Ĉapitro XVIII : En kiu Fileas Fogg, Dirko, Tubero, ĉiu siaflanke, okupiĝas pri siaj aferoj.

Dum la lastaj tagoj de la ŝipirado, la vetero estis sufiĉe malbona. La vento fariĝis tre forta. Konstante direktata nordokcidenten, ĝi malhelpis la progreson de la vaporŝipo. La Ranguno, tro nestabila, fortege ruliĝis, kaj la pasaĝeroj rajtis konservi rankoron kontraŭ ĉi tiuj longaj, vomigaj ondoj kiujn la vento levis marmeze.

Dum la tagoj de la 3a kaj 4a de novembro, estis ia ŝtormo. La ventopuŝo impete batis la maron. La Ranguno devis kapei dum duontago, konservante nur dek rivoluoj minute de la helico, por akordiĝi kun la ondegoj. Ĉiuj veloj estis ferlitaj, kaj estis ankoraŭ tro pro ĉi tiuj rigoj kiu siblis meze de la ekblovegoj.

La rapideco de la pasaĝerŝipo, ni imagas tion, grave malaltiĝis, kaj oni povis taksi ke ĝi alvenos al Hongkongo kun dudek horoj malfrue rilate al la regula tempo, kaj eĉ pli, se la ŝtormo ne ĉesu.

Fileas Fogg spektis tiun ĉi vidaĵon de furioza maro, kiu ŝajnis barakti rekte kontraŭ li, kun sia kutima senpasieco. Lia frunto ne ombriĝis eĉ unu momenton, kaj tamen prokrasto de dudek horoj povus malutili al lia vojaĝo, igante lin maltrafi la foriron de la vaporŝipo al Jokohamo. Sed tiu ĉi viro sen energio sentis nek senpaciencon nek embarason. Vere ŝajnis ke tiu ĉi ŝtormo partoprenis en lia programo, ke ĝi estis prognozita. Sino Auda, kiu babilis kun sia kunulo pri ĉi tiu maloportunaĵo, trovis lin tiel trankvila kiel antaŭe.

Tubero, li, ne sammaniere taksis tiujn aferojn. Tute male. Tiu ĉi ŝtormo plaĉis al li. Lia kontentiĝo eĉ estus senlima, se la Ranguno estus devigata fuĝi antaŭ la ŝtormego. Ĉiuj ĉi tiuj malfruoj taŭgis al li, ĉar ili devigus sinjoron Foggon restadi dum kelkaj tagoj en Hongkongo. Finfine, la ĉielo, kun siaj ventopuŝoj kaj siaj ekblovegoj, ekkunagis kun li. Li fakte iom malsanis, sed ne gravis ! Li ne nombris siajn naŭzojn, kaj kiam lia korpo tordiĝis pro marmalsano, lia menso ĝojis per grandega kontentiĝo.

Pri Dirko, ni divenas en kia malmulte vualata kolero li pasigis tiun ĉi travivaĵon. Ĝis tiam ĉio tiel bone funkciis. Tero kaj akvo ŝajnis esti tute sindonemaj al lia mastro. Vaporŝipoj kaj fervojoj obeis al li. Vento kaj vaporo kuniĝis por faciligi lian vojaĝon. Ĉu do la elreviĝa horo fine sonis ? Dirko, kvazaŭ la dudek mil pundoj(1) de la veto devus eliri el sia monujo, ne plu vivis. Tiu ĉi ŝtormo incitegis lin, ĉi tiu ventopuŝo furiozigis lin, kaj li volonte skurĝus ĉi tiun malobeeman maron ! Kompatinda knabo ! Tubero zorge kaŝis al li sian personan kontentiĝon, kaj li faris bone, ĉar se Dirko divenintus la sekretan kontentecon de Tubero, Tubero travivintus malagrablan momenton.

Dirko, dum la tuta daŭro de la ventopuŝo, restis sur la ferdeko de la Ranguno. Li ne povus resti malsupren; li grimpis en la mastaron; li mirigis la ŝipanaron kaj helpis pri ĉio kun simia lerteco. Centfoje li pridemandis al la kapitano, la oficiroj, la matrosoj, kiuj ne kapablis reteni sin de rido, vidante tiel konfuzitan knabon. Dirko volis ĝuste scii kiom longe daŭros la ŝtormo. Tiam oni resendis lin al la barometro, kiu ne decidiĝi realtigi. Dirko skuis la barometron, sed insistoj ne utilis, nek skuadoj, nek insultoj, per kiuj li superŝutis la nerespondecan instrumenton.

Fine la ŝtormego kvietiĝis. La stato de la maro ŝanĝiĝis dum la tago de la 4a de novembro. La vento saltis du rumbojn suden kaj denove fariĝis favora.

Dirko iom post iom trankviliĝis. La topveloj kaj la malaltaj veloj povis esti malvolvitaj, kaj la Ranguno ekveturis sian vojon kun miriga rapideco.

Sed oni ne povis reakiri la tutan perditan tempon. Necesis ja akcepti la fakton, kaj la tero estis signalata nur la 6an, je la kvina matene. La vojplano de Fileas Fogg metis la alvenon de la vaporŝipo je la 5a. Nu ĝi alvenis nur la 6an. Estis do dudek kvar horoj malfrue, kaj la foriro al Jokohamo nepre estus maltrafita.

Je la sesa, la piloto venis surŝipe de la Rangunon kaj sin lokis sur la ponto, por gvidi la ŝipon tra la pasejoj al la haveno de Honkongo.

Dirko sentis deziregon pridemandi al ĉi tiu viro, demandi al li ĉu la pasaĝerŝipo al Jokohamo forlasis Hongkongon. Sed li ne kuraĝis, preferante konservi iom da espero ĝis la lasta momento. Li konfidis siajn maltrankvilojn al Tubero kiu, la lerta vulpo, provis konsoli lin, dirante al li ke Sro Fogg devos nur suferi enŝipiĝi sur la sekvontan pasaĝerŝipon. Tio kio forte koleregis Dirkon.

Sed se Dirko ne kuraĝis pridemandi al la piloto, Sro Fogg, post esti konsultanta sian Bradŝaŭ, demandis kun sia trankvila mieno, al la menciita piloto, ĉu li scias kiam foriros boato el Hongkongo al Jokohamo.

- Morgaŭ je la matena tajdo, respondis la piloto.

- Ha ! eligis Sro Fogg sen aperigi ajnan miron.

Dirko, kiu ĉeestis, volonte kisintus la piloton, al kiu Tubero volintus tordi la kolon.

- Kiu estas la nomo de ĉi tiu vaporŝipo ? demandis Sro Fogg.

- La Karnatiko, respondis la piloto.

- Ĉu ne estis hieraŭ ke ĝi devis foriri ?

- Jes, sinjoro, sed ni devis ripari unu el ĝiaj vaporkaldronoj, kaj ĝia foriro estas prokrastata ĝis morgaŭ.

- Mi dankas vin, respondis Sro Fogg kiu per sia aŭtomata paŝado malsupreniris en la salonon de la Ranguno.

Koncerne Dirkon, li kaptis la manon de la piloto kaj vigle ĉirkaŭpremis ĝin, dirante :

- Vi, piloto, vi estas brava viro !

La piloto verŝajne neniam sciis kial liaj respondoj valoris al li ĉi tiun amikan korelverŝon. Tuj post iu fajfo, li regrimpis sur la ponton kaj gvidis la pasaĝerŝipon meze de tiu floteto de ĵonkoj, de tankaoj, de fiŝŝipoj, de ĉiaspecaj ŝipoj, kiuj embarasis la markolojn de Honkongo.

Je la unua, la Ranguno estis ĉe la kajo, kaj la pasaĝeroj elŝipiĝis.

En ĉi tiu cirkonstanco, la hazardo neordinare servis al Fileas Fogg, necesas konfesi tion. Sen tiu bezono ripari ĝiajn vaporkaldronojn, la Karnatiko estus foriranta ĉe la dato de la 5a de novembro, kaj la vojaĝantoj al Japanio devintus atendi dum ok tagoj la foriron de la venonta vaporŝipo. Sro Fogg, estas vere, malfruis je dudek kvar horoj, sed tiu ĉi malfruo ne povis havi bedaŭrindajn konsekvencojn por la cetero de la vojaĝo.

Fakte, la vaporŝipo kiu transiras la Pacifikon de Jokohamo ĝis San-Francisko estis rekta korespondado kun la vaporŝipo de Honkongo, kaj ĝi ne povis foriri antaŭ ol ĉi tiu estu alveninta. Evidente estus dudek kvar horoj malfrue ĉe Jokohamo, sed dum la dudek du tagoj kiujn daŭras la ŝipirado tra Pacifiko, estus facile reakiri ilin. Fileas Fogg troviĝis do, krom dudek kvar horoj, en la kondiĉoj de sia programo, tridek kvin tagojn post esti forlasanta Londonon.

La Karnatiko devanta foriri nur la morgaŭan matenon je la kvina, Sro Fogg havis antaŭ si dek ses horojn por zorgi pri siaj aferoj, tio estas pri tio kio koncernas Sinon Audan. Je la elŝipiĝo de la boato, li proponis sian brakon al la juna virino kaj kondukis ŝin al palankeno. Li petis de la portistoj indiki al li hotelon, kaj tiuj ĉi montris al li la Hotelon de la Klubo. La palankeno ekvojiris, sekvata de Dirko, kaj dudek minutojn poste ĝi alvenis ĉe la lokon.

Apartamento estis rezervita por la juna virino kaj Fileas Fogg zorgis pri tio ke nenio manku al ŝi. Poste li diris al Sino Auda ke li tuj ekserĉos tiun parencon je zorgoj de kiu li devis lasi ŝin en Hongkongo. Samtempe li ordonis al Dirko restadi en la hotelo ĝis sia reveno, por ke la juna virino ne restu sola tie.

La ĝentlemano veturigis sin al la Borso. Tie oni tutcerte konus moŝtulon tian kian la honorindan Ĵiĵieon, kiu enviciĝis inter la plej riĉaj komercistoj en la urbo.

La makleristo al kiu sin direktis Sro Fogg, fakte konis la parsian negociston. Sed, ekde du jaroj, tiu ĉi ne plu loĝis en Ĉinio. Riĉiĝinta, li enlokiĝis en Eŭropo, oni kredas en Holando, tio kio klariĝis sekve de multnombraj rilatoj kiujn li havis kun ĉi tiu lando dum sia komerca vivado.

Fileas Fogg revenis al la Hotelo de la Klubo. Li tuj petigis de Sino Auda permeson sin prezenti antaŭ ŝi, kaj sen plia antaŭparolo, li informis ŝin ke la honorinda Ĵiĵieo ne plu loĝis en Hongkongo, kaj ke li verŝajne loĝadis en Holando.

Al ĉi tio, Sino Auda unue nenion respondis. Ŝi pasigis sian manon sur sian frunton, kaj restis dum kelkaj momentoj por pripensi. Poste, per sia milda voĉo :

- Kion mi devas fari, sinjoro Fogg ? ŝi diris.

- Estas tre simple, respondis la ĝentlemano. Reveni en Eŭropon.

- Sed mi ne povas troigi…

- Vi ne troigas, kaj via ĉeesto neniel malhelpas mian programon. Dirko ?

- Sinjoro ? respondis Dirko.

- Iru al la Karnatiko, kaj rezervu tri kajutojn.

Dirko, kontentega daŭrigi sian vojaĝon en akompano de la juna virino, kiu estis al li tre gracia, tuj forlasis la Hotelon de la Klubo.

1 Laŭ mi, en 2020, 1 tiama pundo valorus ±9€

Last edited: 04/09/2022

  • No ratings yet - be the first to rate this.

Add a comment