Ĉapitro XXI : En kiu la posedanto de la "Tangadero" vere riskas perdi premion de ducent pundoj.

Estis aventura marvojaĝo, tiu ĉi navigado de okcent mejloj(1), sur boato de dudek toneloj(2), kaj ĉefe en ĉi tiu periodo de la jaro. Ili ĝenerale estas malbonaj, tiuj maroj de Ĉinio, submetataj al teruraj ventopuŝoj, precipe dum la ekvinoksoj, kaj ni estis ankoraŭ dum la unuaj tagoj de novembro.

Evidente estus la avantaĝo de la piloto veturigi siajn pasaĝerojn ĝis Jokohamo, ĉar li estis tiom pagita potage. Sed lia senprudenteco estintus granda provi tian ŝipiradon en ĉi tiaj kondiĉoj, kaj jam estis aŭdaca, se ne troriskema, ago iri ĝis Ŝanhajo. Sed Johano Perbulko havis fidon pri sia Tangadero, kiu velis sur la marondoj kiel mevo, kaj eble li ne malpravis.

Dum la lastaj horoj de tiu ĉi tago, la Tangadero navigis en kapricaj trapasejoj de Honkongo, kaj laŭ ĉiuj irmanieroj, plej proksime aŭ ventposte, ĝi admirinde reagis.

- Mi ne bezonas, piloto, diris Fileas Fogg ĉe la momento kiam la skuno veturis en marmezo, rekomendi al vi la plej altan rapidecon kiel eble.

- Via moŝto metu sian fidon sur mi, respondis Johano Perbulko. Koncerne la velojn, ni kaptas ĉion kion la vento permesas kapti. Niaj bonedoj nenion aldonus al tio, kaj servus nur por mishelpi la boaton ĝenante ĝian progreson.

- Estas via metio, ne mia, piloto, kaj mi fidas vin.

Fileas Fogg, kun la korpo rekta, la kruroj disigitaj, ekvilibra kiel maristo, sen grumbli rigardis la malkvietan maron. La juna virino, sidanta malantaŭe, sentis sin kortuŝita kontemplante ĉi tiun oceanon, jam mallumigitan de la krepusko, kiun ŝi frontis sur malfortika boato. Super lia kapo etendiĝis la blankaj veloj, kiuj kunportis ŝin en la spacon kiel grandaj flugiloj. La skuno, pelata de la vento, ŝajnis flugi en la aero.

Nokto venis. La luno komencis sian unuan kvaronon, kaj ĝia nesufiĉa lumo estis baldaŭ estingota de la nebuloj de la horizonto. Nuboj alglitis de oriento kaj jam invadis parton de la ĉielo.

La piloto metis siajn poziciajn lumojn, nepre necesenda antaŭzorgado en tiuj multe trapasataj maroj en la ĉirkaŭaĵoj de la albordiĝejoj. Ŝipkolizioj ne estis maloftaj ĉi tie, kaj per la rapideco per kiu ĝi estis pelata, la skuno rompiĝus ĉe la plej eta albato.

Tubero revis ĉe la antaŭo de la boato. Li flankstaris, sciante Foggon el malmulte babilema naturo. Cetere, li malinklinis paroli kun ĉi tiu viro, kies servojn li akceptis. Li ankaŭ pensis pri la estonteco. Tio ŝajnis al li certa ke sinjoro Fogg ne haltus en Jokohamo, ke li tuj prenos la vaporŝipon al San-Francisko por atingi Amerikon, kies vasta spaco certigos al li senpunecon kun sekureco. La plano de Fileas Fogg ŝajnis al li oni ne povas pli simpla.

Anstataŭ enŝipiĝi en Anglio por Usono, kiel vulgara fripono, ĉi tiu Fogg faris la grandan rondiron kaj transiris tri kvaronojn de la terglobo, por atingi pli sekure la amerikan kontinenton, kie li trankvile manĝus la milionon de la Banko, post esti devojiganta la policon. Sed tuj sur la grundo de la Unio, kion farus Tubero ? Ĉu li forlasus ĉi tiun viron ? Ne, centoble ne ! Kaj ĝis kiam li akirus ekstradician akton, li laŭpaŝe sekvus lin. Ĝi estis lia devo, kaj li plenumus ĝin ĝis la fino. Ĉiuokaze feliĉa cirkonstanco okazis : Dirko ne plu estis apud sia mastro, kaj ĉefe, ne plu aŭdis la konfidencoj de Tubero, gravis ke mastro kaj servisto neniam plu revidu unu la alian.

Fileas Fogg, ankaŭ li, ne estis sen pensi pri sia servisto, tiel strange malaperinta. Post bona pripenso, ne ŝajnis al li neeble ke, sekve de miskompreno la kompatinda knabo enŝipiĝis sur la Karnatikon ĉe la lasta momento. Tio estis ankaŭ la opinio de Sino Auda, kiu profunde bedaŭris tiun ĉi honestan serviston, al kiu ŝi tiom ŝuldis. Povus do okazi ke ni retrovus lin en Jokohamo, kaj se la Karnatiko transportintus lin tien, estus facile ekscii tion.

Ĉirkaŭ la deka la venteto komencis plifortiĝi. Eble estus prudente rifi, sed la piloto, post esti zorge observinta la staton de la ĉielo, lasis la velaron tiel kiel ĝi estis aranĝita. Cetere, la Tangadero admirinde portis la velon, havante profundan enakviĝon, kaj ĉio estis preta por rapide malhisi, okaze de skualo.

Je noktomezo, Fileas Fogg kaj Sino Auda malsuprenris en la kajuton. Tubero estis antaŭirinta ilin tien, kaj etendis sin en unu el la alkovoj. Pri la piloto kaj liaj viroj, ili restis dum la tuta nokto sur la ferdeko.

Morgaŭon, la 8an de novembro, ĉe la sunleviĝo, la skuno vojaĝis pli ol cent mejlojn(1). La logo, ofte ĵetata, indikis ke ŝia averaĝa rapideco estis inter ok kaj naŭ mejloj hore(1). La Tangadero havis largventon en siaj veloj, kiuj ĉiuj estis hisitaj, kaj ĝi atingis per tiu ĉi irmaniero sian maksimuman rapidecon. Se la vento tenus en tiuj kondiĉoj, la fortunoj favorus ĝin.

La Tangadero, dum tiu tuta tago, ne senteble malproksimiĝis de la marbordo, kies fluoj favoris al ĝi. Tiu ĉi bordo estis je maksimume kvin mejloj(1) ĉe ĝia baborda flanko, kaj ĝi, neregule konturita, foje aperis tra kelkaj ĉielaj heliĝoj. La vento venanta de la tero, la maro estis pli kvieta pro tio mem; favora cirkonstanco por la skuno, ĉar la boatoj kun malgranda tonelo(2) suferas ĉefe pro la ŝvelondo kiu rompas ilian rapidon, kiu "mortigas ilin", por uzi la maran esprimon.

Ĉirkaŭ tagmezo, la venteto iomete malfortiĝis kaj puŝis sudorienten. La piloto etendigis la bonedojn; sed post du horoj necesis ferli ilin, ĉar la vento denove plifortiĝis.

Sro Fogg kaj la junulino, tre feliĉe rezistema al marmalsano, apetite manĝis la konservaĵojn kaj la biskviton de la ŝipo. Tubero estis invitita partopreni en ilia manĝado kaj devis akcepti, bone scianta ke estis tiel necese pezigi stomakojn kiel boatojn, sed tio ofendis lin ! Vojaĝi je la kosto de tiu ĉi viro, nutri sin per liaj propraj porvivaĵoj, li taksis tion kiel malmulte lojalan manieron. Li tamen manĝis, rapide, estas vere, sed fine li manĝis.

Tamen, tuj ĉi tiu manĝo finiĝinta, li pensis devi aparte rilati kun sinjoro Fogg, kaj li diris al li : "Sinjoro…"

Tiu ĉi "sinjoro" dolorigis al li la langon, kaj li detenis sin por ne kapti ĉe la kolumo tiun ĉi "sinjoron !"

- Sinjoro, vi estis tre komplezema proponinte al mi transiron sur via ŝipo. Sed, kvankam miaj vivrimedoj ne permesas al mi agi samabunde kiel vi, mi deziras pagi mian pagoparton…

- Ni ne parolu pri tio, sinjoro, respondis Sro Fogg.

- Sed jes, mi volas…

- Ne, sinjoro, ripetis Fogg per tono kiu ne akceptis rebaton. Ĉi tio eniras en la ĝeneralaj kostoj !

Tubero kliniĝis, li sufokiĝis, kaj irante kuŝiĝi sur la antaŭan ferdekon de la skuno, li ne plu diris vorton dum la tuta tago.

Tamen ni iris rapide. Johano Perbulko estis esperplena. Plurfoje li diris al Sro Fogg ke ni ĝustatempe alvenos en Ŝanhajo. Sro Fogg simple respondis ke li kalkulas kun tio. Cetere, la tuta ŝipanaro de la skuneto fervoris pri tio. La gratifiko allogis ĉi tiujn bravulojn. Tial, ne iu ŝkoto kiu ne estis zorge streĉita ! Ne iu velo kiu ne estis vigle firmigita ! Ne iu joro kiun oni povus riproĉi al la stiristo ! Oni ne pli severe navigintus en regatto de la Reĝa-Jakto-Klubo.

Vespere la piloto kalkulis per logo vojiron de ducent dudek mejloj(1) de Honkongo, kaj Fileas Fogg povis esperi ke alvenante en Jokohamon, li havos neniun malfruon por enskribi en sia programo. Tiel do la unua serioza malhelpaĵo kiun li travivis ekde sia foriro de Londono, verŝajne farus neniun damaĝon al li.

Dum la nokto, ĉirkaŭ la unuaj horoj de mateno, la Tangadero fakte eniris en la Tajvanan markolon, kiu apartigas la grandan insulon Formoso de la ĉina marbordo, kaj ĝi tratranĉis la tropikon de Kankro. La maro estis tre malglata en tiu ĉi markolo, plena de kirloj formitaj de la kontraŭfluoj. La skuno multe lacigis. La mallongaj marondoj rompis ĝian iradon. Fariĝis tre malfacile staradi sur la ferdeko.

Ĉe la tagiĝo, la vento denove plifortiĝis. Estis en la ĉielo la ŝajno de ventoblovo. Cetere, la barometro signalis baldaŭan ŝanĝon de la atmosfero; ĝia taga funkciado estis neregula, kaj la hidrargo kaprice oscilis. Ni vidis ankaŭ la maron leviĝi ĉe la sudoriento laŭ longaj ŝvelondoj "kiuj sentigis ŝtormon". La antaŭtagon, suno subiris en ruĝa nebulo, meze de la fosforeskaj scintiladoj de la oceano.

La piloto longe ekzamenis ĉi tiun malbonan aspekton de la ĉielo kaj murmuris inter siaj dentoj aferojn malmulte kompreneblajn. Ĉe iu momento, sin trovanta apud sia pasaĝero : "Ĉu ni povas ĉion diri al via moŝto ?" li diris mallaŭte.

- Ĉion, respondis Fileas Fogg.

- Nu, ni baldaŭ havos ventopuŝon.

- Ĉu ĝi venos de nordo aŭ de sudo ? demandis simple Sro Fogg.

- De sudo. Vidu. Ĝi estas tajfono kiu prepariĝas !

- Konsentite pri tajfuno de sudo, ĉar ĝi puŝos nin en taŭgan direkton, respondis Sro Fogg.

- Se vi tiel akceptas ĝin ! rebatis la piloto, mi ne pli havas por diri.

La antaŭsentoj de Johano Perbulko ne trompis lin. En malpli antaŭa tempo de la jaro la tajfuno, laŭ la dirmaniero de fama meteologo, estus fluanta kiel luma kaskado de elektraj flamoj, sed dum la vintra ekvinokso oni povis timi ke ĝi fortege furiozu.

La piloto anticipe faris disponojn. Li faris ferli ĉiujn velojn de la skuno kaj malsuprenigi la jardojn sur la ferdekon. La gafoj estis demetitaj. Oni formetis la bumon. La pordotabuloj estis zorge fermitaj. Ne unu guto da akvo povis de tiam penetri en la ŝelon de la boato. Ununura triangula velo, ŝtormovelo el fortika tolo, estis hisita kiel stajvelo, por konservi la skunon laŭvente. Kaj ni atendis.

Johano Perbulko instigis siajn pasaĝerojn malsupreniri en la kajuton; sed, en malvasta spaco, preskaŭ senigita je aero, kaj pro la skuadoj de la ŝvelondoj, ĉi tiu trudizolado havis nenion agrablan. Nek Sro Fogg, nek Sino Auda, nek Tubero mem konsentis forlasi la ferdekon.

Ĉirkaŭ la oka, la skualo kun pluvego kaj blovego falis sur la ŝipon. Nur per sia peceto da tolo, la Tangadero estis puŝata kiel plumo de tiu ĉi vento, pri kiu ni ne povas doni precizan ideon, kiam ĝi ŝtorme blovas. Kompari ĝian rapidecon kun la kvarobla rapideco de lokomotivo plenvapore pelata, estus manki al la vero.

Dum la tuta tago, la boato tiel kuris al la nordo, forportata de la monstraj marondoj, feliĉe konservante la rapidecon egalan al ilia. Dudekfoje ĝi estis preskaŭ inundata de iu el tiuj akvomontoj kiuj leviĝis malantaŭe; sed lerta ekŝanĝo de la direkto, donita de la piloto, evitis la katastrofon. La pasaĝeroj estis kelkfoje tute kovritaj de la marŝprucaĵoj kiujn ili filozofe ricevis. Tubero sendube grumblis, sed la kuraĝega Auda, kun okuloj fiksitaj sur sia kunulo, kies sinregadon ŝi povis nur admiri, sin montris inda je li kaj maltimis la ŝtormon ĉe lia flanko. Koncerne Fileason Foggon, ŝajnis ke tiu ĉi tajfuno partoprenis en lia programo.

Ĝis tiam la Tangadero ĉiam vojiris norden; sed ĉirkaŭ vespere, kiel oni povis timi tion, la vento turniĝanta je tri kvaronoj, puŝis nordokcidente. La skuno, tiam submetante sian flankon al la marondo, estis terure skuata. La maro batis ĝin per furiozo bone taksita por timigi, kiam oni ne scias per kiu solideco ĉiuj partoj de konstruaĵo estas kunligitaj inter si.

Dum la nokto, la ŝtormo ankoraŭ kreskis. Vidante la mallumon estiĝi, kaj en la mallumiĝo kreski la turmenton, Johano Perbulko travivis akrajn maltrankvilojn. Li demandis al si ĉu ne tempus malstreĉi, kaj li konsultis sian skipon.

Konsultinte siajn virojn, Johano Perbulko alproksimiĝis al Sro Fogg kaj diris al li :

- Mi kredas, via moŝto, ke ni bone farus aliri al unu el la havenoj de la marbordo.

- Ankaŭ mi kredas tion, respondis Fileas Fogg.

- Ha ! eligis la piloto, sed kiu ?

- Mi konas nur unu, respondis trankvile Sro Fogg.

- Kaj ĝi estas !…

- Ŝanhajo.

Per ĉi tiu respondo, la piloto unue estis dum kelkaj momentoj, sen kompreni tion kion ĝi signifis, tion kion ĝi enhavis da obstineco kaj tenaceco. Poste li ekkriis :

- Nu jes ! Via moŝto pravas. Al Ŝanhajo !

Kaj la direkto de la Tangadero estis firme tenata al la nordo.

Vere terura nokto ! Estis miraklo ke la skuneto ne renversiĝis. Dufoje ĝi ekriskis, kaj ĉio surŝipe estus forigita, se la rimenoj mankintus. Sino Auda estis rompita, sed ŝi ne aŭdigis sian plendon. Pli ol unufoje Sro Fogg devis sin ĵetegi al ŝi por ŝirmi ŝin kontraŭ la perforto de la marondoj.

La tago reaperis. La ŝtormo ankoraŭ furiozis kun ekstrema kolero. Tamen, la vento reblovis al la sudoriento. Ĝi estis favora ŝanĝo, kaj la Tangadero denove navigis sur ĉi tiu malkvieta maro, kies marondoj tiam koliziis kun tiuj kiujn la nova ventrozo kaŭzis. Pro tio estis ekbato de kontraŭŝvelondoj kiuj dispecigintus malpli solide konstruitan boaton.

De tempo al tempo, ni videtis la marbordon tra la ŝiritaj nebuloj, sed ne unu ŝipo videbla. La Tangadero estis sola por marmeze navigi.

Tagmeze okazis kelkaj simptomoj de kvietiĝo kiu, dum la malleviĝo de la suno ĉe la horizonto, pli klare evidentiĝis.

De la mallonga tempodaŭro de la ŝtormo estiĝis ĝia fortego mem. La pasaĝeroj, absolute rompitaj, povis iom manĝi kaj iom ripozi.

La nokto estis relative trankvila. La piloto restarigis siajn velojn ĉe la malalta refo. La rapideco de la boato estis konsiderinda. La morgaŭon, la 11an, je la tagiĝo, post rekono de la marbordo, Johano Perbulko povis aserti ke ni ne estis je cent mejlojn(1) de Ŝanhajo.

Cent mejlojn(1), kaj restis nur tiu tago por fari ilin ! Estis la vespero mem kiam Sro Fogg devis alveni en Ŝanhajon, se li ne volis maltrafi la foriron de la vaporŝipo al Jokohamo. Sen tiu ĉi ŝtormo, dum kiu li perdis plurajn horojn, li ne estus en ĉi tiu momento je tridek mejlojn(1) de la haveno.

La venteto videble malfortiĝis, sed feliĉe la maro mildiĝis kun ĝi. La skuno sin kovris per tolo. Bonedoj, stajveloj, kromĵiboj, ĉio efikis, kaj la maro ŝaŭmis sub la steveno.

Tagmeze la Tangadero ne estis je pli ol kvardek kvin mejlojn(1) de Ŝanhajo. Restis ankoraŭ al li ses horoj por atingi ĉi tiun havenon antaŭ la foriro de la vaporŝipo al Jokohamo.

La timoj surŝipe estis viglaj. Ni volis ĉiakoste sukcesi. Ĉiuj, krom Fileas Fogg sendube, sentis siajn korojn batadi pro malpacienco. Necesis ke la skuneto konservu mezrapidecon je naŭ mejlojn hore(1), kaj la vento daŭre malfortiĝis ! Ĝi estis nekonstanta venteto, kapricaj ekblovoj alvenantaj de la marbordo. Ili pasis, kaj la maro glatiĝis tuj post ilia pasado.

Tamen la boato estis tiel malpeza, ĝiaj veloj altaj, el fajna ŝtofo, tiel bone kolektis la petolajn ventetojn, ke, helpe de la fluo, je la sesa, Johano Perbulko kalkulis nur dek mejlojn(1) ĝis la rivero de Ŝanhajo, ĉar la urbo mem situas je distanco de almenaŭ dek du mejloj(1) almonte de la elfluejo.

Je la sepa ni estis ankoraŭ je tri mejlojn(1) de Ŝanhajo. Timiga sakraĵo eliĝis el la lipoj de la piloto… La premio de ducent pundoj(3) evidente eskapos de li. Li rigardis Sron Foggon. Sro Fogg estis senesprima, kaj tamen lia tuta riĉaĵo estis metita en la ludon en ĉi tiu momento…

En ĉi tiu momento ankaŭ, longa nigra spindelo, kronita de fumnubo, aperis ĉe la akvonivelo. Ĝi estis la amerika pasaĝerŝipo kiu eliris laŭ la reglamenta horo.

- Malbeno ! ekkriis Johano Perbulko kiu forpuŝis la stirilon per senespera brako.

- Signaloj ! simple diris Fileas Fogg.

Malgranda bronza kanono etendiĝis ĉe la antaŭo de la Tangadero. Ĝi estis uzata por fari signalojn dum nebula vetero.

La kanono estis ŝargita ĝis la faŭko, sed ĉe la momento kiam la piloto estis almetonta ardan karbon sur la aperturon :

- La flago duonhisita, diris Sro Fogg.

La flago estis hisata al duonmasto. Tio estis signalo de senhelpeco, kaj ni povis esperi ke la usona pasaĝerŝipo, ekvidante tion, modifus dummomente sian direkton por kuniĝi kun la boato.

- Pafu ! diris Sro Fogg.

Kaj la eksplodbruo de la eta bronza kanono aŭdigis en la aero.

1 La angla mejlo valoras proksimume 1.610 m, kaj 1 futo = ±0,3m.

2 La internacia tonelo valoras 2,83 m3.

3 Laŭ mi, en 2020, 1 tiama pundo valorus ±9€

Last edited: 07/09/2022

  • No ratings yet - be the first to rate this.

Add a comment