Ĉapitro XXX : En kiu Fileas Fogg tutsimple faras sian devon.

Tri vojaĝantoj, inkluzive de Dirko, malaperis. Ĉu ili estis mortigitaj dum la lukto ? Ĉu ili estis kaptitoj de la Siuoj ? Ni ne jam povis scii tion.

La vunditoj estis sufiĉe multaj, sed oni malkovris ke neniu estis morte trafita. Unu el la plej grave trafitaj estis la kolonelo Proktoro, kiu brave batalis, kaj kiun kuglo ĉe la ingveno teren faligis. Li estis transportita en la stacidomon kun aliaj vojaĝantoj kies stato postulis tujajn zorgojn.

Sino Auda estis savita. Fileas Fogg, kiu ne domaĝis sin, ne havis unu vundeton. Tubero estis vundita ĉe la brako, negrava vundo. Sed Dirko mankis, kaj larmoj fluis el la okuloj de la juna virino.

Tamen ĉiuj vojaĝantoj forlasis la trajnon. La radoj de la vagonoj estis makulitaj per sango. Ĉe la naboj kaj la spokoj pendis senformaj pecetoj da karno. Ni vidis tiom kiom la okuloj povis vidi, sur la blanka ebenaĵo, longajn ruĝajn striojn. La lastaj indianoj tiam malaperis al sudo, direkte al Republik-rivero.

Sro Fogg, kun la brakoj krucitaj, restis senmova. Li devis preni seriozan decidon. Sino Auda, apud li, rigardis lin sen diri parolon… Li komprenis tiun rigardon. Se lia servisto estus kaptito, ĉu li ne devis ĉion riski por eltiri lin de la indianoj ?…

- Mi retrovos lin morta aŭ vivanta, li simple diris al Sino Auda.

- Ha ! Sinjoro… Sinjoro Fogg ! ekkriis la juna virino kaptante la manojn de sia kunulo kiujn ŝi kovris per larmoj.

- Vivanta ! aldonis Sro Fogg, se ni ne perdos minuton !

Per ĉi tiu decido, Fileas Fogg tute forgesis sin mem. Li ĵus decidis sian ruiniĝon. Ununura prokrasta tago igis lin maltrafi la pasaĝerŝipon en New York. Lia veto estis definitive perdita. Sed antaŭ ĉi tiu penso "estas mia devo !", li ne hezitis.

La kapitano komandanta la fuorto Kirnejo ĉeestis. Liaj soldatoj, proksimume cent viroj, staris defensive en la okazo se la siuoj direktintus rektan atakon kontraŭ la stacidomo.

- Sinjoro, diris Sro Fogg al la kapitano, tri vojaĝantoj malaperis.

- Mortintaj ? demandis la kapitano.

- Mortintaj aŭ kaptitaj, respondis Fileas Fogg. Tio estas necerteco kiun necesas ĉesigi. Ĉu via intenco estas postkuri la siuojn ?

- Ĉi tio estas serioza, sinjoro, diris la kapitano. Ĉi tiuj indianoj povas fuĝi ĝis preter Arkansaso ! Mi ne povus forlasi la fortikaĵon kiu estas konfidita al mi.

- Sinjoro, daŭrigis Fileas Fogg, temas pri la vivo de tri viroj.

- Sendube… sed ĉu mi povas riski la vivojn de kvindek por savi tri alian ?

- Mi ne scias ĉu vi povas, sinjoro, sed vi devas.

- Sinjoro, respondis la kapitano, neniu ĉi tie devas sciigi al mi tion kio estas mia devo.

- Bone, diris malvarme Fileas Fogg. Mi iros sola !

- Vi, sinjoro ! ekkriis Tubero kiu alproksimiĝis, iri sola persekuti la indianojn !

- Ĉu vi do volas ke mi lasu perei ĉi tiun malfeliĉulon, al kiu ĉio kio estas vivanta ĉi tie ŝuldas vivon ? Mi iros.

- Nu, ne, vi ne iros sola ! ekkriis la kapitano kortuŝita malgraŭ si. Ne ! Vi estas brava koro !… Tridek bonvolaj viroj ! li aldonis sin turnante al siaj soldatoj.

La tuta kompanio amase antaŭiĝis. La kapitano devis nur elekti inter ĉi tiuj bravuloj. Tridek soldatoj estis indikitaj, kaj maljuna serĝento sin lokis ĉe ilia kapo.

- Dankon, kapitano ! diris Sro Fogg.

- Ĉu vi permesus al mi akompani vin ? Tubero demandis al la ĝentlemano.

- Vi faros kiel plaĉos al vi, sinjoro, respondis al li Fileas Fogg. Sed se vi volas fari al mi komplezon, vi restos apud Sino Auda. En la okazo se okazus al mi malagrablaĵon…

Subita paleco invadis la vizaĝon de la polica inspektoro. Disiĝi de la viro kiun li sekvis paŝon post paŝo kun tiom da persisteco ! Lasi lin tiel sin riski en ĉi tiu dezerto ! Tubero atente rigardis la ĝentlemanon, kaj ĉiaokaze, malgraŭ siaj antaŭjuĝoj, spite al batalo kiu okazis en li, li mallevis la okulojn antaŭ ĉi tiu trankvila kaj sincera rigardo.

- Mi restos, li diris.

Kelkajn momentojn poste, Sro Fogg premis la manon de la juna virino; poste, post esti transdoninta al ŝi sian altvaloran vojaĝsakon, li foriris kun la serĝento kaj lia trupeto.

Sed antaŭ ol foriri, li estis dirinta al la soldatoj :

- Miaj amikoj, estas mil pundoj(1) por vi, se ni savos la kaptitojn !

Tiam estis tagmezo kaj kelkaj minutoj.

Sino Auda estis retiriĝinta en ĉambron de la stacidomo, kaj tie, sola, ŝi atendis, pensanta pri Fileas Fogg, pri tiu simpla kaj granda nobleco, pri tiu trankvila kuraĝo. Sro Fogg oferis sian riĉaĵon, kaj nun li riskis sian vivon, ĉio ĉi senhezite, pro devo, sen frazoj. Fileas Fogg estis heroo en siaj okuloj.

La inspektoro Tubero, li, ne tiel pensis, kaj li ne kapablis reteni sian ekscitiĝon. Li febre promenis sur la stacidoma kajo. Momente absorbita, li refariĝis sin mem. Fogg foririnta, li komprenis la stultaĵon kiun li faris lasante lin foriri. Kio ! Tiu ĉi viro kiun li ĵus postsekvis ĉirkaŭ la mondo, li konsentis disiĝi de li ! Lia naturo revenis al li, li riproĉis al si, kulpigis sin, li traktis sin kvazaŭ li estintus la direktoro de la metropola polico, admonanta policanon kaptitan ĉe nekontestebla delikto de naiveco.

- Mi estis mallogika ! li pensis. La alia sciigis al li kiu mi estas ! Li foriris, li ne revenos ! Kien rekapti lin nun ? Sed kiel mi povis lasi min tiel fasciniĝi, mi ja, Tubero, mi kiu havas en poŝo lian arestordonon ! Vere mi estas nur stultulo !

Tiel rezonis la polica inspektoro, dum la horoj elfluis tiel malrapide laŭ lia nevolo. Li ne sciis kion fari. Kelkfoje li deziris ĉion diri al Sino Auda. Sed li komprenis kiel li estus akceptita de la juna virino. Kiun decidiĝon preni ? Li estis tentata foriri tra la longajn blankajn ebenaĵojn je persekuto de ĉi tiu Fogg ! Ne ŝajnis al li neeble retrovi lin. La paŝadoj de la taĉmento estis ankoraŭ stampitaj sur la neĝo !… Sed baldaŭ, sub nova tavolo, ĉiu premsigno forviŝiĝis.

Tiam la senkuraĝiĝo ekkaptis Tuberon. Li sentis kiel nevenkeblan emon rezigni la aferon. Nu, ĝuste, ĉi tiu okazo forlasi la stacidomon de Kirnejo kaj daŭrigi ĉi tiun vojaĝon, tiel fruktoriĉan pri elreviĝoj, estis proponita al li.

Fakte, ĉirkaŭ la dua posttagmeze, dum la neĝo flokege falis, oni aŭdis longajn fajfadojn kiuj venis de la oriento. Grandega ombro, antaŭata de falva lumeto, malrapide antaŭeniris, konsiderinde pligrandigata de la nebuloj, kiuj donis al ĝi fantastan aspekton.

Tamen oni ankoraŭ atendis neniun trajnon venantan de oriento. La helpolokomotivo postulita per telegrafo ne povis tiel frue alveni, kaj la trajno de Omaho al San-Francisko povis pasi nur la morgaŭon. Oni estis baldaŭ informita.

Tiu ĉi lokomotivo kiu plenvapore moviĝis, eligante longajn fajfadojn, estis tiu kiu, post esti malkroĉita de la vagonaro, daŭrigis sian vojaĝon kun tiom timiga rapideco, kunportante la maŝiniston kaj la hejtiston, senkonsciaj. Ĝi kuris sur la reloj dum pluraj mejloj(2); poste la fajro malakriĝis pro manko de brulaĵo; la vaporo malpremiĝis, kaj unu horon poste, iom post iom malrapidiĝante sian iradon, la maŝino fine haltis je dudek mejlojn(2) preter la stacidomo de Kirnejo.

Nek la maŝinisto nek la hejtisto mortis, kaj post sufiĉe longedaŭra sveno, ili rekonsciiĝis.

La maŝino tiam estis haltinta. Kiam li vidis sin en la dezerto, kun lokomotivo sola, ne plu kuntiranta vagonojn, la maŝinisto komprenis tion kio okazis. Kiel la lokomotivo estis dekroĉita de la vagonaro, li ne povis diveni tion, sed li ja ne dubis ke la vagonaro, restita malantaŭe, troviĝis senhelpa.

La maŝinisto ne hezitis pri tio kion li devis fari. Daŭrigi la vojon direkte al Omaho estis prudente; reiri al la vagonaro kiun la indianoj eble ankoraŭ prirabis, estis danĝere… Ne gravas ! Ŝovelplenoj da karbo kaj ligno estis englutitaj en la fajrujon de ĝia vaporkaldrono, la fajro revigliĝis, la premo denove altiĝis kaj ĉirkaŭ la dua posttagmeze, la maŝino retrovenis al la stacidomo de Kirnejo. Estis ĝi kiu fajfis en la nebulo.

Estis granda kontentiĝo por la vojaĝantoj, kiam ili vidis la lokomotivon sin meti ĉe la kapo de la vagonaro. Ili tuj povos daŭrigi ĉi tiun vojaĝon tiel bedaŭrinde interrompita.

Je la alveno de la maŝino, Sino Auda forlasis la stacidomon, kaj alparolanta al la trajnestro :

- Ĉu vi estas ironta ? ŝi demandis al li.

- Tuje, sinjorino.

- Sed tiuj kaptitoj… niaj malfeliĉaj kunuloj…

- Mi ne povas interrompi la servadon, respondis la trajnestro. Ni jam malfruas je tri horoj.

- Kaj kiam pasos la alia trajno venanta de San-Francisko ?

- Morgaŭ vespere, sinjorino.

- Morgaú-vespere ! Sed estos tro malfrue. Necesas atendi…

- Neeblas, respondis la trajnestro. Se vi volas foriri, envagoniĝu.

- Mi ne foriros, respondis la juna virino.

Tubero aŭdis ĉi tiun konversacion. Kelkajn momentojn pli frue, kiam ĉiu veturrimedo mankis al li, li estis decida forlasi Kirnejon, kaj nun kiam la trajno estis tie, preta ekveturi, kiam li devis nur repreni sian sidlokon en la vagono, nekontraŭebla forto alligis lin al grundo. Ĉi tiu kajo de la stacidomo bruligis liajn piedojn, kaj li ne kapablis elŝiri sin de ĝi. La batalo rekomenciĝis en li. La kolero de malsukceso sufokis lin. Li volis lukti ĝis la fino.

Tamen, la vojaĝantoj kaj kelkaj vunditoj, interalie la kolonelo Proktoro kies stato estis grava, estis lokiĝintaj en la vagonoj. Oni aŭdis la zumadojn de la superhejtita vaporkaldrono, kaj la vaporo eskapis tra la valvoj. La maŝinisto fajfigis, la vagonaro ekiris, kaj baldaŭ malaperis, miksante sian blankan fumon kun la kirlado de neĝo.

La inspektoro Tubero restis.

Kelkaj horoj forfluis. La vetero estis tre malbona, la malvarmo tre akra. Tubero, sida sur benko en la stacidomo, restis senmova. Oni povintus kredi ke li dormis. Sino Auda, malgraŭ la ventopuŝo, ĉiumomente forlasis la ĉambron kiu estis metita sub ŝia dispono. Ŝi venis ĉe la finon de la kajo, provante vidi tra la neĝŝtormon, volante trui tiun nebulon kiu reduktis la horizonton ĉirkaŭ ŝi, aŭskultante ĉu ia bruo aŭdiĝus. Sed nenio. Ŝi tiam reeniris, tute frostomortanta, por reveni kelkajn momentojn pli poste, kaj denove senutile.

Vesperiĝis. La malgranda taĉmento ne estis reveninta. Kie ĝi estis ĉimomente ? Ĉu ĝi sukcesis atingi la indianojn ? Ĉu lukto okazis, aŭ ĉu ĉi tiuj soldatoj, perditaj en la nebulo, hazarde vagis ? La kapitano de la fuorto Kirnejo estis tre maltrankvila, kvankam li ne volis lasi ion aperi pri sia timeto.

Noktiĝis. Neĝo falis malpli abunde, sed la akreco de la malvarmo pliiĝis. La plej bravega rigardo ne estus sentime ekzamenanta ĉi tiun senluman vastaĵon. Absoluta silento regis super la ebenaĵo. Nek la flugo de birdo, nek la paso de sovaĝbesto, ĝenis ĝian senliman trankvilon.

Dum ĉi tiu tuta nokto Sino Auda, kun la menso plena de malbonaŭguraj antaŭsentoj, la koro plenigita de angoro, vagis ĉe la rando de la herbejo. Ŝia imago forportis ŝin malproksime kaj montris al ŝi mil danĝerojn. Tio kion ŝi suferis dum tiuj longaj horoj ne povus esti esprimata.

Tubero estis ankoraŭ senmova ĉe la sama loko, sed ankaŭ li ne dormis. Dum momento, viro alproksimiĝis, eĉ parolis al li, sed la agento foririgis lin, post esti respondinta al liaj paroloj per negativa signo.

La nokto tiel pasis. Ĉe tagiĝo, la duon-estingita disko de la suno leviĝis super nebula horizonto. Tamen, la atingopovo de la rigardo povis atingi distancon de du mejloj(2). Estis suden ke Fileas Fogg kaj la taĉmento sin direktis… La sudo estis tute senhoma. Tiam estis la sepa matene.

La kapitano, treege zorgoplena, ne sciis kiun decidon ekpreni. Ĉu li devis sendi duan taĉmenton por helpi la unuan ? Ĉu li devas oferi novajn virojn kun tiom malmulte da ŝancoj savi tiujn kiuj estis unue oferitaj ? Sed lia hezito ne daŭris, kaj per gesto, alvokante unu el siaj leŭtenantoj, li ordonis al li patroli en la sudo, kiam pafadoj ekplodis. Ĉu tio estis signalo ? La soldatoj rapidis ekster la fortikaĵo, kaj je duonmejlo(2) ili ekvidis malgrandan trupon kiu revenis en bona ordo.

Sro Fogg paŝis fronte, kaj apud li Dirko kaj la du aliaj vojaĝantoj, elŝiritaj el la manoj de la Siuoj.

Batalado okazis dek mejlojn(2) sude de Kirnejo. Malmulte da tempo antaŭ la alveno de la taĉmento, Dirko kaj liaj du kunuloj jam luktis kontraŭ siaj gardistoj, kaj la franco svenbatis tri el ili per pugnobatoj, kiam lia mastro kaj la soldatoj kuregis al ilia helpo.

Ĉiuj, la savintoj kaj la savitoj, estis akceptitaj kun ĝojkrioj, kaj Fileas Fogg disdonis al la soldatoj la premion kiun li promesis al ili, dum Dirko ripetis al si, ne sen ia kelka kialo : "Fine, necesas konfesi ke mi multe kostas al mia mastro !"

Tubero, sen diri unu parolon, rigardis Sron Foggon, kaj estintus malfacile analizi la impresojn kiuj tiam baraktis en li. Rilate al Sino Auda, ŝi prenis la manon de la ĝentlemano, kaj ŝi premis ĝin inter la siaj, ne povante diri unu parolon !

Tamen Dirko, ekde sia alveno, serĉis la trajnon en la stacio. Li pensis trovi ĝin tie, preta foriri al Omaho, kaj li esperis ke ni ankoraŭ povos reakiri la perditan tempon.

- La trajno, la trajno ! li ekkriis.

- Foririnta, respondis Tubero.

- Kaj la sekva trajno, kiam ĝi pasos ? demandis Fileas Fogg.

- Nur ĉi-vespere.

- Ha ! simple respondis la senpasia ĝentlemano.

1 Laŭ mi, en 2020, 1 tiama pundo valorus ±9€

2 La angla mejlo valoras proksimume 1.610 m, kaj 1 futo = ±0,3m.

Last edited: 10/09/2022

  • No ratings yet - be the first to rate this.

Add a comment