Ĉapitro XXV : En kiu oni donas simplan skizon de San-Francisko, dum tago de mitingo.

Estis la sepa matene kiam Fileas Fogg, Sino Auda kaj Dirko metis piedon sur la amerika kontinento, se tamen oni povas doni ĉi tiun nomon al la flosanta varfo, sur kiu ili elŝipiĝis. Tiuj ĉi kajoj, altiĝantaj kaj malaltiĝantaj kun la tajdo, faciligas la ŝarĝadon kaj malŝarĝadon de ŝipoj. Tie fikse ankriĝas kliperoj el ĉiuj grandecoj, vaporŝipoj el ĉiuj naciecoj, kaj tiuj plurferdekaj vaporŝipoj kiuj laŭiras la Sakramenton kaj ĝiajn alfluantojn. Tie amasiĝas ankaŭ la varoj de komerco kiu etendiĝas al Meksiko, Peruo, Ĉilio, Brazilo, Eŭropo, Azio, ĉiuj insuloj de la Pacifika Oceano.

Dirko, en sia ĝojo de finfine tuŝi la amerikan grundon, opiniis devi fari sian elŝipiĝon plenumante mortosalton el la plej bela stilo. Sed kiam li refalis sur la kajon kies planko estis vermoborita, li preskaŭ trapasis. Tute konfuzita pro la maniero kiel li "metis piedon" sur la nova kontinento, la honesta knabo eligis timigan krion kiu ekflugigis sennombran trupon da kormoranoj kaj pelikanoj, kutimaj gastoj de la moveblaj kajoj.

Sro Fogg, tuj surteriĝinta, informiĝis pri la horo je kiu foriros la unua trajno al Novjorko. Estis je la sesa vespere. Sro Fogg havis do tutan tagon por pasigi en la kalifornia ĉefurbo. Li venigis veturilon por Sino Auda kaj li. Dirko grimpis sur la sidlokon, kaj la veturilo, po tri dolaroj por kurso, direktis sin al Internacia Hotelo.

De la alta loko kiun li okupis, Dirko scivoleme observis la grandan usonan urbon : larĝaj stratoj, malaltaj domoj bone vicigitaj, preĝejoj kaj temploj el anglosaksa gotika stilo, grandegaj dokoj, staploj kiel palacoj, iuj el ligno, aliaj el brikoj; sur la stratoj, multnombraj veturiloj, omnibusoj, vagonoj de tramoj, kaj sur la homplenaj trotuaroj, ne nur Usonanoj kaj Eŭropanoj, sed ankaŭ Ĉinoj kaj Hindoj, resume, sufiĉe por konsistigi loĝantaron de pli ol ducent mil loĝantoj.

Dirko estis sufiĉe surprizita pri tio kion li vidis. Li estis ankoraŭ en la legenda urbo de 1849, urbo de banditoj, krimbruligantoj kaj murdistoj, alkurintaj al konkerado de orŝtonetoj, grandega senordejo de ĉiuj elĵetuloj, kie oni vetis oran pulvoron, kun revolvero en unu mano kaj tranĉilo en la alia. Sed "tiu bela tempo" pasis. San-Francisko prezentis la aspekton de granda komerca urbo. La alta turo de la urbodomo, kie vigilas la gvatistoj, superstaris ĉi tiun tutan aron da stratoj kaj avenuoj, perpendikulare kruciĝantaj, inter kiuj floris verdantaj skvaroj, poste ĉina urbo kiu ŝajnis esti importita de la Ĉiela Imperio en ludskatolo. Ne plu da sombreroj, ne plu da ruĝaj ĉemizoj laŭ la kutimo de la ĉasistoj de oraluvioj, ne plu da plumitaj Indianoj, sed silkaj ĉapeloj kaj nigraj vestaĵoj, kiujn surmetis multe da ĝentlemanoj dotitaj de voranta aktiveco. Iuj stratoj, interalie strato Montgomero, la strato Regento de Londono, la bulvardo de la Italoj de Parizo, Brodŭeo en Novjorko, estis borderitaj de grandiozaj butikoj, kiuj proponis ĉe sia butikfenestro varojn de la tuta mondo.

Kiam Dirko alvenis al Internacia Hotelo, ne ŝajnis al li ke li forlasis Anglion.

La teretaĝo de la hotelo estis okupata de grandega "drinkejo", speco de senpage aperta bufedo por ĉiuj gastantoj. Seka viando, ostrosupo, biskvito kaj ĉestra fromaĝo estis tie servataj sen ke la konsumanto devis malligi sian monujon. Li pagis nur sian trinkaĵon, elon, portovinon aŭ ŝereon, se lia kaprico puŝis lin sensoifiĝi. Tio sajnis "tre usona" al Dirko.

La hotela restoracio estis komforta. Sro Fogg kaj Sino Auda sidiĝis ĉe tablo kaj estis abunde servataj en liliputaj pladoj de nigruloj el la plej bela nigro.

Post tagmanĝo, Fileas Fogg, akompanata de Sino Auda, forlasis la hotelon por iri al la oficejoj de la angla konsulo por tie stampigi sian pasporton. Sur la trotuaro li trovis sian serviston, kiu demandis al li ĉu, antaŭ ol preni la Pacifikan Fervojon, ne estus saĝe aĉeti kelkajn dekduojn da karabenoj Enfild aŭ da revolveroj Kolto. Dirko aŭdis paroli pri Siuoj kaj Paŭnioj, kiuj haltigas trajnojn kiel simplaj hispanaj rabistoj. Sro Fogg respondis, ke tio estas nenecesa antaŭzorgo, sed li lasis lin libera agi kiel plaĉus al li. Poste li sin direktis al la oficejoj de la konsula agento.

Fileas Fogg ne faris ducent paŝojn kiam, "per la plej stranga hazardo", li renkontis Tuberon. La inspektoro sin montris ege surprizata. Kiel ! Sro Fogg kaj li faris kune la ŝipiradon de la Pacifikon, kaj ili ne renkontiĝis surŝipe ! Ĉiuokaze, Tubero povis nur esti honorata revidi la ĝentlemanon al kiu li tiom ŝuldis, kaj, liaj aferoj revokante lin en Eŭropon, li ĝojus daŭrigi sian vojaĝon en tia agrabla kompanio.

Sro Fogg respondis ke la honoro estus por li, kaj Tubero, kiu volegis tute ne perdi lin el la okuloj, petis al li permeson viziti kun li tiun strangan urbon San-Franciskon. Tio kio estis akceptita.

Jen do Sino Auda, Fileas Fogg kaj Tubero gapvagantaj tra la stratoj. Ili baldaŭ sin trovis en strato Montgomero, kie la popolamasiĝo estis grandega. Sur la trotuaroj, meze de la ŝoseo, sur la reloj de la tramoj, malgraŭ la senĉesa trairado de fiakroj kaj omnibusoj, sur la sojloj de butikoj, ĉe la fenestroj de ĉiuj domoj, kaj eĉ ĝis sur la tegmentoj, sennombra homamaso. Afiŝhomoj cirkulis meze de grupoj. Standardoj kaj flagrubandoj flirtis en la vento. Krioj eksplodis de ĉiuj flankoj.

- Hura por Ĉambrokampo !

- Hura por Spicoknabo !

Estis mitingo. Almenaŭ tio estis la penso de Tubero, kaj li komunikis sian ideon al Sro Fogg, aldonante :

- Eble ni bone farus, sinjoro, ne miksiĝi kun ĉi tiu interpuŝiĝo. Estas nur malbonaj batoj por ricevi.

- Efektive, respondis Fileas Fogg, kaj pugnobatoj, eĉ estantaj politikaj, tamen estas pugnobatoj !

Tubero kredis ke li devis rideti aŭdinte ĉi tiun rimarkon, kaj por vidi sen esti kaptitaj en la interbatiĝo, Sino Auda, Fileas Fogg kaj li sin lokis sur la supra placeto de ŝtuparo kiu kondukis al teraso, situita sur la altaĵoj de la strato Montgomero. Antaŭ ili, ĉe la alia flanko de la strato, inter la ĝetkajo de karbkomercisto kaj la magazeno de petrolnegocisto, etendiĝis larĝa platformo sub la libera ĉielo, al kiu la diversaj fluoj de la homamaso ŝajnis konverĝi.

Kaj nun, kial ĉi tiu mitingo ? Pri kiu evento ĝi okazis ? Fileas Fogg tute ne sciis tion. Ĉu temis pri la nomumo de altranga armea aŭ civila ŝtatfunkciulo, iu ŝtata guberniestro aŭ iu kongresano ? Estis permesate konjekti tion, vidante la eksterordinaran agitadon kiu pasiigis la urbon.

En ĉi tiu momento konsiderinda movado okazis en la homamaso. Ĉiuj manoj estis supren. Kelkaj, firme fermitaj, ŝajnis leviĝi kaj rapide fali meze de la krioj, sendube energia maniero por esprimi voĉdonon. Ondoj agitis la amason kiu retroiris. La standardoj balanciĝis, malaperis por momento kaj ĉifone reaperis. La ondadoj de la homamaso propagiĝis ĝis la ŝtuparo, dum ĉiuj kapoj ŝaŭmis ĉe la surfaco kiel maro subite movata de skualo. La nombro da nigraj ĉapeloj videble malpliiĝis, kaj la plimulto ŝajnis esti perdintaj sian normalan altecon.

- Ĝi evidente estas mitingo, diris Tubero, kaj la demando kiu estigis ĝin, devas esti interesega. Mi tute ne mirus ke temus ankoraŭ pri la afero de Alabamo, kvankam ĝi estas solvita.

- Eble, simple respondis Sro Fogg.

- Ĉiukaze, daŭrigis Tubero, du ĉampionoj estas reciproke en la ĉeesto de la alia, la honorinda Ĉambrokampo kaj la honorinda Spicoknabo.

Sino Auda, ĉe la brako de Fileas Fogg, mire rigardis tiun ĉi tumultan scenon, kaj Tubero estis demandonta al unu el siaj najbaroj la kialon de ĉi tiu populara agitado, kiam pli forta movo okazis. La huraoj, punktitaj de insultoj, duobliĝis. La stango de la standardoj transformiĝis en ofendan armilon. Ne plu da manoj, pugnoj ĉie. De la supro de haltigitaj veturiloj, kaj de omnibusoj bremsitaj en sia kurso, multaj frapegoj estis interŝanĝitaj. Ĉio servis kiel ĵetaĵoj. Botoj kaj ŝuoj desegnis en la aero tre senkurbajn trajektoriojn, kaj eĉ ŝajnis ke kelkaj revolveroj miksis kun la kolerkrioj de la homamaso siajn naciajn detonaciojn.

La homamaso alproksimiĝis al la ŝtuparo kaj retiriĝis al la unuaj ŝtupoj. Unu el la partioj estis evidente forpuŝita, sen ke simplaj spektantoj povu rekoni ĉu la avantaĝo restis por Spicoknabo aŭ por Ĉambrokampo.

- Mi opinias ke estas singarde foriri, diris Tubero, kiu ne volis ke "lia viro" ricevu malbonan baton aŭ faru al si malbonaĵon. Se temas pri Anglio en ĉio ĉi kaj ke oni rekonu nin, ni estos tre implikitaj en la interbatiĝo !

- Angla civitano…, respondis Fileas Fogg.

Sed la ĝentlemano ne povis fini sian frazon. Malantaŭ li, de ĉi tiu teraso kiu antaŭis la ŝtuparon, foriris timigaj kriadoj. Oni kriis : "Hura ! Hip ! Hip ! por Spikoknabo !" Estis trupo de balotantoj kiu helpe alvenis, flanken atakante la partizanojn de Ĉambrokampo.

Sro Fogg, Sino Auda, Tubero sin trovis inter martelo kaj amboso. Estis tro malfrue por eskapi. Ĉi tiu torento de homoj, armitaj de plumbitaj bastonoj kaj de kaprompiloj, estis nehaltigebla. Fileas Fogg kaj Tubero, ŝirmante la junan virinon, estis terure taŭzataj. Sro Fogg, ne malpli flegma ol kutime, volis sin defendi per tiuj naturaj armiloj kiujn la naturo metis ĉe la fino de la brakoj de ĉiu Anglo, sed neutile. Grandega knabego kun ruĝa kaprobarbo, kolora vizaĝkoloro, larĝaj ŝultroj, kiu ŝajnis esti la ĉefo de la bando, levis sian timigan pugnon al Sro Fogg, kaj li estus forte difektanta la ĝentlemanon, se Tubero, pro sindonemo, ne estus ricevanta la baton anstataŭ li. Grandega ŝvelo tuj kreskis sub la ĉapelo el silko de la detektivo, transformita en simpla bireto.

- Jankio ! diris Sro Fogg ĵetante al sia kontraŭulo rigardon el profunda malestimo.

- Angliulo !! respondis la alia.

- Ni retroviĝos unu la alian !

- Kiam ajn plaĉos al vi. Via nomo ?

- Fileas Fogg. La via ?

- Kolonelo Stampo V. Proktoro.

Poste, tion diritan, la tajdo pasis. Tubero estis faligita kaj restariĝis, kun vestoj ŝiritaj, sed sen serioza vundo. Lia vojaĝa palto disiĝis en du neegalajn partojn, kaj lia pantalono similis al tiuj kulotoj kiujn iuj Indianoj, afero de modo, surmetas nur post esti unue foriginta la fundaĵoj. Sed, resume, Sino Auda estis ŝirmita, kaj nur Tubero suferis sian pugnobaton.

- Dankon, diris Sro Fogg al la inspektoro tuj kiam ili estis ekster la homamaso.

- Nedankinde, respondis Tubero, sed venu.

- Kien ?

- Ĉe konfekciisto.

Efektive, ĉi tiu vizito estis oportuna. La vestaĵoj de Fileas Fogg kaj Tubero estis dispecigitaj, kvazaŭ ĉi tiuj du ĝentlemanoj batalis nome de la honorindaj Ĉambrokampo kaj Spicoknabo.

Unu horon poste, ili estis taŭge vestitaj kaj kombitaj. Poste ili revenis al Internacia Hotelo.

Tie Dirko atendis sian mastron, armita de duondekduo da sespafaj bajonet-revolveroj kun centra ekbrulo. Kiam li ekvidis Tuberon en la akompano de Sro Fogg, lia frunto ombriĝis. Sed Sino Auda, farinte per kelkaj vortoj la rakonton pri tio kio okazis, Dirko trankviliĝis. Evidente Tubero ne plu estis malamiko, li estis kunhelpanto. Li plenumis sian promeson.

Vespermanĝon finitan, venis kaleŝo kiu devis alkonduki al la stacidomo la vojaĝantojn kaj iliajn pakaĵojn. Ĉe la momento kiam li enveturiĝis, Sro Fogg diris al Tubero :

- Ĉu vi ne revidis ĉi tiun kolonelon Proktoro ?

- Ne, respondis Tubero.

- Mi revenos en Amerikon por retrovi lin, diris Fileas Fogg malvarme. Ne taŭgus ke angla civitano lasu sin tiel trakti.

La inspektoro ridetis kaj ne respondis. Sed, ni vidas tion, Sro Fogg apartenis al tiu raso de angloj kiuj, se ili hejme ne toleras duelojn, batalas eksterlande kiam temas pri defendo de ilia honoro.

Je kvarono antaŭ la sesa la vojaĝantoj atingis la stacidomon kaj trovis la trajnon preta por foriri.

Tuj kiam Sro Fogg estis envagoniĝonta, li ekvidis dungiton, kaj aliris al li :

- Mia amiko, li diris al li, ĉu ne estis kelkaj tumultoj hodiaŭ en San-Francisko ?

- Estis mitingo, sinjoro, respondis la oficisto.

- Tamen ŝajnis al mi rimarki certan animadon en la stratoj.

- Temis simple pri mitingo organizita por baloto.

- Ĉu baloto por ĉefgeneralo, sendube ? demandis Sro Fogg.

- Ne, sinjoro, por pacjuĝisto.

Kun ĉi tiu respondo, Fileas Fogg eniris en la vagonon, kaj la trajno ekiris plenvapore.

Last edited: 09/09/2022

  • No ratings yet - be the first to rate this.

Add a comment