Créer un site internet

Ĉapitro XVI : En kiu Tubero ŝajnas tute ne koni la aferojn kiujn oni rakontas al li.

La Ranguno, unu el la pasaĝerŝipoj kiun la Duoninsula kaj Orienta Kompanio ekspluatas en la servo de la maroj de Ĉinio kaj Japanio, estis vaporŝipo el fero, kun helico, malnete tenanta mil sepcent sepdek tonelojn(1), kaj kun nominala forto de kvarcent ĉevalpovo. Ĝi egalis al la Mongolio laŭ rapideco, sed ne laŭ komforto. Tial Sino Auda ne estis tiel bone sidigita kiel Fileas Fogg dezirintus. Finfine temis nur pri marvojaĝo de tri mil kvincent mejloj(2), tio estas inter dek unu kaj dek du tagoj, kaj la juna virino ne montriĝis malfacila pasaĝerino.

Dum la unuaj tagoj de tiu ĉi marvojaĝo, Sino Auda pli komplete konatiĝis kun Fileas Fogg. En ĉiu okazo, ŝi montris al li la plej viglan dankemon. La flegma ĝentlemano aŭskultis ŝin, almenaŭ laŭŝajne, kun la plej ekstrema malvarmo, sen tio ke iu intonacio, iu gesto, aperigus en li la plej etan emocion. Li zorgis ke nenio mankus al la juna virino. Je certaj horoj li regule venis, se ne por babili, almenaŭ por aŭskulti ŝin. Li plenumis al ŝi la devojn de la plej strikta ĝentileco, sed kun la graco kaj la neatenditaĵo de aŭtomato kies movoj estintus alĝustigitaj por tiu ĉi uzo. Sino Auda ne tro sciis kion pensi, sed Dirko iom klarigis al ŝi la strangan personecon de sia mastro. Li sciigis al ŝi kian vetludon kuntiris ĉi tiun ĝentlemanon ĉirkaŭ la mondo. Sino Auda estis ridetanta; sed finfine ŝi ŝuldis al li la vivon, kaj ŝia savanto ne povis perdi tion ke ŝi vidu lin tra sia dankemo.

Sino Auda konfirmis la raporton kiun la hindua mulato faris pri ŝia kortuŝa historio. Ŝi fakte estis el tiu raso kiu tenas la unuan rangon inter la indiĝenaj rasoj. Pluraj parsiaj negocistoj ege riĉiĝis en Hindio per la kotonkomerco. Unu el ili, Sro Ĵakvo Ĵiĵiebojo, estis nobeligita fare de la angla registaro, kaj Sino Auda estis parenca al ĉi tiu riĉa persono kiu loĝis en Bombajo. Estis eĉ kuzo de Sro Ĵiĵiebojo, la honorinda Ĵiĵieo, kiun ŝi intencis retrovi en Hongkongon. Ĉu ŝi trovus apud li rifuĝon kaj helpon ? Ŝi ne kapablis aserti tion. Al kio Sro Fogg respondis ke ŝi ne devis maltrankviliĝi, kaj ke ĉio matematike glatiĝos ! Tio estis lia vorto.

Ĉu la juna virino komprenis ĉi tiun malbelegan adverbon ? Oni ne scias. Tamen, ŝiaj grandaj okuloj fiksiĝis al tiuj de Sro Fogg, ŝiaj grandaj okuloj "vitrecaj kiel la sanktaj lagoj de la Himalajo !" Sed la necedema Fogg, tiel deteniĝema kiel ĉiam, tute ne ŝajnis homo kiu sin ĵetus en ĉi tiun lagon.

Ĉi tiu unua parto de la marveturado per Ranguno plenumiĝis en bonegaj kondiĉoj. La vetero estis oportuna. Ĉi tiu tuta porcio de la grandega golfeto kiun la maristoj nomas "la klaftoj de Bengalio", montriĝis favora al la progreso de la vaporŝipo. La Ranguno baldaŭ ekvidis la Grand-Andamanon, la ĉefan insulon el la grupo, kiun ĝia pitoreska monto Sel-Pinto, alta je du mil kvarcent futojn(2), de tre malproksime indikas al navigistoj.

Ni sufiĉe proksime laŭiris la marbordon. La sovaĝaj Papuoj de la insulo tute ne sin montris. Ili estas estuloj metitaj ĉe la lasta grado de la homa skalo, sed de kiuj oni malprave faris kanibaloj.

La panorama disvolviĝo de ĉi tiuj insuloj estis belega. Grandegaj arbaregoj de palmarboj(3), arekoj, bambuzoj, muskatarboj, tektonoj, gigantaj mimozoj, arbecaj filikoj, kovris la landon sur la unua plano, kaj malantaŭe konturiĝis la eleganta silueto de la montoj. Sur la marbordo svarmis po miloj tiuj karegaj salanganoj, kies manĝeblaj nestoj formas frandan manĝaĵon en la Ĉiela Imperio. Sed ĉi tiu tuta varia spektaklo donacita al la rigardoj de la Andamanoj haste forpasis, kaj la Ranguno sin rapide direktis al la markolo de Malako, kiu devis doni al ĝi aliron al la maroj de Ĉinio.

Kion faris dum ĉi tiu ŝipirado la inspektoro Tubero, tiel malfeliĉe kuntirata en ĉirkaŭnavigan vojaĝon ? Forlasante Kalkaton, post esti lasinta instrukciojn por ke la mandato, se ĝi finfine alvenus, estu sendata al li al Honkongo, li sukcesis enŝipiĝi sur la Ranguno sen esti vidita de Dirko, kaj li vere esperis maski sian ĉeeston ĝis la alveno de la pasaĝerŝipo. Fakte, estus malfacile al li klarigi, kial li sin trovis surŝipe, sen veki la suspektojn de Dirko, kiu devis kredi lin en Bombajo. Sed li estis instigita rekonatiĝi kun la honesta knabo pro logiko mem de la cirkonstancoj. Kiel ? Ni tuj vidos tion.

Ĉiuj esperoj, ĉiuj deziroj de la polica inspektoro estis nun koncentritaj sur ununura punkto de la mondo, Honkongo, ĉar la vaporŝipo haltis tro malmulte da tempo en Singapuro por ke li povu agi en tiu urbo. Estis do en Hongkongo ke la aresto de la ŝtelisto devis okazi, aŭ la ŝtelisto eskapis de li, por tiel diri, sen interezo.

Efektive, Hongkongo ankoraŭ estis angla lando, sed la lasta kiu sin prezentu sur la irvojo. Preteren, Ĉinio, Japanio kaj Ameriko proponis preskaŭ certan rifuĝon al sinjoro Fogg. En Hongkongo, se li tie trovus finfine la arestmandaton kiu evidente kuris al li, Tubero arestus Foggon kaj konfidus lin al la loka polico. Neniu malfacilaĵo. Sed post Hongkongo, simpla arestmandato ne plu sufiĉos. Necesus ekstradician akton. Pro tio, prokrastoj, malrapidecoj, obstakloj el ĉiaj specoj, de kiuj la fripono profitus por definitive eskapi. Se la operacio malsukcesus en Hongkongo, estus, se ne neeble, almenaŭ tre malfacile, rekomenci ĝin kun ia ajn ŝanco de sukceso.

"Do, Tubero ripetis al si dum tiuj longaj horoj kiujn li pasigis en sia kajuto, aŭ la mandato estos en Honkongo, kaj mi arestos mian viron, aŭ ĝi ne estos tie, kaj ĉifoje necesos ĉiapreze ke mi malfruigos lian foriron ! Mi malsukcesis en Bombajo, mi malsukcesis en Kalkato ! Se mi fiaskos en Honkongo, mi perdos mian reputacion ! Je kia ajn kosto, necesos sukcesi. Sed kiaj rimedoj uzi por malfruigi, se tio necesos, la foriron de tiu malbenita Fogg ?

Lastinstance, Tubero ja decidiĝis ĉion konfesi al Dirko, sciigi al li tiun mastron kiun li servas, kaj de kiu li certe ne estis komplico. Dirko, informita de tiu ĉi rivelo, certe timanta esti kompromitata, sendube aliĝus al li, Tubero. Sed nu, ĝi estis riskoplena rimedo, kiu povus esti uzata nur pro manko de alia ajn. Unu vorto de Dirko al sia mastro sufiĉus por nenuligeble malutili al la afero.

La polica inspektoro estis do treege embarasita, kiam la ĉeesto de Sino Auda sur la Ranguno, en la kompanio de Fileas Fogg, malfermis al li novajn perspektivojn.

Kiu estis ĉi tiu virino ? Kia cirkonstancaro faris de ŝi la kunulinon de Fogg ? Estis evidente inter Bombajo kaj Kalkato ke la renkontiĝo okazis. Sed ĉe kiu punkto de la duoninsulo ? Ĉu estis la hazardo kiu kunigis Fileas Fogg kaj la junan vojaĝantinon ? Ĉu ĉi tiu vojaĝo tra Hindio, male, ne estis entreprenita de ĉi tiu ĝentlemano kun la celo kuniĝi kun ĉi tiu ĉarma persono ? Ĉar ŝi estis ĉarma ! Tubero bone vidis ŝin en la aŭdiencejo de la tribunalo de Kalkato.

Ni komprenas kiagrade la agento devis esti malkvieta. Li demandis al si ĉu ne estis en ĉi tiu afero iu krima kidnapo. Jes ! Tio devis esti ! Tiu ĉi ideo enradikiĝis en la cerbon de Tubero, kaj li rekonis la tutan avantaĝon kiun li povis ricevi el tiu ĉi cirkonstanco. Ĉu tiu ĉi juna virino estis edziniĝinta aŭ ne, tio estis kidnapo, kaj eblis, en Hongkongo, kaŭzi al la rabisto embarasojn tiajn ke li ne kapablus eskapi per mono.

Sed necesis ne atendi la alvenon de Ranguno en Hongkongo. Tiu ĉi Fogg havis la malagrablegan kutimon salti de boato al alia, kaj antaŭ ol la afero estus komencita li povus esti for.

Plej grave estis do averti la anglajn aŭtoritatojn kaj signali la alproksimiĝon de la Ranguno antaŭ lia surteriĝo. Nu, nenio estis pli facila, ĉar la pasaĝerŝipo haltis en Singapuro, kaj ĉar Singapuro estas konektata al la ĉina marbordo per telegrafia drato.

Tamen, antaŭ ol agi kaj por labori pli certe, Tubero decidis pridemandi Dirkon. Li sciis ke ne estis tre malfacile babiligi ĉi tiun knabon, kaj li decidiĝis rompi la inkognitecon kiun li konservis ĝis tiam. Nu ne estis tempo por perdi. Ni estis la 31a de oktobro, kaj la morgaŭon mem la Ranguno devis ankri en Singapuro.

Do, tiun tagon, Tubero, elirante el sia kajuto, supreniris sur la ferdekon, kun la intenco aliri al Dirkon "unue" kun la mieno de la plej ekstrema surprizo. Dirko promenis ĉe la antaŭo, kiam la inspektoro alkuris al li, ekkriante :

- Vi, sur la Ranguno !

- Sinjoro Tubero surŝipe ! respondis Dirko, tute surprizita, rekonante sian kunulon de marvojaĝo sur la Mongolio. Kio ! Mi lasis vin en Bombajo, kaj retrovas vin sur la vojo al Hongkongo ! Sed ĉu do ankaŭ vi ĉirkaŭvojaĝas tra la mondon ?

- Ne, ne, respondis Tubero, kaj mi intencas halti en Hongkongo, almenaŭ kelkajn tagojn.

- Ha ! diris Dirko kiu dum momento ŝajnis mirigita. Sed kiel mi ne videtis vin surŝipe ekde nia foriro de Kalkato ?

- Vere, malsaneton… iom da marmalsano… Mi restis kuŝanta en mia kajuto… La golfo de Bengalio ne sukcesas al mi tiel bone kiel la oceano de Hindio. Kaj pri via mastro, sinjoro Fileas Fogg ?

- En perfekta sano, kaj tiel akurata kiel lia itinero ! Ne unu tago malfruiĝinta ! Ha ! Sinjoro Tubero, vi ja ne scias tion, sed ni ankaŭ havas junan virinon kun ni.

- Junan virinon ? respondis la agento kiu perfekte ŝajnis ne kompreni tion kion lia interparolanto volis diri.

Sed Dirko baldaŭ priinformis lin pri sia historio. Li rakontis la incidenton ĉe la pagodo de Bombajo, la akiron de la elefanto je la prezo de du mil pundoj(4), la aferon de la satio, la forrabon de Auda, la kondamnon de la tribunalo de Kalkato, la liberigon sub kaŭcio. Tubero, kiu konis la lastan parton de ĉi tiuj okazaĵoj, ŝajnis nescii ilin ĉiujn, kaj Dirko sin allasis al ĉarmo rakonti siajn aventurojn antaŭ aŭskultanto kiu montris al li tiom da atento.

- Sed, fine, demandis Tubero, ĉu via mastro intencas forkonduki tiun ĉi junulinon en Eŭropon ?

- Ne, sinjoro Tubero, ne ! Ni estas tutsimple lasontaj ŝin zorge de unu el ŝiaj parencoj, riĉa negocisto de Honkongo.

- Neeble ! Diris al si la detektivo maskante sian disreviĝon. Ĉu glason da ĝino, sinjoro Dirko ?

- Volonte, sinjoro Tubero. Estas ja la minimumo ke ni trinkus je nia renkonto sur la Ranguno !

1 La internacia tonelo valoras 2,83 m3.

2 La angla mejlo valoras proksimume 1.610 m, kaj 1 futo = ±0,3m.

3 France "latanier". Mi trovis "latanio" en Reta Vortaro, sed ĝi ne aperas en PIV.

4 Laŭ mi, en 2020, 1 tiama pundo valorus ±9€

Last edited: 03/09/2022

  • No ratings yet - be the first to rate this.

Add a comment