Créer un site internet

Ĉapitro XV : En kiu la sako da monbiletoj denove malpeziĝas je kelkaj miloj da pundoj.

La trajno haltis en la stacidomo. Dirko unue elvagoniĝis, kaj estis sekvata de Sro Fogg, kiu helpis sian junan kunulinon por meti piedon sur la kajon. Fileas Fogg intencis rekte iri al la pasaĝerŝipo al Hongkongo, por tie komforte sidigi Sinon, Audan, kiun li ne volis forlasi, dum ŝi estas en ĉi tiu lando tiel danĝera por ŝi.

Ĉe la momento kiam Sro Fogg estis elironta el la stacidomo, policisto alproksimiĝis al li kaj diris :

- Sinjoro Fileas Fogg ?

- Estas mi.

- Ĉu ĉi tiu viro estas via servisto ? aldonis la policisto, montrante Dirkon.

- Jes.

- Bonvolu sekvi min ambaŭ.

Sro Fogg ne faris movon kiu povus montri en li ian ajn surprizon. Tiu ĉi agento estis reprezentanto de la leĝo, kaj por ĉiu anglo leĝo estas gravega. Dirko, kun siaj francaj kutimoj, volis rezoni, sed la policisto tuŝis lin per sia bastono, kaj Fileas Fogg mansignis al li obei.

- Ĉu ĉi tiu juna virino povas akompani nin ? demandis Sro Fogg.

- Ŝi povas, respondis la policisto.

La policisto kondukis Sron Foggon, Sinon Audan kaj Dirkon al palki-ghario, speco de kvarrada kaj kvarloka kaleŝo, jungita de du ĉevaloj. Ni foriris. Neniu parolis dum la vojiro kiu daŭris ĉirkaŭ dudek minutoj.

La veturilo unue trairis la "nigran urbon", kun mallarĝaj stratoj, borderitaj de kabanetoj, en kiuj svarmis kosmopolita, malpura kaj ĉifonvestita loĝantaro. Poste ĝi trapasis tra la eŭropa urbo, gajigita de domoj el brikoj ombritaj de kokospalmoj, plantita de mastaro, kiun jam traveturis, malgraŭ la frumatena horo, elegantaj rajdantoj kaj belegaj jungitaroj.

La palki-ghario haltis antaŭ ŝajne simpla loĝejo, sed kiu ne devis esti destinita por hejmaj uzadoj. La policisto elveturigis siajn kaptitojn, oni ja povis doni al ili tiun nomon, kaj li kondukis ilin en ĉambron kun kraditaj fenestroj, dirante al ili : "Estas je la oka kaj duono ke vi aperos antaŭ la juĝisto Obadja".

Poste li retiriĝis kaj fermis la pordon.

- Nu ! Ni estas kaptitaj ! ekkriis Dirko lasante sin fali sur seĝon.

Sino Auda, tuj direktante sin al Sro Fogg, diris al li per voĉo kies emocion ŝi vane provis aliigi :

- Sinjoro, necesas forlasi min ! Estas pro mi ke vi estas persekutata ! Estas pro esti savinta min !

Fileas Fogg sin kontentis respondi ke tio ne eblis. Persekutata pro ĉi tiu afero de satio ! Sensence ! Kiel la plendantoj kuraĝus prezenti sin ? Estis eraro. Sro Fogg aldonis ke, ĉiukaze, li ne forlasos la junan virinon, kaj ke li kondukos ŝin al Hongkongo.

- Sed la boato foriras tagmeze ! rimarkigis Dirko.

- Antaŭ tagmezo ni estos surŝipe, simple respondis la senpasia ĝentlemano.

Ĉi tio estis asertata tiel nete, ke Dirko ne kapablis reteni sin diri al si mem : "Kompreneble ! Tio estas certa ! Antaŭ tagmezo ni estos surŝipe !" Sed li tute ne estis trankviligita.

Je la oka kaj duono, la pordo de la ĉambro malfermiĝis. La policisto reaperis, kaj kondukis la kaptitojn en la apudan ĉambron. Ĝi estis aŭdiencejo, kaj sufiĉe granda publiko, konsistita el eŭropanoj kaj indiĝenoj, jam okupis la tribunalon.

Sro Fogg, Sino Auda kaj Dirko sidiĝis sur benko antaŭ la seĝoj rezervita por la juĝisto kaj la registristo.

Ĉi tiu justicoficisto, la juĝisto Obadja, eniris preskaŭ tuj, sekvata de la registristo. Li estis dika homo tute ronda. Li dekroĉis perukon pendantan de najlo kaj lerte kapvestis sin per ĝi.

- La unua kazo, li diris.

Sed, levante la manon al sia kapo : "He ! Ĝi ne estas mia peruko !"

- Efektive, sinjoro Obadja, ĝi estas mia, respondis la registristo.

- Kara sinjoro Ojsterpufo, kiel vi volas ke juĝisto povu preni bonan decidon kun la peruko de registristo !

La interŝanĝo de perukoj estis farita. Dum tiuj ĉi antaŭfaroj, Dirko bolis pro malpacienco, ĉar la hormontrilo ŝajnis al li terure rapide moviĝi sur la ciferplato de la dika horloĝo de la tribunalo.

- La unua kazo, tiam rekomencis la juĝisto Obadja.

- Fileas Fogg ? diris la registristo Ojsterpufo.

- Jen mi, respondis Sro Fogg.

- Dirko ?

- Jen ! respondis Dirko.

- Bone ! diris la juĝisto Obadja. Jen du tagoj, akuzitoj, ke oni embuskas kontraŭ vi ĉe ĉiu trajno de Bombajo.

- Sed pri kio oni akuzas nin ? malpacience ekkriis Dirko.

- Vi tuj scios tion, respondis la juĝisto.

- Sinjoro, tiam diris Sro Fogg, mi estas angla civitano, kaj mi rajtas…

- Ĉu ni malrespektis vin ? demandis Sro Obadja.

- Tute ne.

- Bone ! Enirigu la akuzantojn.

Laŭ la ordono de la juĝisto, iu pordo malfermiĝis, kaj tri hinduaj pastroj estis enkondukataj de iu oficisto.

- Fakte estas ! murmuris Dirko, ili estas tiuj friponoj kiuj volis bruligi nian junan virinon !

La pastroj sin lokis starantaj antaŭ la juĝisto, kaj la registristo laŭte legis plendon pri sakrilegio, formulita kontraŭ Sro Fileas Fogg kaj lia servisto, akuzitaj pri malobservo de loko konsekrita de la bramanisma religio.

- Ĉu vi aŭdis ? demandis la juĝisto al Fileas Fogg.

- Jes, sinjoro, respondis Sro Fogg konsultante sian poŝhorloĝon, kaj mi konfesas.

- Ha ! Vi konfesas ?…

- Mi konfesas kaj mi atendas ke ĉi tiuj tri pastroj siavice konfesu tion kion ili volis fari ĉe la pagodo de Pilaĵio.

La pastroj rigardis unu la alian. Ili ŝajnis nenion kompreni el la paroloj de la akuzato.

- Certege ! ekkriis impetege Dirko, ĉe tiu pagodo de Pilaĵio, antaŭ kiu ili estis bruligontaj sian viktimon !

Nova konsterno de la pastroj, kaj profunda miro de la juĝisto Obadja.

- Kiun viktimon ? li demandis. Bruligi kiun ! Tutmeze de la urbo Bombajo ?

- Bombajo ? ekkriis Dirko.

- Sendube. Ne temas pri la pagodo de Pilaĵio, sed la pagodo de la monteto Malabaro, en Bombajo.

- Kaj kiel pruvobjekto, jen la ŝuoj de la profananto, aldonis la registristo, metante ŝuparon sur sian skribotablon.

- Miaj ŝuoj ! ekkriis Dirko kiu, mirigata ĝis la lasta grado, ne sukcesis bridi tiun ĉi nevolan ekkrion.

Oni divenas la konfuzon kiu okazis en la menso de la mastro kaj de la servisto. Tiun ĉi okazaĵon ĉe la Bombaja Pagodo, ili forgesis ĝin, kaj estis tiu mem kiu alkondukis ilin antaŭ la juĝisto de Kalkato.

Efektive, la agento Tubero komprenis la tutan avantaĝon kiun li povis eltiri el ĉi tiu malfeliĉa afero. Prokrastante sian foriron je la dekdua, li fariĝis la konsilanto de la pastroj de la monteto Malabaro. Li promesis al ili konsiderindajn damaĝkompensojn, bone sciante ke la angla registaro sin montris tre severa pri tia speco de delikto. Poste, per la sekva vagonaro, li irigis ilin sur la spurojn de la sakrilegio. Sed sekve de la tempo uzita por liberigi la junan vidvinon, Tubero kaj la hinduoj alvenis en Kalkato antaŭ Fileas Fogg kaj lia servisto, kiujn la justicoficistoj, antaŭavertitaj per depeŝo, devis aresti ĉe ilia eltrajniĝo. Oni juĝu pri la disreviĝo de Tubero, kiam li eksciis ke Fileas Fogg ankoraŭ tute ne alvenis en la ĉefurbon de Hindio. Li devis kredi ke lia ŝtelisto, haltante ĉe unu el la stacidomoj de la Duoninsula Fervojo, rifuĝis en la nordaj provincoj. Dum dudek kvar horoj, meze de mortigaj maltrankviloj, Tubero embuskis lin ĉe la stacidomo. Kia do estis lia ĝojo, kiam ĉi matene mem li vidis lin elvagoniĝi, en kompanio, estas vere, de juna virino kies ĉeeston li ne povis klarigi. Tuj li sendis al li policanon, kaj jen kiel Sro Fogg, Dirko kaj la vidvino de la raĝo de Bundelkundo estis alkondukataj antaŭ la juĝiston Obadjan.

Kaj se Dirko estus malpli absorbata pri sia kazo, li ekvidintus, en angulo de la tribunalo, la detektivon, kiu sekvis la debaton kun facile komprenebla intereso, ĉar en Kalkato, kiel en Bombajo, kiel en Suezo, la arestmandato ankoraŭ mankis al li !

Tamen la juĝisto Obadja notis la eskapintan konfeson de Dirko, kiu donintus ĉion kion li posedis por rikapti siajn senpripensajn parolojn.

- Ĉu la faktoj estas akceptitaj ? diris la juĝisto.

- Akceptitaj, respondis malvarme Sro Fogg.

- Konsiderante, reparolis la juĝisto, konsiderante ke la angla leĝaro deziras egale kaj rigore protekti ĉiujn religiojn de la popoloj de Hindio, la delikto estanta konfesita de sinjoro Dirko, konviktita pri malobservo per la sakrilegiaj piedoj de la pavimo de la pagodo de la monteto Malabaro en Bombajo, dum la tago de la 20a de oktobro, ni kondamnu la diritan Dirkon al dek kvin tago de malliberigo kaj al monpuno de tricent pundoj(1).

- Tricent pundoj ? ekkriis Dirko kiu vere estis nur trafita de la monpuno.

- Silentu ! eligis la asignisto.

- Kaj, aldonis la juĝisto Obadja, konsiderante ke ne estas materiale pruvite ke ne estis interkonsento inter la servisto kaj la mastro, ke ĉiaokaze ĉi tiu devas respondeci pri la faktoj kaj gestoj de servisto dungita de li, retenas la diritan Fileason Foggon kaj kondamnas lin al ok tagoj de malliberigo kaj monpuno de cent kvindek pundoj(1). Registristo, alvoku alian kazon !

Tubero, en sia angulo, spertis nedireblan kontentecon. Fileas Fogg retenata dum ok tagoj en Kalkato, tio estis pli ol necesis por doni al la mandato la tempon por alveni al li.

Dirko konsterniĝis. Tiu ĉi kondamno ruinigis lian mastron. Veto de dudek mil pundoj(1) perdita, kaj ĉio tute ĉar, kiel vera gapulo, li eniris tiun malbenitan pagodon !

Fileas Fogg, tiel memregema, kvazaŭ tiu ĉi kondamno ne koncernis lin, ne eĉ sulkigis la brovojn. Sed ĉe la momento kiam la registristo alvokis alian kazon, li ekstaris kaj diris :

- Mi proponas kaŭcion.

- Estas via rajto, respondis la juĝisto.

Tubero sentis malvarmon en la dorso, sed li reakiris sian memfidon kiam li aŭdis la juĝiston, "konsiderante la fremdecon de Fileas Fogg kaj lia servisto", fiksi la kaŭcion por ĉiu el ili je la grandega sumo de mil pundoj(1).

Tio kostus du mil pundojn al Sro Fogg, se li ne plenumus sian punon.

- Mi pagas, diris ĉi tiu ĝentlemano.

Kaj el la sako kiun Dirko portis, li elprenis faskon da monbiletoj kiun li metis sur la skribotablon de la registristo.

- Ĉi tiu sumo estos redonata al vi je via eliro de la malliberejo, diris la juĝisto. Dume, vi estas kaŭcie liberaj.

- Venu, diris Fileas Fogg al sia servisto.

- Sed almenaŭ ke ili redonu la ŝuojn ! ekkriis Dirko kun kolermovo.

Ili redonis al li liajn ŝuojn.

- Jen iuj kiuj multe kostas ! li murmuris, pli ol mil pundoj(1) ĉiu ! Sen konsideri ke ili ĝenas min !

Dirko, tute konfuzita, sekvis Sron Foggon, kiu prezentis sian brakon al la juna virino. Tubero ankoraŭ esperis ke lia ŝtelisto neniam sin decidus forlasi tiun sumon de du mil pundoj kaj ke li plenumus siajn ok tagojn de mallibero. Li do sin ĵetis sur la spurojn de Fogg.

Sro Fogg vokis veturilon, en kiun Sino Auda, Dirko kaj li tuj eniris. Tubero kuris malantaŭ la veturilo, kiu baldaŭ haltis sur unu el la kajoj de la urbo.

Je duona mejlo(2) en la haveno, la Ranguno estis ankrita, ĝia forira flago hisita supre de masto. La dekunua sonis. Sro Fogg estis antaŭtempe je unu horo. Tubero vidis lin eliĝi el veturilo kaj eniĝi en kanoton kun Sino Auda kaj lia servisto. La detektivo batis la teron per piedo.

- La fiulo ! li ekkriis, li foriras ! Du mil pundoj(1) foroferitaj ! Malŝparema kiel ŝtelisto ! Ha ! Mi postsekvos lin ĝis la fino de la mondo, se necesas; sed laŭ la fluo laŭ kiu li elspezas, la tuta mono de la ŝtelo elĉerpiĝos !

La polica inspektoro pravis fari ĉi tiun pripenson. Efektive, ekde kiam li forlasis Londonon, tiom kiom en vojaĝkostoj, en premioj, en aĉeto de elefanto, en kaŭcioj kaj en monpunoj, Fileas Fogg jam semis pli ol kvin mil pundojn(1) laŭlonge de sia vojo, kaj la procento de la reakirota sumo, atribuita al la detektivoj, ĉiam malkreskis.

1 Mi estimas ke en 2020, 1 tiama pundo valorus ±9€ kaj 1 ŝilingo = 1/20 de pundo, kaj 1 penco = 1/20 de ŝilingo.

2 La angla mejlo valoras proksimume 1.610 m, kaj 1 futo = ±0,3m.

Last edited: 30/08/2022

  • No ratings yet - be the first to rate this.

Add a comment