Ĉapitro XXIV : Dum kiu okazas la transŝipiĝo de la Pacifika Oceano.

Tio kio okazis je la proksimo de Ŝanhajo, ni komprenas tion. La signaloj faritaj de la Tangadero estis vidataj de la vaporŝipo al Jokohamo. La kapitano, vidante duonhisitan flagon, sin direktis al la malgranda skuno. Kelkajn momentojn poste, Fileas Fogg, elpagante sian transiron laŭ la interkonsentita prezo, metis en la poŝon de la estro Johano Perbulko kvincent kvindek pundojn(1). Poste la honorinda ĝentlemano, Sino Auda kaj Tubero grimpis surŝipe de la vaporŝipon, kiu tuj vojiris al Nagasako kaj Jokohamo.

Alveninta la matenon mem, la 14an de novembro, je la reglamenta horo, Fileas Fogg, lasanta Tuberon iri al siaj aferoj, enŝipiĝis sur la Karnatiko, kaj tie li eksciis, je la granda ĝojo de Sino Auda, kaj eble je la sia, sed almenaŭ li lasis nenion aperi, ke la franco Dirko efektive alvenis al Jokohamo la antaŭtagon.

Fileas Fogg, kiu devis denove foriri ĉi-vesperon mem al San-Francisko, tuj ekserĉis sian serviston. Li turnis sin, sed vane, al la francaj kaj anglaj konsulaj agentoj, kaj, post esti senutile trairinta la stratojn de Jokohamo, li malesperis trovi Dirkon, kiam hazardo, aŭ eble ia antaŭsento, enirigis lin en la kabanon de la honorinda Batulkaro. Li certe ne rekonintus sian serviston en tiu strangega vestaĉo de heroldo; sed ĉi tiu, en sia renversita pozicio, ekvidis sian mastron en la balkono. Li ne sukcesis depremi movon de sia nazo. Tial la rompo de ekvilibro, kaj tio kio sekvis.

Jen tio kion eksciis Dirko el la buŝo mem de Sino Auda, kiu tiam rakontis al li kiel disvolviĝis tiu ŝipirado de Honkongo al Jokohamo, en akompano de sinjoro Tubero, sur la skuno Tangadero.

Je la nomo de Tubero Dirko ne ŝanĝis la mienon. Li pensis ke la tempo ne venis por diri al sia mastro tion kio okazis inter la polica inspektoro kaj li. Tial, en la rakonto kiun Dirko faris pri siaj aventuroj, li nur sin kulpigis kaj pardonpetis pro esti kaptita de opi-ebrieco en opiofumejo de Hongkongo.

Sro Fogg malvarme aŭskultis ĉi tiun rakonton, sen respondi; poste li malfermis por sia servisto sufiĉan krediton por ke tiu ĉi povu surŝipe havigi al si pli taŭgajn vestaĵojn. Kaj, efektive, unu horo ne forfluis kiam la honesta knabo, estanta detranĉinta sian nazon kaj stumpiginta siajn flugilojn, ne plu havis sur li ion kio rememorigis pri la adepto de dio Tenguo.

La vaporŝipo marveturanta de Jokohamo al San-Francisko apartenis al la kompanio de la "Pacifika Poŝta Vaporŝipo", kaj estis nomita la Generalo Grant. Ĝi estis vasta radvaporŝipo, mezuranta du mil kvincent tonelojn(2), bone aranĝita kaj dotita de granda rapideco. Grandega kuplostango sinsekve leviĝis kaj malleviĝis super la ferdeko. Ĉe unu el ĝiaj finoj artikiĝis la piŝtostango, kaj ĉe la alia bielo kiu, transformante la rektalinian movon en cirklan movadon, agis rekte sur la ŝafto de la radoj. La Generalo Grant estis rigita kiel trimasta skuno, kaj ĝi posedis grandan areon de velaro, kiu fortege helpis la vaporon. Veturante siajn dek du mejlojn hore(3), la vaporŝipo ne devis uzi pli ol dudek unu tagojn por transiri Pacifikon. Fileas Fogg pravis do kredi ke, alvenonte al San-Francisko je la 2a de decembro, li estos en Novjorko je la 11a kaj en Londono je la 20a, tiel antaŭvenante je kelkaj horoj tiun devigan daton de la 21a de decembro.

La pasaĝeroj estis sufiĉe multnombraj sur la vaporŝipo, Angloj, multaj Usonanoj, vera elmigrado de kulioj al Ameriko, kaj certa nombro da oficiroj de la armeo de Hindio, kiuj uzis sian forpermeson ĉirkaŭirante tra la mondon.

Dum tiu ĉi ŝipirado neniu naŭtika incidento okazis. La vaporŝipo, subtenata sur siaj larĝaj padelradoj, helpata de sia potenca velaro, ruliĝis malmulte. La Paca Oceano sufiĉe pravigis sian nomon. Sro Fogg estis same trankvila, same malmulte komunikema kiel kutime. Lia juna kunulino sentis sin pli kaj pli ligita al tiu ĉi viro per aliaj ligiloj ol tiuj de dankemo. Tiu ĉi silentema naturo, fine tiel malavara, impresis ŝin pli ol ŝi kredis tion, kaj estis preskaŭ sen sia scio ke ŝi sin allasis al sentoj kiujn la enigma Fogg ŝajnis neniel suferi la influon.

Krome, Sino Auda tre multe interesiĝis pri la projektoj de la ĝentlemano. Ŝi maltrankviliĝis pri la maloportunaĵoj kiuj kapablis malutili al la sukceso de la vojaĝo. Ŝi ofte babilis kun Dirko, kiu tute ne estis sen legi inter la linioj en la koro de Sino Auda. Ĉi tiu brava knabo havis nun koncerne sian mastron la fidon de la simpluloj; li ne ŝparis laŭdojn pri la honesteco, la malavareco, la sindonemo de Fileas Fogg. Poste li trankviligis Sinon Audan pri la rezulto de la vojaĝo, ripetante ke la plej malfacila parto estis farita, ke ni estis elirintaj el tiuj mirindaj landoj de Ĉinio kaj Japanio, ke ni reiris al civilizitaj regionoj, kaj fine, ke trajno de San-Francisko al Novjorko kaj transatlantika ŝipo de Novjorko al Londono sendube sufiĉus por plenumi ĉi tiun nefareblan vojaĝon ĉirkaŭ la mondo en la interkonsentita tempo.

Naŭ tagojn post esti forlasanta Jokohamon, Fileas Fogg ekzakte ĉirkaŭiris la duonon de la terglobo.

Efektive, la Generalo Grant, la 23an de novembro, trapasis la cent okdekan meridianon, tiu sur kiu troviĝas, en la suda hemisfero, la antipodoj de Londono. El okdek tagoj disponigitaj al li, Sro Fogg, estas vere, eluzis el ili kvindek du, kaj restis al li nur dudek ok el ili por utiligi. Sed necesas rimarki ke se la ĝentlemano troviĝis nur duonvoje "laŭ la diferenco de la meridianoj", li reale plenumis pli ol du trionojn de la tuta vojiro. Kiajn devigajn ĉirkaŭvojojn, fakte, de Londono al Adeno, de Adeno al Bombajo, de Kalkato al Singapuro, de Singapuro al Jokohamo ! Sekvante la kvindekan cirklan paralelon, kiu estas tiu de Londono, la distanco estintus nur proksimume dek du mil mejlojn(3) , dum Fileas Fogg devis, pro la kapricoj de la veturrimedoj, traveturi dudek ses mil el kiuj li plenumis ĉirkaŭ dek sep mil kvincent, en tiu ĉi dato de la 23an de novembro. Sed nun la vojo estis rekta, kaj Tubero ne plu ĉeestis por amasigi malhelpojn !

Okazis ankaŭ ke, ĉi tiun 23an de novembro, Dirko travivis grandan ĝojon. Ni memoras ke la obstinulo persistis konservi la londonan horon sur sia fama familia horloĝo, konsiderante kiel falsajn ĉiujn horojn de la landoj kiujn li trairis. Nu, tiun tagon, kvankam li neniam aŭ fruigis aŭ malfruigis ĝin, lia horloĝo troviĝis en akordo kun la surŝipaj kronometroj.

Se Dirko triumfis, tio cetere estas komprenebla. Li ŝatintus scii tion kion Tubero povintus diri, se li ĉeestis.

- Tiu ĉi fripono kiu rakontis al mi multajn fabelojn pri la meridianoj, la suno, la luno ! ripetis Dirko. Aha ! Ĉi tiuj homoj ! Se oni aŭskultus ilin, oni farus mirindan horloĝon ! Mi estis tute certa ke, iun tagon aŭ alian, la suno decidos alĝustiĝi al mia poŝhorloĝo !…

Dirko ne sciis tion : estas ke se la ciferplato de lia horloĝo estintus dividita per dudek kvar horojn kiel la italaj horloĝoj, li ne havus kialon por triumfi. Ĉar la montriloj de lia instrumento, kiam estis la naŭa matene surŝipe, indikintus la naŭan vespere, tio estas la dudekunua ekde noktomezo, diferenco precize egala al tiu kiu ekzistas inter Londono kaj la centokdeka meridiano.

Sed se Tubero estis kapabla klarigi tiun tute fizikan efikon, Dirko sendube estis nekapabla, se ne ĝin kompreni, almenaŭ ĝin akcepti. Kaj ĉiukaze, se per ia neebleco, la polica inspektoro neatendite montrintus sin surŝipe en ĉi tiu momento, estus verŝajne ke Dirko, prave venĝema, traktintus kun li pri tute alia temo kaj laŭ tute alia maniero.

Nu, kie estis Tubero ĉi-momente ?…

Tubero estis fakte surŝipe de la Generalo Grant.

Efektive, alvenante al Jokohamo, la agento, forlasante Sron Foggon kiun li intencis retrovi dum la tago, tuj iris ĉe la angla konsulo. Tie li finfine trovis la mandaton kiu, kuranta post li ekde Bombajo, jam datiĝis de kvardek tagoj, mandaton kiu estis sendita al li de Hongkongo per ĉi tiu sama Karnatiko surŝipe de kiu oni kredis lin. Oni juĝu pri la disreviĝo de la detektivo ! La mandato fariĝis senutila ! Sinjoro Fogg estis forlasinta la anglajn posedojn ! Iu ekstradicia akto nun necesis por aresti lin !

- Tiel estas ! Diris al si Tubero, post la unua momento de kolero, mia mandato ne plu estas bona ĉi tie, ĝi estos en Anglio. Ĉi tiu fripono tre verŝajne reiras al sia patrio, kredante esti kovrinta siajn spurojn. Bone. Mi sekvos lin ĝis tie. Pri la mono, Dio volu ke iom restos ! Sed pro vojaĝoj, gratifikoj, procesoj, monpunoj, elefantoj, ĉiaj elspezoj, mia ulo jam lasis pli ol kvin mil pundojn(1) sur sia vojo. Finfine, la banko estas riĉa !

Lia decido farita, li tuj enŝipiĝis sur la Generalo Grant. Li estis surŝipe kiam Sro Fogg kaj Sino Auda alvenis tie. Je lia ekstrema surprizo, li rekonis Dirkon sub lia herolda kostumo. Li tuj sin kaŝis en sia kajuto, por eviti klarigon kiu povus malutili al ĉio, kaj, dank’al la nombro de pasaĝeroj, li ja kalkulis ne esti vidita de sia malamiko, kiam ĝuste tiun tagon li sin trovis front'al fronte kun li ĉe la antaŭo de la ŝipo.

Dirko saltis al la gorĝo de Tubero, sen alia klarigo, kaj je la plezurego de kelkaj usonanoj kiuj tuj vetis por li, li regalis la malfeliĉan inspektoron per belega draŝado kiu pruvis la altan superecon de la franca boksado super la angla boksado.

Kiam Dirko finis, li sentis sin pli trankvila kaj kvazaŭ konsolita. Tubero restariĝis, en sufiĉe malbona stato, kaj rigardanta sian kontraŭulon, li malvarme diris al li :

- Ĉu estas finita ?

- Jes por la momento.

- Do venu paroli al mi.

- Ke mi…

- Por la bono de via mastro.

Dirko, kvazaŭ ensorĉata de ĉi tiu memrego, sekvis la polican inspektoron, kaj ili ambaŭ sidiĝis ĉe la antaŭo de la vaporŝipo.

- Vi draŝis min, diris Tubero. Bone. Nun aŭskultu min. Ĝis nun mi estis la kontraŭulo de Sro Fogg, sed nun mi estas en lia ludo.

- Finfine ! ekkriis Dirko, ĉu vi kredas lin honesta viro ?

- Ne, malvarme respondis Tubero, mi kredas lin fripono… Ŝŝ ! Ne movu kaj lasu min diri. Tiel longe kiel Sro Fogg estis sur anglaj posedoj, interesis min reteni lin atendante arestmandaton. Mi faris ĉion por tio. Mi ĵetis kontraŭ li la pastrojn de Bombajo, mi ebriigis vin en Honkongo, mi apartigis vin de via mastro, mi maltrafigis al li la vaporŝipon al Jokohamo…

Dirko aŭskultis kun fermitaj pugnoj.

- Nun, daŭrigis Tubero, Sro Fogg ŝajnas reiri al Anglio ? Bone !, mi sekvos lin. Sed, de nun, mi provos glatigi la malhelpojn de lia vojo kun tiom da zorgo kaj fervoro kiom mi uzis ĝis nun por ilin amasigi. Vi vidas, mia ludo estas ŝanĝita, kaj ĝi estas ŝanĝita ĉar mia intereso postulas tion. Mi aldonas ke via intereso estas sama kiel la mia, ĉar estas nur en Anglio ke vi scios ĉu vi estas en la servado de krimulo aŭ de honesta viro !

Dirko tre atente aŭskultis Tuberon, kaj li estis konvinkata ke Tubero parolis kun plena sincereco.

- Ĉu ni estas amikoj ? demandis Tubero.

- Amikoj, ne, respondis Dirko. Aliancitoj, jes, kaj kun benefico de inventaro, ĉar ĉe la plej eta ŝajno de perfido, mi tordos al vi la kolon.

- Konsentite, trankvile diris la polica inspektoro.

Dek unu tagojn poste, la 3an de decembro, la Generalo Grant eniris en la golfon de la Ora Pordego kaj alvenis en San Franciscon.

Sro Fogg ankoraŭ ne gajnis aŭ perdis eĉ unu tagon.

1 Laŭ mi, en 2020, 1 tiama pundo valorus ±9€

2 La internacia tonelo valoras 2,83 m3.

3 La angla mejlo valoras proksimume 1.610 m, kaj 1 futo = ±0,3m.

Last edited: 08/09/2022

  • No ratings yet - be the first to rate this.

Add a comment