Créer un site internet

Ĉapitro XX : En kiu Tubero rekte konatiĝas kun Fileas Fogg.

Dum tiu ĉi sceno kiu eble tiel serioze endanĝerigos lian estontecon, Sro Fogg akompananta Sinon Audan, promenis tra la stratoj de la angla urbo. Ekde kiam Sino Auda akceptis lian proponon konduki ŝin ĝis Eŭropo, li certe pensis pri ĉiuj detaloj kiujn enhavas tiel longa vojaĝo. Ke iu anglo kiel li ĉirkaŭiras tra la mondo kun unu sako enmane, tio estas akceptebla; sed iu virino ne povis entrepreni similan travojaĝon sub ĉi tiuj kondiĉoj. Pro tio, bezono aĉeti la necesajn vestaĵojn kaj objektojn por la vojaĝo. Sro Fogg plenumis sian taskon kun la trankvileco kiu karakterizis lin, kaj ĉe ĉiuj pretekstoj aŭ obĵetoj de la juna vidvino, konfuzita pro tiom da komplezo : "Estas en la intereso de mia vojaĝo, estas en mia programo", li konstante respondis.

La aĉetoj faritaj, Sro Fogg kaj la juna virino revenis al la hotelo kaj manĝis ĉe la komuna tablo, kiu estis riĉe servata. Poste Sino Auda, iom laca, reiris en sian apartamento, post esti "anglamaniere" preminta la manon de sia flegman savanton.

La honorinda ĝentlemano, li, absorbiĝis dum la tuta vespero en legado de "La Tempoj" kaj de "La Ilustritaj Londonaj Novaĵoj".

Se li estintus homo maltrankviliĝanta pri io, tio estintus pro tute ne vidi sian serviston aperi ĉe la enlitiĝa tempo. Sed, sciante, ke la pasaĝerŝipo al Jokohamo ne devis forlasi Honkongon antaŭ la morgaŭo matene, li ne pli zorgis pri tio. La morgaŭon, Dirko tute ne venis al la sonorilvoko de Sro Fogg.

Tio kion pensis la honorinda ĝentlemano eksciante ke lia servisto ne revenis en la hotelon, neniu povintus diri tion. Sro Fogg kontentiĝis prenante sian sakon, informigis Sinon Audan kaj sendis serĉi palankenon.

Estis tiam la oka, kaj la alta tajdo de kiu la Karnatiko devis profiti por eliri el la pasejoj, estis kalkulita por la naŭa kaj duono.

Kiam la palankeno alvenis al la pordo de la hotelo, Sro Fogg kaj Sino Auda eniris en tiun ĉi komfortan veturilon, kaj la pakaĵoj sekvis malantaŭe en ĉarumo.

Duonhoron pli poste, la vojaĝantoj malsupreniris sur la enŝipiĝan kajon, kaj tie Sro Fogg eksciis ke la Karnatiko foriris ekde la antaŭtago.

Sro Fogg, kiu esperis samtempe trovi kaj la vaporŝipon kaj sian serviston, povis nur malhavi unun kaj la alian. Sed neniu signo de elreviĝo aperis sur lia vizaĝo, kaj ĉar Sino Auda timete rigardis lin, li kontentiĝis respondi : "Estas incidento, sinjorino, nenio pli".

En ĉi tiu momento, persono kiu atente observis lin, alproksimiĝis al li. Estis la inspektoro Tubero, kiu salutis lin kaj diris : "Ĉu vi ne estas kiel mi, sinjoro, unu el la pasaĝeroj de la Ranguno, alveninta hieraŭ ?"

- Jes, sinjoro, seke respondis Sro Fogg, sed mi ne havas la honoron…

- Pardonu min, sed mi kredis trovi ĉi tie vian serviston.

- Ĉu vi scias kie li estas, sinjoro ? Vigle demandis la juna virino.

- Kio ! respondis Tubero, ŝajnigante surprizon, ĉu li ne estas kun vi ?

- Ne, respondis Sino Auda. Ekde hieraŭ, li ne reaperis. Ĉu li enŝipiĝintus sen ni surŝipe de la Karnatiko ?

- Sen vi, sinjorino ?… respondis la agento. Sed, pardonu mian demandon, ĉu vi do planis foriri per ĉi tiu pasaĝersoŝipo ?

- Jes sinjoro.

- Ankaŭ mi, sinjorino, kaj vi vidas min tre elrevigita. La Karnatiko, fininte siajn riparojn, foriris el Hongkongo dek du horojn pli frue sen informi iun ajn, kaj nun necesas atendi dum ok tagoj por la venonta foriro !

Eldirante ĉi tiujn vortojn, "ok tagoj", Tubero sentis sian koron salti pro ĝojo. Ok tagoj ! Fogg retenata dum ok tagoj en Honkongo ! Ni havus tempon por ricevi la arestmandaton. Fine, la sorto montriĝis por la reprezentanto de la leĝo.

Juĝu do pri la klabobato kiun li ricevis, kiam li aŭdis Fileas Fogg diri per sia trankvila voĉo : "Sed estas aliaj ŝipoj ol la Karnatiko, ŝajnas al mi, en la haveno de Hongkongo".

Kaj Sro Fogg, proponante sian brakon al Sino Auda, sin direktis al la dokoj serĉante tuj forirontan ŝipon.

Tubero, konsternita, sekvis. Oni dirintus ke fadeno ligis lin al ĉi tiu viro.

Tamen, sorto ŝajnis vere forlasi tiun kiun ĝi tiel bone servis ĝis tiam. Fileas Fogg, dum tri horoj, trairis la havenon ĉiudirekten, decida, se necese, lui ŝipon por transporti lin al Jokohamo; sed li vidis nur ŝipojn dum ŝarĝado aŭ malŝarĝado, kaj kiuj, sekve, ne povis ekveturi. Tubero rekomencis esperi.

Tamen Sro Fogg ne konsterniĝis, kaj li estis daŭrigonta siajn serĉadojn, eĉ se li devis iri ĝis Makao, kiam li estis alpaŝita de maristo sur la antaŭhaveno.

- Via moŝto serĉas boaton ? diris al li la maristo senvestigante sian kapon.

- Ĉu vi havas boaton preta por foriri ? demandis Sro Fogg.

- Jes, via moŝto, la pilotŝipon nro 43, la plej bona el la floteto.

- Ĉu ĝi bone funkcias ?

- Proksimume ok aŭ naŭ mejloj hore(1). Ĉu vi volas vidi ĝin ?

- Jes.

- Via moŝto estos kontenta. Ĉu temas pri mara promenado ?

- Ne. Pri vojaĝo.

- Ĉu vojaĝo ?

- Ĉu vi taskus vin konduki min al Jokohamo ?

La maristo, ĉe ĉi tiuj vortoj, restis kun la brakoj malstreĉe pendantaj, la okuloj larĝe malfermitaj.

- Via moŝto volas ridi ? li diris.

- Ne ! Mi maltrafis la foriron de la Karnatiko, kaj necesas ke mi estu la 14an, plej malfrue, en Jokohamo, por surŝipiĝi sur la vaporŝipon al San-Francisko.

- Mi bedaŭras, respondis la piloto, sed neeblas.

- Mi proponas al vi cent pundojn(2) tage, kaj gratifikon de ducent pundoj(2) se mi ĝustatempe alvenos.

- Ĉu estas serioze ? demandis la piloto.

- Tre serioze, respondis Sro Fogg.

La piloto flanke izoliĝis. Li rigardis al la maro, evidente baraktante inter la deziro gajni grandegan sumon kaj la timo riski sin tiel foren. Tubero sidis kiel muso sub kruela balailo.

Dume, Sro Fogg turnis sin al Sino Auda.

- Ĉu vi ne timos, sinjorino ? li demandis al ŝi.

- Kun vi, ne, sinjoro Fogg, respondis la juna virino.

La piloto denove antaŭeniris al la ĝentlemano, kaj turnis sian ĉapelon inter siaj manoj.

- Nu, piloto ? diris Sro Fogg.

- Nu, via moŝto, respondis la piloto, mi povas riski nek miajn homojn, nek min, nek vin mem, en tiel longa ŝipirado per boato je apenaŭ dudek tonelojn(3), kaj dum ĉi tiu tempo de la jaro. Cetere, ni ne alvenus ĝustatempe, ĉar estas mil sescent kvindek mejloj(1) de Hongkongo ĝis Jokohamo.

- Nur mil sescent, diris Sro Fogg.

- Estas la sama afero.

Tubero profunde enspiris.

- Sed, aldonis la piloto, eble estus rimedo por alie akordiĝi.

Tubero ne plu spiri.

- Kiel ? demandis Fileas Fogg.

- Irante al Nagasako, la suda ekstremo de Japanio, mil cent mejlojn(1), aŭ nur al Ŝanhajo, je okcent mejlojn(1) de Honkongo. Pri ĉi tiu lasta ŝipirado, ni ne malproksimiĝus de la ĉina marbordo, tio kio estus granda avantaĝo, des pli ĉar la fluoj portas al nordo.

- Piloto, respondis Fileas Fogg, estas en Jokohamo kie mi devas ŝipi per la usonan vaporŝipon, kaj ne en Ŝanhajo aŭ en Nagasako.

- Kial ne ? respondis la piloto. La pasaĝerŝipo al San Francisko ne foriras de Jokohamo. Ĝi haltas en Jokohamo kaj en Nagasako, sed ĝia deirhaveno estas Ŝanhajo.

- Ĉu vi certas pri tio kion vi diras ?

- Certe.

- Kaj kiam la pasaĝerŝipo foriras de Ŝanhajo ?

- La 11an, je la sepa vespere. Ni do havas kvar tagojn antaŭ ni. Kvar tagoj, tio estas naŭdek ses horoj, kaj per mezrapideco de ok mejloj hore(1), se ni estas bone helpataj, se la vento restas sudoriente, se la maro estas kvieta, ni povas forigi la okcent mejlojn(1), kiuj apartigas nin de Ŝanhajo.

- Kaj vi povus foriri ?...

- Post unu horo. Tempo por aĉeti provianton kaj ekveturi.

- Afero konsentita… Ĉu vi estas la posedanto de la boato ?

- Jes, Johano Perbulko, posedanto de la Tangadero.

- Ĉu vi volas partopagon ?

- Se tio ne malkomplezas al via moŝto.

- Jen ducent pundoj(2) antaŭpagitaj… sinjoro, aldonis Fileas Fogg turnante sin al Tubero, ĉu vi volas profiti…

- Sinjoro, senhezite respondis Tubero, mi estis petonta al vi ĉi tiun favoron.

- Bone. Post duonhoro ni estos surŝipe.

- Sed tiu kompatinda knabo…, diris Sino Auda kiun la malapero de Dirko ege turmentis.

- Mi tuj faros por li ĉion kion mi kapablas fari, respondis Fileas Fogg.

Kaj, dum Tubero, nervoza, kolera, grumblanta, iris al la pilotŝipo, ili du sin direktis al la oficejoj de la polico de Honkongo. Tie, Fileas Fogg donis la priskribon de Dirko, kaj lasis sufiĉan sumon por repatriigi lin. La sama formalaĵo estis plenumita ĉe la franca konsula agento, kaj la palankeno, post esti haltinta ĉe la hotelo kie la pakaĵoj estis prenitaj, revenigis la vojaĝantojn al la antaŭhaveno.

La tria sonis. La pilotŝipo nro 43, kun ĝia ŝipanaro surŝipe, ĝia provianto enŝipigita, estis preta por veturi.

Ĝi estis ĉarma malgranda skuno de dudek toneloj(3),tiu Tangadero, bone pintigita ĉe la antaŭo, tre malstrikta en siaj fasonoj, tre longforma en siaj floslinioj. Oni dirintus konkursa jakto. Ĝiaj latunaĵoj brilaj, ĝiaj feraĵoj galvanizitaj, ĝia ferdeko blanka kiel eburo, montris ke posedanto Johano Perbulko strebis konservi ĝin en bona stato. Ĝiaj du mastoj iom kliniĝis malantaŭen. Ĝi portis brigvelon, antaŭvelon, stajvelon, ĵibojn, bonedojn(4), kaj kapablis rigi postvelon por la malantaŭa vento. Certe ĝi mirinde funkciis, kaj fakte ĝi jam gajnis plurajn premiojn en "matĉoj" de pilotŝipoj.

La skipo de la Tangadero konsistis el ŝipestro Johano Perbulko kaj el kvar viroj. Ili estis el tiuj maltimaj maristoj kiuj, kontraŭ ĉiu vetero, sin riskas por serĉi ŝipojn, kaj admirinde konas ĉi tiujn marojn. Johano Perbulko, ĉirkaŭ kvardek-kvinjara viro, fortika, sunbrunigita, kun vigla rigardo kaj energiplena vizaĝo, tute memfida, tute kompetenta, inspirintus fidon al la plej timemaj.

Fileas Fogg kaj Sino Auda surŝipiĝis. Tubero jam estis tie. Tra la malantaŭa klappordo de la skuno, oni malsupreniris en kvadratan ĉambron, kies muroj estis kavigitaj laŭ formo de alkovoj, super cirkla divano. Meze, tablo lumigita de lampo de ruliĝado. Ĝi estis malgranda, sed pura.

- Mi bedaŭras ne havi pli bonan por proponi al vi, diris Sro Fogg al Tubero, kiu kliniĝis sen respondi.

La polica inspektoro travivis kiel specon de humiliĝo tiel profitante de la komplezo de sinjoro Fogg.

- Certe, li pensis, li estas fripono tre ĝentila, sed li estas fripono !

Dek minutojn post la tria la veloj estis hisataj. La flago de Anglio flagris ĉe la gafo de la skuno. La pasaĝeroj sidis sur la ferdeko. Sro Fogg kaj Sino Auda ĵetis lastan rigardon al la kajo, por vidi ĉu Dirko eble ne ekaperus.

Tubero ne estis sen antaŭtimo, ĉar la hazardo povintus alvenigi en ĉi tiun lokon mem la malfeliĉan knabon kiun li tiel maldigne traktis, kaj tiam devus sekvi klarigon el kiu la detektivo ne sin tirus en sia preferinda aspekto. Sed la franco ne montris sin, kaj sendube la brutiga narkotaĵo ankoraŭ tenis lin sub sia influo.

Fine, la ŝipestro Johano Perbulko aliris laŭlonge de la marbordo, kaj la Tangadero, ŝveligante de la vento sian brigvelon, sian antaŭvelon kaj siajn ĵibojn, ekiris, saltante sur la ondoj.

1 La angla mejlo valoras proksimume 1.610 m, kaj 1 futo = ±0,3m.

2 Laŭ mi, en 2020, 1 tiama pundo valorus ±9€

3 La internacia tonelo valoras 2,83 m3.

4 Vidu https://fr.wikipedia.org/wiki/Glossaire_maritime#F.

Last edited: 04/09/2022

  • No ratings yet - be the first to rate this.

Add a comment