Créer un site internet

Ĉapitro XXVII : En kiu Dirko vizitas, kun rapideco de dudek mejloj hore, kurson pri mormona historio.

Dum la nokto de la 5a ĝis la 6a de decembro, la trajno rapidis sudorienten sur spaco de ĉirkaŭ kvindek mejloj(1); poste ĝi veturis de tiom al la nordoriento, alproksimiĝante al la granda Sallago.

Dirko, ĉirkaŭ la naŭa matene, venis preni freŝan aeron sur la pontetoj. La vetero estis malvarma, la ĉielo griza, sed ne plu neĝis. La sundisko, larĝigita de la nebuloj, aperis kiel enorma ormonero, kaj Dirko okupiĝis kalkuli ĝian valoron en sterlingaj pundoj(2), kiam li estis distrita de tiu utila laboro per la apero de sufiĉe stranga ulo.

Tiu ĉi ulo, kiu entrajniĝis ĉe la stacidomo Elko, estis viro kun alta staturo, tre bruna, kun nigraj lipharoj, nigraj ŝtrumpetoj, ĉapelo el nigra silko, nigra veŝto, nigra pantalono, blanka kravato, gantoj el hunda haŭto. Oni dirintus pastron. Li iris de unu ekstremo de la vagonaro al la alia, kaj sur la pordon de ĉiu vagono li algluis per sigelvaksoj noticon permane skribitan.

Dirko alproksimiĝis kaj legis sur unu el tiuj ĉi avizoj ke la honorinda "maljunulo" Vilhelmo Hiĉo, mormona misiisto, profitanta de sia ĉeesto sur la trajno nro 48, donos de la dekunua ĝis tagmezo, en la kupeo nro 117, prelegon pri mormonismo, invitante aŭskulti lin ĉiujn ĝentlemanojn inklinaj lerni pri la misteroj de la religio de la "Sanktuloj de la lastaj tagoj".

- Certe, mi iros, diris al si Dirko, kiu konis malmulte pri mormonismo krom ĝiaj poliginiaj kutimoj, bazo de la mormona socio.

La novaĵo rapide disvastiĝis sur la trajno, kiu kunportis centkelke da vojaĝantojn. El tiu ĉi nombro, maksimume tridek, allogitaj de la prelego, okupis je la dekunua la benkojn de la kupeo nro 117. Dirko troviĝis ĉe la unua vico de la fideluloj. Nek lia mastro, nek Tubero opiniis devi sin movi.

Je la fiksita horo, la maljunulo Vilhelmo Hiĉo stariĝis, kaj per sufiĉe incitita voĉo, kvazaŭ li estus antaŭtempe kontraŭdirita, li ekkriis :

- Mi ja diras al vi, ke Jozĉjo Smico estas martiro, ke lia frato Hiramo estas martiro, kaj ke la persekutadoj de la registaro de la Unio kontraŭ la profetoj ankaŭ faros martiron per Brighamo Ido ! Kiu kuraĝus subteni la kontraŭon ?

Neniu sin riskis kontraŭdiri la misiiston, kies ekzaltiĝo kontrastis kun lia nature trankvila mieno. Sed, sendube, lia kolero klariĝis per tiu fakto ke mormonismo estis nuntempe submetita al severaj provoj. Kaj, efektive, la registaro de Usono, ne senpene, ĵus reduktis tiujn memsufiĉajn fanatikulojn. Ĝi konkeris Utahon, kaj submetis ĝin al la leĝoj de la Unio, post esti malliberiginta Brighamon Idon, akuzita pri ribelo kaj poligamio. Ekde tiu epoko, la disĉiploj de la profeto duobligis siajn klopodojn, kaj atendante agojn, ili rezistis per parolo al la pretendoj de la Kongreso.

Ni vidas tion, la maljunulo Vilhelmo Hiĉo faris prozelitismon eĉ sur la fervojo.

Kaj tiam li rakontis, pasiigante sian rakonton per la tonoj de sia voĉo kaj la vigleco de siaj gestoj, la historion de la mormonismo ekde la bibliaj tempoj : "Kiel, en Israelo, mormona profeto el la tribo de Jozefo publikigis la analojn de la nova religio, kaj heredigis ilin al sia filo Moromo; kiel, multajn jarcentojn poste, traduko de tiu ĉi altvalora libro, skribita per egiptaj literoj, estis farita de Jozefo Smico, la plijuna, farmisto de la ŝtato Vermonto, kiu montriĝis kiel mistika profeto en 1825; kiel, fine, ĉiela sendito aperis al li en luma arbaro kaj transdonis al li la analojn de Disinjoro.

Tiumomente, kelkaj aŭskultantoj, malmulte interesataj de la retrospekta rakonto de la misiisto, foriris el la kupeo; sed Vilhelmo Hiĉo daŭrigante rakontis kiel Smico la plijuna, kunigante sian patron, siajn du fratojn kaj kelkajn disĉiplojn, fondis la religion de la Sanktuloj de la lastaj tagoj, religion kiu, adoptita ne nur en Ameriko, sed en Anglio, en Skandinavio, en Germanio, nombras inter siaj fideluloj metiistojn kaj ankaŭ multajn homojn praktikantajn liberalajn profesiojn; kiel kolonio estis establita en Ohio; kiel templo stariĝis je la kosto de ducent mil dolaroj, kaj urbo estis konstruita ĉe Kirklando; kiel Smico fariĝis aŭdaca bankisto kaj ricevis de simpla montristo de mumioj papiruson enhavantan manskribitan raporton pri Abrahamo kaj aliaj famaj egiptoj.

Ĉi tiu rakonto fariĝante iom longa, la vicoj da aŭskultantoj pli maldensiĝis, kaj la publiko konsistis el ne pli ol kelkdudek homoj.

Sed la maljunulo, sen zorgi pri tiu ĉi forlaso, detale rakontis kiel Jozĉjo Smico bankrotis en 1837; kiel liaj ruinigitaj akciuloj ŝmiris lin per gudro kaj rulis lin en la plumoj; kiel oni retrovis lin, pli honorinda kaj pli honorata ol iam ajn, kelkajn jarojn poste, en Independence, en Misurio, kaj estro de floranta komunumo, kiu nombris ne malpli ol tri mil disĉiplojn, kaj ke tiam, persekutata de la malamo de la paganoj, li devis fuĝi al la Usona Fora Okcidento.

Dek aŭskultantoj ankoraŭ ĉeestis, kaj inter ili la honesta Dirko, kiu aŭskultis per siaj ĉiuj oreloj. Estis tiel ke li sciiĝis kiel, post longaj persekutadoj, Smico reaperis en Ilinojso kaj fondis en 1839, rande de Misisipo, Nauvoo-la-Bela, kies populacio kreskis ĝis dudek kvin mil animoj; kiel Smico fariĝis la urbestro de ĝi, la supera juĝisto kaj ĉefgeneralo; kiel, en 1843, li kandidatiĝis por la prezidenteco de Usono, kaj kiel finfine, altirita en embuskon en Kartago, li estis ĵetita en malliberejon kaj murdita fare de bando de maskitaj viroj.

En ĉi tiu momento Dirko estis absolute sola en la kupeo, kaj la maljunulo, rigardante lin frontalfronte, fascinante lin per siaj paroloj, rememorigis al li, ke, du jarojn post la murdo de Smico, lia posteulo, la inspirita profeto, Brighamo Ido, forlasanta Nauvoon, venis ekloĝi ĉe la bordo de Sallago, kaj ke tie, sur tiu admirinda teritorio, meze de tiu fekunda regiono, sur la vojo de la elmigrantoj kiuj transiris Utahon por iri al Kalifornio, la nova kolonio, dank'al la poligamiaj principoj de la mormonismo, akiris grandegan disvastiĝon.

- Kaj jen, aldonis Vilhelmo Hiĉo, jen kial la ĵaluzo de la Kongreso diligentis kontraŭ ni ! kial la soldatoj de Unio surpaŝis sur la grundo de Utaho ! kial nia estro, la profeto Brighamo Ido, estis malliberigita spite al ĉia justeco ! Ĉu ni cedos antaŭ perforto ? Neniam ! Forpelita el Vermonto, forpelita el Ilinojso, forpelita el Ohio, forpelita el Misurio, forpelita el Utaho, ni denove retrovos ian sendependan teritorion kie ni starigos nian tendon… Kaj vi, fidelulo mia, aldonis la maljunulo fikse rigardante sian sosolan aŭskultanton per kolerega rigardo, ĉu vi plantos la vian sub la ombro de nia flago ?

- Ne, maltime respondis Dirko, kiu siavice forkuris, lasante la furiozulon prediki en la dezerto.

Sed dum tiu ĉi konferenco la trajno rapide moviĝis, kaj ĉirkaŭ la duono post tagmezo ĝi tuŝis ĉe ĝia nordokcidenta pinto la grandan Sallagon. De tie, ni povis ĉirkaŭpreni per rigardo, kun larĝaj bazoj, la aspekton de tiu interna maro, kiu ankaŭ portas la nomon de la Morta maro kaj en kiu enfluas la usona Jordano. Admirinda lago, kadrigita de belaj sovaĝaj rokoj, kun larĝaj bazoj krustiĝintaj per blanka salo, belega akvotavolo kiu antaŭe kovris pli konsiderindan spacon; sed en la tempo, ĝiaj randoj, iom post iom altiĝantaj, reduktis ĝian areon kreskigante ĝian profundon.

La sallago, je proksimume sepdek mejloj(1) longa, je tridek kvin mejloj(1) larĝa, situas je tri mil okcent futojn(1) super la marnivelo. Tre malsama de la lago Asfaltito(3) kies kaviĝo atingas mil ducent futojn(1) malsupren, ĝia saleco estas konsiderinda, kaj la kvarono de la pezo de ĝiaj akvoj estas solida materio. Ilia specifa pezo estas 1.170, tiu de la distilita akvo estanta 1.000. Ankaŭ fiŝoj ne povas vivi en ĝi. Tiuj kiujn ĵetas en ĝin Jordano, Vebero kaj aliaj riveretoj baldaŭ pereas tie; sed ne estas vere ke la denseco de ĝiaj akvoj estas tia ke homo ne povas plonĝi en ĝi.

Ĉirkaŭ la lago, la kamparo estis admirinde kultivita, ĉar la mormonoj estas lertaj pri la laboroj de la tero : ranĉojn kaj kralojn por la dombestoj, kampojn de tritiko, maizo, sorgo, superkreskantajn herbejojn, ĉie heĝojn, sovaĝajn rozujojn, bosketojn da akacioj kaj da eŭforbioj, tia estintus la aspekto de ĉi tiu regiono ses monatojn pli poste; sed en tiu ĉi momento la grundo malaperis sub maldika tavolo de neĝo, kiu delikate pudris ĝin.

Je la dua, la vojaĝantoj elvagoniĝis en la stacidomo de Ogdeno. La trajno devanta reforiri nur je la sesa, Sro Fogg, Sino Auda kaj iliaj du kunuloj havis do tempon por iri al la Civito de la Sanktuloj tra la malgranda disvojiĝo kiu foriras de la stacidomo de Ogdeno. Du horoj sufiĉis por viziti tiun ĉi absolute amerikan urbon kaj, kiel tian, konstruitan laŭ la ŝablono de ĉiuj urboj de la Unio, vastajn ŝaktabulojn kun longaj malvarmaj linioj, kun la "teda malĝojo de ortaj anguloj", laŭ la esprimo de Viktoro Hugo. La fondinto de la Civito de la Sanktuloj ne povis eviti tiun bezonon de simetrio kiu distingas la anglosaksojn. En ĉi tiu stranga lando, kie homoj certe ne estas kompetentaj kiel la institucioj, ĉio estas farita "rekte", urboj, domoj kaj sensencaĵoj.

Je la tria, la vojaĝantoj promenis do tra la stratoj de la civito, konstruita inter la bordoj de Jordano kaj la unuaj ondolinioj de la montetoj Ŭahsaĉo. Ili rimarkis tie malmultajn aŭ neniujn preĝejojn, sed kiel monumentojn, la domon de la profeto, la juĝejon kaj la arsenalon; poste, domojn el bluetaj brikoj kun verandoj kaj galerioj, ĉirkaŭitaj de ĝardenoj, borderitaj de akacioj, palmoj kaj karobujoj. Muro el argilo kaj ŝtonoj, konstruita en 1853, zonis la urbon. En la ĉefstrato, kie kuŝas la merkato, stariĝis kelkaj hoteloj ornamitaj de balkonoj, kaj interalie la hotelo Sallago.

Sro Fogg kaj liaj kunuloj ne trovis la urbon tre loĝata. La stratoj estis preskaŭ senhomaj, krom tamen la parto kun la Templo, kiun ili atingis nur post esti transpasintaj plurajn kvartalojn ĉirkaŭitajn de palisaroj. La virinoj estis sufiĉe multaj, tio kio klariĝas per la aparta konsisto de mormonaj geedzoj. Necesas tamen ne kredi ke ĉiuj mormonoj estas poligamiaj. Oni estas liberaj, sed estas bone rimarki ke estas la civitanoj de Utaho, kiuj precipe volas edziniĝi, ĉar laŭ la religio de la lando, la mormona ĉielo tute ne akceptas la inajn fraŭlojn por partopreni siajn beatecojn. Tiuj ĉi kompatindaj estulinoj ŝajnas nek bonhavaj nek feliĉaj. Iuj, sendube la plej riĉaj, surhavis ĵaketon el nigra silko malfermitan ĉe la talio, sub tre modesta kapuĉo aŭ ŝalo. La aliaj estis vestitaj nur per indieno.

Dirko, li, kiel konvinkita knabo, ne rigardis sen certa timo ĉi tiujn mormoninojn plurope taskitajn fari la feliĉon de ununura mormono. Laŭ lia saĝo, estis la edzo kiun li ĉefe kompatis. Tio ŝajnis al li terure devi gvidi samtempe tiom da sinjorinoj tra la sortoŝanĝoj de la vivo, konduki ilin tiel grupe ĝis la mormona paradizo, kun la perspektivo retrovi ilin tie por la eterno en la kompanio de la glora Smico, kiu devis ornami tiun lokon de ĝuo. Evidente, li ne sentis alvokiĝon por ĝi, kaj li opiniis, eble li eraris pri tio, ke la civitaninoj de la civito Granda Sallago ĵetis al sia persono iom maltrankviligajn rigardojn.

Tre feliĉe, lia restado en la Civito de la Sanktuloj ne devis plidaŭri. Je kelkaj minutoj antaŭ la kvara, la vojaĝantoj sin retrovis en la stacidomo kaj reprenis siajn lokojn en siaj vagonoj.

La fajfado aŭdiĝis; sed en la momento kiam la motorradoj de la lokomotivo, glitante sur la reloj, komencis komuniki al la trajno iom da rapideco, ĉi tiuj krioj "Haltu ! Haltu !" tondris.

Oni ne haltigas moviĝantan trajnon. La ĝentlemano kiu eligis ĉi tiujn kriojn, estis evidente malfruiĝinta mormono. Li senspirige kuris. Feliĉe por li, la stacio havis nek pordojn nek barojn. Li do sin ĵetis laŭlonge de la trako, saltis sur la piedbreton de la lasta vagono kaj spirmanke falis sur unu el la sidbenkoj de la vagono.

Dirko, kiu emocie sekvis la okazaĵojn de ĉi tiu gimnastiko, venis kontempli ĉi tiun malfruiĝinton, pri kiu li forte interesiĝis, kiam li eksciis ke ĉi tiu civitano de Utaho tiel fuĝis nur sekve de geedzan kverelon.

Kiam la mormono reakiris la spiron, Dirko ĝentile riskis demandi al li, kiom da edzinoj li havis, por li sole, kaj laŭ la maniero kiel li ĵus forŝteliĝis, li supozis almenaŭ dudek.

- Unu, sinjoro ! respondis la mormono levante la brakojn al la ĉielo, unu, kaj estis sufiĉe !

1 La angla mejlo valoras proksimume 1.610 m, kaj 1 futo = ±0,3m.

2 Laŭ mi, en 2020, 1 tiama pundo valorus ±9€

3 Ĝi estas la antikva nomo de la Morta maro en la Proksima Oriento.

Last edited: 10/09/2022

  • No ratings yet - be the first to rate this.

Add a comment