Créer un site internet

Ĉapitro XVII : En kiu temas pri aferoj kaj aliaj dum la marvojaĝo de Singapuro al Hongkongo.

Ekde tiu tago, Dirko kaj la detektivo oftfoje renkontiĝis, sed la agento sin tenis je ekstrema diskreteco rilate al sia kunulo, kaj li tute ne provis paroligi lin. Nur unu aŭ du fojojn li videtis Sron Foggon, kiu volonte restis en la granda salono de la Ranguno, aŭ li kunrestadis kun Sino Auda, aŭ li ludis viston, laŭ sia senŝanĝa kutimo.

Pri Dirko, li komencis tre serioze mediti pri la stranga hazardo kiu ankoraŭfoje metis Tuberon sur la vojo de sia mastro. Kaj, fakte, oni estus surprizita per malpli. Tiu ĉi ĝentlemano, tre afabla, certe tre kompleza, kiun oni unue renkontas en Suezo, kiu enŝipiĝas sur la Mongolio, kiu surteriĝas en Bombajo, kie li diras devi restadi, kiun oni retrovas sur la Ranguno, iranta al Hongkongo, unuvorte, sekvanta paŝon post paŝo la vojiron de Sro Fogg, tio estis inda ke oni pripensu pri tio. Estis en tio koincido almenaŭ stranga. Kontraŭ kiu ĉi tiu Tubero havis venĝemon ? Dirko estis preta veti siajn babuŝojn, li zorgege konservis ilin, ke Tubero forlasus Honkongon samtempe kun ili, kaj verŝajne sur la sama pasaĝersoŝipo.

Dirko estus pripensanta dum jarcento ke li neniam divenus kian komision la agento ricevis. Neniam li imagintus ke Fileas Fogg estis "persekutata" kiel ŝteliston ĉirkaŭ la terglobo. Sed ĉar estas en la homa naturo doni klarigon al ĉiu afero, jen kiel Dirko, subite iluminata, interpretis la konstantan ĉeeston de Tubero, kaj vere, lia interpretado estis tre kredebla. Fakte, laŭ li, Tubero estis kaj nur povis esti agento sendita sur la ŝpuroj de Sro Fogg de liaj kolegoj de la Reform-Klubo, por konstati ke ĉi tiu vojaĝo regule plenumiĝus ĉirkaŭ la mondo, laŭ la interkonsentita vojplano.

- Estas evidente ! Estas evidente ! ripetis al si la honesta knabo, tute fiera pro sia sagaceco. Li estas spiono kiun ĉi tiuj ĝentlemanoj metis por kursekvi nin ! Jen kiu ne indas ! Sro Fogg, tiel honesta, tiel honorinda ! Spionigi lin de agento ! Ha ! Sinjoroj de la Reform-Klubo, tio multekostos al vi !

Dirko, kontentega pro sia malkovro, tamen decidis nenion diri al sia mastro, timante ke tiu ĉi estu prave vundata de tiu ĉi malfido kiun montris al li liaj kontraŭuloj. Sed li ja promesis al si okaze mokŝerci Tuberon, per kovritaj vortoj kaj sen kompromitiĝi.

Merkredon, la 30an de oktobro, posttagmeze, la Ranguno penetris en la markolon de Malako, kiu apartigas la duoninsulon kun ĉi tiu nomo, de la teroj de Sumatro. Tre krutaj, tre pitoreskaj montaraj insuloj kaŝis al la pasaĝeroj la vidon de la granda insulo.

La morgaŭon, je la kvara matene, la Ranguno, gajninte duonan tagon dum sia regula marveturado, ankrumis en la haveno de Singapuro, por tie renovigi sian provizon de karbo.

Fileas Fogg enskribis tiun ĉi antaŭiĝon en la kolumnon de gajno, kaj ĉi-foje li surteriĝis, akompananta Sinon Audan, kiu esprimis la deziron promeni dum kelkaj horoj.

Tubero, al kiu ĉiu ago de Fogg ŝajnis suspektinda, sekvis lin sen lasi sin videti. Koncerne Dirkon, kiu sekrete ridis pro vidi la manovro de Tubero, li iris fari siajn ordinarajn aĉetojn.

La insulo Singapuro estas nek granda nek impona laŭ la aspekto, la montaroj, tio estas la reliefo, mankas al ĝi. Tamen ŝi estas ĉarma per sia delikateco. Ĝi estas parko tratranĉita de belaj vojoj. Beleta kaleŝo, jungita de tiuj elegantaj ĉevaloj kiuj estis importitaj el Nova Holando, transportis Sinon Audan kaj Fileason Foggon meze de boskoj da palmoj kun brila foliaro, kaj da kariofilujoj kies kariofiloj estas formitaj per la burĝono mem de la duonmalfermita floro. Tie, la arbetaĵoj da piproarbustoj anstataŭis la dornajn heĝojn de la eŭropaj kamparoj; saguarboj, grandaj filikoj kun siaj belegaj branĉaroj variigis la aspekton de ĉi tiu tropika regiono; muskatarboj kun brila foliaro plenigis la aeron per penetra parfumo. Simioj, lertmovaj kaj grimacemaj bandoj, ne mankis en la arbaroj, nek eble tigroj en la ĝangaloj. Al tiu kiu mirus ekscii ke, en tiu ĉi insulo, relative tiel malgranda, ĉi tiuj hororaj karnomanĝuloj ne estis detruitaj ĝis la lasta, oni respondus ke ili venas de Malako, transirante la markolon per naĝado.

Post esti promenantaj tra la kamparo dum du horoj, Sino Auda kaj lia kunulo, kiu iom vidis sen rigardi, revenis al la urbo, vasta domaro da amasaj kaj sufokaj loĝejoj kiujn ĉirkaŭas ĉarmaj ĝardenoj kie kreskas mangostanpomoj, ananasoj kaj ĉiuj plej bonaj fruktoj de la mondo.

Je la deka ili revenis al la vaporŝipo, post esti sekvitaj, sen suspekti tion, de la inspektoro kiu devis, ankaŭ li, lupreni kaleŝon.

Dirko atendis ilin sur la ferdeko de la Ranguno. La brava knabo aĉetis kelkajn dekojn da mangostanpomoj, dikajn kiel mezdikaj pomoj, malhelbrunajn ekstere, brilruĝajn interne, kaj kies la blanka frukto, fandiĝantaj inter la lipoj, havigas al veraj frandemuloj senegalan ĝuon. Dirko estis tro feliĉa proponi ilin al Sino Auda, kiu dankis lin kun multe da gracio.

Je la dekunua la Ranguno, plena de karbo, malligis siajn ligŝnurojn, kaj kelkajn horojn pli poste, la pasaĝeroj perdis el la okuloj ĉi tiujn altajn montojn de Malako, kies arbaregoj gastigas la plej belajn tigrojn de la tero.

Ĉirkaŭ mil tricent mejloj(1) apartigas Singapuron de la insulo Honkongo, eta angla teritorio disigita de la ĉina marbordo. Fileas Fogg havis intereson transiri ilin en maksimume ses tagoj, por enŝipiĝi en Hongkongo sur boaton kiu devis foriri la 6an de novembro al Jokohamo, unu el la ĉefaj havenoj de Japanio.

La Ranguno estis tre ŝarĝita. Multnombraj pasaĝeroj enŝipiĝis en Singapuro, Hinduoj, Srilankanoj, Ĉinoj, Malajoj, Portugaloj, kiuj plejparte okupis la duajn lokojn.

La vetero, sufiĉe bela ĝis tiam, ŝanĝiĝis kun la lasta lun-kvarono. Estis forta maro. La vento kelkafoje blovis laŭ forta brizo, sed tre ŝance el la sudorienta parto, tio kio favoris la progreson de la vaporŝipo. Kiam ĝi estis regebla, la kapitano malvolvigis la velaron. La Ranguno, rigita laŭ brigo, ofte marveturis per siaj du topveloj kaj sia antaŭvelo, kaj ĝia rapideco pliiĝis sub la duobla ago de vaporo kaj vento. Estis tiel ke oni preteriris sur mallonga kaj foje tre laciga ondo laŭlonge de la marbordoj de Anamo kaj Koĉinĉinio.

Sed la kulpo pli ĝuste troviĝis ĉe la Ranguno ol ĉe la maro, kaj estis kontraŭ tiu ĉi pasaĝerŝipo ke la pasaĝeroj, el kiuj la plimulto malsaniĝis, devis respondecigi de tiu ĉi laceco.

Fakte, la ŝipoj de la Duoninsula Kompanio, kiuj faras la servadon de la maroj de Ĉinio, havas gravan difekton de konstruo. La proporcio de ilia enakviĝo sub ŝarĝo al ilia alto(2) estis miskalkulita, kaj konsekvence ili prezentas nur malfortan kontraŭstaron al la maro. Ilia volumeno, fermita, nepenetrebla de akvo, nesufiĉas. Ili estas "dronigitaj", por uzi la maran esprimon, kaj rezulte de tiu aranĝo, necesas nur kelkaj pakoj da marakvo surŝipe por modifi ilian irmanieron. Tiuj ŝipoj estas do tre malsuperaj - se ne pro la motoro kaj la vaporkaldrono, almenaŭ pro la konstruo - al la specoj de francaj pasaĝerŝipoj, kiel la Imperiestrino kaj la Kamboĝo. Dum, laŭ la kalkuloj de la inĝenieroj, ĉi tiuj povas enŝipigi pezon da akvo egala al sia propra pezo antaŭ ol sinki, la boatoj de la Duoninsula Kompanio, la Golgonda, la Korea, kaj finfine la Ranguno, ne kapablus enŝipigi la sesonon de sia pezo sen surfundiĝi.

Do, dum malbona vetero, taŭgis preni gravajn antaŭzorgojn. Necesis fojfoje kapeigi kun malfortan vaporon. Tio estis tempoperdo kiu neniel ŝajnis trafi Fileason Foggon, sed pri kiu Dirko treege sin montris malkontenta. Li tiam akuzis la kapitanon, la maŝiniston, la Kompanion, kaj sendis diablen ĉiujn kiuj okupiĝas pri transportado de pasaĝeroj. Eble ankaŭ la penso pri tiu ĉi gaslampo kiu daŭre brulis je lia konto en la domo de Savil-Vico, ludis grandan rolon en lia malpacienco.

- Sed ĉu urĝas al vi alveni en Hongkongon ? demandis iun tagon la detektivo.

- Tre urĝata ! respondis Dirko.

- Ĉu vi pensas ke Sro Fogg malpacience deziras enŝipiĝi sur la vaporŝipon de Jokohamo ?

- Teruran deziron.

- Vi do nun kredas je tiu ĉi stranga vojaĝo ĉirkaŭ la mondo ?

- Absolute. Kaj vi, sinjoro Tubero ?

- Mi ? Mi ne kredas tion !

- Ŝerculo ! respondis Dirko palpebrumante.

Ĉi tiu vorto lasis la agenton meditema. Ĉi tiu kvalifikaĵo maltrankviligis lin, sen ke li tro sciis kial. Ĉu la franco senmaskigis lin ? Li ne tro sciis kion pensi. Sed lian kvalifikon de detektivo, pri kiu li sola havis la sekreton, kiel Dirko sukcesintus identigi lin ? Kaj tamen, tiel parolante al li, Dirko certe havis kaŝpenson.

Eĉ okazis ke la brava knabo diris ankoraŭ pli, alian tagon, sed tio estis pli forta ol li. Li ne kapablis kateni sian langon.

- Nu, sinjoro Tubero, li demandis al sia kunulo per petola tono, ĉu, tuj alvenata en Hongkongon, ni havos la malfeliĉon lasi vin tie ?

- Sed, respondis Tubero sufiĉe embarasata, mi ne scias !… Eble…

- Ha ! diris Dirko, se vi akompanus nin, estus feliĉo por mi ! Nu ! Agento de la Duoninsula Kompanio ne povus halti survoje ! Vi iris nur al Bombajo, kaj jen vi baldaŭ en Ĉinio ! Ameriko ne estas for, kaj de Ameriko al Eŭropo estas nur unu paŝo !

Tubero atente rigardis sian interparolanton, kiu montris al li la plej afablan vizaĝon de la mondo, kaj li decidis ridi kun li. Sed ĉi tiu, kiu estis inspirata, demandis al li, ĉu ĝi multe enspezigis al li, ĉi tiun metion ?

- Jes kaj ne, respondis Tubero ne ŝanĝante la mienon. Estas bonaj kaj malbonaj aferoj. Sed vi ja komprenas ke mi ne vojaĝas je mia kosto !

- Ho ! Pri tio, mi certas ! ekkriis Dirko ridante ankoraŭ pli forte.

La konversacio finiĝinta, Tubero eniris en sian kajuton kaj ekpensis. Li estis evidente senmaskigita. Iel aŭ alie, la franco rimarkis sian kvalifikon de detektivo. Sed ĉu li avertis sian mastron ? Kian rolon li ludis en ĉio ĉi ? Ĉu li estis komplico aŭ ne ? Ĉu la afero estis malkovrita, kaj konsekvence malsukcesita ? La agento tie pasigis kelkajn malfacilajn horojn, foje kredante ĉion perdita, foje esperante ke Fogg ne sciis pri la situacio, finfine ne sciante kian decidiĝon elekti.

Tamen, trankvilo reestiĝis en lia cerbo, kaj li decidis agi sincere kun Dirko. Se li ne troviĝus en la postulataj kondiĉoj por aresti Foggon en Honkongo, kaj se Fogg ĉifoje pretiĝus definitive forlasi la anglan teritorion, li, Tubero, dirus ĉion al Dirko. Aŭ la servisto estis komplico de sia mastro, kaj ĉi tiu sciis ĉion, kaj tiuokaze la afero estis definitive kompromitita, aŭ la servisto tute ne partoprenis en la ŝtelado, kaj tiam lia intereso estus forlasi la ŝteliston.

Tia do estis la respektiva situacio de ĉi tiuj du viroj, kaj super ili Fileas Fogg ŝvebis en sia majesta indiferenteco. Li racie plenumis sian orbiton ĉirkaŭ la mondo, sen zorgi pri la asteroidoj kiuj gravitis ĉirkaŭ li.

Kaj tamen, en la ĉirkaŭaĵo, estis, laŭ la dirmaniero de la astronomoj, perturba astro kiu devintus produkti certajn perturbojn en la koro de ĉi tiu ĝentlemano. Sed ne ! La ĉarmo de Sino Auda tute ne influis, je la granda surprizo de Dirko, kaj la perturboj, se ili ekzistus, estus pli malfacile kalkuleblaj ol tiuj de Urano kiuj kondukis al la malkovro de Neptuno.

Jes ! Tio estis ĉiutaga miro por Dirko, kiu legis tiom da dankemo al sia mastro en la okuloj de la juna virino ! Reale Fileas Fogg havis da koro nur tiom kiom necesis por konduti heroe, sed ne ame ! Pri la zorgoj kiujn la ŝancoj de ĉi tiu vojaĝo povis veki en li, ne estis spuro de ili. Sed Dirko ja vivis en konstantaj maltrankviloj. Iam, apogante sin sur la balustrado de la "maŝinejo", li rigardis la potencan maŝinon kiu kelkfoje trorapidiĝis, kiam per fortega tangado, la helico rapidegis ekster la ondoj. La vaporo tiam ŝprucis tra la valvoj, tio kio kolerigis la dignan knabon.

- Ili ne estas sufiĉe ŝarĝitaj, ĉi tiuj valvoj ! li ekkriis. Tio ne funkcias ! Jen ja tiuj angloj ! Ha ! Se ĝi estus usona ŝipo, eble ni eksplodus, sed ni irus pli rapide !

1 La angla mejlo valoras proksimume 1.610 m, kaj 1 futo = ±0,3m.

2 France "creux" de la boato, tio estas la dimensio C de la bildo.

Last edited: 03/09/2022

  • No ratings yet - be the first to rate this.

Add a comment