Ĉapitro XIX : En kiu Dirko tro forte interesiĝas pri sia mastro, kaj ĉio plua.

Honkongo estas nur insuleto, kies la traktato de Nankino, post la milito de 1842, garantiis la posedon al Anglio. Ene de kelkaj jaroj, la kolonianta genio de Britio fondis tie gravan grandurbon kaj kreis havenon, la havenon Viktorino. Tiu ĉi insulo situas ĉe la elfluejo de la rivero de Kantono, kaj nur sesdek mejloj(1) apartigas ĝin de la portugala urbo Makao, konstruita sur la alia bordo. Hongkongo nepre devis venki Makaon en komerca lukto, kaj nun la plej granda parto de la ĉina transito okazas tra la angla urbo. Dokoj, malsanulejoj, varfoj, staploj, gotika katedralo, registara domo, makadamitaj stratoj, ĉio kredigus ke unu el la komercaj urboj de la grafujoj KentoSurejo, transirante la teran sferoidon, venis reaperi en ĉi tiu punkto de Ĉinio, preskaŭ ĉe ĝiaj antipodoj.

Dirko, kun manoj en la poŝoj, iris do al la haveno Viktorino, rigardante la palankenojn, la velĉarumojn, ankoraŭ favoratajn en la Ĉiela Imperio, kaj ĉi tiun tutan svarmon da ĉinoj, japanoj kaj eŭropanoj, kiuj urĝiĝis sur la stratoj. Preskaŭ, estis denove Bombajo, Kalkato aŭ Singapuro, kiujn la digna knabo retrovis sur sia vojo. Tiel estas kiel trenaĵo de anglaj urboj ĉirkaŭ mondo.

Dirko alvenis al la haveno Viktorino. Tie, ĉe la elfluejo de la rivero de Kantono, estis svarmado da ŝipoj el ĉiuj nacioj, anglaj, francaj, usonaj, nederlandaj, milit- kaj komerc-ŝipoj, japanaj aŭ ĉinaj boatoj, ĵonkoj, sampanoj, tankaoj kaj eĉ florboatoj kiuj formis tiom da florbedoj flosantaj sur la akvo. Promenante, Dirko rimarkis plurajn indiĝenojn flave vestitajn, ĉiuj profundaĝaj. Enirinte ĉe ĉina barbiro por ĉinmaniere razigi sin, li eksciis de la loka figaro, kiu sufiĉe bone parolis la anglan, ke ĉi tiuj maljunuloj estis ĉiuj almenaŭ okdekjaraĝaj, kaj ke ĉe ĉi tiu aĝo ili havas la privilegion surmeti flavan koloron, kiu estas la imperia koloro. Dirko trovis tion tre amuza, sen vere scii kial.

Lia razado finita, li iris al la enŝipiĝa kajo de la Karnatiko, kaj tie li ekvidis Tuberon kiu promenis tien kaj reen, tio pri kio li ne miris. Sed la polica inspektoro vidigis sur sia vizaĝo la signojn de akra seniluziiĝo.

- Bone ! diris al si Dirko, tio iras malbone por la ĝentlemanoj de la Reform-Klubo !

Kaj li alpaŝis al Tubero kun sia gaja rideto, sen voli rimarki la ŝokitan mienon de sia kunulo.

Nu, la agento havis bonan kialon por grumbli kontraŭ la infera sorto kiu persekutis lin. Neniu mandato ! Evidentiĝis ke la mandato kuris post li, kaj povus atingi lin nur se li pasloĝus kelkajn tagojn en ĉi tiu urbo. Nu, Hongkongo estanta la lasta angla lando sur la veturado, la sinjoro Fogg estis definitive eskaponta de li se li ne sukcesis reteni lin ĉi tie.

- Nu, sinjoro Tubero, ĉu vi decidiĝis veni kun ni ĝis Ameriko ? demandis Dirko.

- Jes, respondis Tubero kun kunpremitaj dentoj.

- Nu do ! ekkriis Dirko aŭdigante laŭtegan ekridon ! Mi bone sciis ke vi ne kapablus disigi vin de ni. Venu rezervi vian lokon, venu !

Kaj ambaŭ eniris en la ŝipiradan oficejon kaj mendis kajutojn por kvar homoj. Sed la oficisto atentigis al ili ke la riparoj de la Karnatiko estantaj finitaj, la vaporŝipo foriros tiun vesperon mem je la oka, kaj ne la morgaŭon matene, kiel estis anoncite.

- Tre bone ! respondis Dirko, tio konvenos al mia mastro. Mi tuj avertos lin.

En ĉi tiu momento Tubero ekprenis ekstreman decidon. Li decidis ĉion diri al Dirko. Estis eble la sola rimedo kiun li havis por reteni Fileason Foggon dum kelkaj tagoj en Honkongo.

Forlasante la oficejon, Tubero proponis al sia kunulo sensoifiĝi en trinkejo. Dirko havis tempon. Li akceptis la inviton de Tubero.

Taverno rigardis al la kajo. Ĝi havis allogan aspekton. Ili ambaŭ eniris. Ĝi estis vasta, bone ornamita ĉambro, funde de kiu kuŝis tendolito, provizita de kusenoj. Sur tiu ĉi lito viciĝis pluraj dormantoj.

Tridekkelke da konsumantoj okupis en la granda ĉambro malgrandajn tablojn el plektitajn kanojn. Kelkaj eltrinkis pindojn da angla biero, elo aŭ portero, aliaj, kruĉetoj da alkohola likvoro, ĝino aŭ brando. Krome, la plimulto fumis longajn pipojn el ruĝa tero, plenŝtopitajn per buletoj da opio miksita kun esenco de rozo. Poste, de tempo al tempo, iu incitita fumanto glitis sub la tablon, kaj la kelneroj de la konsumejo, prenante lin per la piedoj kaj la kapo, portis lin sur la tendoliton apud kolego. Dudekkelke da tiuj ebriuloj estis tiel vicigitaj flankon ĉe flanko, en la lasta grado de senhonoriĝo.

Tubero kaj Dirko komprenis ke ili eniris en opiofumejo hantita de tiuj mizeruloj, hebetaj, malgrasaj, idiotaj, al kiuj la profitavida Anglio ĉiujare vendas por ducent sesdek milionoj da frankoj(2) de tiu ĉi fatala drogo kiu sin nomas opion ! Malgajaj milionoj ĉi tiuj, deprenitaj de unu el la plej pereigaj malvirtoj de la homa naturo.

La ĉina registaro provis ja kontraŭstari tian trouzon per severaj leĝoj, sed vane. De la riĉa klaso, al kiu la uzo de opio estis komence formale rezervita, ĉi tiu uzo malaltiĝis ĝis la subaj klasoj, kaj la difektadoj ne plu povis ĉesi. Oni fumas opion ĉie kaj ĉiam en la Mez-Imperio(3). Viroj kaj virinoj sin allasis al ĉi tiu plorinda pasio, kaj kiam ili alkutimiĝas al ĉi tiu inhalo, ili ne plu kapablas sin detenadi de ĝi, krom se ili suferas terurajn kontrahiĝojn de la stomako. Granda fumanto kapablas fumi po ok pipoj tage, sed li mortas post kvin jaroj.

Nu estis en unu el la multnombraj fumejoj el tiu speco, kiuj abundas, eĉ en Hongkongo, ke Tubero kaj Dirko eniris kun la intenco sensoifiĝi. Dirko ne havis monon, sed volonte akceptis la "ĝentilecon" de sia kunulo, eĉ se li redonos ĝin al li kiam taŭgos.

Ili petis du botelojn da portovino, kiujn la franco grandparte frandis, dum Tubero, pli deteniĝema, ege atenteme observis sian kunulon. Ni babilis pri diversaj vanaj aferoj, kaj ĉefe pri tiu bonega ideo kiun Tubero havis, vojaĝi per la Karnatiko. Kaj koncerne tiun ĉi vaporŝipon, kies foriron estis plifruigita je kelkaj horoj, Dirko, la boteloj estantaj malplenaj, stariĝis por iri informi sian mastron.

Tubero retenis lin.

- Momenton, li diris.

- Kion vi volas, sinjoro Tubero ?

- Mi havas por paroli kun vi pri seriozaj aferoj.

- Gravajn aferojn ! ekkriis Dirko eltrinkante kelkajn gutojn da vino kiuj restis funde de lia glaso. Nu, ni parolos pri tio morgaŭ. Mi ne havas tempon hodiaŭ.

- Restu, respondis Tubero. Temas pri via mastro !

Dirko, ĉe tiu ĉi vorto, atente rigardis sian interparolanton.

La esprimo de la vizaĝo de Tubero ŝajnis al li stranga. Li residiĝis.

- Kion do vi havas por diri al mi ? li demandis.

Tubero premis sian manon sur la brakon de sia kunulo, kaj mallaŭtigante la voĉon :

- Ĉu vi divenis kiu mi estas ? li demandis al li.

- Kompreneble ! diris Dirko ridetante.

- Do mi tuj konfesos ĉion al vi…

- Nun kiam mi ĉion scias, komplico mia ! Ha ! Jen tio kio ne estas troa ! Fine, komencu. Sed antaŭe, lasu min diri al vi ke tiuj ĝentlemanoj tre senutile ne domaĝis la elspezon !

- Senutile ! diris Tubero. Vi facilanime parolas pri tio ! Ni klare vidas ke vi ne konas la egecon de la sumo !

- Nu jes, mi konas ĝin, respondis Dirko. Dudek mil pundoj(4) !

- Kvindek kvin mil ! rekomencis Tubero, premante la manon de la franco.

- Kio ! ekkriis Dirko, sinjoro Fogg estus riskanta !… Kvindek kvin mil pundojn(4) !… Nu ! Des pli da kialo por ne perdi momenton, li aldonis denove restariĝanta.

- Kvindek kvin mil pundojn(4) ! rekomencis Tubero kiu devigis Dirkon residiĝi, post esti alportiganta flakonon da brando, kaj se mi sukcesos, mi gajnos enspezon de du mil pundoj(4). Ĉu vi volas kvincent el ili kondiĉe ke vi helpu min ?

- Helpi vin ? ekkriis Dirko kies okuloj estis larĝege malfermitaj.

- Jes, helpi min por restigi la sinjoron Foggon dum kelkaj tagoj en Hongkongo !

- He ! diris Dirko, kion vi diras ? Kiel, ne kontentaj postsekvigi mian mastron, suspektante lian lojalecon, tiuj ĝentlemanoj ankoraŭ volas starigi al li obstaklojn ! Mi hontas pro ili !

- Ho do ! Kion vi volas diri ? demandis Tubero.

- Mi volas diri ke ĝi estas pura malhonestaĵo. Kial ne nudigi Sron Foggon, kaj preni la monon el sia poŝo !

- Hej ! Estas fakte ĉi tion kiun ni intencas atingi !

- Sed ĝi estas insido ! ekkriis Dirko kiu tiam ekbolis sub la influo de la brando kiun Tubero servis al li, kaj kiun li drinkis sen rimarki tion, vera embusko ! Ĝentlemanoj ! Kolegoj !

Tubero komencis ne plu kompreni.

- Kolegoj ! ekkriis Dirko, membroj de la Reform-Klubo ! Sciu, sinjoro Tubero, ke mia mastro estas honesta homo, kaj ke kiam li vetas, estas lojale ke li strebas gajni ĝin.

- Sed kiu do vi kredas ke mi estas ? demandis Tubero fiksante sian rigardon al Dirko.

- Kompreneble ! Agento de la membroj de la Reform-Klubo, kiu ricevis komision kontroli la itineron de mia mastro, tio kio estas ege humiliga ! Tial, kvankam, ekde jam kelka tempo, mi divenis vian kvalifikon, mi detenis min riveli ĝin al Sro Fogg !

- Li scias nenion ? demandis vigle Tubero.

- Nenion, respondis Dirko ankoraŭfoje eltrinkante sian glason.

La polica inspektoro pasigis sian manon sur sian frunton. Li hezitis antaŭ ol reparoli. Kion li devis fari ? La eraro de Dirko ŝajnis sincera, sed ĝi plimalfaciligis lian projekton. Evidentiĝis ke tiu ĉi knabo parolis kun plena sincereco, kaj ke li tute ne estas la komplico de sia mastro, tio kion Tubero povis timis.

- Nu, li diris al si, ĉar li ne estas lia komplico, li helpos min.

La detektivo duafoje decidiĝis. Cetere, li ne plu havis tempon por atendi. Ĉiapreze, necesis aresti Foggon en Honkongo.

- Aŭskultu, diris Tubero per tranĉa voĉo, bone aŭskultu min. Mi ne estas tio kion vi kredas, tio estas agento de la membroj de la Reform-Klubo…

- Ba ! diris Dirko mokeme rigardante lin.

- Mi estas polica inspektoro, komisiita de la metropolita administracio…

- Vi... polica inspektoro !…

- Jes, kaj mi pruvas tion, daŭrigis Tubero. Jen mia komisio.

Kaj la agento, elprenanta paperon el sia monujo, montris al sia kunulo komision subskribitan de la direktoro de la centra polico. Dirko, mirkonsternita, rigardis Tuberon, sen povi artikulacii parolon.

- La veto de sinjoro Fogg, daŭrigis Tubero, estas nur preteksto per kiu vi estas trompitaj, vi kaj liaj kolegoj de la Reform-Klubo, ĉar li havis intereson certigi sin pri via nekonscian kunkulpecon.

- Sed kial ?… ekkriis Dirko.

- Aŭskultu. La lasta 28an de septembro, ŝtelo de kvindek kvin mil pundoj(4) estis plenumata ĉe la Banko de Anglio fare de individuo kies priskribo povis esti notita. Nu, jen ĉi tiu priskribo, kaj ĝi estas ekzakte tiu de Sro Fogg.

- Nu do ! ekkriis Dirko, frapante la tablon per sia fortika pugno. Mia mastro estas la plej honesta viro de la mondo !

- Kion vi scias pri tio ? respondis Tubero. Vi ne eĉ konas lin ! Vi komencis lian servadon ĉe la tago de lia foriro, kaj li hastege foriris sub sensenca preteksto, sen kofroj, kunportante dikan sumon en monbiletoj ! Kaj vi aŭdacas aserti ke li estas honesta viro !

- Jes ! Jes ! ripetis mekanike la kompatindulo.

- Ĉu vi volas esti arestita kiel estante lia komplico ?

Dirko prenis sian kapon per ambaŭ manoj. Li ne plu estis rekonebla. Li ne kuraĝis rigardi la polican inspektoron. Fileas Fogg, iu ŝtelisto, li, la savanto de Auda, la viro malavara kaj brava ! Kaj tamen kiom da akuzaĵoj starigitaj kontraŭ li ! Dirko provis forpuŝi la suspektojn kiuj enŝoviĝis en lian menson. Li ne volis kredi je la kulpo de sia mastro.

- Fine, kion vi volas de mi ? li diris al la policano, retenante sin per superega strebo.

- Jen, respondis Tubero. Mi postsekvis la sinjoron Foggon ĝis ĉi tie, sed mi ankoraŭ ne ricevis la arestmandaton, kiun mi petis en Londono. Necesas do ke vi helpu min por restigi en Honkongo…

- Mi ! Ke mi…

- Kaj mi dividos kun vi la premion de du mil pundoj(4) promesitan de la Banko de Anglio !

- Neniam ! respondis Dirko kiu volis restariĝi kaj refalis, sentante lia racio kaj liaj fortoj samtempe eskapi el li. Sinjoro Tubero, li diris balbutante, eĉ se ĉio kion vi diris al mi, estus vera… eĉ se mia mastro estus la ŝtelisto kiun vi serĉas…, tio kion mi neas…, mi estis…, mi estas en lia servo…, mi vidis lin bonan kaj malavaran… Perfidi lin…, neniam…, ne, neniapreze… Mi devenas de vilaĝo kie oni ne manĝas tiun panon !…

- Ĉu vi rifuzas ?

- Mi rifuzas.

- Ni diru ke mi nenion diris, respondis Tubero, kaj ni trinku.

- Jes, ni trinku !

Dirko sentis sin pli kaj pli premata de ebrieco. Tubero, komprenante ke nepre necesis disigi lin de sia mastro, volis elfini lin. Sur la tablo troviĝis kelkaj pipoj plenŝtopitaj per opio. Tubero enŝovis unu el ili en la manon de Dirko, kiu prenis ĝin, metis ĝin al siaj lipoj, ekbruligis ĝin, enspiris kelkajn enspiraĵojn kaj refalis malantaŭen, kun la kapo pezigata sub la influo de la narkotaĵo.

- Fine, diris Tubero vidante Dirkon neniigitan, la sinjoro Fogg ne estos sufiĉe frue sciigata pri la foriro de la Karnatiko, kaj se li foriros, almenaŭ li foriros sen tiu ĉi malbenita franco !

Poste, li eliris, post esti paginta la elspezon.

1 La angla mejlo valoras proksimume 1.610 m, kaj 1 futo = ±0,3m.

2 Mi estimas ke en 2020, 1 tiama franca franko valorus ±0,365€

3 Estas franca esprimo uzata por nomi Ĉinion, ĝi devenas de la pinjine ĉina "zhōngguó", signifanta "meza lando".

4 Laŭ mi, en 2020, 1 tiama pundo valorus ±9€

Last edited: 04/09/2022

  • No ratings yet - be the first to rate this.

Add a comment