Ĉapitro XXVIII : En kiu Dirko ne povis sukcesi aŭdigi la lingvon de racio.

La vagonaro, foririnte el Granda Sallago kaj la stacidomo de Ogdeno, supreniris dum unu horo al nordo, ĝis la rivero Vebero, transiranta ĉirkaŭ naŭcent mejlojn(1) de San-Francisko. Ekde ĉi tiu punkto ĝi denove direktiĝis orienten tra la kruda montoĉeno da montetoj Ŭahsaĉo. Estas en ĉi tiu parto de la teritorio, kuŝanta inter tiuj montetoj kaj la Rokmontaro ĝuste nomita, ke la amerikaj inĝenieroj baraktis kontraŭ la plej gravaj malfacilaĵoj. Tial, en ĉi tiu fervojlinio, la subvencio de la registaro de la Unio pomejle atingis kvardek ok mil dolarojn, dum ĝi estis nur dek ses mil dolaroj en la ebenaĵo. Sed la inĝenieroj, tiel kiel dirite, ne malbone traktis la naturon, ili ruzis kontraŭ ĝin, evitante malfacilaĵojn, kaj por atingi la grandan basenon, ununura tunelo, longa je dekkvar mil futoj(1), estis borita sur la tuta vojiro de la fervojo.

Estis ĉe Lac Sallago mem ke la itinero ĝis tiam atingis sian plej altan altitudon. Ekde ĉi tiu punkto, ĝia profilo priskribis tre etenditan kurbon, malsupreniranta al la valo de rivereto Amareco, por resupreniri ĝis la disiĝa punkto de la akvoj inter Atlantiko kaj Pacifiko. La rojoj estis multnombraj en ĉi tiu montara regiono. Necesis transiri sur kulvertoj la Ŝlimecon, la Verdecon kaj aliajn. Dirko fariĝis pli malpacienca laŭmezure kiel li alproksimiĝis al la celo. Sed Tubero siavice deziris esti jam elirinta el tiun ĉi malfacilan regionon. Li timis malfruiĝojn, li timegis akcidentojn, kaj pli urĝis al li ol al Fileas Fogg mem meti piedon sur anglan grundon !

Je la deka vespere la trajno haltis en la stacidomo Fuorto Briĝer, kiun ĝi preskaŭ tuj forlasis, kaj, dudek mejlojn(1) pli for, ĝi eniris en la ŝtaton Vajomingon, la malnovan Dakoton, sekvante la tutan valon de la rivereto Amareco, el kiu fluas parto de la akvoj kiuj formas la hidrografian sistemon de Kolorado.

La morgaŭon, la 7an de decembro, okazis kvaronhoro de halto en la stacidomo de la rivereto Verdeco. La neĝo sufiĉe abunde falis dum la nokto, sed, miksita kun pluvo, duonfandita, ĝi ne povis malhelpi la progreson de la trajno. Tamen ĉi tiu malbona vetero ne malsukcesis maltrankviligi Dirkon, ĉar la amasiĝo de neĝo, enkotigante la radojn de la vagonoj, certe malutilintus la vojaĝon.

- Vere, kian ideon, li diris al si, mia mastro havis por veturi dum la vintro ! Ĉu li ne povus atendi la belan sezonon por pligrandigi siajn ŝancojn ?

Sed, en ĉi tiu momento, kiam la honesta knabo maltrankviliĝis nur pro la stato de la ĉielo kaj pro la malaltiĝo de la temperaturo, Sino Auda sentis pli viglajn timojn, kiuj venis de tute alia kaŭzo.

Efektive, kelkaj vojaĝantoj estis elvagoniĝintaj, kaj promenis sur la kajo de la stacidomo de la rivero Verdeco, atendante la foriron de la trajno. Nu, tra la fenestra vitro, la juna virino rekonis inter ili la kolonelon Stampon V. Proktoron, tiun usonanon kiu tiel malĝentile kondutis kontraŭ Fileas Fogg dum la mitingo de San-Francisko. Sino Auda, ne volante esti vidata, retiriĝis dorsen.

Tiu ĉi cirkonstanco vigle impresis la junan virinon. Ŝi korligiĝis al la viro kiu, tiel malvarme kiel tio estis, ĉiutage montris al ŝi la signojn de la plej absoluta sindonemo. Ŝi sendube ne komprenis la tutan profundecon de la sento kiun inspiris al ŝi ŝia savanto, kaj al tiu ĉi sento ŝi ankoraŭ donis nur la nomon de dankemo, sed, nesciate de ŝi, estis pli ol tio. Tial ŝia koro premiĝis kiam ŝi rekonis la krudan personon al kiu Sro Fogg volis pli malpli frue postuli rekontentigon pro lia konduto. Kompreneble, estis nur hazardo kiu venigis en ĉi tiun vagonaron la kolonelon Proktoron, sed ĉiuokaze li estis en ĝi, kaj necesis ĉiapreze malebligi ke Fileas Fogg videtu sian kontraŭulon.

Sino Auda, kiam la vagonaro revojiris, profitis de tempo kiam dormetis Sro Fogg por priinformi Tuberon kaj Dirkon pri la situacio.

- Ĉi tiu Proktoro estas en la trajno ! ekkriis Tubero. Nu, trankviliĝu, sinjorino, antaŭ ol trakti kun sinjoro… kun Sro Fogg, li traktos kun mi ! Ŝajnas al mi ke, pri ĉio ĉi, estas ankoraŭ mi kiu ricevis la plej gravajn insultojn !

- Kaj plie, aldonis Dirko, mi zorgos pri li, eĉ se li estas kolonelo.

- Sinjoro Tubero, reparolis Sino Auda, Sro Fogg lasos neniun zorgi pri sia venĝo. Li estas viro, li diris tion, kiu revenus al Ameriko por retrovi ĉi tiun insultanton. Se do li ekvidos la kolonelon Proktoron, ni ne kapablos malebligi renkonton, kiu povas konduki al bedaŭrindaj rezultoj. Necesas do ke li ne vidu lin.

- Vi pravas, sinjorino, respondis Tubero, renkonto povus ruinigi ĉion. Venkinto aŭ venkito, Sro Fogg estus malfruigita, kaj…

- Kaj, aldonis Dirko, tio favorus la interesojn de la ĝentlemanoj de la Reform-Klubo. Post kvar tagoj ni estos en Novjorko ! Nu, se dum kvar tagoj mia mastro ne forlasas sian vagonon, ni povas esperi ke la hazardo ne metos lin vidalvide al tiu malbenita usonano, ke Dio helpu ! Nu ni bone kapablos reteni lin…

La konversacio estis interrompita. Sro Fogg vekiĝis kaj rigardis la kamparon tra la fenestra vitro punktita per neĝo. Sed pli poste, kaj sen esti aŭdata de sia mastro aŭ de Sino Auda, Dirko diris al la polica inspektoro :

- Ĉu vere vi batalus por li ?

- Mi faros ĉion por revenigi lin vivan en Eŭropon ! simple respondis Tubero per tono kiu montris neflekseblan volon.

Dirko sentis kiel tremeton trakuri lian korpon, sed liaj konvinkoj koncerne sian mastron ne malfortiĝis.

Kaj nun, ĉu ekzistis iu ajn rimedo reteni Sron Foggon en ĉi tiu kupeo por antaŭeviti ajnan renkontiĝon inter la kolonelo kaj li ? Tio ne povis esti malfacila, la ĝentlemano nature estanta malmulte moviĝema kaj malmulte scivolema. Ĉiukaze, la polica inspektoro kredis esti trovinta ĉi tiun rimedon ĉar, kelkajn momentojn pli poste, li diris al Fileas Fogg :

- Tio estas longaj kaj malrapidaj horoj, sinjoro, tiuj kiujn oni tiel pasigas sur la fervojo.

- Fakte, respondis la ĝentlemano, sed ili pasas.

- Surŝipe de vaporŝipoj, daŭrigis la inspektoro, vi kutimis fari vian viston ?

- Jes, respondis Fileas Fogg, sed ĉi tie estus malfacile. Mi havas nek ludkartojn nek partnerojn.

- Ho ! La ludkartojn, ni ja trovos por aĉeti ilin. Oni vendas ĉion en la usonaj vagonoj. Pri la partneroj, se hazarde sinjorino…

- Certe, sinjoro, vigle respondis la juna virino, mi konas la viston. Ĝi estas parto de angla edukado.

- Kaj mi, reparolis Tubero, mi havas kelkajn pretendojn bone ludi ĉi tiun ludon. Nu, inter ni tri kaj iu fantomo…

- Kiel plaĉos al vi, sinjoro, respondis Fileas Fogg, kontentega reveni al sia preferata ludo, eĉ sur la fervojo.

Dirko estis urĝe sendita por serĉi la stevardon, kaj li baldaŭ revenis kun du kompletaj kartludoj, paperfolioj, ĵetonoj kaj tabuleto kovrita per tuko. Nenio mankis. La ludo komenciĝis. Sino Auda tre sufiĉe sciis la viston, kaj ŝi eĉ ricevis kelkajn komplimentojn de la severa Fileas Fogg. Koncerne la inspektoron, li estis tutsimple el unua kompetenteco, kaj inda fronti kontraŭ la ĝentlemano.

- Nun, diris Dirko al si mem, ni tenas lin. Li ne plu moviĝos !

Je la dekunua matene, la trajno atingis la disiĝan punkton de la akvoj de la du oceanoj. Tio estis la pasejo Briĝo, je alteco de sep mil kvincent dudek kvar anglaj futoj(1) super la marnivelo, unu el la plej altaj punktoj tuŝitaj de la profilo de la itinero en tiu ĉi trairejo tra la Roka montaro. Post ĉirkaŭ ducent mejloj(1), la vojaĝantoj finfine troviĝus sur tiuj longaj ebenaĵoj kiuj etendiĝas ĝis Atlantiko, kaj kiujn la naturo faris tiel favorajn por la starigo de fervojo.

Sur la deklivo de la atlantika baseno jam disvolviĝis la unuaj rojoj, alfluantoj aŭ subalfluantoj de la rivero Nord-Plato. La tuta norda kaj orienta horizonto estis kovrita de tiu grandega duonronda kurtenmuro, kiu formas la nordan porcion de la Roka montaro, superstarita de la montopinto de Laramio. Inter ĉi tiu kurbiĝo kaj la ferlinio etendiĝis vastaj ebenaĵoj, abunde irigaciataj. Dekstre de la fervojo etaĝiĝis la unuaj deklivoj de la montaro kiu rondiĝas suden ĝis la fontoj de la rivero Arkansaso, unu el la grandaj alfluantoj de la Misuro.

Je tagmezo kaj duono la vojaĝantoj momente ekvidis fuorton Halekon, kiu regas ĉi tiun regionon. Ankoraŭ kelkajn horojn, kaj la transirado de la Roka montaro estus plenumita. Oni do povis esperi ke neniu akcidento rimarkigus la trairejon de la trajno tra tiu ĉi malfacila regiono. Neĝo ĉesis fali. Vetero fariĝis seke malvarma. Grandaj birdoj, timigataj de la lokomotivo, foren ekflugis. Neniu sovaĝbesto, urso aŭ lupo, montriĝis sur la ebenaĵo. Estis la dezerto en sia grandega nudeco.

Post sufiĉe komforta tagmanĝo, servata en la kupeo mem, Sro Fogg kaj liaj partneroj ĵus rekomencis sian senfinan viston, kiam fortegaj fajfoj aŭdiĝis. La trajno haltis.

Dirko metis la kapon ekster la pordon kaj vidis nenion kiu klarigu ĉi tiun halton. Neniu stacio estis videbla.

Sino Auda kaj Tubero povis timi dum momento ke Sro Fogg pensu eliri sur la trakon. Sed la ĝentlemano kontentigis sin diri al sia servisto : "Vidu do tio kio tio estas".

Dirko sin ĵetis ekster la vagono. Kvardekkelke da vojaĝantoj jam forlasis siajn sidlokojn, kaj inter ili la kolonelo Stampo V. Proktoro.

La trajno estis haltinta antaŭ signalo ŝanĝiĝinta al ruĝo kiu fermis la trakon. La maŝinisto kaj la trajnestro, eltrajniĝintaj, sufiĉe vigle diskutis kun trakgardisto, kiun la staciestro de Medicino Arĉo, la sekvonta stacidomo, sendis renkonte al la trajno. Vojaĝantoj alproksimiĝis kaj partoprenis en la diskuto, interalie la supre citita kolonelo Proktoro, kun lia laŭta parolado kaj liaj imperecaj gestoj.

Dirko, kuniĝante kun la grupo, aŭdis la trakgardiston kiu diris : "Ne ! Ne estas rimedo por trapasi ! La ponto de Medicino Arĉo malfirmiĝis kaj ne subtenus la pezon de la trajno.

Ĉi tiu ponto, pri kiu temas, estis pendoponto, metita super rapidfluo, je unu mejlo(1) de la loko kie la vagonaro haltis. Laŭ la diro de la trakgardisto, ĝi estis ruiniĝonta, pluraj el la drategoj rompiĝis, kaj neeblis riski la trairadon. La trakgardisto neniel do troigis, asertante ke ni ne povas pasi. Kaj cetere, kun la senzorgecaj kutimoj de la usonanoj, oni povas diri ke, kiam ili komencas esti singardaj, estus frenezo ne tia esti.

Dirko, ne kuraĝante iri sciigi al sia mastro, aŭskultis, kun la dentoj kunpremitaj, senmova kiel statuo.

- Ha tio ! ekkriis la kolonelo Proktoro, ni ne restos ĉi tie, mi imagas, por enradikiĝi en la neĝo !

- Kolonelo, respondis la trajnestro, ni telegrafis al la stacio de Omaho por peti trajnon, sed ne estas probable ke ĝi alvenos al Medicino Arĉo antaŭ ses horoj.

- Ses horoj ! ekkriis Dirko.

- Sendube, respondis la trajnestro. Cetere, ĉi tiu tempo necesos al ni por piede atingi la stacion.

- Piede ! ekkriis ĉiuj vojaĝantoj.

- Sed je kiu distanco do estas ĉi tiu stacidomo ? demandis unu el ili al la trajnestro.

- Je dek du mejloj(1) ĉe la alia flanko de la rivero.

- Dek du mejlojn(1) en la neĝo ! ekkriis Stampo V. Proktoro.

La kolonelo ĵetis lavangon da insultoj, respondecigante la kompanion, respondecigante la trajnestron, kaj Dirko, furioza, estis ĥore kantonta kun li. Tie estis materia obstaklo kontraŭ kiu malsukcesus, ĉi-foje, ĉiuj monbiletoj de lia mastro.

Plie, la elreviĝo estis ĝenerala inter la vojaĝantoj kiuj, sen kalkulante la malfruon, sciis sin devigataj paŝi kelkdekkvin mejlojn(1) tra la ebenaĵo kovrita de neĝo. Tial okazis zumado, ekkrioj, kolerkrioj, kiuj certe altirus la atenton de Fileas Fogg, se tiu ĝentlemano ne estus absorbita en sia ludado.

Tamen Dirko sin trovis en la bezono informi lin, kaj kun la kapo mallevita, li direktis sin al la vagono, kiam la maŝinisto de la trajno, vera jankio, nomita Forster, laŭtigante la voĉon diris :

- Sinjoroj, eble estus rimedo por trapasi.

- Tra la ponton ? respondis vojaĝanto.

- Tra la ponton.

- Kun nia trajno ? demandis la kolonelo.

- Kun nia trajno.

Dirko haltis, kaj avide aŭskultis la parolojn de la maŝinisto.

- Sed la ponto estas ruiniĝonta ! rebatis la trajnestro.

- Ne gravas, respondis Forster. Mi kredas ke irigante la trajnon kun ĝia maksimuma rapideco, ni havus kelkajn ŝancojn transpasi.

- Diable ! eligis Dirko.

Sed pluraj vojaĝantoj estis tuj logitaj de la propono. Ĝi aparte plaĉis al la kolonelo Proktoro. Ĉi tiu bruligita cerbo trovis la aferon tre farebla. Li eĉ memoris ke inĝenieroj jam havis la ideon transiri riverojn "senponte" per rigidaj trajnoj plenrapide ĵetitaj, ktp. Kaj, finfine, ĉiuj koncernataj en la afero enviciĝis kun la opinio de la maŝinisto.

- Ni havas kvindek ŝancojn por pasi, diris unu.

- Sesdek, diris la alia.

- Okdek !… Naŭdek el cent !

Dirko estis konfuzita, kvankam li estis preta provi ĉion por ebligi la trairadon de la rivereto Medicino, sed la provo ŝajnis al li iom tro "usona".

- Cetere, li pensis, estas io multe pli simpla por fari, kaj tiuj homoj eĉ ne pensas pri tio !… Sinjoro, li diris al unu el la vojaĝantoj, la rimedo proponita de la maŝinisto ŝajnas al mi iom riska, sed…

- Okdek ŝancoj ! respondis la vojaĝanto, kiu turnis al li la dorson.

- Mi ja scias, respondis Dirko sin direktante al alia ĝentlemano, sed simpla pripensado…

- Neniu pripensado, estas senutile ! respondis la alparolita usonano levante la ŝultrojn, ĉar la maŝinisto certigas ke ni transpasos !

- Sendube, daŭrigis Dirko, ni pasos, sed li eble estus pli singarda…

- Kio ! Singarda ! ekkriis la kolonelo Proktoro kiun tiu ĉi vorto, hazarde aŭdita, eksaltigis. Per alta rapideco, ni diras al vi ! Ĉu vi komprenas ? Per alta rapideco !

- Mi scias… Mi komprenas…, ripetis Dirko al kiu neniu lasis fini sian frazon, sed estus, se ne pli singardeme, ĉar la vorto ŝokas vin, almenaŭ pli nature…

- Kiu ? Kiel ? Kio ? Kion li havas, tiu ĉi, kun sia naturo ?… Oni ekkriis de ĉiuj flankoj.

La kompatinda knabo ne plu sciis de kiu esti aŭdata.

- Ĉu vi timas ? Demandis al li la kolonelo Proktoro.

- Mi, timi ! ekkriis Dirko. Nu, tiel estu ! Mi montros al ĉi tiuj homoj ke franco povas esti tiel usona kiel ili !

- Envagoniĝu ! Envagoniĝu ! kriis la trajnestro.

- - Jes ! Envagoniĝu, ripetis Dirko, envagoniĝu ! Kaj tuj ! Sed oni ne malpermesos al mi pensi ke estintus pli nature unue transirigi nin, vojaĝantojn, piede tra ĉi tiu ponto, poste la trajnon !…

Sed neniu aŭdis ĉi tiun saĝan pripenson, kaj neniu ŝatintus malkontesti ĝian ĝustecon.

La vojaĝantoj estis revenintaj en sian vaganon. Dirko reprenis sian lokon, sen ion diri pri tio kio okazis. La ludantoj estis tute absorbitaj de sia visto.

La lokomotivo vigle fajfis. La maŝinisto, inversigante vaporfluon, revenigis sian trajnon malantaŭen dum preskaŭ unu mejlo(1), retroirante kiel saltanto kiu volas elani.

Poste, je dua fajfo, la antaŭenveturado rekomenciĝis. Ĝi akcelis; baldaû la rapideco fariĝis timiga; oni plu aŭdis nur unu sola ĝemado eliĝanta el la lokomotivo; la piŝtoj batis po dudek batoj sekunde; la aksoj de la radoj fumis en la grasujoj. Oni sentis, por tiel diri, ke la tute kompleta vagonaro, moviĝanta kun rapideco de cent mejloj hore(1), ne plu pezis sur la reloj. Rapido manĝis graviton.

Kaj ni trapasis ! Kaj tio estis kiel fulmo. Ni vidis nenion pri la ponto. La vagonaro saltis, ni povas diri tion, de unu bordo al la alia, kaj la maŝinisto sukcesis haltigi sian impetigitan maŝinon nur kvin mejloj(1) preter la stacidomo.

Sed apenaŭ la trajno transiris la riveron, kiam la ponto, definitive ruinigita, falis kun bruego en la rapidfluon de Medicino Arĉo.

1 La angla mejlo valoras proksimume 1.610 m, kaj 1 futo = ±0,3m.

Last edited: 10/09/2022

  • No ratings yet - be the first to rate this.

Add a comment