Ĉapitro XXIX : En kiu estos farita la rakonto pri diversaj okazaĵoj kiuj estas renkonteblaj nur sur la fervojoj de la unio.

Vespere mem, la trajno daŭrigis sian vojon sen obstakloj, preterpasis fuorto Saunders, transiris la pasejon Ŝajeno kaj alvenis ĉe la pasejo de Evanso. Ĉe tiu ĉi loko la fervojo atingis la plej altan punkton de la irvojo, tio estas ok mil naŭdek unu futojn(1) super la nivelo de la oceano. La vojaĝantoj devis nur malsupreniri ĝis Atlantiko sur tiuj senlimaj ebenaĵoj, ebenigitaj de la naturo.

Tie estis sur la "granda trunko" la disvojiĝo de la urbo Denvero, la ĉefa urbo de Kolorado. Ĉi tiu teritorio estas riĉa je oraj kaj arĝentaj minejoj, kaj pli ol kvindek mil loĝantoj jam starigis tie sian loĝejon.

En ĉi tiu momento, mil tricent okdek du mejloj(1) estis traveturitaj de San-Francisko, en tri tagoj kaj tri noktoj. Kvar noktoj kaj kvar tagoj, laŭ ĉiuj antaŭkalkuloj, devis sufiĉi por atingi Novjorkon. Fileas Fogg do sin tenis en la devigaj templimoj.

Dum la nokto ni lasis maldekstre la barakaro Ŭalbaŝo. La rivereto Loĝio fluis paralele al la trako, sekvante la rektan limon komunan al la ŝtatoj de Vajomingo kaj Kolorado. Je la dekunua ni eniris en Nebraskon, ni pasis apud Kareksmeĉo kaj ni tuŝis Ĵulesburgo, situantan sur la suda branĉo de la rivero Plato.

Estis ĉe tiu punkto ke la inaŭguro de la Unio-pacifika-Vojo okazis, la 23an de oktobro 1867, kaj en kiu la ĉefinĝeniero estis la generalo J. M. Doĝo. Tie haltis la du potencaj lokomotivoj, trenante la naŭ vagonojn de la gastoj, inter kiuj estis la vicprezidanto, Sro Tomaso C. Duranto; tie tondris la aklamadoj; tie la Siuoj kaj la Paŭnioj donis spektaklon de eta indiana milito; tie eksplodis la artfajraĵoj; tie, fine, estis eldonita, per portebla presilaro, la unua numero de la revuo Fervoja-Pioniro. Tiel estis festita la inaŭguro de ĉi tiu grava fervojo, instrumento de progreso kaj civilizado, ĵetita tra dezerton kaj destinita por interligi inter si urbojn kaj centrojn kiuj ne jam ekzistis. La fajfilo de la lokomotivo, pli laŭtega ol la liro de Amfiono, baldaŭ aperigos ilin el la amerika grundo.

Je la oka matene fuorto Makfersono estis postlasita. Tricent kvindek sep mejloj(1) apartigas ĉi tiun punkton de Omaho. La fervojo sekvis, sur sia maldekstra bordo, la kapricajn sinuojn de la suda branĉo de la rivero Plato. Je la naŭa ni alvenis al la grava urbo Nord-Plato, konstruita inter la du brakoj de la longa rivero, kiuj kuniĝas ĉirkaŭ ĝi por formi nur unu solan arterion, konsiderindan alfluanton, kies akvoj intermiksiĝas kun tiuj de Misuro, iom super Omaho.

La cent unua meridiano estis transirita.

Sro Fogg kaj liaj partneroj rekomencis sian ludon. Neniu el ili plendis pri la longeco de la vojo, ne eĉ la fantomo. Tubero komencis gajni kelkajn gineojn(2), kiujn li estis denove perdanta, sed li ne montris sin malpli pasia ol Sro Fogg. Dum ĉi tiu mateno, la sorto precipe favoris ĉi tiun ĝentlemanon. La atutoj kaj honoroj pluvis en liajn manojn. En certa momento, post esti ŝpininta aŭdacan ruzon, li prepariĝis por ludi pikon, kiam malantaŭ la sidbenko, voĉo aŭdiĝis, kiu diris :

- Mi ja ludus karoon…

Sro Fogg, Sino Auda, Tubero levis la kapon. La kolonelo Proktoro estis apud ili.

Stampo V. Proktoro kaj Fileas Fogg tuj rekonis unu la alian.

- Ha ! Estas vi, sinjoro anglo, ekkriis la kolonelo, estas vi kiu volas ludi pikon !

- Kaj kiu ludas ĝin, malvarme respondis Fileas Fogg, surtabligante iun dek el tiu emblemo.

- Nu, plaĉas al mi ke ĝi estu karoo, rebatis la kolonelo Proktoro per incitita voĉo.

Kaj li faris geston por kapti la luditan karton, aldonante : "Vi komprenas nenion pri ĉi tiu ludo".

- Eble mi estus pli lerta pri alia, diris Fileas Fogg, kiu stariĝis.

- Dependas nur de vi provi tion, filo de Johano Bull ! rebatis la malĝentila ulo.

Sino Auda fariĝis pala. Ŝia tuta sango refluis al la koro. Ŝi estis kaptinta la brakon de Fileas Fogg, kiu milde forpuŝis ŝin. Dirko estis preta sin ĵeti sur la usonanon, kiu rigardis sian kontraŭulon kun la plej insulta mieno. Sed Tubero sin staris, kaj irante al kolonelo Proktoro, li diris al li :

- Vi forgesas ke estas mi kun kiu vi devas trakti, sinjoro, mi kiun vi ne nur insultis, sed frapis !

- Sinjoro Tubero, diris Sro Fogg, mi petas pardonon al vi, sed ĉi tio koncernas min sole. Asertante ke mi eraris ludi pikon, la kolonelo ofendis per nova insulto, kaj li pravigos min.

- Kiam vi volos, kaj kien vi volos, respondis la usonano, kaj per la armilo kiu plaĉos al vi !

Sino Auda vane provis reteni Sron Foggon. La inspektoro vane provis fari sian la kverelon. Dirko volis elĵeti la kolonelon tra la pordo, sed signo de lia mastro haltigis lin. Fileas Fogg forlasis la vagonon, kaj la usonano sekvis lin sur la ponteton.

- Sinjoro, diris Sro Fogg al sia kontraŭulo, urĝegas al mi reveni al Eŭropo, kaj ajna prokrasto tre malutilus al miaj interesoj.

- Nu ! kio gravas al mi ? respondis la kolonelo Proktoro.

- Sinjoro, tre ĝentile rekomencis Sro Fogg, post nia renkontiĝo en San-Francisko, mi projektis veni por retrovi vin en Ameriko, tuj kiam mi finintus la aferojn kiuj vokas min al la malnova kontinento.

- Vere !

- Ĉu vi volas fiksi al mi rendevuon post ses monatoj ?

- Kial ne post ses jaroj ?

- Mi diras ses monatojn, respondis Sro Fogg, kaj mi estos akurata kun la rendevuo.

- Malvenkoj, ĉio tio ! ekkriis Stampo V. Proktoro. Tuj aŭ ne.

- Bone, respondis Sro Fogg. Ĉu vi iros al Novjorko ?

- Ne.

- Al Ĉikago ?

- Ne.

- Al Omaho ?

- Tute egale ! Ĉu vi konas Plumurbo ?

- Ne, respondis Sro Fogg.

- Ĝi estas la sekvonta stacidomo. La trajno estos tie post unu horo. Li haltados tie dum dek minutoj. En dek minutoj, ni povas interŝanĝi kelkajn revolverajn pafojn.

- Konsentite, respondis Sro Fogg. Mi haltos en Plumurbo.

- Kaj mi eĉ kredas ke vi restados tie ! aldonis la usonano kun senegala malrespekto.

- Kiu scias, sinjoro ? respondis Sro Fogg kaj li reeniris en sian vagonon, tiel malvarme kiel kutime.

Tiam, la ĝentlemano komencis trankviligi Sinon Audan, dirante al ŝi ke la fanfaronuloj neniam estas timindaj. Poste li petegis al Tubero ke li servu kiel lia atestanto en la renkonto kiu estis okazonta. Tubero ne povis rifuzi, kaj Fileas Fogg kviete daŭrigis sian interrompitan ludon, ludante pikon kun perfekta trankvileco.

Je la dekunua la fajfilo de la lokomotivo anoncis la alproksimiĝon de la stacidomo de Plumurbo. Sro Fogg stariĝis, kaj sekvata de Tubero, li iris sur la ponteton. Dirko akompanis lin, portante paron da revolveroj. Sino Auda restis en la kupeo, pala kiel mortintino.

En ĉi tiu momento la pordo de la alia vagono malfermiĝis, kaj la kolonelo Proktoro ankaŭ aperis sur la ponteto, sekvata de sia atestanto, iu jankio el sia valoro. Sed ĵus kiam la du kontraŭuloj estis elvagoniĝontaj al la trakon, la trajnestro alkuris kaj kriis al ili :

- Ni ne elvagoniĝas, sinjoroj.

- Kaj kial ? demandis la kolonelo.

- Ni malfruas je dudek minutoj, kaj la trajno ne haltadas.

- Sed mi devas batali kontraŭ sinjoro.

- Mi bedaŭras, respondis la oficisto, sed ni tuj forveturos. Jen la sonorilo batas !

La sonorilo fakte sonis, kaj la trajno denove ekvojiris.

- Mi vere bedaŭras, sinjoroj, tiam diris la trajnestro. En ĉiu ajn alia cirkonstanco, mi povintus komplezi al vi. Sed, finfine, ĉar vi ne havis tempon por batali ĉi tie, kiu malhelpas vin batali survoje ?

- Tio eble ne konvenos al sinjoro ! spiteme diris la kolonelo Proktoro.

- Tio perfekte konvenas al mi, respondis Fileas Fogg.

- Nu, evidente, ni estas en Ameriko ! pensis Dirko, kaj la trajnestro estas ĝentlemano el la plej bona mondo !

Kaj tio dirata, li sekvis sian mastron.

La du kontraŭuloj, iliaj atestantoj, antaŭataj de la trajnestro, iris, pasante de vagono al la alia, al la malantaŭo de la trajno. La lasta vagono estis okupita nur de kelkdek vojaĝantoj. La trajnestro petis ilin, ĉu ili bonvolus, dum kelkaj momentoj, lasi la lokon libera por du ĝentlemanoj kiuj havis honoraferon por malplenigi.

Jes ja ! Sed la vojaĝantoj estis tro feliĉaj povi esti agrablaj al la du ĝentlemanoj, kaj ili retiriĝis sur la pontetojn.

Ĉi tiu vagono, kelkkvindek futojn(1) longa, tre valide taŭgis al la okazo. La ambaŭ kontraŭuloj povis paŝi unu al la alia inter la sidbenkoj kaj arkebuze pafi unu la alian laŭ sia plaĉo. Neniam duelo estis pli facila por aranĝi. Sro Fogg kaj la kolonelo Proktoro, ĉiu provizita per du seskameraj revolveroj, eniris en la vagonon. Iliaj atestantoj, restitaj ekstere, enfermis ilin tie. Je la unua fajfo de la lokomotivo, ili devis ekpafadi… Poste, post paso de du minutoj, oni forigus el la vagono tion kio restus el la du ĝentlemanoj.

Nenio vere estis pli simpla. Estis eĉ tiel simple ke Tubero kaj Dirko sentis siaj koroj batadas por rompiĝi.

Ni do atendis la interkonsentitan fajfadon, kiam subite sovaĝaj krioj tondris. Eksplodoj akompanis ilin, sed ili ne venis de la vagono rezervita por la duelantoj. Tiuj ĉi detonacioj male daŭris ĝis la antaŭo kaj laŭ la tuta vagonaro. Timkrioj aŭdiĝis ene de la trajno.

La kolonelo Proktoro kaj Sro Fogg, kun revolvero enmane, tuj eliris el la vagono kaj kuregis al la antaŭo, kie pli laŭte sonoris la detonacioj kaj krioj.

Ili komprenis ke la trajno estis atakata de bando da siuoj.

Ĉi tiuj aŭdacaj indianoj ne estis ĉe sia ekprovo, kaj pli ol unufoje ili jam haltigis la vagonarojn. Laŭ ilia kutimo, sen atendi la halto de la trajno, sin ĵetante sur la piedbretojn je nombro de cento, ili grimpis la vagonojn kiel faras klaŭno de galopanta ĉevalo.

Tiuj siuoj estis armitaj per fusiloj. Tial la detonacioj al kiuj la vojaĝantoj, preskaŭ ĉiuj armitaj, rebatis per revolveraj pafadoj. Unue, la indianoj sin deĵetis al la maŝino. La maŝinisto kaj la hejtisto estis duonsvenbatitaj per kaprompiloj. Siu-estro, volante haltigi la trajnon, sed ne sciante kiel funkciigi la manilon de la regulilo, plenmezure malfermis la vapor-enfluon anstataŭ fermi ĝin, kaj la lokomotivo, senbrida, kuris kun terura rapideco.

Samtempe la siuoj invadis la vagonojn, ili kuris kiel furiozaj simioj sur la imperialojn, ili disrompis la pordojn kaj luktis korpon kontraŭ korpo kun la vojaĝantoj. El la bagaĝvagono, cedigita kaj prirabita, la pakaĵoj estis deĵetataj sur la trakon. Krioj kaj pafadoj ne ĉesis.

Tamen la vojaĝantoj kuraĝe defendis sin. Kelkaj vagonoj, barikadataj, eltenis sieĝon, kiel veraj migraj fortikaĵoj, forportitaj kun la rapideco de cent mejloj hore(1).

Ekde la komenco de la atako, Sino Auda kondutis kuraĝe. Kun revolvero enmane, ŝi heroe defendis sin, pafante tra la rompitaj fenestroj, kiam kelka sovaĝulo prezentiĝis al ŝi. Dudekkelke da Siuoj, morte batitaj, falis sur la vojon, kaj la radoj de la vagonoj dispremis kiel vermoj tiujn el ili kiuj glitis al la reloj de la supro de la pontetoj.

Pluraj vojaĝantoj, danĝere trafitaj de la kugloj aŭ la kaprompiloj, kuŝis sur la sidbenkoj.

Tamen, necesis liberiĝi de tio. Tiu ĉi lukto jam daŭris ekde dek minutoj, kaj povis nur finiĝi avantaĝe al la Siuoj, se la trajno ne haltis. Efektive, la stacio de fuorto Kirnejo ne estis je du mejloj(1) for. Tie estis usona soldatejo, sed post ĉi tiu soldatejo, inter fuorto Kirnejo kaj la sekva stacio, la Siuoj estus estroj de la trajno.

La trajnestro batalis flanke de Sro Fogg, kiam kuglo teren renversis lin. Falante, ĉi tiu viro ekkriis :

- Ni estas perditaj, se la trajno ne haltos antaŭ kvin minutoj !

- Ĝi haltos ! diris Fileas Fogg kiu volis impeti ekster la vagonon.

- Restu, sinjoro, kriis al li Dirko. Tio koncernas min !

Fileas Fogg ne havis tempon por haltigi ĉi tiun kuraĝan knabon, kiu malfermante pordon sen esti vidata de la indianoj, sukcesis enŝoviĝi sub la vagonon. Kaj tiam, dum la lukto daŭris, dum la kugloj kruciĝis super lia kapo, reakirante sian lertecon, sian flekseblecon de klaŭno, alŝteliĝante sub la vagonoj, alkroĉiĝante al la ĉenoj, helpante sin per la bremslevilo kaj per ĉasi-sparoj, rampante de unu vagono al la alia kun mirinda lerteco, li tiel atingis la antaŭon de la trajno. Li ne estis vidita, li ne povis tia esti.

Tie, pendanta per unu mano inter la varovagono kaj la karbovagono, per la alia li malkroĉis la sekurĉenojn. Sed sekve de la ekzercata tirado, li neniam povintus sukcesi malŝraŭbi la kuplostangon, se skuo kiun la maŝino spertis, ne saltigis ĉi tiun stangon. Kaj la trajno, dekroĉita, restis iom post iom malantaŭe, dum la lokomotivo forkuris laŭ nova rapideco.

Pelata de la akirita forto, la vagonaro ankoraŭ ruliĝis dum kelkaj minutoj, sed la bremsoj estis funkciigitaj interne de la vagonoj, kaj la vagonaro finfine haltis, je malpli ol cent paŝoj de la stacidomo de Kirnejo.

Tie, la soldatoj de la fortikaĵo, altirataj de la pafadoj, rapide alkuris. La siuoj ne atendis ilin, kaj antaŭ la kompleta halto de la trajno, la tuta bando estis forgalopanta.

Sed kiam la vojaĝantoj nombris sin sur la kajo de la stacidomo, ili ekvidis ke pluraj mankis, kaj inter aliaj la kuraĝa franco kies la sindonemo ĵus savis ilin.

1 La angla mejlo valoras proksimume 1.610 m, kaj 1 futo = ±0,3m.

2 1 gineo = 21 ŝilingo, do 21/20 de pundo(1).

Last edited: 10/09/2022

  • No ratings yet - be the first to rate this.

Add a comment