la tuta blekanta bando restis malantaŭe.

Tagmeze, Muĉo rekonis per kelkaj indicoj, ke li transiris la glaciiĝintan fluejon de la rivero Plato. Li nenion diris, sed li jam certis ke, dudek mejlojn(1) pli for, li estos atinginta la stacion de Omaho.

Kaj, fakte, antaŭ unu horo, tiu ĉi lerta gvidisto, forlasante la stirilon, alkuris al la hisiloj de la veloj kaj are mallevis ilin, dum la sledo, pelata de sia neretenebla impeto, ankoraŭ transiris senvele duonmejlon(1). Fine ĝi haltis, kaj Muĉo, montranta amason da neĝblankaj tegmentoj, diris : "Ni alvenis".

Alvenintaj ! Alvenintaj, fakte, al ĉi tiu stacidomo kiu, per multnombraj trajnoj, estas ĉiutage en komunikado kun la oriento de Usono !

Dirko kaj Tubero saltis teren kaj skuis siajn rigidigitajn membrojn. Ili helpis Sron Foggon kaj la junan virinon eliri el la sledo. Fileas Fogg malavare pagis Muĉon, al kiu Dirko premis la manon kiel al amiko, kaj ĉiuj rapidis al stacidomo de Omaho.

Estas ĉe tiu ĉi grava urbo de Nebrasko ke haltas la Pacifika fervojo, ĝuste nomita, kiu metas la basenon de Misisipo en komunikado kun la granda oceano. Por iri de Omaho al Ĉikago, la fervojo, sub la nomo de "Ĉikago-Roko-insulo-vojo", kuras rekte al la oriento servante kvindek staciojn.

Rekta trajno estis preta foriri. Fileas Fogg kaj liaj kunuloj havis nur la tempon por sin ĵeti en vagonon. Ili vidis nenion pri Omaho, sed Dirko konfesis al si, ke ne estas kialo por bedaŭri tion, kaj ke ne estis vidi pri kio la vojaĝo temis.

Kun ekstrema rapideco tiu trajno pasis en la Ŝtato de Iovao, tra Konsilo-blufoj, Monaĥoj, Iovao-urbo. Dum la nokto ĝi transiris la Misisipon en Davenhaveno, kaj tra Roko-Insulo, ĝi eniris en Ilinojson. Morgaŭon, la 10an, je la kvara vespere, ĝi alvenis en Ĉikago, jam restarigita el ĝiaj ruinoj, kaj pli fiere sidanta ol iam ĉe la bordo de ĝia bela lago Miĉigano.

Naŭcent mejloj(1) apartigas Ĉikagon de Novjorko. Ne mankis trajnoj en Ĉikago. Sro Fogg tuj pasis de unu al la alia. La pranca lokomotivo de la fervojo "Pitsburgo-Fuorto Ŭajno-Ĉikago" rapidege foriris, kvazaŭ ĝi komprenus ke la honorinda ĝentlemano ne havis tempon por perdi. Ĝi transiris kiel fulmo tra Indianio, Ohio, Pensilvanio, Nov-Ĵerzejo, trapasante urbojn kun antikvaj nomoj, el kiuj kelkaj havis stratojn kaj tramojn, sed ankoraŭ neniujn domojn. Fine Hudsono aperis, kaj la 11an de decembro, je la dekunua kaj kvarono vespere, la trajno haltis en la stacidomo, sur la dekstra bordo de la rivero, antaŭ la "ĝeto" mem de la vaporŝipoj de la linio Kunardo, alie nomita "Brita kaj nordamerika reĝa poŝta vaporŝipo Ko".

La Ĉinio, celanta al Liverpolo, foriris ekde kvardek kvin minutoj !

1 La angla mejlo valoras proksimume 1.610 m, kaj 1 futo = ±0,3m.

Last edited: 11/09/2022

  • No ratings yet - be the first to rate this.

Add a comment