Créer un site internet

Ĉapitro XXIII : En kiu la nazo de Dirko supermezure longiĝas.

La morgaŭon, Dirko, elĉerpita, malsatega, diris al si ke necesis manĝi ĉiapreze, kaj ke ju pli frue des pli bone. Li ja havis la rimedon vendi sian poŝhorloĝon, sed li plivole estus mortinta pro malsato. Estis tiam la okazo aŭ neniam por tiu ĉi brava knabo utiligi la fortan, se ne melodian voĉon kiun la naturo donacis al li.

Li konis kelkajn rekantaĵojn el Francio kaj Anglio, kaj li decidis provi ilin. La Japanoj certe devis esti muzikamantoj, ĉar ĉio estas farita ĉe ili laŭ la sonoj de cimbaloj, tamtamoj kaj tamburoj, kaj ili povis nur ŝati la talentojn de eŭropa virtuozo.

Sed eble estis iom frue por organizi koncerton, kaj la diletantoj, neatendite vekitaj, eble ne pagus la kantiston per moneroj kun la bildo de la mikado.

Dirko decidiĝis do atendi dum kelkaj horoj; sed, promenante, post pripensado, ŝajnis al li ke li estus tro bone vestata por lokŝanĝa artisto, kaj tiam venis al li la ideo interŝanĝi siajn vestaĵojn kontraŭ vestaĉoj pli en harmonio kun sia situacio. Ĉi tiu interŝanĝo cetere devis produkti kompenson kiun li povus tuj uzi por kontentigi sian apetiton.

Ĉi tiun decidon prenita, restis plenumi ĝin. Estis nur post longaj serĉadoj ke Dirko malkovris indiĝenan brokantiston al kiu li submetis sian peton. Eŭropa vestaĵo plaĉis al brokantisto, kaj baldaŭ Dirko eliris vestaĉita de malnova japana robo kaj kape vestita de ia ripa turbano velkintan per la ago de la tempo. Sed, kompense, kelkaj arĝentaj moneroj tintis en lia poŝo.

- Bone, li pensis, mi imagos ke ni estas dum karnavalo !

La unua zorgo de Dirko, tiel "japanigata", estis eniri en teejon el modesta aspekto, kaj tie per restaĵo de kortobirdaĵo kaj kelkaj manplenoj da rizo, li tagmanĝis kiel homo al kiu vespermanĝo ankoraŭ estus solvenda problemo.

- Nun, li diris al si kiam li estis abunde restarigita, temas pri ne perdi la saĝon. Mi ne plu havas la rimedon por interŝanĝi ĉi tiun vestaĉon kontraŭ alia ankoraŭ pli japana. Necesas do ekscii rimedon por foriri kiel eble plej rapide el ĉi tiu lando de la Suno, pri kiu mi konservos nur plendindan rememoron !

Dirko tiam pensis viziti la vaporŝipojn forirontajn al Ameriko. Li kalkulis proponi sin estiel kuiriston aŭ serviston, petante kiel nuran pagon, la transiron kaj la manĝaĵon. En San-Francisko, li tiam vidus kiel sin tiri el embaraso. La ĉefaĵo estis transiri tiujn kvar mil sepcent mejlojn(1) de Pacifiko, kiuj etendiĝas inter Japanio kaj la Nova Mondo.

Dirko, tute ne estanta viro por lasi ideon velki, direktis sin al la haveno de Jokohamo. Sed laŭmezure kiel li alproksimiĝis al la dokoj, lia projekto, kiu ŝajnis al li tiel simpla ĉe la momento kiam li havis la ideon, ŝajnis al li pli kaj pli nerealigebla. Kial oni bezonus kuiriston aŭ serviston surŝipe de usona pasaĝerŝipo, kaj kian konfidon li inspirus, tiamaniere vestaĉita ? Kiajn rekomendojn valorigi ? Kiujn referencojn montri ?

Dum li tiel pripensis, liaj okuloj falis sur grandegan afiŝon kiun speco de klaŭno promenigis tra la stratoj de Jokohamo. Ĉi tiu afiŝo estis jene redaktita en la angla :

01- Usono en Ameriko ! ekkriis Dirko, jen precize mia afero !…

Li sekvis la viron-afiŝon, kaj post li, li baldaŭ eniris en la japanan urbon. Kvaronhoro pli poste, li haltis antaŭ vasta kabano kiun kronis pluraj faskoj de flagrubandoj, kaj kies eksteraj muroj reprezentis, sen perspektivo sed per krudaj koloroj, tutan bandon da ĵonglistoj.

Ĝi estis la establo de la honorinda Batulkaro, speco de usona Barnumo, direktoro de trupo da cirk-artistoj, ĵonglistoj, klaŭnoj, akrobatoj, ekvilibristoj, gimnastoj, kiuj laŭ la afiŝo, donis siajn lastajn prezentadojn antaŭ ol forlasi la imperion de la Suno por la Ŝtatoj de la Unio.

Dirko eniris sub peristilo kiu antaŭis la kabanon, kaj petis Sron Batulkaron. Sro Batulkaro persone aperis.

- Kion vi volas ? li diris al Dirko kiun li unue prenis por indiĝeno.

- Ĉu vi bezonas serviston ? demandis Dirko.

- Serviston, ekkriis la Barnumo karesante la densan grizan kaprobarbon kiu abundis sub lia mentono, mi havas du, obeemajn, fidelajn, kiuj neniam forlasis min, kaj kiuj senpage servas min, kondiĉe ke mi nutru ilin… Kaj jen ili, li aldonis, montrante siajn du fortikajn brakojn, sulkitajn de vejnoj dikaj kiel kordoj de kontrabaso.

- Tiel ĉu mi tute ne povas esti bona al vi ?

- Por nenio.

- Diable ! Tio tamen tre konvenus al mi foriri kun vi.

- Ha do, diris la honorinda Batulkaro, vi estas Japano kiel mi estas simio ! Kial do vi estas tiamaniere vestita ?

- Oni sin vestas kiel oni kapablas !

- Vere, tio. Ĉu vi ja estas franco ?

- Jes, parizano de Parizo.

- Tiam, vi devas scii grimaci ?

- Vere, respondis Dirko ĉagrenita vidi sian naciecon estigi ĉi tiun peton, ni francoj, ni scias grimaci, estas vere, sed ne pli bone ol la usonanoj !

- Prave. Nu, se mi ne dungas vin kiel serviston, mi povas dungi vin kiel klaŭnon. Vi komprenas, ulo mia. En Francio, ni elmontras eksterlandajn ŝerculojn, kaj eksterlande, francajn ŝerculojn !

- Ha !

- Cetere vi estas fortika, ĉu ne ?

- Ĉefe kiam mi eltabliĝas.

- Kaj ĉu vi kapablas kanti ?

- Jes, respondis Dirko kiu antaŭe ludis sian rolon en kelkaj stratkoncertoj.

- Sed ĉu vi kapablas kanti kapon malsupre, kun turniĝanta turbo sur la plando de la maldekstra piedo, kaj sabro ekvilibre sur la plando de la dekstra piedo ?

- Kompreneble ! respondis Dirko kiu memoris la unuajn ekzercojn de sia junaĝo.

- Estas ke, vi komprenas, ĉio estas en tio ! respondis la honorinda Batulkaro.

La engaĝo estis tujtuj traktata.

Fine, Dirko trovis situacion. Li estis dungita por fari ĉion en la fama japana trupo. Tio estis nemulte flata, sed antaŭ ol ok tagoj li estos survoje al San-Francisko.

La prezentado, fanfaronege reklamita de la honorinda Batulkaro, devis komenciĝi je la tria, kaj baldaŭ la sensaciaj instrumentoj de japana orkestro, tamburoj kaj tamtamoj, tondris ĉe la pordo. Ni bone komprenas ke Dirko ne povis studi rolon, sed li devis helpi per la subteno de siaj fortaj ŝultroj en la granda ekzerco de la "homa grapolo" farita de la Longaj-Nazoj de dio Tenguo. Ĉi tiu "granda atrakcio" de la prezentado devis fermi la serion de ekzercoj.

Antaŭ la tria, la spektontoj invadis la vastan kabanon. Eŭropanoj kaj indiĝenoj, ĉinaj kaj japanaj, viroj, virinoj kaj infanoj, jetiĝis sur la mallarĝajn benkojn kaj en la loĝiojn kiuj situis antaŭ la scenejo. La muzikistoj estis ene enirintaj, kaj la tute kompleta orkestro, gongoj, tamtamoj, klakiletoj, flutoj, tamburinoj kaj tamburegoj furioze efikis.

Ĉi tiu prezentado estis tio kio estas ĉiuj ĉi tiuj elmontradoj de akrobatistoj. Sed necesas konfesi ke la Japanoj estas la unuaj ekvilibristoj en la mondo. Unu, provizita de sia ventumilo kaj de paperpecoj, plenumis la tiel gracian ekzercon de papilioj kaj de floroj. Alia, per la bonodora fumo de sia pipo, rapide desegnis en la aero serion da bluetaj vortoj, kiuj formis komplimenton celantan la ĉeestantaron. Tiu ĵonglis per lumigitaj kandeloj, kiujn li sinsekve estingis kiam ili pasis antaŭ liaj lipoj, kaj kiujn li relumigis unu post la alia sen interrompi dum unu momento sian prestiĝan ĵongladon. Tiu reproduktis, per turniĝantaj turboj, la plej nekredeblajn kombinaĵojn; sub lia mano, ĉi tiuj zumantaj maŝinoj ŝajnis vigliĝi per propra vivo en sia senfina turniĝo. Ili kuris sur piptuboj, sur la tranĉrandoj de sabroj, sur dratoj, veraj haroj etenditaj de unu flanko de la scenejo al la alia; ili ĉirkaŭiris grandajn vazojn el kristalo, ili grimpis sur ŝtupetaroj el bambuo, ili disiris al ĉiuj anguloj, produktante harmoniajn efikojn de stranga karaktero kunigante siajn diversajn tonalecojn. La ĵonglistoj ĵonglis per ili, kaj ili turniĝis en la aero; ili ĵetis ilin kiel volanojn, per lignaj rakedoj, kaj ili daûre turnadis; ili enŝovis ilin en sian poŝon, kaj kiam ili eltiris ilin, ili ankoraŭ turniĝis, ĝis la momento kiam malstreĉita risorto radiigis ilin laŭ garboj de artifiko !

Neutile priskribi ĉi tie la eksterordinarajn ekzercojn de la akrobatoj kaj gimnastoj de la trupo. La akrobataĵoj per ŝtupetaro, stango, globo, bareloj, ktp., estis plenumitaj kun rimarkinda precizeco. Sed la ĉefa altiro de la prezentado estis la elmontro de ĉi tiuj "Longaj Nazoj", mirigaj ekvilibristoj kiujn Eŭropo ankoraŭ ne konas.

Ĉi tiuj Longaj-Nazoj formas apartan korporacion metita sub la rekta protekto de dio Tenguo. Vestitaj kiel heroldoj de la Mezepoko, ili surhavis belegan paron da flugiloj sur siaj ŝultroj. Sed tio kio pli speciale apartigis ilin estis tiu longa nazo per kiu ilia vizaĝo estis ornamita, kaj ĉefe la uzo kiun ili faris de ĝi. Tiuj ĉi nazoj ne estis aliaĵoj ol bambuoj, longaj je kvin, ses, dek futojn(1), iuj rektaj, aliaj kurbaj, tiuj glataj, aliaj verukaj. Nu, estis sur ĉi tiuj aldonaĵoj, fiksitaj laŭ solida maniero, ke okazis ĉiuj iliaj ekzercoj de ekvilibro. Dekduo da tiuj ĉi adeptoj de la dio Tenguo kuŝiĝis sur la dorso, kaj iliaj kamaradoj venis petoladi sur iliaj nazoj, starantaj kiel fulmosuĉiloj, saltante, flirtante de tiu ĉi al tiu, kaj plenumante la plej nekredeblajn petolaĵojn.

Por fini, oni speciale anoncis al la publiko la homa piramido , en kiu kvindekkelke da Longaj-Nazoj devis imiti la "Ĉaron de Ĵaganato". Sed anstataŭ formi ĉi tiun piramidon prenante iliajn ŝultrojn kiel apogpunkton, la artistoj de la honorinda Batulkaro devis kuniĝi nur per siaj nazoj. Tamen unu el tiuj kiuj formis la bazon de la ĉaro forlasis la trupon, kaj ĉar sufiĉis esti fortika kaj lerta, Dirko estis elektita por anstataŭi lin.

Certe, la inda knabo sentis sin tute honta kiam, malĝoja memoro pri sia junaĝo, li estis surmetinta sian mezepokan kostumon, ornamitan de multkoloraj flugiloj, kaj kiam sesfuta nazo(1) estis almetita sur lia vizaĝo ! Sed ĉion enkalkulinte, ĉi tiu nazo estis lia vivrimedo, kaj li rezignaciis.

Dirko aperis sur la scenejon, kaj venis sin loki kun tiuj el siaj kolegoj kiuj devis reprezenti la bazon de la Ĉaro de Ĵaganato. Ĉiuj kuŝis sur la planko, kun la nazo starigita al la ĉielo. Iu dua sekcio de ekvilibristoj venis sin metis sur tiuj ĉi longaj aldonaĵoj, iu tria etaĝiĝis supren, poste iu kvara. Kaj sur ĉi tiuj nazoj kiuj sin tuŝis nur ĉe ilia pinto, baldaŭ leviĝis homa monumento ĝis la frisoj de la teatro.

Nu, la aplaŭdo duobliĝis, kaj la instrumentoj de la orkestro eksplodis kiel tiom da tondroj, kiam la piramido ŝanceliĝis, la ekvilibro rompiĝis, unu el la bazaj nazoj elŝovis sin, kaj la monumento disfalis kiel kartodomo…

Tio estis kulpo de Dirko kiu, forlasinte sian postenon, transirinte la planklumaron sen helpo de siaj flugiloj, kaj grimpinte ĉe la dekstra balkono, falis ĉe la piedoj de spektanto kriante : "Ha ! Mia mastro ! Mia mastro !"

- Vi ?

- Mi !

- Nu ! Tiuokaze, al la pasaĝerŝipo, knabo mia !…

Sro Fogg, Sino Auda, kiu akompanis lin, Dirko sin ĵetis tra la koridoroj ekster la kabanon. Sed tie ili trovis la honorindan Batulkaron, furioza, kiu postulis damaĝkompensojn pro "la rompitaĵo". Fileas Fogg kvietigis lian koleregon ĵetante al li manplenon da monbiletoj. Kaj je la sesa kaj duono, je la momento kiam ĝi estis forironta, Sro Fogg kaj Sino Auda metis la piedon sur la usonan vaporŝipon, sekvitaj de Dirko, kun flugiloj sur la dorso, kaj sur la vizaĝo ĉi tiun sesfutan nazon kiun li ne jam sukcesis elŝiri de sia vizaĝo !

1 La angla mejlo valoras proksimume 1.610 m, kaj 1 futo = ±0,3m.

Last edited: 15/09/2022

  • No ratings yet - be the first to rate this.

Add a comment