Créer un site internet

Ĉapitro XXVI : En kiu ni entrajniĝas en la eksprestrajnon de la fervojo de Pacifiko.

"Oceanon al Oceano", tiel diras la usonanoj, kaj ĉi tiuj tri vortoj devus esti la ĝenerala nomo de la "granda trunko", kiu transiras la Usonon de Ameriko tra sia plej granda larĝo. Sed, reale, la "Pacifika fervojo" dividiĝas en du senkonfuzajn partojn : "Centra Pacifiko" inter San-Francisko kaj Ogdeno, kaj "Unia Pacifiko" inter Ogdeno kaj Omaho. Tie kuniĝas kvin apartaj linioj, kiuj ofte interligas per trako Omahon kun Novjorko.

Novjorko kaj San-Francisko estas do nuntempe ligitaj de seninterrompa rubando el metalo, kiu mezuras ne malpli ol tri mil sepcent okdek ses mejlojn(1). Inter Omaho kaj la Pacifiko, la fervojo transiras regionon ankoraŭ vizitatan de indianoj kaj sovaĝaj bestoj, vastan spacon de teritorio kiun la mormonoj komencis kolonii ĉirkaŭ 1845, post kiam ili estis forpelitaj el Ilinojso.

Antaŭe, per la plej favoraj cirkonstancoj, oni bezonis ses monatojn por iri de Novjorko al San-Francisko. Nun oni bezonas sep tagojn.

Estis en 1862 ke, malgraŭ la opozicio de deputitoj de Sudo, kiuj volis pli sudan linion, la traceo de la fervojo estis decidita inter la kvardekunua kaj kvardekdua paralelo. Prezidento Linkolno mem, de tiel karmemora memoro, fiksis en la ŝtato de Nebrasko, ĉe la urbo Omaho, la linikapo de la nova reto. La laboroj estis tuj komencitaj kaj daŭrigitaj kun tiu usona aktiveco, kiu estas nek paperaĉema nek burokrata. La rapideco de la laboristaro neniel devis malutili al la ĝusta plenumado de la vojo. En la prerio, oni antaŭeniris po unu mejlo(1) kaj duono tage. Lokomotivo, ruliĝanta sur la reloj de la antaŭtago, alportis la relojn de la morgaŭo, kaj iris sur ilia surfaco laŭmezure kiel ili estis metitaj.

La Pacifika fervojo ĵetas plurajn vojforkojn sur sia irvojo, en la ŝtatoj de Iovao, Kansaso, Koloradio kaj Oregono. Forlasante Omahon, ĝi laŭiras la maldekstran bordon de la rivero Plato ĝis la vojforko al nordo, sekvas la branĉon al sudo, transiras la grundon de Laramio kaj la montaron Ŭahsaĉon, ĉirkaŭiras Sallagon, alvenas al Sallaga Urbo, la ĉefurbo de la mormonoj, enprofundiĝas en la valon Tuillan, laŭiras la amerikan dezerton, la montetojn de Cedro kaj Humboldto, la riveron Humboldton, la montaron Nevadon, kaj malsupreniras tra Sakramento ĝis la Pacifiko, sen ke tiu traceo deklive superas cent dek du futojn por mejlo(1), eĉ dum la transiro de la Rokmontaro.

Tia estis ĉi tiu longa arterio kiun la trajnoj trairis en sep tagoj, kaj kiu baldaŭ ebligos al la honorinda Fileas Fogg, li almenaŭ esperis tion, trafi, la 11an en Novjorko, la vaporŝipon al Liverpolo.

La vagono okupita de Fileas Fogg estis speco de longa omnibuso kiu kuŝis sur du boĝioj, ĉiu formita de kvar radoj, kies movebleco ebligas realigi kurbojn kun malgranda radiuso. Interne, tute ne da kupeoj : du vicoj da sidlokoj ĉiuflanke aranĝitaj perpendikule al la akso, kaj inter kiuj estis rezervita pasejo alkondukanta al la necesejoj kaj aliaj, per kiuj ĉiu vagono estas provizita. Laŭ la tuta longo de la trajno, la vagonoj komunikiĝis inter si per pontetoj, kaj la vojaĝantoj povis cirkuli de unu fino al la alia de la vagonaro, kiu metis sub ilia dispono salonvagonoj, terasvagonoj, restoracivagonoj kaj trinkvagonoj. Mankis nur teatrvagonoj. Sed ili iam estos.

Sur la pontetoj senĉese cirkulis vendistoj de libroj kaj gazetoj, debitante sian varon, kaj vendistoj de likvoroj, manĝaĵoj, cigaroj, kiuj tute ne mankis klientojn.

La vojaĝantoj forlasis la stacidomon de Oaklando je la sesa vespere. Jam estis nokto, malvarma, malhela nokto, kun nuba ĉielo kies nuboj minacis neĝiĝi. La trajno ne moviĝis per granda rapideco. Kalkulante kun la haltoj, ĝi ne traveturis pli ol dudek mejlojn hore(1), rapideco kiu tamen devis permesi al ĝi transiri Usonon en la reglamenta tempo.

Oni babilis malmulte en la vagono. Cetere, dormemo baldaŭ superos la vojaĝantojn. Dirko estis sida apud la polica inspektoro, sed li ne parolis kun li. Ekde la lastaj eventoj, iliaj rilatoj senseble malvarmiĝis. Ne plu da simpatio, ne plu da intimeco. Tubero nenion ŝanĝis en sia sinteno, sed Dirko, male, montris ekstreman deteniĝemon, preta ĉe la plej eta suspekto strangoli sian antaŭan amikon.

Unu horon post la foriro de la trajno, neĝo falis, maldika neĝo, kiu tre feliĉe ne sukcesus malfruigi la iradon de la vagonaro. Oni plu videtis tra la fenestroj nur grandegan blankan tavolon, sur kiu, disvolvante siajn volutojn, la vaporo de la lokomotivo ŝajnis grizeca.

Je la oka, "stevardo" eniris en la vagonon kaj anoncis al la vojaĝantoj ke la enlitiĝa horo batis. Tiu ĉi vagono estis "dormvagono" kiu, en kelkaj minutoj, transformiĝis en dormejon. La dorsapogiloj de la benkoj faldiĝis, zorge pakitaj litetoj disvolviĝis per inĝenia sistemo, kajutoj estis improvizitaj en kelkaj momentoj, kaj ĉiu vojaĝanto baldaŭ havis je sia dispono komfortan liton, kiun dikaj kurtenoj protektis kontraŭ ĉiu maldiskreta rigardo. La littukoj estis blankaj, la kapkusenoj ŝvelmolaj. Restis nur enlitiĝi kaj dormi, tio kion ĉiu faris, kvazaŭ li sin trovus en la komforta kajuto de vaporŝipo, dum la trajno plenvapore rapidis tra la ŝtato de Kalifornio.

En ĉi tiu parto de la teritorio kiu etendiĝas inter San-Francisko kaj Sakramento, la grundo estas malmulte malebena. Tiu parto de la fervojo, sub la nomo de "Centrala Pacifiko", unue prenis Sakramenton kiel deirpunkto, kaj antaŭeniris orienten renkonte al tiu kiu komenciĝis de Omaho. De San-Francisko al la ĉefurbo de Kalifornio, la linio kuris rekte al nordoriento, laŭirante la riveron Ameriko, kiu enfluas en la golfon de San-Pablo. La cent dudek mejloj(1) inter tiuj du gravaj urboj estis transiritaj en ses horoj, kaj ĉirkaŭ noktomezo, dum ili dormis sian unuan dormon, la vojaĝantoj trapasis Sakramenton. Ili do vidis nenion pri tiu ĉi konsiderinda urbo, sidejo de la parlamento de la ŝtato Kalifornio, nek ĝiajn belajn kajojn, nek ĝiajn larĝajn stratojn, nek ĝiajn belegajn hotelojn, nek ĝiajn skvarojn, nek ĝiajn templojn.

Elirante el Sakramento, la trajno, post esti preterpasinta la stacidomojn de Ĵunkcion, Roklin, Aŭburn kaj Kolfaks, penetris en la masivo de la montaro Nevado. Estis la sepa matene, kiam estis transirita la stacidomo de Cisko. Unu horo poste, la dormejo refariĝis ordinara vagono, kaj la vojaĝantoj povis tra la fenestroj videti la pitoreskajn vidaĵojn de ĉi tiu montara lando. La traceo de la trajno obeis al la kapricoj de la montoĉeno, ĉi tie alkroĉita al la flankoj de la monto, tie pendigita super la senfundaĵoj, evitante krudajn angulojn per aŭdacaj kurboj, sin ĵetante en mallarĝajn gorĝojn kiujn oni devis kredi seneliraj. La lokomotivo, brilega kiel relikvujo, kun sia granda signallampo kiu ĵetis falvajn lumojn, sia arĝenta sonorilo, sia "brut-forpelilo" kiu etendiĝis kiel sprono, miksis siajn fajfadojn kaj siajn muĝadojn kun tiuj de la torentoj kaj la akvofaloj, kaj tordigis sian fumon en la nigra branĉaro de la abioj.

Malmulta aŭ neniu tunelo, ankaŭ neniu ponto sur la irvojo. La fervojo ĉirkaŭiris la flankon de la montoj, ne serĉante en rekta linio la plej mallongan vojon de unu punkto al alia, kaj ne kripligante la naturon.

Ĉirkaŭ la naŭa, tra la valo Karsono, la trajno penetris en la ŝtaton de Nevado, daŭre laŭirante nordorientan direkton. Tagmeze ĝi forlasis Renon, kie la vojaĝantoj havis dudek minutojn por tagmanĝi.

De tiu ĉi punkto la fervojo, randirante la riveron Humboldto, supreniris dum kelkaj mejloj(1) norden, sekvante ĝian fluejon. Poste ĝi alidirektiĝis al oriento, kaj ne plu devis forlasi la riveron antaŭ ol atingi la montoĉenon Humboldton, kiu naskas ĝin, preskaŭ ĉe la orienta ekstremaĵo de la ŝtato de Nevado.

Post esti tagmanĝinta, Sro Fogg, Sino Auda kaj iliaj kunuloj reprenis sian lokon en la vagono. Fileas Fogg, la juna virino, Tubero kaj Dirko, komforte sidaj, rigardis la diversspecan pejzaĝon kiu pasis antaŭ iliaj okuloj, vastajn herbejojn, montojn profiliĝantaj ĉe la horizonto, riveretojn ruligantajn siajn ŝaŭmantajn akvojn. Foje granda grego da bizonoj, amasiĝanta en la malproksimo, aperis kiel moviĝanta digo. Tiuj ĉi sennombraj armeoj de remaĉuloj ofte starigas netransireblan obstaklon kontraŭ la trairo de la trajnoj. Oni vidis milojn da ĉi tiuj bestoj procesie paŝadi dum pluraj horoj, en densaj vicoj, trans la trako. La lokomotivo tiam estas devigita halti kaj atendi ke la trako denove leberiĝu.

Estis eĉ tio kio estiĝis ĉi-okaze. Ĉirkaŭ la tria vespere, grego de dek ĝis dek du mil kapoj baris la trakon. La maŝino, post esti moderiginta sian rapidecon, provis enŝovi sian forpelilon en la flankon de la grandega kolono, sed ĝi devis halti antaŭ la nepenetrebla maso.

Oni vidis ĉi tiujn remaĉulojn, ĉi tiujn bubalojn, kiel la usonanoj malĝuste nomas ilin, tiel paŝi per sia kvieta paŝado, foje eligante timigajn muĝojn. Ili havis pli altan staturon ol tiun de eŭropaj virbovoj, kun kruroj kaj vosto mallongaj, postkolo elstaranta kiu formis muskolan ĝibon, la kornoj forigitaj ĉe la bazo, la kapo, la kolo kaj la ŝultroj kovritaj de kolharoj el longaj haroj. Ne necesis pensi haltigi ĉi tiun migradon. Kiam la bizonoj estas adoptintaj direkton, nenio kapablus aŭ ĉesigi aŭ modifi ilian paŝadon. Ĝi estas torento de vivanta karno kiun nenia digo povu reteni.

La vojaĝantoj, disiĝintaj sur la pontetoj, rigardis tiun ĉi strangan spektaklon. Sed tiu kiu devis esti la plej urĝema el ĉiuj, Fileas Fogg, restis sur sia loko kaj filozofe atendis ke plaĉu al bubaloj liberigi al li la trairejon. Dirko furiozis pro la malfruo kiun kaŭzis ĉi tiu grupiĝo de bestoj. Li volintus malŝargi sur ili sian arsenalon da revolveroj.

- Kia lando ! li ekkriis ! Simplaj bovoj kiuj haltigas trajnojn, kaj kiuj foriras tien, procesie, sen pli hasti ol se ili ne malhelpis la trafikon ! Bona Dio ! Mi ŝatus scii ĉu Sro Fogg antaŭvidis ĉi tiun maloportunaĵon en sia programo ! Kaj tiu maŝinisto kiu ne kuraĝas ĵeti sian maŝinon tra ĉi tiu embarasan brutaron !

La maŝinisto tute ne provis faligi la obstaklon, kaj li prudente agis. Li sendube estus renversinta la unuajn bubalojn trafitajn de la forpelilo de la lokomotivo; sed, tiel potenca kiel ĝi estis, la maŝino estintus baldaŭ haltigita, elreliĝo estus neeviteble okazinta, kaj la trajno restintus paneinta.

La plej bona estis do pacience atendi, eĉ se poste necesis reakiri la perditan tempon per akcelo de la irado de la trajno. La procesio de bizonoj daŭris tri plenajn horojn, kaj la trako reliberiĝis nur ĉe noktiĝo. En ĉi tiu momento, la lastaj vicoj de la grego transiris la relojn, dum la unuaj malaperis sub la suda horizonto.

Estis do la oka kiam la trajno transiris la interkrutejojn de la montoĉeno Humboldto, kaj la naŭa kaj duono kiam ĝi penetris sur la teritorion de Utaho, la regionon de la granda Sallago, la stranga lando de la mormonoj.

1 La angla mejlo valoras proksimume 1.610 m, kaj 1 futo = ±0,3m.

Last edited: 09/09/2022

  • No ratings yet - be the first to rate this.

Add a comment