Ĉapitro XXII : En kiu Dirko vere vidas, ke eĉ ĉe la antipodoj, estas prudente havi iom da mono en la poŝo.

La Karnatiko, forlasinte Honkongon je la 7a de novembro, je la sesa kaj duono vespere, sin direktis plenvapore al la teritorioj de Japanio. Ĝi kunportis plenan ŝarĝon da varoj kaj pasaĝeroj. Du kajutoj de malantaŭo restis neokupataj. Estis tiuj kiuj estis rezervigitaj en la nomo de Sro Fileas Fogg.

La morgaŭan matenon, la homoj de la antaŭo povis vidi, ne sen ia surprizo, pasaĝeron, kun duone senreagaj okuloj, ŝanceliĝema irmaniero, taŭzita kapo, kiu eliris el la klappordo de la dua klaso kaj venis stumblante sidiĝi sur iun savbuon.

Tiu ĉi pasaĝero estis Dirko mem. Jen tio kio okazis.

Kelkajn momentojn post kiam Tubero foriris el la opiofumejo, du knaboj kunprenis Dirkon profunde dormanta, kaj kuŝigis lin sur la liton rezervitan por la fumantoj. Sed tri horojn pli poste, Dirko, persekutata ĝis en siaj inkubsonĝoj de fiksa ideo, vekiĝis kaj batalis kontraŭ la nekredebla ago de la narkotaĵo. La penso pri neplenumita devo skuis lian torporon. Li forlasis ĉi tiun liton de ebriuloj, kaj stumblante, apogante sin sur la muroj, falante kaj restariĝante, sed ĉiam kaj nerezisteble pelata de ia instinkto, li eliris el la opiofumejo, kriante kiel en sonĝo : “La Karnatiko ! La Karnatiko !"

La vaporŝipo estis tie fumanta, preta por foriri. Dirko devis nur fari kelkajn paŝojn. Li sin ĵetis sur la pastabulon, li trairis la pavezpordon kaj falis senanima ĉe la antaŭo, ĉe la momento kiam la Karnatiko malligis siajn ligŝnurojn.

Kelkaj maristoj, kutimuloj de ĉi tia sceno, malsuprenigis la kompatindan knabon en duaklasan kajuton, kaj Dirko vekiĝis nur la morgaŭa mateno, je cent kvindek mejloj(1) de la teritorioj de Ĉinio.

Tial, tiun matenon, Dirko troviĝis sur la ferdeko de la Karnatiko, kaj venis plenglute spiri la freŝajn ventetojn de la maro. Tiu ĉi pura aero malebriigis lin. Li komencis kolekti siajn ideojn kaj ne sukcesis tion senpene. Sed, fine, li rememoris la scenojn de la antaŭtago, la konfidencojn de Tubero, la opiofumejo, ktp.

- Evidentas, li diris al si, ke mi estis abomene ebria ! Kion diros Sro Fogg ? Ĉiuokaze, mi ne maltrafis la boaton, kaj tio estas la ĉefa afero.

Poste, pensante pri Tubero :

- Pri tiu, li diris al si, mi vere esperas ke ni estas liberigita de li, kaj ke li ne kuraĝis, post tio kion li proponis al mi, sekvi nin sur Karnatiko. Polica inspektoro, detektivo persekutanta mian mastron, akuzita pri tiu ŝtelo farita ĉe la Banko de Anglio ! Nu do ! Sro Fogg estas ŝtelisto kiel mi estas murdisto !

Ĉu Dirko devas diri ĉi tiujn aferojn al sia mastro ? Ĉu taŭgis informi lin pri la rolo ludata de Tubero en tiu ĉi afero ? Ĉu li ne pli bone farus atendi lian alvenon en Londonon, por diri al li ke agento de la metropola polico postsekvis lin ĉirkaŭ la mondo, kaj por ridi pri tio kun li ? Verŝajne jes. Ĉiukaze, konsiderinda demando. Plej urĝe, estis kuniĝi kun Sro Fogg kaj igi lin akcepti siajn pardonpetojn pro tiu ĉi malaprobinda konduto.

Dirko do ekstaris. La maro estis malkvieta, kaj la pasaĝerŝipo forte ruliĝis. La digna knabo, kun ankoraŭ malfirmaj kruroj, atingis lame la malantaŭon de la ŝipo.

Sur la ferdeko, li vidis neniun kiu aspektis kiel aŭ lia mastro aŭ Sino Auda.

- Nu, li eligis, Sino Auda ankoraŭ estas en la lito en ĉi tiu horo. Koncerne Sron Foggon, li estus trovinta kelkan vist-ludanton, kaj laŭ lia kutimo…

Tio dirata, Dirko malsupreniris al la salono. Sro Fogg ne estis tie. Dirko povis fari nur unu aferon : estis demandi al la ŝipkomisaro kiun kajuton okupis Sro Fogg. La ŝipkomisaro respondis al li ke li konis neniun pasaĝeron kun tiu nomo.

- Pardonu min, diris Dirko insistante. Temas pri ĝentlemano, alta, senesprima, malmulte komunikema, akompanata de juna virulino…

- Ni ne havas junulinon surŝipe, respondis la ŝipkomisaro. Cetere, jen la listo de pasaĝeroj. Vi povas konsulti ĝin.

Dirko konsultis la liston… La nomo de lia mastro ne troviĝis sur ĝi.

Li sentis kiel ekkapturnon. Poste ideo trapasis al li la cerbon.

- Ha tio ! Ĉu mi fakte estas sur Karnatiko ? li ekkriis.

- Jes, respondis la ŝipkomisaro.

- Sur vojo al Jokohamo ?

- Perfekte.

Dirko ricevis dum momento ĉi tiun timon esti trompinta sin pri la ŝipo ! Sed se li estis sur Karnatiko, li estis certa ke lia mastro ne troviĝis sur ĝi.

Dirko lasis sin fali en fotelon. Tio estis fulmobato. Kaj subite fariĝis la lumo en li. Li rememoris ke la forira horo de la Karnatiko estis plifruigita, ke li devas averti sian mastron, kaj ke li ne faris tion ! Estis do lia kulpo se Sro Fogg kaj Sino Auda maltrafis ĉi tiun foriron !

Lia kulpo, jes, sed ankoraŭ pli tiu de la perfidulo kiu, por apartigi lin de sia mastro, por reteni tiun ĉi en Hongkongo, ebriigis lin ! Ĉar li fine komprenis la manovron de la polica inspektoro. Kaj nun Sro Fogg, certe ruinigita, lia veto perdita, arestita, eble malliberigita !… Dirko, je tiu ĉi penso, ŝiris al si la harojn. Ha ! Se iam Tubero enfalis en liajn manon, kia revenĝo !

Fine, post la unua momento de afliktiĝo, Dirko reakiris sian memregon kaj studis la situacion. Ĝi estis malmulte enviinda. La franco troviĝis survoje al Japanio. Certa alveni tien, kiel li revenus de tie ? Li estis kun poŝoj malplenaj. Ne unu ŝilingon, ne unu pencon(2) ! Tamen, lia transiro kaj lia manĝaĵo surŝipe estis anticipe pagitaj. Li do havis kvin aŭ ses tagojn antaŭ si por decidiĝi. Se li manĝis kaj trinkis dum ĉi tiu ŝipirado, tio ne povas esti priskribita. Li manĝis por sia mastro, por Sino Auda kaj por si mem. Li manĝis kvazaŭ Japanio, kie li baldaŭ alteriĝos, estintus dezerta lando, senprovizita da manĝebla substanco.

La 13an, dum la matena tajdo, la Karnatiko eniris en la havenon de Jokohamo.

Ĉi tiu punkto estas grava haveno de Pacifiko, kie haltas ĉiuj vaporŝipoj uzataj en la servo de la poŝtoficejo kaj de la vojaĝantoj inter Nordameriko, Ĉinio, Japanio kaj la insuloj de Malajzio. Jokohamo situas en la golfeto mem de Edo, mallonge de ĉi tiu grandega urbo, dua ĉefurbo de la japana imperio, antaŭe rezidloko de la Ŝoguno, je la tempo kiam ĉi tiu civila imperiestro ekzistis, kaj rivalo de Mijako, la granda urbo kien loĝas la mikado, eklezia imperiestro, ido de la dioj.

La Karnatiko venis loki sin ĉe la kajo de Jokohamo, apud la ĝetoj de la haveno kaj la magazenoj de la doganejo, meze de multnombraj ŝipoj apartenantaj al ĉiuj nacioj.

Dirko metis piedon, sen ia ajn entuziasmo, sur ĉi tiun tiel strangan teron de la Filoj de la Suno. Li havis nenion pli bonan por fari ol preni hazardon kiel gvidanton, kaj sencele vagi tra la stratoj de la urbo.

Dirko unue sin trovis en absolute eŭropa urbo, kun domoj kun malaltaj fasadoj, ornamitaj de verandoj, sub kiuj disvolviĝis elegantaj peristiloj, kaj kiuj kovris per siaj stratoj, siaj placoj, siaj dokoj, siaj staploj, la tutan spacon entenitan de la promontoro de la Traktato ĝis la rivero. Tie, kiel en Hongkongo, kiel en Kalkato, svarmis konfuzaĵo da homoj el ĉiuj rasoj, usonanoj, angloj, ĉinoj, nederlandanoj, komercistoj pretaj vendi ĉion kaj aĉeti ĉion, inter kiuj la franco sin trovis tiel fremda kiel se li estintus ĵetita en la landon de la Hotentotoj.

Dirko ja havis rimedon : ĝi estis rekomendi sin ĉe la francaj aŭ anglaj konsulaj agentoj establitaj en Jokohamo; sed mallogis al li rakonti sian historion, tiel intime interplektitan kun tiu de sia mastro, kaj antaŭ ol veni al tio li deziris esti elĉerpinta ĉiujn aliajn ŝancojn.

Do, post esti trapasinta la eŭropan parton de la urbo, sen tio ke hazardo iel servis al li, li eniris en la japanan parton, decidita, se necesis, antaŭenpaŝi ĝis Edo.

Tiu indiĝena porcio de Jokohamo estas nomita Benteno, laŭ la nomo de mar-diino adorata sur la najbaraj insuloj. Tie estis videblaj admirindaj aleoj de abioj kaj cedroj, sanktaj pordegoj kun stranga arkitekturo, pontoj kaŝitaj meze de bambuoj kaj kanoj, temploj ŝirmataj sub la grandega kaj melankolia branĉaro de jarcentaj cedroj, bonzejoj funde de kiu vegetis pastroj de budhismo kaj la adeptoj de la religio de Konfuceo, senfinaj stratoj kie oni povus kolekti rikolton da infanoj kun rozaj vizaĝkoloroj kaj ruĝaj vangoj, etaj bonuloj kiujn oni kredus eltranĉitaj el iu indiĝena kaŝilo, kaj kiuj flirtis meze de pudeloj kun mallongaj kruroj kaj de flavecaj katoj, sen vosto, tre pigraj kaj tre karesemaj.

Sur la stratoj estis nur svarmo, senĉesaj iro-reiroj : bonzoj procesie pasantaj frapante siajn monotonajn tamburinojn, doganaj aŭ policaj oficistoj kun pintaj ĉapoj inkrustitaj de lako kaj portantaj du sabrojn ĉe sia zono, soldatoj vestitaj per bluaj katunoj kun blankaj strioj kaj armitaj de perkutfusiloj, armuloj de la mikado envolvitaj en sia kamizolo el silko kun maŝkuto kaj maŝkiraso, kaj multaj aliaj soldatoj el ĉiuj rangoj, ĉar en Japanio, la profesio de soldato estas tiom estimata kiom malestimata en Ĉinio. Poste, kvestantaj fratoj, pilgrimantoj en longaj roboj, simplaj civiluloj kun glataj ebonnigraj haroj, dikaj kapoj, longaj bustoj, gracilaj kruroj, malmulte alta staturo, vizaĝkoloroj de la malhelaj nuancoj de kupro ĝis la nehela blanko, sed neniam flava kiel tiu de la Ĉinoj, de kiuj la Japanoj esence malsimilas. Fine, inter la kaleŝoj, la palankenoj, la ĉevaloj, la portistoj, la velĉarumoj, la "norimonoj(3)" kun lakitaj muroj, la ŝvelmolaj "kangoj(4)", veraj portlitoj el bambuo, oni vidis cirkuli per mallongaj paŝoj de siaj piedetoj surmetitaj de ŝuoj el tolo, de sandaloj el pajlo aŭ de ornamitaj lignaj getaoj, kelkaj malmulte beletaj virinoj migdalokulaj, kun senreliefaj brustoj, laŭmode nigrigitaj dentoj, sed elegante surhavantaj la nacian veston, la "kimonon", specon de ĉambra robo krucita per skarpo el silko, kies la larĝa zono floris malantaŭe en ekstravaganca nodo, kiun la modernaj parizaninoj ŝajnas esti pruntita de la Japaninoj.

Dirko promenis dum kelkaj horoj meze de tiu ĉi diverskolora homamaso, ankaŭ rigardante la strangajn kaj riĉegajn butikojn, la bazarojn kie amasiĝas la tuta brilaĵeto de la japana juvelarto, la "restoraciojn" ornamitaj de flagrubandoj kaj standardoj, en kiuj estis malpermesate al li eniri, kaj tiujn teejojn kie oni estas plentase trinkebla la bonodora varma akvo, kun "sakeo", likvoro eltirita el fermentanta rizo, kaj tiujn komfortajn fumejoj kie oni fumas tre fajnan tabakon, kaj ne opion kies uzado estas preskaŭ nekonata en Japanio.

Poste Dirko sin trovis en la kampoj, meze de grandegaj rizkampoj. Tie disfloris, kun floroj kiuj elverŝis siajn lastajn kolorojn kaj siajn lastajn parfumojn, brilaj kamelioj, portataj ne plu de arbetoj, sed de arboj, kaj en la ĉirkaŭbaraĵoj el bambuoj, ĉerizujoj, prunujoj, pomarboj, kiujn la indiĝenoj kultivas prefere pro iliaj floroj ol pro iliaj fruktoj, kaj kiujn grimacantaj manekenoj, krude koloritaj turnokrucoj defendas kontraŭ la bekoj de paseroj, kolomboj, korvoj kaj aliaj voremaj birdoj. Ne unu majesta cedro kiu ne gastigu iun grandan aglon; ne unu plorsaliko kiu ne ŝirmu per sia foliaro ian ardeon melankolie starantan sur unu kruro; fine, ĉie kornikoj, anasoj, nizoj, sovaĝaj anseroj, kaj grandnombre da tiuj gruoj kiujn la Japanoj nomas "Moŝtoj" kaj kiuj simbolas por ili longvivecon kaj feliĉon.

Tiel vagante, Dirko ekvidis kelkajn violojn inter la herboj : "Bone ! li diris, jen mia vespermanĝo".

Sed flarinte ilin, li trovis neniun parfumon en ili.

"Neniun ŝancon !" li pensis.

Certe, la honesta knabo antaŭkalkule matenmanĝis tiom abunde kiom li kapablis antaŭ ol foriri el Karnatiko; sed post unutaga promenado li sentis sin kun stomako tre malplena. Li bone rimarkis ke ŝafoj, kaproj aŭ porkoj tute mankis sur la montraj bretoj de la indiĝenaj buĉistoj, kaj ĉar li sciis ke estas sakrilegio mortigi bovojn, nur rezervitajn por la bezonoj de agrokulturo, li konkludis ke viando estis malofta en Japanio. Li ne eraris; sed pro manko de buĉita viando, lia stomako tre bone kontentiĝus kun kvaronoj de apro aŭ de damao, kun perdrikoj aŭ koturnoj, kun kortobirdoj aŭ fiŝoj, per kiuj la Japanoj sin nutras preskaŭ ekskluzive kun la produktaĵo de la rizkampoj. Sed li devis kaŝi malbenon kaj fari bonan mienon, kaj prokrastis ĝis la morgaŭo la zorgon provizi lin per manĝaĵo.

Noktiĝis. Dirko eniris en la indiĝenan urbon, kaj li vagis tra la stratoj meze de la multkoloraj lanternoj, rigardanta la grupojn de amuzistoj plenumi siajn prestiĝajn spektaĵojn, kaj la astrologojn sub la plena vento kiuj kolektis la homamason ĉirkaŭ siaj lornoj. Poste li revidis la rodon, punktitan de la lumoj de fiŝkaptistoj, kiuj altiris la fiŝon per la brilo de flamiĝantaj rezinoj.

Fine la stratoj senhomiĝis. Anstataŭ la homamaso sin sekvis la rundo de la policistoj. Tiuj ĉi oficistoj, en siaj belegaj kostumoj kaj meze de sia sekvantaro, aspektis kiel ambasadoroj, kaj Dirko gaje ripetis ĉiufoje kiam li renkontis iun pompan patrolon : "Nu do, bone ! Ankoraŭ iu japana ambasado kiu foriras al Eŭropo !"

1 La angla mejlo valoras proksimume 1.610 m, kaj 1 futo = ±0,3m.

2 1 ŝilingo = 1/20 de pundo(1), kaj 1 penco = 1/20 de ŝilingo.

3 Mi ne trovis tradukon sed ĝi estas en Japanio, palankeno portata per bambuaj bastonoj.

4 Mi denove ne trovis tradukon sed la verkisto klarigis ĝin en la teksto tuj poste.

Last edited: 07/09/2022

  • No ratings yet - be the first to rate this.

Add a comment